Charlotte Scherping Larsson estros en TEJO

Charlotte Scherping Larsson ricevis la plej multajn voĉojn en la prezidant-elekto de TEJO dum la unua tute reta IJK. La raportoj de la eliranta estraro de TEJO estis akceptitaj sen diskuto.

Reta IJK 2020. La kongresa flago dum la inaŭguro estis montrita en la korto de Robin van der Vliet, tiu el la teamanoj, ĉe kiu loĝas la flago. Mondovizio estas nova variaĵo de la Eŭrovida kantkonkurso, lanĉita dum la IJK.

Pro la kronvirusa pandemio, la Internacia Junulara Kongreso de TEJO ĉi-jare unuafoje okazas nur en la reto. Entute aliĝis 349 personoj, el kiuj 51 pagis subtenan kotizon de 50 eŭroj. 75 personoj ricevis senpagan aliĝon kun subteno de la IJK-fonduso.

Tio signifas, ke estas klare pli da aliĝintoj ol en la pasintjara IJK en Slovakio. Male ol en ordinara IJK, eĉ en la plej furoraj programeroj tamen samtempe ĉeestas nur kvarono el la kongresanoj. Plej populara ero ĝis nun estis la vendreda interkona vespero, kun iom pli ol okdek ĉeestantoj.

En ordinaraj programeroj kutime ĉeestas proksimume 25 personoj dum la rekta elsendo, kaj en koncertoj la duoblo. Tamen multaj el la programeroj estas spekteblaj en la kongresa retejo ankaŭ poste, en registrita formo, kaj parto el ili certe poste aperos en malfermaj retaj kanaloj de TEJO, por pli vasta publiko.

Rogier Huurman.

Laŭ la ĉeforganizanto de la IJK, Rogier Huurman, la ĉi-jara kongreso enhavas ĉiujn ĉefajn erojn de IJK:

– Ni ĉiam diris en la teamo kaj al aliaj, ke la reta IJK estos vera IJK. Kelkaj kutimaj IJK-partoprenantoj nun ne ĉeestas, sed multaj pliaj el malproksimaj landoj sukcesas ĉeesti. Kaj la plej gravaj IJK-elementoj klare ĉeestas: koncertoj, prelegoj, diskutoj, eĉ hazardaj gufujecaj koncertoj.

– TEJO pasintjare komencis igi la IJK-on pli reta, kaj neatendite ni kompletigis tiun transformon ĉi-jare. Laŭ mi ni neniam revenu al IJK sen almenaŭ iu nivelo de reta partopreno el la tuta mondo.

La supera decida organo de TEJO, la komitato, havis sian unuan retan kunvenon komence de la kongreso, interalie por trakti la raporton de la eliranta estraro pri la agado dum la pasinta jaro, kaj la financan raporton.

Al la jara raporto kontribuis nur kvar el la elirantaj estraranoj. Inter ili ne estis la eliranta prezidanto. En 2019 TEJO la unuan fojon de multaj jaroj ne havis negativan saldon. La ĉefaj enspezoj estis subvencioj de EU.

Laŭ la financa raporto, TEJO dum 2019 ricevis sume 88 817 eŭrojn en diversaj subvencioj, dum la kotiz-enspezoj estis nur 5 990 eŭroj. La kotiz-enspezoj tamen estis preskaŭ 50 procentojn pli altaj ol buĝetite. Aldone TEJO ricevis 47 392 eŭrojn kiel donacojn.

La membrokotizoj kovras nur 4,4 procentojn el la elspezoj de la asocio. Entute TEJO dum 2019 elspezis 137 649 eŭrojn. El tio 79 154 eŭroj estis oficistaj salajroj kaj 33 183 eŭroj estis kostoj de volontuloj (poŝmono, loĝado, vojaĝkostoj).

Grandparte per la EU-subvencioj TEJO povis dum 2019 dungi entute sep oficistojn por kvin diversaj postenoj. La dungitoj okupiĝas interalie pri eksteraj rilatoj, havigado de novaj subvencioj kaj pri kunordigo de volontuloj.

Unu el la oficistoj estas Mia Nordentoft, kiu okupiĝas pri reteja renovigo laŭ aparta kontrakto kun UEA. Tiun laboron evidente financas UEA el sia buĝeto. Dum 2019 el la UEA-konto “reteja rezervo”  estis elspezitaj 34 758 eŭroj.

La financa raporto kaj la jara raporto de la eliranta estraro estis akceptitaj de la komitato de TEJO sen diskuto.

Charlotte Scherping-Larsson.

Post la unua reta kunsido de la komitato, okazinta en dimanĉo, komenciĝis la balotado pri novaj komitatanoj Ĉ kaj pri la nova estraro. Kiel komitatanoj Ĉ estis elektitaj Rakoen Maertens, Querino Neto, Hans Becklin, Shin Hyunkyu (”Mondero”), Zhao Wenqi (”Venki”), Mireille Mahugnon Houkpé, Charlotte Scherping-Larsson kaj Konstanze Schönfeld (”Tuŝka”).

Poste sekvis la balotado pri nova prezidanto kaj kasisto. La rezultoj estis publikigitaj merkrede posttagmeze laŭ la centreŭropa horo. Kiel nova prezidanto kun 30 poraj voĉoj estis elektita Charlotte Scherping-Larsson. La alia kandidato, Carlos Pesquera Alonso, ricevis 8 porajn voĉojn.

Kiel kasisto estis reelektita Bui Hai Mung (Feliĉa), kun 37 poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa. Aldone oni decidis, ke la nova estraro havu naŭ anojn. Nun sekvos elekto de ĝenerala sekretario kaj decido pri la kvanto de vicprezidantoj.

(Rezultoj laŭ la komuniko de la voĉdona komisiono.)


Pli pri la temo:

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2020-07-15 18:00

Gratulon! Espereble la nova estraro estos unueca, kreema kaj aktiva.

Raul J Garcia
2020-07-15 18:45

Gratulon al Charlotte! Bonan agadon!