Hispana urbeto premios Esperantan poemon

La urba konsilantaro de Herrera del Duque en sudokcidenta Hispanio decidis financi grandan premion por Esperanta poezio. La gajninto ricevos 900 eŭrojn kaj aldone valoran trofeon. Unuafoje la premio estos aljuĝita venontjare. Sed kiel tio povis okazi? Javier Romero Tello, sekretario de la konkurso, afable konsentis respondi demandojn de Libera Folio.

Placo de Hispanio en Herrera del Duque. Foto: Haitone CC BY-SA 3.0

Libera Folio: Kial la magistrato fondis tiun premion?

Javier Romero Tello: – La urba konsilantaro de Herrera del Duque, prezidata de la urbestro Saturnino Alcázar Vaquerizo, estas akceptema al la internacia lingvo Esperanto kaj ĉiam volis kunlabori pri niaj proponoj por plivastigi la videblecon de la esperanta komunumo kaj de la lingvo mem. Jam en 2016, ĉi tiu sama urba konsilantaro kunlaboris en la organizado de la 75-a Hispana Esperanta Kongreso. La rezulto de tiu komenca kunlaboro estis resona sukceso. Tial nia lastatempa propono okazigi premion pri Esperanta poezio, sponsoritan de la urba konsilantaro de Herrera del Duque, estis plia paŝo en ĉi tiu daŭra kunlaboro kun la Esperanta komunumo.

Kial la premio estas nomata laŭ Miguel Fernández?

– Tial ke Miguel Fernández, hispana esperantisto, estas unu el la plej signifaj figuroj en la esperantaj literaturo, teatro kaj poezio, ne nur en Hispanio sed tra la tuta internacia esperanta komunumo. Lia longa literatura kariero, liaj premioj kaj lia kritika sukceso igas lin la ideala persono por prunti sian nomon al ĉi tiu premio pri esperanta poezio, kiu aspiras fariĝi ĉefa premio en la kampo de Esperanta poezio.

Kiuj prijuĝos kaj laŭ kiuj kriterioj?

– La ĵurianoj estos rivelitaj nur unu monaton antaŭ la premia ceremonio, post kiam la gajninta poemo estos elektita. La ĵurianoj ne konas unu la alian. Ĉi tiuj antaŭzorgaj rimedoj estas enkondukitaj por konservi la anonimecon de la ĵurianoj kaj malhelpi ajnan eblan interferon aŭ premon, kiu povus misprezenti la elekton de la gajninta poemo. Ni povas diri, ke ĉiuj el ili estas individuoj, kiuj montris sian literaturan talenton kaj posedas la scion kaj sentemon necesajn por juste kaj senpartiece juĝi la alsenditajn poemojn. Ili estas esperantistoj el diversaj mondopartoj.

– La premio estos aljuĝita surbaze de la formala kvalito de la poeziaj kreaĵoj, la kapablo de la aŭtoro krei malkaŝe poeziajn mesaĝojn aŭ bildojn, mesaĝojn enhavantajn etikajn, sociajn, filozofiajn, ktp. reflektojn; la beleco de la vortelekto kaj konstruo; la strukturo de la verko; la profundo de ĝiaj reflektoj, diskursoj aŭ intencoj; kaj la elekto de temoj kiuj montras originalecon.

Kio okazos pri la premiita verko?

– La premiita verko estos diskonigita per ĉiuj eblaj rimedoj fare de la magistrato de Herrera del Duque, de Hispana Esperanto-Federacio kaj de Fundación Esperanto. Plie, la premiitan verkon publikigos la prestiĝa literatura Esperanto-revuo Beletra Almanako.

Ĉu temas pri la plej granda poezia konkurso en Esperantujo, laŭ la premia sumo?

Ni kredas, ke ĝi efektive estas la plej granda literatura premio, specife la esperanta poeziokonkurso, rilate al la tuta premia sumo.

Ĉu ĝi okazos ripete, kaj kiel ĝi estas financata?

– Jes, la intenco estas okazigi la premiadon ĉiun duan jaron. Komence, ĝin daŭre financas la urba konsilantaro de Herrera del Duque.

Pliaj informoj pri la premio troveblas en la retejo de Hispana Esperanto-Federacio.

Aboni
Avizi pri
0 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara