Instruo de la historio

”Esperanto ne estas por la paco. Ĝi estas mem la paco. Milito ofendas niajn internaciajn sentojn.” Tion skribas Jens Stengaard Larsen en sia vidpunkta artikolo. Laŭ li UEA rezignu pri reprezentiĝo en landoj militantaj. Sekve kaj la landa asocio en Rusio, kaj tiu en Ukrainio dum la milito devus esti eksigitaj el UEA. ”Gravas kompreni ke la celo de tia regulo ne estas puni Esperantistojn, sed agnoski ke ili loĝas en lando militanta”, li skribas.

La prezidio de la 35-a Universala Kongreso en Romo. Foto: Aŭstria Nacia Biblioteko.

Kombino de du eventoj el la historio de UEA kondukas al surpriza konkludo.

Unue, okaze de la unua mondmilito estis evidente kiel reagu UEA: ĝi peru korespondaĵojn kaj pakaĵojn kie la milito interrompis la rektan kontakton. Efektive perado de korespondaĵoj estas multe pli centra tasko por la Ruĝa Kruco (RK), kiu ja ankaŭ nelonge poste komencis solvadi ĝin paralele kun UEA. La korespondaĵoj mem cetere ne povis esti en Esperanto, ĉar la militlandaj poŝtoj devis cenzuri ilin.

Sed plej grave: se UEA jam antaŭ la milito havus planojn kiel organizi dummilitan korespondo-peradon, tio signifus koncedon ke militoj ne nur povas, sed ankaŭ rajtas okazi. Alivorte: RK kaj UEA ambaŭ estas noblaj organizaĵoj, sed kie eniras RK, tie UEA devas eliri! La ekzistopravigo de RK troviĝas en la milito kaj similaj katastrofoj. La ekzistopravigo de UEA troviĝas en la paco kaj la normala funkciado de la mondo.

Esperanto ne estas por la paco. Ĝi estas mem la paco. Milito ofendas niajn internaciajn sentojn.

Due, en Italio inter 1922 kaj 1943 la faŝista partio havis politikan monopolon. Faŝismo estas tre ŝovinisma ideologio, sed jam tiam turismo estis grava enspezfonto por Italio. La faŝistaj aŭtoritatoj tial volonte toleris la Italan Esperanto-Federacion (IEF, fondita en 1910), tiel longe dum ĝia agado estis ligita pli al turismo ol al internaciismo. Sed en 1933, jaro kiam Germana Esperanto-Asocio ankoraŭ funkciis normale, la Italaj aŭtoritatoj decidis malpermesi al Italoj esti membro de eksterlanda organizo.

Ekde 1934 Italoj do ne plu povis esti reprezentitaj en la Komitato de UEA, sed krom tio la aferoj funkciis kiel antaŭe, ankaŭ en Italio. Oni faris interkonsenton laŭ kiu la Italaj Delegitoj simple fariĝis Delegitoj de IEF anstataŭ de UEA. Italoj plu rajtis aboni la revuon Esperanto kaj aĉeti la Jarlibron. Listo de la IEF-delegitoj troviĝis en la kutima loko en la Jarlibro kaj la membroj de unu asocio rajtis uzi la delegitojn de la alia.

Tio funkciis tiel glate ke IEF povis gastigi la Universalan Kongreson en 1935 – organizitan (ne tro bone) en tri malsamaj urboj sinsekve por akcenti la turisman aspekton de Esperanto kaj akiri konsiderindan subtenon de la ŝtato. Nelonge poste la ekmilito kontraŭ Etiopio kaj la alianciĝo kun Hitlera Germanio tamen metis finon al la esperoj de prosperado de Esperanto en Italio dum la sekva jardeko.

Sian helplaboron en la unua mondmilito UEA povis lanĉi ĉar

  1. Ĝi agnoskis ke okazas milito.
  2. Ĝia Centra Oficejo troviĝis en la neŭtrala Svislando.
  3. La militantaj potencoj ne persekutis Espe­rantistojn.

Kiam eksplodis la dua mondmilito ne plu validis la punktoj (2) kaj (3): la Centra Oficejo troviĝis en Londono, kaj la movado en Germanio kaj Sovetio estis dissolvitaj. Sed tio ja ne signifas ke malvalidiĝis ankaŭ la punkto (1). Kiam okazas milito, necesas agnoski ke ĝi okazas.

