Kion se Facebook ne estus komerca, kaj ĉiuj uzantoj skribus nur en Esperanto? Tio estis la revo de Johannes Genberg en Svedio, kiam li en 2020 kreis kaj lanĉis propran socian retejon kun la nomo Mia Vivo. Multaj esperantistoj kolektiĝis en la nova retejo, sed servilaj kostoj kreskis pli rapide ol la uzantaro. Tial Mia Vivo fermiĝos fine de la jaro.

La informo pri la fermo de Mia Vivo kompreneble unue aperis en la retejo mem. Johannes Genberg la 24-an de septembro petis la uzantojn ĝis la fino de la jaro elŝuti la enhavojn kiujn ili volas konservi kaj certiĝi, ke ili povos daŭrigi la kontakton kun la retejaj amikoj en aliaj manieroj, kiam Mia Vivo fermiĝos.
Krome li kreis por anoj de Mia Vivo propran babilejon en Telegramo, por ke la komunumo kreskinta dum sep jaroj ne ĉesu ekzisti kune kun la retejo. La ĉefa kialo de la malfondo de Mia Vivo estas kreskantaj servilaj kostoj.
Libera Folio petis Johannes Genberg rakonti pri siaj spertoj pri konstruado de reta komunumo nure por esperantistoj.
Libera Folilo: Kiajn konkludojn vi tiras post via sperto pri Mia Vivo?
Johannes Genberg: – Tio estas bona demando. Eble ke sukceso povas esti mezurata laŭ multaj kieloj. Mia Vivo ne fariĝis la ”reta Esperantujo”, sed ĝi fermiĝos ne pro neuzateco, malsimile al multaj similaj projektoj. Mi ankaŭ ekkonis danke al ĝi plurajn novajn amikojn, kun kiuj mi daŭre estos amiko ankaŭ post la fino de la retejo. Tio devas esti konsiderata iu formo de sukceso, ĉu ne?
Kio instigis vin krei la retejon en la komenco, kion vi esperis atingi? Kaj kiel ŝanĝiĝis viaj ideoj dum la jaroj?

