Neniu volas iĝi prezidanto de TEJO

Mankas kandidatoj por la plej gravaj postenoj en la estraro de TEJO. Por tamen trovi homojn kiuj pretos transpreni la taskojn, la asocio faris novan alvokon. Oni esperas, ke ene de semajno sin anoncos la estontaj prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la asocio, kaj estraranoj pri aktivula trejnado, kongresoj kaj pri homaj rimedoj.

Komence de majo TEJO publikigis malferman alvokon por trovi novan prezidanton kaj novajn estraranojn. La interesiĝo tamen evidente estis magra – ĝis la limdato, la fino de junio, ne venis ajnaj kandidatiĝoj por la plej gravaj postenoj.

Post la paso de la limdato la alvoko estis renovigita. La nova limdato estas la 10-a de julio, sed ne tute evidentas, de kie ĝis tiam povos aperi kompetentaj kandidatoj, se ĝis nun ili ne sin anoncis.

Laŭ la elekta komisiono, ĝis la unua limdato alvenis sep kandidatiĝoj. Tion nome de la komisiono skribis Querino Neto en la reta diskutejo de la komitato:

– Ĝis nun estas 7 kandidatoj el 2 genroj kaj 4 kontinentoj inter la aĝo de 23 kaj 33. La kvanto ne abundas kaj por kelkaj oficoj kaj fakoj ankoraŭ necesas kandidatoj, tial la Elekta Komisiono decidis remalfermi la kandidatiĝon kaj petas vian helpon.

Daŭre mankas kandidatoj, kiuj pretas okupiĝi pri aktivula trejnado, kongresoj kaj talento (homaj rimedoj), dum supozeble sin anoncis kandidatoj, kiuj pretas okupiĝi pri eksteraj rilatoj, edukado kaj scienco, landa kaj faka agado, merkatiko kaj informado.

Aparte zorgige estas, ke mankas kandidatoj por la postenoj de prezidanto kaj ĝenerala sekretario.

En la Telegram-kanalo de TEJO oni proponis, ke la elekta komisiono raportu pri la jamaj kandidatoj por faciligi la trovon de taŭga kompletigo.

Reprezentantoj de la elekta komisiono tamen klarigis, ke informoj pri la kandidatoj estos publikigitaj nur post la paso de la nova limdato. Post tio la diskuto en la Telegram-kanalo reiris al pli kutimaj temoj: sekse neŭtralaj pronomoj kaj la aĉeco aŭ malaĉeco de McDonald’s.

La malklara situacio en la estraro de TEJO daŭras jam de pli ol unu kaj duona jaroj, kun varia intenseco. En decembro 2017 dum la komitata kunsido en Szczecin surprize anoncis sian demision la tiama prezidanto de TEJO, Enric Baltazar, post nur kvarmonata oficado.

Laŭ informoj tiam ricevitaj de Libera Folio, Enric Baltasar rekomendis kiel sian posteulon la duan vicprezidanton de la asocio, Francesco Maurelli. Tamen la postenon de prezidanto ricevis nek Maurelli nek la unua vicprezidanto, Konstanze Schönfeld. Anstataŭe la estraro proponis al la komitato, ke la tasko de prezidanto estu transdonita al la ĝistiama ĝenerala sekretario, Hoan Tran Thi (Ĝojo).

En aŭgusto 2018 ŝi konsentis daŭrigi kiel prezidanto kaj estis reelektita, sed efektive ŝi poste ne multe aktivis en sia posteno kaj apenaŭ havis kontakton kun la komitato. Kaj ne nur ŝi: en februaro 2019 oni en la komitata diskutlisto de TEJO konstatis, ke nur duono de la estraro regule kontribuis al la cirkulero.

Post la diskuto du estraranoj anoncis sian demision, dum la prezidanto sendis pardonpeton pro sia malaktiveco. Aldone plia estrarano jam pli frue perdis sian postenon pro tio, ke li ne partoprenis en tri sinsekvaj retaj voĉdonoj.

En 2017 la mandatperiodo de la estraranoj de TEJO estis mallongigita de du jaroj al unu jaro. La ĉefa argumento por la mallongigo estis, ke junuloj ne povas plani sian vivon du jarojn antaŭen, kaj tial ne emas akcepti sindevigon por tiel longa tempo. Kontraŭuloj de la mallongigo argumentis, ke unu jaro estas tre mallonga periodo, kaj la daŭra serĉado de novaj estraranoj postulos multe da laboro.