Efektive, depost 1979 UEA devas rezigni pri reprezentiĝo en landoj militantaj, ĉar laŭ ĝia Statuto “bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj … estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj”. En 1914 estis la sola ĝusta decido de UEA eksolvi RK-taskon antaŭ ol RK mem. Hodiaŭ la mondo estas tiom ŝanĝita – en direkto ĝenerale dezirata de Esperantistoj – ke simila decido en simila situacio estus tute malĝusta.

Unuavide ja ŝajnas ke ĉion solvis unuflanke la Angla kiel internacia komunikilo, kaj aliflanke la ĉiam pliiĝanta tolerado de aliaj lingvoj kiel esprimiloj. Ĉiuj lingvoj estas belaj, sed la Angla estas ankaŭ utila. Do kial ne toleri la dominadon de la Angla en internaciaj rilatoj? Transnacie oni ja ne esprimas emociojn, sed nur komunikas neŭtralajn faktojn. Kie do estas la konflikto? Kie estas la bezono de Esperanto?

La respondo estas, kompreneble, ke oni ne ĉesas esprimi emociojn kiam oni transpaŝas la limojn de sia nacio, ĉu per la Angla, ĉu per Esperanto, ĉu per iu ajn lingvo aŭ alimaniere. La faŝismo ne kontraŭas la Anglan kiel internacian lingvon, ĉar ĝi ĉiuokaze estas kontraŭ internaciaj rilatoj entute. Tro multe da emocioj ĉe tro multe da homoj estas katenitaj al nacia paranojo, sed eblas ŝanĝi tiujn emociojn al io pli sana. Esperanto evidente povas ludi rolon en tio. Sed kiamaniere?

La transiro de membreco al kunlabor-kontrakto inter UEA kaj IEF kredeble estis la sola ebla solvo en 1934. Sed kion faru UEA se io simila okazos nuntempe? Ekzemple sekve de enoficigo de Usona Respublikana prezidento en januaro 2029?

La faŝistoj malagnoskis UEA en 1934. UEA devus reciproki, sed tiutempe tio ne eblis. Eblas nun. Kompreneble UEA ne povas dikti al la civitanoj de la unuopaj landoj ke ili ne lasu faŝistojn ekregi, sed urĝas enkonduki regulon kiel agi okaze de ekmilito en landoj kie UEA estas reprezentata. Hodiaŭ ne ekzistas tia regulo, ĉu en la Statuto, ĉu en la pli facile ŝanĝeblaj Regularoj de UEA. Oni do traktas la supre menciitan punkton (1) kvazaŭ ne validan: UEA ne agnoskas la rajton de milito, sed aliflanke ĝi ne volas rilati al la demando kion fari se iu tamen arogas al si tiun rajton.

Kiamaniere povas esti Landa Asocio de UEA en lando militanta? Ĉu tio ne estas memkontraŭdiro? En 1934 faŝista Italio elpelis UEA. Ĉu ne estas tempo por UEA elpeli el si – ne landojn faŝistajn, tio estus tro ambicia – sed landojn militantajn? Ne plu akcepti A-komitatanojn de tia lando kaj ne plu agnoski la tieajn Delegitojn kiel la siajn? Fari interkonsenton pri kunlaboro anstataŭ membreco, tute similan al la interkonsento inter IEF kaj UEA en 1934? Individuajn membrojn de tia lando oni eĉ povus plu akcepti, kio ne eblis en 1934. Aliflanke oni ne plu aperigu la adresojn de la Delegitoj de militanta lando en la retejo de UEA, sed metu ligon al listo en la retejo de la Landa Asocio.

Gravas kompreni ke la celo de tia regulo ne estas puni Esperantistojn, sed agnoski ke ili loĝas en lando militanta. La sankcio do devas trafi la atakiton same kiel la atakinton, Ukrainion same kiel Rusion: la regulo devas esti strikte neŭtrala. Se oni sentas ke nun la atakito estas maljuste sankciita de UEA, oni lanĉu kampanjon por ebligi al Esperantistoj en la atakita lando fariĝi individuaj membroj de UEA kaj tiamaniere ekhavi reprezentiĝon per B-komitatanoj.

Kaj eble ankaŭ al tiuj en la lando kiun oni rigardas kiel la atakinton, kial ne? Sed kolektiva reprezentiĝo, de la lando en UEA kaj de UEA en la lando, ne eblu dum daŭras la milito. Aliflanke, kiam finiĝas milito, oni faru grandan feston kiam la Landaj Asocioj de ambaŭ militintaj landoj realiĝas al UEA!

