Tubaro: nova retejo por trovi esperantlingvajn videojn

Aperis nova esperanta retpaĝo: Tubaro. Ĝi mem ne proponas novan enhavon, sed per ĝi pli facilas trovi esperantlingvajn filmetojn en YouTube. Rogier Huurman intervjuas por Libera Folio la kreinton, Pablo Busto. Li jam estas konata pro siaj kantoj por infanoj, el kiuj Dek Bovinoj estas la plej fama. Tubaro aperis en la komenco de februaro de tiu ĉi jaro. Je la momento kiam ni verkas tiun ĉi artikolon, estas pli ol 800 filmetoj en la retpaĝo, el kiuj 550 estas markitaj kiel esperantlingvaj.

Emblebo de “Tubaro”

Libera Folio: Kio estas la celo de Tubaro?

Pablo Busto: – Ĉefe, konkeri la mondon, sed unue, ni celas montri filmojn en Esperanto en koncentrita loko. Estas ege malfacile trovi filmojn en Esperanto, la nunaj serĉiloj montras rezultojn laŭ via historio, kaj, kompreneble, ni ĉiuj retumas pli ofte en nia lingvo ol en Esperanto. Do, se iu faras la kutiman serĉon “esperanto”, plej eble vi trovos filmojn en via lingvo pri Esperanto, ne esperantajn filmojn.

Kiuj homoj estas malantaŭ Tubaro?

– Estas kelkaj, sed la plej videbla estas mi, la aliaj preferas ne esti publike konataj. Sed honeste, mi pensas ke ĉiu, kiu faras filmon en esperanto estas parto de Tubaro, platformo sen enhavo estas nenio.

Kiel filmetoj aperas en Tubaro?

– Ni celas fari ĉion laŭeble aŭtomate. Ni havas programojn, kiuj serĉas en YouTube per kelkaj ŝlosilvortoj, kaj montras ĉiujn novajn filmojn. Krome ni sekvas kelkajn kanalojn (evildea, muzikumejo, scivolemo…), pri kiuj ni certas, ke 90% el ilia enhavo estas en Esperanto, kaj, eĉ se la serĉilo ne trovas, ajna nova filmo aperos. Kaj por iomete pli certi ni havas ankaŭ liston de blokitaj kanaloj, kiuj estas kutime trovataj, sed ilia enhavo ne rilatas al Esperanto (futbala teamo, muzika grupo el Kostariko, Dancejo el Bonaero…). Pro tio, ke tiu serĉmaniero ne perfektas, ni ebligis ke homoj proponu anonime novajn aŭ malnovajn filmojn, sed tiuokaze, por eviti spamatakon, administranto kontrolas antaŭ publika alŝuto.

Kiom da laboro estis krei la retpaĝon?

– Multe pli ol pensite! Ni komencis antaŭ 1 jaro, pli malpli. Sed ni ne diskonigis ĝin ĝis havi sufiĉe da certeco ke estas ne tre gravaj eraroj en ĝi. Multaj esperantaj retejoj fiaskis pro tro frua publikigo.

Pablo Busto

Ĉu tiu ĉi tuta projekto estas farita por plipopularigi Dek Bovinojn?

– (Ridas.) “Dek Bovinoj” montris al mi, ke ekzistas homoj interesitaj pri esperanto, sed ekzistas ankaŭ grava problemo: mankas interligo inter multaj interesaj aferoj. Ekzemple, alia projekto kiun mi partoprenas, “Muzikumejo”, ricevas tre malmultajn vizitojn de aliaj esperantaj filmoj, kaj tio simple ne sencas. Tial la decido fari Tubaron. Montri tion kio ekzistas aliloke, sed malfacile troveblas. Estus maleble konvinki kreantojn translokiĝi al nova servo.

Ĉu vi havis problemojn pro maltaŭga enhavo?

– Kompreneble jes, tio estis antaŭvidebla. Ĉirkaŭ 20% de la aŭtomataj trovaĵoj estis maltaŭgaj (komprenu “maltaŭga” kiel “neesperanta” kaj “nerilata” enhavo). Momente ni solvas tion permane, sed ni planas fari aŭtomatan administrilon, kiu faros tion laŭ la raportoj de la uzantoj.

Kiel la montrataj filmetoj estas ordigitaj?

