Jesper Jacobsen nova prezidanto de la Akademio

Post la forpaso de Probal Dasgupta en junio, kiel nova prezidanto de la Akademio de Esperanto ĵus estis elektita la 55-jara dana fizikisto Jesper Jacobsen, kiu de multaj jaroj loĝas kaj laboras en Francio. Li estas multfoja premiito de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj membro de la Akademio ekde 2019. En intervjuo kun Libera Folio li rakontas pri siaj planoj kaj prioritatoj en la nova posteno.

Jesper Jacobsen, la nova prezidanto de la Akademio.

Libera Folio: Kiuj estas laŭ vi la plej gravaj taskoj de la Akademio?

Jesper Jacobsen: – Laŭstatute, la Akademio devas ”konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon”. Kaj ĉar unu el la ĉefaj sukcesoj de Esperanto estas, ke ĝi jam frue en sia historio fariĝis natura lingvo, kiu evoluas per la paroloj kaj verkoj de ĝiaj uzantoj, necesas interpreti tiujn statutajn vortojn en nuntempa kunteksto, uzante kaj tradiciajn kaj pli modernajn metodojn por plenumi tiun taskon.

– Konkrete la Akademio konsilas kaj helpas tiujn, kiuj demandas sin, ĉu estas ĝusta tiu vorto, kiel oni uzas jenan parolturnon, aŭ ĉu estas gramatike senerara iu esprimo. Niaj respondoj ampleksas diversajn gradojn de formaleco: de spontaneaj interŝanĝoj dum specifaj konferencaj sesioj, tra respondoj de la Lingva Konsultejo, ĝis formalaj rekomendoj kaj decidoj. Je la fino de tiu spektro troviĝas la formala lingva normigo per la Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro.

– Mi pensas, ke ĉiuj tiuj taskoj gravas por la uzantoj de Esperanto. Lastatempe la Akademio plibonigis sian komunikadon al la ĝenerala publiko, dissendante regulajn Leterojn de la Akademio kaj organizante la ĉiujaran Konferencon de la Akademio, kaj revigligis sian literaturan sekcion, kiu interalie atribuas la ĉiujaran premion ”Laŭro de la Akademio” al elstara verko.

Ĉu la Akademio laŭ vi unuavice sekvu la evoluon de la lingvo aŭ gvidu tiun evoluon?

Jesper Jacobsen
Jesper Jacobsen.

– Ĝi faru ambaŭ. Inter la Akademianoj tamen varias la opinioj pri tio, kiu el la du taskoj estas la ĉefa. Pri unu afero tamen regas konsento, nome ke por bone esprimi sin en Esperanto necesas zorge studi la lingvouzon de la tiel nomataj bonaj verkistoj, inter kiuj Zamenhof mem evidente okupas elstaran pozicion. Tia studado estas ankaŭ la rimedo, per kiu la Akademio komprenas la evoluon de Esperanto kaj provas respondece gvidi ĝin, kiam gvidado ŝajnas al ni esenca.

Kiuj estos viaj unuaj prioritatoj kiel la prezidanto de la Akademio?

– La Akademio nuntempe laboras diligente kaj antaŭnelonge publikigis plurajn gravajn dokumentojn: la Dekan Oficialan Aldonon (2023), Deklaron pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj (2025) kaj Deklaron pri la esprimo ”tiel nomata” (2026), kiun mi ĵus mem uzis en mia antaŭa respondo.

– Mia plej unua prioritato estas zorgi pri bona kaj konstrua diskutklimato ene de la Akademio, kun la celo subteni la iniciatemon de la Akademianoj kaj faciligi la laborojn, kiuj nun troviĝas en la Akademia fandujo: ili estas la Deklaro pri la litero ĥ kaj la Dekunua Oficiala Aldono. Pri tiu ĉi lasta mi aparte zorgas, ĉar mi estas ankaŭ la direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro, kaj mi povas mallonge diri, ke post tri jaroj da laboro kaj la interŝanĝo de pli ol 8 000 mesaĝoj en la sekcia diskutforumo ni nun voĉdonas pri vortoj komenciĝantaj per la litero O. La koncerna dokumento jam ampleksas 29 paĝojn, kaj mi esperas, ke post ankoraŭ unu aŭ du jaroj da laboro ni povos prezenti ĝin al la publiko.

Kiel vi vidas la staton kaj perspektivojn de la lingvo Esperanto?

– La lingvo Esperanto estas juvelo brila kaj freŝa kiel en sia unua tago. La fakto, ke ĝin patinis 139 jaroj da strebado, kreemo, espero kaj foje seniluziiĝo, nur igas ĝin pli alloga, laŭ mia opinio. Por uzi la vortojn de Auld, la ilo estas preta kaj staras je la dispono de la mondo. Tiuj, kiuj jam profitas de ĝi, scias, ke ĝi kapablas doni kaj ĝojon kaj utilon, kaj la aliaj malkovros ĝin, kiam ili estos mem pretaj.

Aboni
Avizi pri
1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
DICCON MASTERMAN
DICCON MASTERMAN
2026-10-13 9:46

Okulmalferma artikolo por tiuj kiuj ne bone konas la laboron de la Akademio. La komento pri la la laboro farita kaj farota pri vortoj komenciğantaj per la litero O estas okulfrapa.