Plej bele estas, kompreneble, se tuj post ekmilito la Esperanto-asocioj de ambaŭ landoj en komuna deklaro memvole eksiĝas el UEA kaj transprenas la administradon de la sialandaj Delegitoj. Iniciato de UEA venu nur se tio ne okazas post difinita tempo. Ankaŭ devas esti sufiĉe evidente ke la armita konflikto povos daŭri pli ol, ni diru, unu jaron – ne eblu nomi ĝin nura “speciala operaco”. Antaŭ ol pli detale pripensi la regulon mi tamen ŝatus vidi kion homoj opinias pri la principo mem: ĉu UEA rajtas havi Delegitojn kaj Landan Asocion en lando militanta?

Jens Stengaard Larsen

Aboni
Avizi pri
13 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
cvi
cvi
2026-10-22 6:04

Mi ne komprenas la proponitan simetrian sankcion al atakinta kaj atakita lando. Ni ne devas puni, sed nur helpi al esperantistoj en la atakita lando. Se iuj esperantistoj en la atakanta lando ne apogas la militon – same al ili.
La Delegitoj de UEA – nur estas ia senutila vestiĝo de la epoko kun jarlibro kaj sen interreto.. Ne gravas okupiĝi pri ilia statuso.
Vi proponas akcepton de individuaj membroj de la atakita lando, kaj B komitatanon. Do, kial ne la asocion de la samaj samideanoj kaj A-komitatanon?

Jens Stengaard Larsen
2026-10-22 6:58
Respondo al  cvi

Se la Delegitoj estas senutila vestiĝo, necesas aŭ aboli ilin aŭ redifini ilian rolon. Ili estas la lokaj reprezentantoj de UEA, tute egale ĉu tio havas praktikajn konsekvencojn dum paca tempo aŭ ne.

Se la Delegitoj estas senutila vestiĝo, ankaŭ la distingo inter A- kaj B-komitatanoj estas tia. En la 1970-aj jaroj oni eksperimentis en kelkaj Eŭropaj landoj inkluzivi individuan membrecon en UEA en la kotizon de la landa asocio. Pri tia sistemo oni povas revi kiam la monda paco estos sekurigita, sed ĝis tiam ni devas uzi aliajn metodojn.

En la tempo kiam UEA havis nur individuajn membrojn, iu proponis malpermesi al ŝovinistoj aliĝi. UEA kompreneble ne povas polici la opiniojn de siaj membroj, do tiu propono estis mortnaskita. Ĉi tie mi proponas ke la Esperanto-movado havu gvidliniojn por reagi al la realaĵoj de la mondo, ne nur al tiuj en la Movado mem.

cvi
cvi
2026-10-22 11:30

Mi tute konsentas pri la neceso aboli la delegitojn  aŭ redefini ilian rolon. Mi estas delegito, sed neniu kontaktis min en tia rolo dum 20 jaroj  aŭ pli.

Pri la distingo inter A- kaj B-komitatanoj – mi konsentas. Mi komprenis de via artikolo ke vi distingas, kaj pretas akcepti B-komitatanojn de militanta lando,sed ne A-komitatanojn.

pierrefavre
pierrefavre
2026-10-22 8:53

La propono estas minimume bizara. Eĉ se oni eventuale agnoskas la logikan bazon, tuj staros la problemo pri la limoj de la koncepto de “militanta lando”. Evidente, tuj oni eksigos la LA de Sud-Koreio, teknike en milita stato de antaŭ pli ol 75 jaroj, kaj Israelo. La usona kaj la irana klare ne postrestus. Kredeble ankaŭ tiun de Konga DR necesus elpeli. Probable ankaŭ tiujn de Pakistano kaj Barato, eĉ eble ankaŭ la ĉinan, ĉar reaj mortigaj militaj skermoj kun Barato montras ilian malpacon ĉe la hilimalaja bordo. Poste, se kredi la rusiajn propagandistojn, indus eksigi preskaŭ ĉiujn eŭropajn LA plus Kanadon, Aŭstralion, Japanion k.a. Oni riskas resti kun manpleno da landaj sekcioj en UEA…

Jens Stengaard Larsen
2026-10-22 12:25
Respondo al  pierrefavre

Bizara? Kaj vi opinias ke monda politiko estas nebizara?

Se oni volas rilati kun la reala mondo, tio entenas kelkajn riskojn. Sed la alternativo estas havi absolute neniajn motivojn por organiziĝo.

