La konferenco ”Esperanto – 140 jaroj”, kiu okazos venontjare apud Parizo, celas la normaligon de Esperanto kiel universitata esplorobjekto. La konferenco nun ricevas novan subtenon de la regiono Île-de-France. Estos dek du stipendioj por doktoriĝantoj kaj junaj esploristoj, kiuj povos ricevi senpagan loĝadon en Parizo dum tri noktoj. Nova limdato por sendi proponojn al la konferenco en Campus Condorcet estas la 31-a de oktobro.

Antaŭ kelkaj monatoj estis anoncita la internacia konferenco ”Esperanto – 140 jaroj”, okazonta de la 9-a ĝis la 11-a de junio 2027 en Campus Condorcet apud Parizo. La konferenco proponas retrorigardi al 140 jaroj da lingva historio, sed ankaŭ pridemandi, kio okazas kiam lingva projekto fariĝas vivanta lingvo, komunumo kaj kultura fenomeno.
La regiono Île-de-France ĵus decidis financi 12 stipendiojn por doktoriĝantoj kaj junaj esploristoj, kiuj tiel povos ricevi senpagan loĝadon en Parizo dum tri noktoj kadre de la konferenco.
La subteno celas faciligi la partoprenon de esploristoj por kiuj vojaĝo al kaj loĝado en Parizo povus esti malhelpo. Pro tiu nova financado, la organizantoj decidis ankaŭ plilongigi la limdaton por ĉiuj. Proponoj por kontribuoj nun estas akceptataj ĝis la 31-a de oktobro 2026.
La konferenco celas kunigi esploristojn el diversaj fakoj de la homaj kaj sociaj sciencoj. La temoj de la alvoko estas vastaj: la historio kaj evoluo de Esperanto, la formiĝo de ĝia komunumo, lingvaj ŝanĝoj kaj normoj, literaturo, arkivoj kaj fontoj, teknologio, scienco kaj medicino, politiko kaj religio, sed ankaŭ la situo de Esperanto en pli vastaj esploroj pri lingvoj kaj transnaciaj komunumoj.
La celo do ne estas nur retrorigardi al 1887. Post 140 jaroj, Esperanto estas ankaŭ materialo por esplori demandojn pri lingvo, komunumo, cirkulado de ideoj kaj internaciaj rilatoj.
Alivorte, la konferenco proponas konsideri Esperanton ne nur kiel esplorobjekton de la lingvoscienco kaj la sociaj sciencoj, sed ankaŭ kiel eblan heŭristikan kadron por repripensi teoriajn demandojn kaj konceptojn.
La studado de Esperanto povus tiel kontribui ne nur al pli bona kompreno de la fenomeno mem, sed ankaŭ al la renovigo de pli ĝeneralaj esplorproblemoj pri lingvo, komunumo, normigo kaj transnaciaj interŝanĝoj.
Laŭ Pascal Dubourg Glatigny, unu kiu organizos la aranĝon kune kun Sébastien Moret, la konferenco celas la normaligon de Esperanto kiel universitata esplorobjekto:
– Ĝi reliefigos kreskantan tendencon: pli kaj pli da universitataj esploristoj, kiuj ne havas antaŭajn ligojn al la Esperanto-movado, traktas Esperanton kiel legitimigindan objekton de esplorado. Iliaj kontribuoj renkontiĝas kaj dialogas kun la longdaŭra erudicia laboro de esperantistoj-universitatuloj, kiuj dum pli ol jarcento prisemis fruktodonan grundon por la studado de la lingvo, de ĝiaj historio kaj praktikoj.
Paralele al la prelegoj, okazos ankaŭ duontagaj atelieroj laŭ specifaj interesoj. Jam anonciĝis atelieroj pri ”Esperanto kaj matematiko” kaj ”Esperanto kaj politiko”. Pliaj aldoniĝos laŭ la proponoj.
La organizantoj invitas sendi resumon de 2 000–3 000 tajpospacoj. La konferenco estas sub la aŭspicioj de la Societo pri historio kaj epistemologio de lingvosciencoj (SHESL), kaj la laborlingvoj estas la franca kaj la angla.

La konferenco certe estas brila agado 🙂 Same la stipendioj por junaj esploristoj kaj la duontagaj atelieroj.
