Ekskursa tago en Graco – senmone sed bone

Jam pasis la kongresa sezono, sed la memoroj restas. Vladimir Kononiuk eklernis Esperanton en Kijivo en sovetia tempo, en 1979, kaj aktivis tie en la klubo Ora Pordego. Post la disfalo de Sovetio, en 1992, li ekloĝis en Osnabrück, Germanio. Li sendis al Libera Folio rakonton pri tio, kiel li senmone partoprenis la ekskursan tagon dum la ĉi-jara kongreso en Graco. Ne ĉiam la organizita programo estas la plej bona.

”La sekvan tagon dum la internacia vespero mi ĝuis dancon de Zoja, Laima kaj francino bedaŭrinde ne konata al mi.”

Verdire, mi ĝin ne partoprenis. Tro altaj prezoj ne estas por mi. Sed mi aranĝis tiun tagon miamaniere. Dank’ al Esperantlingva libreto pri vidindaĵoj de Graz mi elektis la kastelon Eggenberg. Pro tio, ke mia telefono dumvoje estis ŝtelita, mi serĉis kunvojaĝant(in)on kun telefono, por facile trovi la vojon.

Reeĥis Laima el Kaunas, kaj matene ni renkontiĝis en la ĉefa placo. Ŝi hazarde rememoris, ke tamen unu programero por ĉi tiu tago estis antaŭvidita – plantado de Esperanto-arbo en la Volksgarten de Graz. Estis proksime, kaj ni senhezite ekmarŝis tien kaj ”helpis” planti la platanon. Poste estis proponite veni al Esperanto-Platz, viziti la kafejon Esperanto kaj promeni tra la urbo. Ĉar la centron de Graco ni jam bone konis, post du espresoj ni entramiĝis kaj veturis al la kastelo.

Kiel bone, ke mi havis Laima kun Google-mapoj, ĉar trovi la enirejon ne estis facile. La enirprezoj malĝojigis nin, tamen por viziti nur la parkon sufiĉis tri eŭroj. Ni kun plezuro vagadis tra la ombraj aleoj de la parko (ĉi-tage estis +36°C) kaj trafis al frukta ĝardeno. Do, por la tagmanĝo ni havis pomojn kaj pirojn.

Kiam ni alvenis al la ĉefa konstruaĵo, ni ekvidis suveniran butikon kaj vizitis ĝin. Subite mi rimarkis flankan pordon kun montrilo al necesejo. Ĝin ni jam delonge bezonis, do ni tuj iris tien. Elirante, mi komprenis, ke ni jam estas ene de la kastelo, ne paginte 20 eŭrojn por la eniro.

Dum la rea vojo al la urbo mi proponis viziti luksan vestaĵvendejon, kie en la 6-a etaĝo troviĝas kafejo, kaj de kie oni vidas preskaŭ la tutan urbocentron.

Post la kafo naskiĝis la ideo daŭrigi la memfaritan ekskursan tagon. Konsultante gvidlibron, ni elektis la objekton Nova-Air. Nur 3 km for, do ni iru piede. Kaj kion ni vidas? Hotelon kun du aviadiloj surtegmente – IL-62 kaj Boeing 707! Al ambaŭ oni povas per lifto (senpage) supreniĝi al la tegmento kaj viziti la aviadilojn. En la IL-62 nun estas trinkeja stando, en la Boeing – luksa restoracio.

Nova-Air – hotelo kun aviadiloj.
Nova-Air – hotelo kun aviadiloj.

Ni revenas al la urbocentro. Mi proponas veturi buse, sed Laima volas piediri. Tiam mi proponas ne iri laŭ bruaj stratoj, sed iri vojetojn laŭ la rivero Mur. Post nelonga tempo ni atingas lokon kun somerdometoj, pli ĝuste ĝardenetoj. En unu el ili ĉe la tablo sidas kompanio el 10-12 homoj. Kiel ĝentila homo mi deziris al ili bonan apetiton.

Kion ni aŭdis responde?

– Venu al ni!

Ni malkuraĝe venis, demandis, kiu festo estas. Montriĝis, ke ili estas amikoj, kiuj unufoje semajne renkontiĝas kaj kune preparas iun novan pladon. Ni iomete manĝetis kun ili. Laima donacis al ili ĉokoladon de la fabriko Laima, mi donacis Esperantan gvidlibron pri Graco.

Kompreneble, ili demandis nin, kiuj ni estas, kaj kun granda intereso aŭskultis niajn rakontojn (Litovio – Germanio, Ukrainio) kaj demandis ”Kiel vi komunikiĝas?”). Du virinoj jam sciis pri Esperanto kaj kiucele ĝi servas. Kaj esprimis intereson veni al la internacia koncerto dum la antaŭlasta tago.

La aŭtoro mem dum pli frua renkontiĝo.

Mi, kompreneble, avertis la deĵorantojn ĉe la eniro al la kongresejo, sed ĉu venis lokanoj al la koncerto, mi ne scias. Sed la koncerto estis sukcesa!

Tamen, la tago ankoraŭ ne finiĝis… Sur la ŝtuparo al la Zamenhof-salono alparolas min knabino: ”Saluton, Vladimir, ĉu vi konas Olga Dreyer?”

– Certe, jes! respondas mi kaj rapide rigardas ŝian kongresan nomŝildon.

Zoja! Kaj apude Ralf! Post Kieva InterSeit (1991) en Puĥivka ni neniam renkontiĝis! La sekvan tagon dum la internacia vespero mi ĝuis dancon de Zoja, Laima kaj francino bedaŭrinde ne konata al mi.

Finiĝis la ekskursa tago. Sed ne por mi. Mi veturis al Vieno. Ĉar mi ne havis telefonon, mi veturis al turisma oficejo por preni kartojn kaj informojn pri vizitindaj lokoj.

En la alia flanko de le strato mi vidas duetaĝajn ekskursajn busojn, do mi iras ricevi informon de ili. Kiam mi turnas min, kiun mi vidas? Nekredeble! Ĵomart kaj Nataŝa! Ni kune manĝis glaciaĵon, vizitis necesejon, kaj longe sidis apud preĝejo kaj babilis.

Ekde nun mi verŝajne ĝuos kongresan ekskursan tagon per nepartopreno.

Vladimir Kononiuk

Aboni
Avizi pri
1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Laurent Lux
Laurent Lux
2026-09-20 11:30

Aŭstrio estas tiel bela lando ke oni povas viziti urbocentron, kastelon kaj eĉ necesejon.