La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2020

La rezultoj de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj estis diskonigitaj dum reta premia festo, elsenditaj per la reto. Ni publikigas la plenan liston.

Partoprenis 151 verkoj el Afriko, Azio, Eŭropo kaj Ameriko.

Branĉo poezio

Juĝkomisiono: Krys Williams, Ĵak Le Puil, István Ertl.
Partoprenis 56 verkoj de 31 aŭtoroj el 19 landoj [5 el Afriko, 13 el Ameriko, 9 el Azio, 29 el Eŭropo]

  • Unua premio: Mia kvaropo admirinda de Nicolino Rossi, el Italio.
  • Dua premio: Ek sor de Evgenij Georgiev, el Kazaĥio.
  • Tria premio: en egaleco por jenaj tri verkoj:
    La renkonto kun la trompo de Tiberio Madonna, el Italio.
    Pri-kronvirusa kroniko… de Serĝo Sir’, el Francio.
    La nigra dio de Jesper Lykke Jacobsen, el Francio.

Branĉo prozo

Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover,Trevor Steele
Partoprenis 27 verkoj de 18 aŭtoroj el 16 landoj [2 el Azio, 1 el Afriko, 4 el Ameriko, 20 el Eŭropo].

  • Unua premio: Finjo de Vladimir Opletajev, el Rusio.
  • Dua premio: Muŝribelo de Ewa Grochowska, el Francio.
  • Tria premio: Nova Dekamerono de Paulo Sérgio Viana el Brazilo.

Subbranĉo mikronovelo

Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover, Trevor Steele.
Partoprenis 50 verkoj de 24 aŭtoroj el 13 landoj [11 el Ameriko, 10 el Azio, 29 el Eŭropo.

  • Unua premio – Premio Paula Adúriz: La stranga butikumo de Francisco Javier Moleón el Hispanio.

Branĉo teatraĵo

Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Serĝo Sir’, Saša Pilipović
Patroprenis 1 verkoj de 1 aŭtoroj el 1 landoj.

Neniu premio estis aljuĝita.

Subbranĉo monologo aŭ skeĉo

Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Serĝo Sir’, Saša Pilipović
Patroprenis 6 verkoj de 5 aŭtoroj el 4 landoj.

  • Unua premio – Premio María Cuevas: Ne tute, nur duone de Tiberio Madonna el Italio.

Branĉo eseo

Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Partoprenis 10 verkoj de 10 aŭtoroj el 9 landoj [6 el Eŭropo, 2 el Azio, 1 el Afriko]

  • La unua premio – Premio Luigi Minnaja: ne aljuĝita.
  • Dua premio: Komparo inter Esperanto kaj Okcidentalo de Emanuele Bovio-Regano el Italio.
  • Tria premio: ne aljuĝita.

Gajnis honoran mencion la verkoj:
Halka kantas esperante de Roman Dobrzyński el Pollando.
De hilelismo al Homaranismo: Ĉu nova hipotezo? de Roberto Lloancy el Francio.

Infanlibro de la jaro

Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Jang Jeong-Ryeol.
Partoprenis 1 infanlibro de 1 eldonejo el 1 lando.

  • La premio estas aljuĝita al la Eldonejo Esperanto-Asocio de Britio pro la verko La krubalo de Julia Donaldson kaj Axel Scheffler.

Miguel Gutiérrez Adúriz
Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA

(Fonto: Akademio Literatura de Esperanto)

Spektu la tutan premian feston ĉi-sube:

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2020-09-06 22:39

Gratulon al la premiitoj!

Mi revas, ke iam estos sama konkurso pri Esperantlingvaj filmoj. Bedaŭrinde tio estas utopio.

Krizipo
Krizipo
2020-09-07 17:42
Respondo al  Hejmano

Tio ne estas utopio, sed pasinteco. Belartaj Konkursoj jam havis branĉon filmo (“vidbendo” aŭ simile).

Nuntempe la uloj opinias mikronovelojn kaj monologojn pli subtenindaj por la Esperanto-kulturo.

roland schnell
2020-09-07 19:10
Respondo al  Krizipo

La teda “vidbendo” pri la premiado certe ne gajnos premion. Estas same mizera kiel la premiitaj verkoj. Al kiu celgrupo gxi utilus?

Sebastiano
Sebastiano
2020-09-08 13:11
Respondo al  roland schnell

»same mizera kiel la premiitaj verkoj« – Ĉu vi jam legis ilin, almenaŭ iujn el ili? Kie?