– Kelkmaniere: defaŭlte laŭ ordo de apero en Tubaro. Sed ni ebligas kelkajn aliajn ordigojn: “laŭ la aĝo de la filmo en sia platformo”, laŭ la kvanto de komentoj, ŝatoj, kaj la plej interesa, miaopinie, laŭ la lasta komento. Tio ebligas, ke homoj pli facile trovu respondojn kaj reagojn al iliaj komentoj.

Ĉu eblas spekti sinsekvon da filmetoj de la sama kreinto aŭ pri sama temo?

– Ankoraŭ ne. Ni ŝatus ebligi tion, kaj teknike estas sufiĉe facile, sed tio estas iomete tikla temo. Laŭ la kondiĉoj de YouTube, se ni farus tion, la spektaĵoj tra Tubaro ne estus enkalkulitaj de YouTube, kaj ni ne ŝatus “forŝteli” spektojn de kreinto. Ni volas pli esplori la temon por ebligi tion.

Kiujn aliajn funkciojn vi pripensas aldoni?

– Multegajn! La plej grava: ni laboras pri algoritmo pri populareco. Nuntempe Tubaro povas aspekti iomete ĥaosa (malnovaj kaj novaj filmoj miksitaj), kaj ni celas uzi la ĉefan paĝon de aperu.net kiel pli trankvilan kaj malpli ĥaosan paĝon, por ke iom post iom aperu filmoj, sed certigante ian minimumon de kvalito aŭ aktiveco. La unuaj provoj de tiuj algoritmoj komenciĝos post 1 aŭ 2 semajnoj. Ni planas ankaŭ enkategoriigon de filmoj, por helpi la rekomendilon trovi similajn filmojn.

Ĉu videblas iu efiko de Tubaro al la esperantlingva filmetaro?

– Dankon pro tia demando, la prej grava afero estas, ke Tubaro estu utila: iomete, jes. De tiam, kiam ni lanĉis Tubaron, neniu el la kanaloj, kiujn mi kunestras, alŝutis novan filmon, do mi ne havas certan mezuron. Por grandaj kanaloj kiel Evildea aŭ Esperanto Variety Show mi pensas, ke Tubaro estas momente sensignifa, sed por malgrandaj aŭ novaj kanaloj Tubaro estas inter 10% kaj 50% de la vizitoj. Sed ni jam rimarkis, ke preskaŭ 50% de la homoj, kiuj spektas unu filmon en Tubaro, spektas alian el niaj rekomendoj. Tio estas multe pli ol la rekomenda proporcio de YouTube ekzemple. En Youtube nur 10% de homoj, kiuj spektas filmon en la kanalo, spektas alian filmon de la kanalo, ili foriras al aliaj rekomenditaj filmoj, kiuj kutime ne estas en Esperanto. Sed ankoraŭ la kvanto da la datumoj estas ne sufiĉe granda por konsideri ilin statistike signifaj.

Intervjuis Rogier Huurman

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Pablo
2019-03-24 9:43

Por la uzantoj de Telegram, ĉe @TubaroAperu estas aŭtomata sciigo pri novaj filmoj ĉe aperu.

Pablo
2019-03-24 21:08

Dankon al ĉiuj kiuj proponis filmojn al tubaro. Mi, nome de la tubara teamo, pardonpetas pro ne tuj aprobi ĉiujn proponojn. Ni simple ne ŝatus ke la en la ĉefpaĝo de tubaro.aperu.net estus nur malnovaj filmoj aŭ filmoj de la sama kanalo. Estu certaj ke ĉiuj proponoj, se ili rilatas al Esperanto, estos montritaj.

Garsia
Garsia
2019-03-25 10:30
Respondo al  Pablo

Dankon al vi, Pablo, pro ĉi tiu grandega kaj gravega laboro.
Mi povas nur imagi, kiom da tempo la projekto elprenas de vi.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-03-25 17:16

Pablo,

Cxu vi povas enmeti cxi tiun filmeton vian retpagxaron?

https://www.youtube.com/watch?v=PdLPe7XjdKc

:^)

Pablo
2019-03-25 19:39
Respondo al  Sola Malsamideano

Dankon pro la propono, sed tiu filmo ne ŝajnas esperanta, nek rilata. Iel ajn, ĉiuj povas proponi. Supre dekstre estas menuo “proponi”

Samara Bellátrix
Samara Bellátrix
2019-04-17 13:10

Gratulon al vi pro via bonega kreaĵo!