Kalle Kniivilä forsendita el Rusio

Kalle Kniivilä en Sankt-Peterburgo. Foto: Aleksandr Dimnikov.

Laŭ pluraj retaj kaj gazetaj informoj, la konata sveda ĵurnalisto kaj esperantisto Kalle Kniivilä, eksredaktoro de Libera Folio, kiu fine de oktobro ekoficis kiel gazetara konsilisto en la ambasado de Svedio en Moskvo, estas forsendita el Rusio. Oficiale la sveda diplomata servo konfirmas nur ke unu sveda diplomato estas forsendita el la moskva ambasado, sed ne konfirmas, pri kiu persono konkrete temas.

El la publikaj fontoj sekvas ke ne temas pri iuj misagoj de Kniivilä mem en sia posteno. La forsendo estas respondo al la decido de Svedio ne doni vizojn al du rusiaj diplomatoj, kiuj laŭ la gazetaro estis suspektitaj pri ligo kun la sekretaj servoj de Rusio. La decido forsendi gazetaran konsiliston povas montri tion ke la persono ne estis kariera diplomato, sed persono aparte dungita por tiu posteno. Kalle Kniivilä antaŭe laboris kiel ĵurnalisto ĉe la sveda taggazeto Sydsvenskan, krome li verkis en la sveda, finna kaj Esperanto kvar librojn pri Rusio kaj rusoj. Li apartenas al la personoj, kiuj plej bone konas Rusion en Svedio.

Pro sia diplomata posteno Kalle Kniivilä devis portempe rezigni pri ĵurnalista laboro, interalie pri la redaktado de Libera Folio. La redakcio de Libera Folio kontaktis Kniivilä-n, sed li povis nek komenti, nek konfirmi nek malkonfirmi la novaĵon.

21 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Oleg
2018-12-23 0:22

Mi pensas eble Putino ne sciis tion, ke Kalle Kniivilä estas fama esperantisto 🙂

Preterpaŝanto
Preterpaŝanto
2018-12-23 18:37
Respondo al  Oleg

Tre dubindas, ke fameco en Esperantujo donas iun plian pezon en interago de oficialaj strukturoj. La forsendinto estas nura ŝraŭbo en diplomata maŝino de Finlando, ne pli.

Jens Stengaard Larsen
2018-12-24 10:57
Respondo al  Preterpaŝanto

De Svedio, ne de Finnlando. Kalle originas el Finnlando, sed delonge Svediĝis.

Ivano
Ivano
2018-12-23 12:39

Mi povas imagi, kiujn librojn verkis la rusfobiulo Kalle pri Rusio. Verŝajne tial elektita al folsendo.

Iu ulo
Iu ulo
2018-12-23 14:31
Respondo al  Ivano

Vi povas imagi? Sed ne povas legi? Ĉu ne estus pli bone fondi sian opinion sur faktoj ol fantazioj?

Leeoi
Leeoi
2018-12-23 22:30
Respondo al  Ivano

Putinofobio ne signifas rusofobion !

Igorj
Igorj
2018-12-24 15:21
Respondo al  Leeoi

Kompreneble. Kaj kontrauxrusiaj sankcioj estas atesto de amo al Rusio.

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2018-12-25 12:37
Respondo al  Igorj

Neniu amas aliajn landojn, krompreneble. Mi “amas” (kaj la vorto estas troa) Portugalion, mia etnolando, kaj Brazilon, mia denasklando, sed ne Francion aŭ Usonon.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-12-26 18:10

Se ion instruis al mi la vivo post plurjardeka vagado tra la mondo, tio estas, ke oni povas ami aŭ “ami” ion ajn.

Miaŭ
Miaŭ
2018-12-31 17:44

Mia popolo neniam havis la lukson longe ami iun ajn landon — almenaŭ prudente. Iun ni tamen freneze plu amadas ekde antikvo, kio neniel utilas al iu ajn.

Miaŭ
Miaŭ
2018-12-31 15:16
Respondo al  Igorj

Interesa punkto. Kion oni faru kontraŭ la agresoj de Putino sen puni la rusojn, laŭ vi?

Perovo
Perovo
2019-01-10 11:14
Respondo al  Ivano

Mi provis legi. Tio estas stereotipa okcidanta rusofoba merdo.

Tjeri
2019-01-11 7:20
Respondo al  Perovo

Ŝajnas, ke ekzistas alia opinio en Rusio mem:
” Kalle Kniivilä ne apartenas al tiu fantazirondo, kion kaŭzis lia vere grava profundiĝo en la rusian vivon. Li dum pluraj jaroj loĝis en Rusio, bone regas la rusan lingvon kaj, kio plej gravas, multe interparolis kun ordinaraj homoj kaj ne nur en Moskvo, sed ankaŭ en provincoj. Tiuj konversacioj konsistigas kernon de la libro.”

http://stanobelov.blogspot.com/2016/12/homoj-de-putin-bonega-klarigo-pri-la.html

Dieter Rooke
2018-12-23 19:30

kial li ne povis komenti, chu li malsanighis perdis parolkapablon

Krizipo
Krizipo
2018-12-23 23:05
Respondo al  Dieter Rooke

Diplomato ne komentas.

Igorj
Igorj
2018-12-24 15:13

“La forsendo estas respondo al la decido de Svedio ne doni vizojn al du rusiaj diplomatoj, kiuj laŭ la gazetaro estis suspektitaj pri ligo kun la sekretaj servoj de Rusio” [fino de citajxo].

Igorj
Igorj
2018-12-24 15:14

La forsendo estas respondo al la decido de Svedio ne doni vizojn al du rusiaj diplomatoj, kiuj laŭ la gazetaro estis suspektitaj pri ligo kun la sekretaj servoj de Rusio.

8zu
8zu
2018-12-27 22:49

kia intrigo, chu Esperanto nun refoje persekutata kiel “la lingvo de espionoj” lau Stalin?

Krizipo
Krizipo
2018-12-29 10:16
Respondo al  8zu

Esperanto ne estas persekutata en Ruslando, kaj Kalle Kniivilä ne estis forsendita kiel spiono.

Dieter Rooke
2019-01-14 14:14

La informoj el rusio de S-ano Belov estas tre legindaj.
En jaro 1993 mi propraokule vidas la mizeran vivon de Esperantisto en urbo Ivanovo .
Kiel monata salajro li ricevis 4 skatolojn da hakita viando.
La libron de Kalle Knivälle ankau mi rekomendas- kvankam eblus verki libron samtitolaj: ”

” Homoj sub Macron, Trump…”

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen
2019-02-01 17:28