EU esploras la membronombron de TEJO

Oficialaj instancoj de Eŭropa Unio pritraktas denuncon, laŭ kiu TEJO donis falsajn informojn pri sia membrokvanto por ricevi subvenciojn. Tion montras EU-dokumento, kiun Libera Folio ricevis el anonima fonto.

En septembro 2019 Libera Folio raportis, ke TEJO laŭ informoj donitaj al oficiala registro de EU havas 25 000 membrojn, cifero 15-oble pli alta ol la efektiva kvanto de pagintaj membroj. Iam en decembro la troiga informo pri la membrokvanto de TEJO estis forviŝita el la oficiala registro.

Dokumento nun ricevita de Libera Folio indikas, ke iam antaŭ la 17-a de oktobro la sekretariejo de la komuna travideblec-registro de EU (akronime JTRS) ricevis plendon, laŭ kiu TEJO donis al la registro grave troigitajn informojn pri la membronombro de la asocio, kio siavice ebligis al TEJO trompe ricevi subvenciojn.

La anglalingva dokumento, kiun Libera Folio pubikigas ĉi-sube, estis sendita tra la anonimiga servo Tor, kio signifas, ke eĉ la redakcio ne konas la fonton. Aldone la dokumento kiun ni ricevis estas plene anonimigita, kaj multaj detaloj en la teksto estas superstrekitaj per nigro. Spite la nekonatan devenon la dokumento impresas aŭtenta.

El la legebla parto de la dokumento eblas konkludi, ke temas pri fina respondo de JTRS al la plendinto, sed ne eblas scii, kiam ĝi estas sendita. Tamen evidentas, ke tio okazis ĉi-jare, ĉar laŭ la teksto de la letero, la plendinto donis kompletigajn informojn en decembro 2019 kaj iam en 2020.

Laŭ la dokumento, JTRS komencis esploradon pri TEJO laŭ la reguloj de la interinstitucia interkonsento pri la funkciado de JTRS. Laŭ tiu regularo, anonimaj denuncoj ne estas akceptataj. Tamen JTRS ne malkaŝis al TEJO la identecon de la plendinto, kiam informo pri la enkonduko de la esplorado estis sendita al TEJO la 17-an de oktobro. Dum la esplorado TEJO estis suspendita de la travideblec-registro.

Responde al demandoj de JTRS, TEJO klarigis ke la membrostrukturo de la asocio estas kompleksa, ĉar ĝi ”baziĝas sur individuaj membroj kaj pli ol 50 landaj asocioj dise en Eŭropo kaj en la mondo”. Laŭ aserto de TEJO al JTRS, la cifero 25 000 estis rezulto de sumigo de ĉiuj ĉi landaj asocioj ”kaj kelkaj aldonaj statistikaj taksoj”.

”Fine TEJO forigis la ciferon 25 000 el ĝia registriĝo, anstataŭe donante liston de siaj membroj”, JTRS skribas en la letero. Ne klaras, pri kia listo temas.

Rilate al la aserto de la plendanto, laŭ kiu la troigita membrocifero permesis al TEJO trompe ricevi EU-subvenciojn, JTRS atentigas, ke ĝi mem kompetentas prijuĝi nur respektadon de la kondutreguloj de la travideblec-registro. Tamen ĝi nun entreprenos pliajn paŝojn, supozeble transdonante la informojn pri la falsaj membrociferoj al alia instanco. Tio ŝajnas indiki, ke la esplorado daŭros.

Tuj post la apero de ĉi tiu artikolo Francesco Maurelli, eksa estrarano de TEJO, en la Telegram-grupo de TEJO konfirmis la aŭtentecon de la dokumento kaj skribis, ke la esplorado de JTRS estis finita la 31-an de januaro 2020.

Tamen ne klaras, kio eventuale okazis aŭ okazas en aliaj instancoj, aŭ kiajn konsekvencojn la afero povus havi. La detaloj en la koncerna, lasta alineo de la letero estas forstrekitaj en la ekzemplero ricevita de Libera Folio. Ni bonvenigas ajnajn pliajn informojn kaj atentigas, ke la anonimeco de fontoj estas garantiata.


Pli pri la temo:


La dokumento ricevita de Libera Folio

 

38 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Roĉjo
2020-07-12 21:18

Interesa afero, kial la Komitato ne aŭdis pri tio ĉi antaŭe, eĉ se estus en sekreta Komitatkunsida sesio?

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-07-13 18:07
Respondo al  Roĉjo

La protokolo de la komitatkunsido okazinta en Karłów, Pollando, en kiu vi mem partoprenis kaj laboris en la Propona Komisiono, en sia punkto 8. a) diras tamen ion alian:
“Joop: […] TEJO ricevis plendon de la portalo de transparenco pri tio ke la informoj pri la kvanto de membroj ne kongruas kun la informoj donitaj al ili.”

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-07-13 21:49
Respondo al  Roĉjo

“sekretaj sesioj” … ho, kia lastatempa stato de la asocio

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-07-12 22:14

Bedaŭrinde ne tute neatendite

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2020-07-13 2:58

Memmalamaj esperantistoj estas oftaj…

Junulo
Junulo
2020-07-13 13:06

Ĉu vi celas la plendinton?

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2020-07-14 4:39
Respondo al  Junulo

Ne tute. Mi pensas pri centoj da esperantistoj, kiu volus ke UEA, TEJO, Civito, SAT, ktp. ne plu ekzistus, ne char ili pensas ke tiuj asocioj estas malutilaj nuntempe, char ili simple malamas sin mem kaj dezirus ke la movado kaj la lingvo mortus. Al ili, chio en nia afero estas malbona, chio en nia lingvo estas malperfekta, chiu nia literaturo estas malbona… Lau ili, nia Vikipedio neniam estos kiel la germana versio, do ni devas forigi ghin por ke ni ne hontighus per ghi, nia amo al Zamenhof estas honta, nia ekzisto estas honta… Lau ili, aliaj homoj estas tute honestaj kaj neniam kaj neniel propagandas sin. WWF, Katolika Eklezio, skoltistoj, ktp ne faras propagandon, simple rilatas tre ekzatajn informojn pri si mem, nur fushaj esperantistoj, nazistoj kaj stalinistoj propagandas sin. Neniu alia asocio en la mondo troigetas siajn informojn, nur la fushegaj e-movadanoj faras tion.

Krizipo
Krizipo
2020-07-14 5:36

Ĉu vi povas nomi almenaŭ tri el tiuj “centoj da esperantistoj”? Aŭ ĉu vi nur stultumas?

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2020-07-14 5:54
Respondo al  Krizipo

Nur se vi unue citu la 600 mil homojn, kiuj eliris kun Moseo, launome. Mi kaj la autoro de Pentateuko stultumas uzante vortfigurojn. Nur inteligentaj homoj chiam lauliteras.

Junulo
Junulo
2020-07-14 8:54

(…)
Kion respondi al tio krom…
OK Boomer

Krizipo
Krizipo
2020-07-14 17:59

Vi vortfigurumu laŭ via plaĉo. Tamen, mi petis de vi ne la nomojn de “centoj da esperantistoj”, sed nur tri. Ankaŭ vortfiguroj havu ja iometan veron. Alie diskuto ne havas sencon.

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2020-07-23 4:16
Respondo al  Krizipo

Mi vere ne volas konviki vin.

Junulo
Junulo
2020-07-14 8:48

”Nia amo al Zamenhof estas honta”
Depende de la senco de ”amo”, tio ja povus pravi…

(oh jes Majstro…frapu min denove, mi forgesis akuzativon…)

Niko
Niko
2020-07-14 11:23

Ĉu oni ne povus male argumenti, ke raporti falsan membronombron estas ago de memmalamo? Fraŭdo leĝe endanĝerigas la asocion, kaj povus doni al la ekstera mondo malbonajn impresojn pri Esperanto. Se oni amas Esperanton, oni volu ke ĝiaj asocioj estu honestaj.

Junulo
Junulo
2020-07-14 12:55
Respondo al  Niko

Jes ja oni povas.

Junulo
Junulo
2020-07-14 15:34
Respondo al  Niko

Endanĝerigas leĝe, kaj ankaŭ more, valore, bilde, prestiĝe, reprezente, administracie, rilate, diplomate…

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2020-07-23 4:21
Respondo al  Junulo

Ĉu vere? Vi certe estas pli reĝisma ol reĝo. Neniu akuzis nin, nur ni mem…

Aŝkenaz
Aŝkenaz
2020-07-22 20:17
Respondo al  Niko

Ĉiu judo, kiu kritikas Israelon, estas memmalama, do kompreneble ĉiu esperantisto, kiu kritikas UEA-n aŭ TEJO-n, estas ankaŭ memmalama.

Krizipo
Krizipo
2020-07-22 21:42
Respondo al  Aŝkenaz

Jen kaj stranga koncepto de judeco kaj stranga koncepto de esperantisteco.

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2020-07-23 4:23
Respondo al  Krizipo

Ĉu vere? Instruu min, granda majstro, la vero.

kanjo
kanjo
2020-07-23 6:42

Post 150 jaroj la tuta homaro estos formortinta.

Hejmano
2020-07-23 12:12
Respondo al  kanjo

Ja eblas, ke je la fino de la jaro ni jam tute certos, ke la homaro ne plu havos veran esperon. 2020 certe estas la plej grava jaro en la tuta homa historio.

Aŝkenaz
Aŝkenaz
2020-07-23 6:32
Respondo al  Krizipo

Kion vi per simplaj vortoj nomas “stranga” mi nomas, pro mia enorma cerbo, sarkasmo.

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2020-07-23 4:22
Respondo al  Aŝkenaz

Kritiki estas unu afero, ĉiam kaj ĉiam kaj pri ĉio kritiki estas alia.

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2020-07-23 4:19
Respondo al  Niko

Ĉu vi povas pruvi ke estis malhonesteco?

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-07-13 18:38

Ni havis similan kazon en landa asocio. Estraro malfruis (se mi bone memoras) unu tagon kun dissendo de paperaj leteroj sciigantaj pri kunvoko de la Ĝenerala Asembleo (temis pri statute postulata formalaĵo – pri la Asemebleo ĉiukaze ĉiuj jam sciis retpoŝte). Je la komenco de la Asembleo oni rimarkigis tion, sed la kunvenintoj konstatis, ke tio neniel gravas kaj oni procedu normale. Dum la Asembleo estis voĉdonataj ŝanĝoj en la statuto. Unu el delegitoj aparte ne ŝatis iun el la ŝanĝoj kaj post ĝia akcepto fare de la asemble kolere eliris.

Poste evidentiĝis, ke tiu ulo raportis pri la procedura manko al instanco superrigardanta la asocion. Finiĝis per nenio kompreneble, sed strikte laŭprocedure, li pravis, do okazis normala kontrolproceduro de la instanco. Tiama estraro por trairi la proceduron kaj klarigi ĉion perdis amason da tempo, kiu povus esti uzita por iu sencohava agado. Iuj aktivuloj el tiama estraro signife seniluziiĝis pri aktivado por Esperanto kaj post fino de oficperiodo ĉesis aktivi en la movado.

Do jen, tiom elstara estis atingo de tiu fervora delegito.

Sebastiano
Sebastiano
2020-07-13 19:51
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Mi ne vidas similecon inter formalaĵo pro unutaga malfruo kaj intenca kaj malica trompo. Verŝajne oni bezonas specialajn okulvitrojn por vidi la mondon tiel.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-07-13 20:01
Respondo al  Sebastiano

Mia komento estis respondo al la komento de Roberto da Silva Ribeiro “Memmalamaj esperantistoj estas oftaj”, do evidente celis similecon de agoj de raportantoj al instancoj (anstataŭ solvi/ĝustigi la aferon enmovade). Similecon de intencoj de respektivaj estraroj mi ne prijuĝis, do vi vane serĉis ĝin en mia komento.