– Mi kredas ke mi jam respondis pri la du unuaj en artikolo de Libera Folio antaŭ 6 jaroj. La lasta estas, ke mi devis akcepti ke Mia Vivo neniam fariĝos tiel populara. Jaron post jaro la aktiveco malaltiĝis, sed ĝi neniam haltis. La plej aktivaj membroj daŭre uzas la retejon, kaj foje aperas iu nova kiu estas tre aktiva dum tempo. Mi lernis kontentiĝi per tio. Mi kredas ke, malgraŭ ĉio, Mia Vivo eble estas la plej sukcesa provo pri esperanta socia retejo.
Tamen, por legantoj, kiuj ne memoras vian antaŭan respondon, kial vi trovis, ke estas bezonata aparta socia reto nur por esperantistoj?
– Kiam mi estis sur aliaj sociaj retejoj, mi amikiĝis kun multaj esperantistoj, sed poste mi vidis sur la fluo multe da iliaj afiŝoj en aliaj lingvoj. Lingvoj, kiujn mi ne komprenas. Tio donis al mi la ideon krei esperanto-lingvan socian retejon. La unua estis Nubo, kiu malfermiĝis en 2018, sed pro nesolveblaj teĥnikaj kaj rapideca problemoj, mi fermis ĝin en 2020. Preskaŭ samtempe mi malfermis Mia Vivo-n por anstataŭigi ĝin. Mia Vivo uzas alian programon, kiu estas treege bonega (PeepSo). Mi rekomendas ĝin por tiuj, kiuj volas krei malgrandan socian-retejecan retejon.
Tamen poste ĝuste pro teknikaj problemoj vi devas fermi la retejon, ĉu ne? Ĉar ĝi postulas tro da rimedoj de la servilo?
– La servilo, kiun mi uzas, estas relative malmultekosta. Tial mi unue elektis ĝin, ĉar kiel laboristo kun familio mi ne havas multe da mono. En marto la retejo estis haltigita pro trouzo de servilaj rimedoj, kaj lastatempe la problemo reaperis. Mi jam serĉis alternativan servilon, sed post esploro mi konkludis ke kostus almenaŭ 120 eŭrojn monate, kompare al la nunaj 40 eŭroj.
– Mia Vivo ricevis dum la jaroj multe da mondonacoj. Sufiĉe por ke mi mem ne devu pagi iom el mia propra monujo. Pro tio mi estas tre danka al la membraro! Tamen la mondonacoj pli kaj pli malmultiĝis dum la lastaj jaroj, kaj nur danke al unu tre granda donaĵo mi povas pagi por la sekva jaro. Tial mi decidis fermi la retejon, dum mi povas fari tion en orda kielo, ĉar mi simple ne vidas alternativon.
Do, simple mankas sufiĉe granda komunumo de uzantoj, kiuj pretus ankaŭ finance subteni la projekton?
– Mi ne kulpigas la esperantistaron pro tio ke Mia Vivo ne fariĝis pli populara. Jes, estas kelkaj, por kiuj la ekzisto de tutesperanta socia retejo estas fonto de fiero por Esperantujo, kaj estas aliaj kiuj simple preferas la etoson de Mia Vivo al aliaj retejoj, kaj estas kelkaj por kiuj eviti komercajn retejojn estas grave, sed tiuj ĉi estas malmultaj. Se oni volas lerni ion per mia provo, estas ke homoj, inkluzive de esperantistoj, havas tre disajn emojn kaj volojn, kaj tio, kio estas grava por vi mem probable estas tute negrava al aliaj.
– Esperantistoj estas multege pli aktivaj en Fejsbuko, Redito kaj Telegramo, do la konkludo devas esti, ke tutesperanta socia retejo simple ne gravas al ili. Ree, mi ne plendas nek riproĉas ilin pro tio. Tio simple estas la efektivo, kaj se iu alia volas krei socian retejon post Mia Vivo (mi suspektas ke iu iam volos), bonvolu konsideri ĉi tiun averton.
Vi malfermis Telegram-babilejon por anoj de Mia Vivo. Multaj esperantistoj ja estas en Telegram, sed ĉu vi konsideris la esperantlingvan Mastodon-servilon, kiu povus esti iom malpli fermita solvo?
– La kialo por la Telegrama kanalo estas ĉar mi mem uzas Telegramon, kaj tio estas por mi la plej simpla solvo por certigi ke la membroj ne perdu la kontakton unu kun la alia dum ĉi tiu tempo. Mastodono jam havas sufiĉe aktivan esperantan komunumon, do ĝi povas esti alternativo.
– Honeste, post tiom da jaroj da laborado, mi sopiras fari kion mi volas.
Nu, mi esperas, ke kiam vi okupiĝis pri Mia Vivo, tio estis kion vi volis fari?
– Jes, certe! Mi ne pentas pri la projekto nek pri la kiomo de laboro. Mi lernis multe, mi trovis multe da novaj amikoj, kaj mi evidente faris ion, kion aliaj sentas valora. Mi pli ĝuste devus diri, ke mi sopiras fari kion mi volas tute sen devosento.

Mi tre eble komprenas vian sintenon, Johannes. Estas tre frustre havi al si mankon de apogo, estu mone aŭ ne.
Koncerne al Mia Vivo, mi tute ne povas donaci ion ajn al ĝi [al vi, vere!], ĉar mi ne havas la postulitajn rimedojn (mi eĉ ne havas kreditkarton!). Bedaŭrinde Paypal rifuzis krei konton por mi. Eble mi reprovu krei konton. Kia honto!
Kiam mi taksas ion utilan, per kiu mi iamaniere riĉiĝis informe, mi emas helpi mone ties kreinton. Tion mi faris koncerne al iuj nacianoj miaj, ĉar ties projektoj estis kaj estas utilaj al mi.
Esperas mi, ĉar mi estas esperant[ist]o, ke via decido estu ŝanĝita kaj ke la retejo Mia Vivo povu pli kaj plu vivi. Eble aperos iu patrono. Mi eĉ pensis pri apogoj de naciaj asocioj kontraŭ iuj reklamadoj. Nu, vidu, reklamoj povus helpi al vi! Eĉ tiuj ĝenaj fiaĵoj de Guglo, kiujn mi normale abomenas! Pripensu tion!
Ĉiuokaze, gratulegon al vi pro la herakla laboro!
Ĉirkaŭbrakojn!
Mi ne volas monon, sed dankon pro la donvolo! Mi volas ke iu kapabla organizo aŭ persono transprenu la respondecon kaj la financan riskon pri la retejo. Alie, mi ne ŝanĝos mian decidon.