Ĉe la titolo mi tamen pensas pri la proverbo, “unu hirundo printempon ne alportas”; nek du nek tri. Bedaŭrinde temas ne pri fina “normaligo”, sed pri “plinormaligo”, unu plia gravega paŝo! Tio tute enordas; mi estas granda amiko de la strategio de etaj paŝoj.
Ni ĉiuj konsciu, ke la batalo por la establado de Esperanto en la sciencoj (nek ĉie same nek samrapide) jam longe daŭras kaj plu estos longa. Ni devos paŝi antaŭen per miloj da etaj kaj grandaj paŝoj.
Estas du grandaj obstakloj: La misinformado pri Esperanto kaj la interesoj kontraŭ ĝi (pro la angla kaj la franca kun iliaj esploro, universitata kaj lerneja instruado, uzado, tradukado kaj interpretado – ĉiuj volas vivi kaj enspezi).
Multaj lingvistoj de anglistiko, latinidistiko, ĝermanistiko kaj aliaj fakoj ŝajne plu kredas, ke ĉiuj planlingvoj similas la klingonan aŭ la lingvojn de Tolkien: Iu planis la lingvoprojekton kaj tiel ĝi restis sen ajna ŝanĝo, sen ĉiutaga uzado, sen denaskuloj (surprize multaj tion ankoraŭ ne kaptis pri Esperanto!).
Ili ne komprenis, ke Esperanto antaŭ jarcento fariĝis vivanta lingvo, sisteme preskaŭ ne distingebla de aliaj vivantaj lingvoj (nu, la reguleco 🙂 . Ili ne konscias (kaj ne pretas esplori), ke lingveca objekto kiel Esperanto povas ŝanĝi sian statuson, de projekto al fakte vivanta lingvo.
Ili uzas la nocion “natura lingvo” por la konataj homaj lingvoj, supozeble eĉ por la novnorvega (Nynorsk), la ĉeĥa kaj la itala, kiuj ĉiuj estis iutempe laŭplane kunmetitaj el dialektoj. Ili ne ŝatas akcepti, ke en la vivo de lingvo povas esti fazoj de natura evoluo kaj ankaŭ de planita evoluo – kaj ke ĉe Esperanto la fazo de planado finiĝis proksimume en 1887 (escepte de etetaj ŝanĝoj); poste sekvis natura evoluo tute simila al tiu de ĉiuj aliaj naturaj lingvoj.
Fine ni konsciu pri financaj kaj prestiĝaj interesoj: Oni citis al mi eldiron de profesoroj pri la angla kaj franca (ĉ. 2000), ke Esperanto volis “detrui” iliajn fakojn. Fakte, se Esperanto iĝus unua fremdlingvo en lernejoj, la signifo de la angla kaj franca ja sinkus. Simile almenaŭ kvin interpretistinoj diris al mi aŭ amikoj, ke ili ĉiuj ja perdus siajn postenojn, se oni enkondukus Esperanton. (Demandu vin, kial la saman efikon la enkonduko de la angla neniam havos!)
Eble indus dum la konferenco trakti ankaŭ la misinformadon pri Esperanto, la diskriminacion en lingvistiko kaj la fonajn personajn interesojn en aliaj branĉoj de lingvistiko.
Nia kerna problemo ne tiom estas misinformado pri Esperanto, sed disinformado pri lingvistiko. Estas multaj skoloj en lingvistiko, kun multaj kontraŭdiraj teorioj. Estas nur unu serioza propono de internacia lingvo, almenaŭ se ĝi estu neŭtrala, kaj tiu estas Esperanto. Alivorte, Esperanto estas multe pli serioza fenomeno ol lingvistiko kaj devus esti pli prestiĝa ol ĝi. La problemo nur estas ke se ne ekzistas serioza lingvistiko, tiam ni ne havas komunan teorion por klarigi la lingvajn faktojn, kaj tiam la homa lingvo entute ne estas traktebla kiel serioza afero. En tiuj kondiĉoj, ne povas ekzisti aparta lingvopolitiko, tiel kiel ni Esperantistoj volas. Ĉiuj lingvopolitikaj decidoj devas okazi kiel pasivaj kromproduktoj de ĉiuj aliaj politikoj. Oni povas fari esceptojn naci-nivele, sed internacie devas regi la ĝangala leĝo.