Hejmano
2020-07-13 13:38

Provante krei utilan debaton: kiajn konsekvencojn tiu esploro povus krei en la elekto pri la TEJO-prezidento?

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-07-13 18:02
Respondo al  Hejmano

Ŝajne neniujn. Neniu el la kandidatoj estas ligita al la afero kaj eĉ se estus, la esploro ĉiukaze estas fermita kun rezulto pozitiva por TEJO.

Roĉjo
2020-07-13 18:31

La estraro de TEJO respondis kun plena klarigo de la afero. Jes, troviĝis unu malĝusta datumo de TEJO ĉe EU-instanco, kaj TEJO korektis tion kun pli taŭga priskribo pri la federacia strukturo de TEJO. La komitato estis parte informita dum la komitatkunsido dum JES 2019/20, kaj la estraro nun finfine informis, ke la esploro estis fermita en januaro. Legu la tutan klarigon ĉi tie: https://groups.google.com/forum/?utm_medium=email&utm_source=footer#!msg/tejo-komitato/LWddeUWEEXk/jZB81QzeBwAJ

Hejmano
2020-07-13 21:01
Respondo al  Roĉjo

Ĝojigas scii, ke ĉio denove estas en ordo.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-07-13 21:51
Respondo al  Roĉjo

> kaj TEJO korektis tion
Do kiom da membroj ni nun havas?

Sebastiano
Sebastiano
2020-07-13 23:34
Respondo al  Miko de Amsterdamo

*ridas*

Joop Kiefte
Joop Kiefte
2020-07-14 1:28
Respondo al  Miko de Amsterdamo

Laŭstatute la reprezentataj membroj estas per la organizoj, do tial ili estas menciitaj. En la oficiala respondo estis klarigate kiel ni ne povas scii ekzaktan kvanton laŭ niaj statutaj difinoj, do ni korektis tion en la sistemo. Cetere mi ŝatus informi ke la EU-ligoj kaj UN-ligoj lastjare estis daŭre sufiĉe fortaj, interalie kun reelekto en la ICMYO Task Force kaj daŭre bonegaj rilatoj kun YFJ, parte en la organizado de ties aferoj mem.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-07-14 14:27
Respondo al  Joop Kiefte

🎶 Estas tiom kompliiiiika 🎵 Ĉiam kompliiiika 🎻

Sebastiano
Sebastiano
2020-07-15 1:33
Respondo al  Joop Kiefte

»En la oficiala respondo estis klarigate kiel ni ne povas scii ekzaktan kvanton laŭ niaj statutaj difinoj« – Tiam la oficiala respondo mensogas. En la statuto de TEJO estas klare skribite, ke la TEJO-estraro »havas la registron de la nomo kaj adresoj de ĉiuj individuaj membroj, de ĉiuj Junaj Amikoj de Esperanto kaj de ĉiuj landaj kaj fakaj sekcioj.« En la statuto estas plie klarigita, ke ĉiuj asocioj, kiuj liveras asociajn membrojn al TEJO, devas esti laǔorde organizitaj, do havi superrigardon pri siaj membroj, kiujn ili alliveras al TEJO. Fine, asociitaj membroj estas la UEA-membroj sub la aĝo de 35 jaroj. Pri la kvanto de ĉi-lastaj UEA ja raportis al TEJO.

Jen ĉiuj kvar membrokategorioj de TEJO laŭ § 10 de la ĝia statuto. Se TEJO agus honeste, ĝi devus kapabli eldiri la nombron de siaj membroj kun maksimuma eraro de kelkaj dekoj.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-07-19 20:29
Respondo al  Sebastiano

Estas la komunikado kiu mi jam kutimas de la prezidanto. Espereble la sekvan fojon pli ol unu homoj kandidatiĝas por fariĝi prezidanto, male al la ĉifoja solulo.