Nun ŝajnas ke ambaŭ flankoj en la diskuto pravis. Unuflanke evidente eĉ unu jaro estas tro longa periodo por multaj estraranoj de TEJO, kiuj dum la mandatperiodo konstatas, ke ili tamen ne havas la necesan tempon kaj energion por la tasko. Aliflanke efektive la serĉado de novaj estraranoj ŝajnas esti nefacila tasko.

24 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Sebastiano
Sebastiano
2019-07-04 21:31

“Post tio la diskuto en la Telegram-kanalo reiris al pli kutimaj temoj: sekse neŭtralaj pronomoj kaj la aĉeco aŭ malaĉeco de McDonald’s.”

Perdita generacio.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-07-05 3:01
Respondo al  Sebastiano

en kia restoracio oni povas peni la gustojn ke
bluberio
rugxberio
flavberio
orangxberio
verdberio
purpurberio
ktp…

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-07-08 19:36
Respondo al  Sola Malsamideano

Nun la vorto ke “bero” havas du signifojn

1. ia eta ronda frukto el planto
2. artifarita gusto montrita per specifia artifarita koloro, kiu oni povas acxeti en usona restoracio

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro
2019-07-09 13:57
Respondo al  Sola Malsamideano

Eble via esperanto estas nesufiĉa. Mi ne povis kompreni vin.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-07-09 17:44
Respondo al  Roberto Ribeiro

Eble la lingvo de Zamenhof ne suficxas. Kiam la paradigmo vagas el la konvena, tiam esperantistoj kaj aliaj kleruloj ne povas komprei.

Aleksandr
Aleksandr
2019-07-05 13:39
Respondo al  Sebastiano

Ankaŭ mi ridis. Ĉarmega frazo!

Poeto
Poeto
2019-07-13 19:51
Respondo al  Sebastiano

El la faraĉo fariĝas kaĉo; el la perdo — merdo.

Sennoma
Sennoma
2019-07-15 20:27
Respondo al  Sebastiano

Kie estas tiu Telegram kanalo de TEJO? Leginte tiun frazon, mi tuj ekdeziris gustumi tiun dekadencan etoson! Sed bedaŭrinde en la paĝo “Kontaktu nin” ĉe http://www.tejo.org, apud 8(!) aliaj sociaj retoj kaj 4 mesaĝsistemoj, ligilo al Telegramo ne troveblas. Strange, ĉar ŝajne ĝuste tie oni nun diskutas la estontecon de TEJO…

Joop Kiefte
2019-07-16 11:48
Respondo al  Sennoma

Ĝi estas grupo en Telegramo rilate al TEJO-agado, kiel plej multaj aliaj grupoj trovebla per telegramo.org. Eble poste ni povos pli oficialigi tiajn kanalojn…

Stano
Stano
2019-07-06 7:01

trajnado 😉

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-08 11:16

Mi kompatas la junulojn kiuj volas fari ion bonan por Esperanto kaj dediĉi sian tempon al la idealo de pli bona kaj kunigita mondo, kaj ili estas nur kritikataj de ĉiuj flankoj. Ĉu en tiu situacio vere estas miriga ke junuloj ne volas fariĝi estrarano? Kaj samtempe la junuloj ne havas bonajn, sekvindajn ekzemplojn de la tuta esperantistaro. Mi ne miras ke junuloj ne volas dediĉi tempon por agi en tiu stranga etoso. Estus eble pli bone ke la perdintoj, vagantaj kun verdaj flagoj lasu ilin hejme, kaj komencu normale pripensi kiaj aktivaĵoj vere signife helpos al Esperanto kaj altiros junulojn? Ne flagoj sed agoj.

Sebastiano
Sebastiano
2019-07-09 8:02

Vi parolas pri junuloj. La aĝolimo de TEJO estas 35 jaroj. Do ne provu misgvidi la publikon, parolante pri kompatindaj, nememstaraj junuloj, kiuj timas kritikon.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-09 19:47
Respondo al  Sebastiano

35-jaraĝulo ne estas junulo. Por esti junulo ne sufiĉas nomi sin tiel. La TEJO-aĝolimo kreskas laŭbezone, baldaŭ probable laŭ TEJO-kriterio 40-jaraĝuloj estos junuloj… Mi parolas strikte pri junuloj laŭ normalaj normoj kiuj ja jes volas fari ion por Esperanto. Ne forgesu ke estas grandega mondo ekstere de la Esperantio, kiun ŝajne esperantistaro ne vere amas aŭ emas atingi.

Krizipo
Krizipo
2019-07-10 15:55

Prave! La aĝolimo de TEJO estas ridinda. Je 35 jaroj kelkaj homoj jam fariĝas geavoj, sed TEJO-stranguloj fantazias sin ankoraŭ junuloj.

Jovana
Jovana
2019-07-10 16:12
Respondo al  Krizipo

Ne surpriziĝu se la aĝlimo de TEJO kreskos baldaŭ. Kelkaj estraranoj proksimiĝas al la nuna aĝlimo. Kiam ne plu estraranoj de TEJO, ili devos pagi por la servoj, kiujn nun UEA disponigas al ili senpage.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-10 21:34
Respondo al  Jovana

Jovana, ĉu vi parolas pri granda fenomeno kiu komenciĝas per K kaj finiĝas per osmo?

Jovana
Jovana
2019-07-11 9:58

Tra mondo blovas ventoj kosmaj, kiuj dissemas (portempajn) Universalajn Esperanto-Asociojn: https://www.bizstats.co.uk/ltd/universala-esperanto-asocio-limited-SC449240/

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-11 13:10
Respondo al  Jovana

Momenton… ĉu mi bone vidas? Jovana, diru, mi petas, ke tio estas ŝerco!

Jovana
Jovana
2019-07-11 13:30

Ne mia ŝerco. Eble de la komerca ĉambro de Edinburgo.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-11 14:52
Respondo al  Jovana

Interese! Jovana, mi verdire ne havas tempon, kaj eĉ emon, dediĉi tro da atento al tiaj homoj. Tamen estus vere interese legi pri la motivoj krei en 2013 paralelan Universalan Esperanto-Asocion. Ĉu tiam estis krizo en Roterdamo? Eble ni kredu en nobla provo savi la heredaĵon kaŭze la fiasko de vera UEA? Malgraŭ ke… onidire… la ununura motivo de la fondinto estas ĉiam mono…

Tim Owen
2019-07-11 18:23

– Ĉu tiam estis krizo en Roterdamo? Eble ni kredu en nobla provo savi la heredaĵon kaŭze la fiasko de vera UEA?

Estas tio, ke privata homo starigis privatan firmaon tiel nomatan, tute sen la scio de UEA. Hazarde iu en Roterdamo rimarkis tion post guglo-serĉo. Poste plendis tute pravigeble UEA kaj — se mi bone memoras — tuj fermis la entreprenon ĝia fondinto.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-07-11 18:58
Respondo al  Tim Owen

Tim, elkoran dankon por via klarigo. Ĉar mi jam aŭdis voĉojn, ke probable la fondinto agis kunlabore kun aliaj UEA-estraranoj. Mi devas konfesi, ke mi la unuan fojon aŭdas pri tiu “iniciato”, kaj mia komento pri “nobla provo” estis kun okulumo, kiun vi bedaŭrinde ne kaptis. Estas multege da nubaĵoj en Esperantio, pri kiuj oni prefere ne parolas publike. Tiamaniere ekestas “kosmaj” komplotoj kaj teorioj

Tim Owen
2019-07-11 21:50

Mi ja konstatis vian sarkasmon, Jolanta, sed preferas mem ne okupiĝi pri klaĉado, do ne prikomentis. Mi ne scias la motivojn malantaŭ la decido starigi privatan firmaon tiel nomatan, do simple elektis resumi la aferon tiel, kiel ĝi okazis, laŭ mia memoro. Ĝi havis nur mallongan vivon kaj mi kredas, ke ĝi finfine neniam estis uzata por io ajn.

Sebastiano
Sebastiano
2019-07-11 20:16

En la artikolo: “La nova limdato estas la 10-a de julio … informoj pri la kandidatoj estos publikigitaj nur post la paso de la nova limdato”

Tiu limdato nun pasis. Ĉu jam estis publikigitaj la nomoj de la kandidatoj? Ĉu intertempe troviĝis kandidatoj por la oficoj de prezidanto, ĝen. sekretario kaj la ceteraj fakoj?