Simple necesas starigi kriteriojn. Ĉu okazas interŝanĝo de pafoj? Ĉu principe eblas okazigi UK en la landoj? Kiom gravu la neĉeesto de LA kaj IM en unu el ili? Kion diras UN kaj Unesko pri la situacio?

Oni riskas resti kun manpleno da landaj sekcioj en UEA… sed se ni ne baldaŭ montros iom da digno, tio ĉiuokaze estos la rezulto. Kiu volas aliĝi al movado, kiu laboras por neniu celo? Se UEA ne uzas Esperanton por defendi la internacian pacon, kian sencon havas la asocio? La konkurenco de aliaj planlingvoj jam delonge neniiĝis.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-10-22 12:10

La hejmlando de la verkinto, Danlando, sendis armitajn soldatojn (kaj foje ĉasaviadilojn) al la NATO-operacoj en Bosnio 1994–1995, Kosovo 1999, Afganistano 2002–2014 kaj Libio 2011. La dana landa asocio devus do esti eksigita plurfoje. Eble la danoj ne mem sentis, ke ili militas, sed la loĝantoj de la koncernaj landoj certe sentis ĝuste tiel.

Jens Stengaard Larsen
2026-10-22 14:48
Respondo al  Jouko Lindstedt

Jes, tio estus konsekvenco se tia regulo validus tiam, nur ke oni povus fari esceptojn pri operacoj aprobitaj de UN.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-10-22 12:36

Laŭ Zamenhof la esenco de la interna ideo estas, ke ni vidu en alia homo unuavice fraton, ne reprezentanton de sia gento aŭ lando. Kaj la landaj asocioj de UEA certe apartenas al tiuj niaj gefratoj, ne al la koncernaj ŝtatoj, militantaj aŭ ne.

Jens Stengaard Larsen
2026-10-22 14:54
Respondo al  Jouko Lindstedt

La membroj de la LA estas niaj fratoj, la landaj asocioj estas nur ilia organizo. La Esperantistoj de la unuopaj landoj mem decidas ĉu ili volas organiziĝi kaj ĉu la organizo apartenu al UEA. Reciproke UEA rajtas — fakte ne povas ne — starigi regulojn pri la membreco de la LA-oj.

Araneo
Araneo
2026-10-23 18:29

La aŭtoro miksis penison kun fingro, i.e. moskovio estas atakanta subŝtato kaj ukrainaj esperantistoj defendas la Patrujon, ĉu estas diferenco? Kremlaj esperantistoj ne nur ne pardonpetis pro la militon, sed ili senkaŝe subtenas tribestron-putinon. Inter subtenantoj – Smetanina – iama ĉefdelegito de UEA (legu – ambasodoro de UEA). Do, estraro de UEA devus delonge eksigi ŝin de tiu posteno, sed ĝi (UEA) agis senvertebre: modeste atendis ĝis la fino de ŝia legacio. UEA ne eksigis LA en moskovio, dume REU mem ne ĉesis portempan aliĝon al UEA. En moskovio nun regas “raŝismo” – politika reĝimo, ideologio, socia praktiko, egela al faŝismo. Do, en UEA ne estas loko por raŝistoj!

Jens Stengaard Larsen
2026-10-24 12:59
Respondo al  Araneo

La problemo ne estas politika neŭtraleco, sed nacia neŭtraleco.

La celo de politika neŭtraleco estas ofendi neniun. La celo de nacia neŭtraleco estas ofendi ĉiujn, ĉar ĉiu havas naciecon, kaj nacia fanatikeco estas la normo eĉ en la plej pacaj landoj de la mondo.

Esperanto ekzistas por ŝanĝi tiun normon. Tiu laboro estas malfacila en landoj kie oni aprobas militon, sed tute malebligita kie oni ankaŭ praktikas ĝin. Por la laboro de UEA tute ne gravas kiu estas la agresinto kaj kiu la viktimo. “Faŝismo”, “raŝismo” kaj eĉ “demokratio” estas sensignifaj vortoj en tiu kunteksto. Ĉu okazas interpafado, jes aŭ ne? Jen ĉio al kio UEA bezonu rilati.

Katono la maljuna
Katono la maljuna
2026-10-30 12:41

Estas malfacile ne rimarki la strangan selektivecon de la rezonado de Larsen. Li proponas principon, kiu laŭdire devas esti strikte neŭtrala, sed ĝia praktika aplikado ŝajnas esti inspirita ĉefe de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio. La seninterrompa tradicio de usonaj militaj intervenoj apenaŭ okupas lian atenton, kvankam Usono estas menciita kiel hipoteza problemo por la jaro 2029.

Eĉ pli amuza estas la dana flanko de la afero: nur post la interveno de Lindstedt Larsen konstatas, ke lia principo trafus ankaŭ la landan asocion de lia propra lando. Tiam subite necesas esceptoj por operacoj aprobitaj de UN. La principo do estas strikte universala, kondiĉe ke ĝi ne estu aplikata tro strikte al la propra lando.

Sed la plej profunda absurdaĵo estas la konfuzo inter ŝtato kaj Esperanto-organizaĵo. Landa asocio ne estas filio de la ministerio pri eksterlandaj aferoj, kaj ĝiaj membroj ne estas kolektive respondecaj pri la militpolitiko de sia registaro. Se la interna ideo de Esperanto signifas ion, ĝi devus ĝuste malebligi tian konfuzon inter homoj kaj la ŝtatoj, en kiuj ili hazarde loĝas.

Larsen ŝajne volas savi la internacian pacon per tio, ke li forigas el la internacia Esperanto-movado tiujn esperantistojn, kiuj havas la malfeliĉon loĝi en militanta lando. Vere originala kontribuo al la interna ideo!

Jens Stengaard Larsen
2026-10-30 15:29
Respondo al  Katono la maljuna

Estas malfacile ne rimarki la strangan selektivecon de la rezonado de Larsen.

Mi uzas ekzemplojn kiuj proksimas al mi. Se apliko de la principo kondukos al nedezirindaj rezultoj aliloke en la mondo, mi tre interesiĝas aŭdi pri ili.

La seninterrompa tradicio de usonaj militaj intervenoj apenaŭ okupas lian atenton

La konstanta alternado de bedaŭrataj elpeloj kaj entuziasmaj reenlasoj de Usonaj A-Komitatanoj kreus multe da bruo. Bruo kiu videbligos Esperanton al la mondo — kaj, eble ne malpli grave, al la Esperantistoj mem.

subite necesas esceptoj por operacoj aprobitaj de UN. La principo do estas strikte universala, kondiĉe ke ĝi ne estu aplikata tro strikte al la propra lando.

Mi elĵetas ideon, ne prezentas ellaboritan proponon. UN cetere nur kunordigas packonservajn operacojn (aktuale 11), kiom mi povis rapide ekzameni.

Se la interna ideo de Esperanto signifas ion, ĝi devus ĝuste malebligi tian konfuzon inter homoj kaj la ŝtatoj, en kiuj ili hazarde loĝas.

Do, se la interna ideo de Esperanto signifas ion, ĝi devus ĝuste malebligi tian konfuzon inter homoj kaj la asocioj, en kiuj ili hazarde membras?

Ekzistas io nomata solidareco. La ekzisto de A-Komitatanoj estas koncedo al la fakto ke ekzistas naciaj interesoj kiujn la nacianoj reprezentas, tute egale ĉu ili tion deziras aŭ ne. Ekzistas ankaŭ tutmondaj interesoj, reprezentataj de la B-komitatanoj. Por alproksimiĝi al la komunaj celoj necesas ke A kaj B kunlaboru, interalie per la alelekto de Komitatanoj C.

Larsen ŝajne volas savi la internacian pacon per tio, ke li forigas el la internacia Esperanto-movado tiujn esperantistojn, kiuj havas la malfeliĉon loĝi en militanta lando.

La intenco ne estas savi la internacian pacon, ĉar ĝi jam estas garantiita per la ekzisto de Esperanto. Mi volas savi Esperanton forigante el UEA tiujn naciajn asociojn, kiuj trafas en la fekan situacion devi solidariĝi kun la realeco de milito — kaj rebonvenigante ilin kun granda festo tuj kiam la paco eksplodos. (Aŭ eble en Esperanto la paco maleksplodas? … implodas? La leĝo de Tonjo frapas denove.) 

Vere originala kontribuo al la interna ideo!

Estas granda, granda malfeliĉo ke ĝi estas tiel originala. Ĝi estas simpla, facila kaj evidenta, kaj mi hontas, sincere hontas, ke devis daŭri 50 jaroj antaŭ ol mi sukcesis elpensi ĝin. Mi devas konsoli min per tio ke se mi ne estas inteligenta, mi almenaŭ estas persista pensanto. Estante facila mia ideo tamen estas nova, kaj la mondo vere malamegas novajn ideojn, kvankam la malnovaj estas tiuj kiuj devus teruregi ĝin.