Forpasis la brita esperantisto Geoffrey Sutton, lastatempe precipa konata kiel la aŭtoro de ampleksa (kvankam laŭnome ”konciza”) anglalingva enciklopedio pri la Esperanta literaturo. Li dum sia vivo loĝis en pluraj landoj kaj ĉie kontaktis kun esperantistoj. Li dum du jaroj redaktis la revuon Esperanto de UEA.

Geoffrey Sutton naskiĝis en 1947 kaj komencis lerni Esperanton en 1962, en la aĝo de dek kvar jaroj. Jam en 1969 li private publikigis en Esperanto la malgrandan studon Konciza Historio pri la Kornvala Lingvo kaj ĝia Literaturo.
Li studis skandinavian literaturon kaj la svedan lingvon ĉe la Universitato de East Anglia (1972–1973), kaj poste diplomiĝis ĉe la Universitato de Upsalo (1973–1980), Svedio, pri finnugraj kaj nordiaj lingvoj.
Li ricevis trijaran stipendion de la Sveda Instituto kaj kompletigis doktorajn studojn pri finnugra filologio.
Dum iom da tempo li loĝis ankaŭ en Finnlando. Ekde oktobro 1981, li laboris dum jaro kiel vicredaktisto kaj konsilisto de la revuo El Popola Ĉinio ĉe la ŝtata fremdlingva eldonejo en Pekino,
Li ankaŭ helpis en la redaktado de libroj, kiel ekzemple Ĉina Antologio 1919–49. Li poste prelegis en Japanio, Sud-Koreio kaj Kanado pri siaj spertoj en Ĉinio.
En Japanio, li helpis en la preparado de la konkordanco al la verkoj de L. L. Zamenhof, Zamenhofa Ekzemplaro (1987), kompilita de Rihej Nomura.

Geoffrey Sutton estis inter la unuaj homoj, kiuj rajtis prezenti nuntempan kontinentan Ĉinion al aŭskultantaro en Sud-Koreio. La prelegoj en Esperanto, kun lumbildoj, altiris grandajn aŭskultantarojn sur universitataj kampusoj kaj aliloke.
Poste li dum du jaroj estis redaktoro de la revuo Esperanto de UEA, ekde 1984 ĝis 1986. Li krome preparis por eldono ankau la librojn Amo kaj morto en Balio de Vicki Baum kaj Vetero kaj klimato de la mondo, aperintajn en 1986 kaj 1987.
Demisiinte de tiu posteno en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, li reiris al Britio, kie li interalie redaktis gvidlibrojn por havenoj tra la mondo kaj gvidlibrojn pri turismaj allogaĵoj en Britio.
En 2008 publikiĝis lia ĉefverko, Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto – 740-paĝa anglalingva verko, kiu prezentas trarigardon de la evoluo de Esperanta literaturo kaj multajn informojn pri la aŭtoroj.
Plej lastatempe aperis liaj profundaj studoj pri ”La malprosperiĝo de la latina lingvo” (2022), ”Identeco” kaj ”Postkoloniismo” (2023) en Beletra Almanako.
Geoffrey Sutton loĝis en la orienta parto de Anglio kun sia edzino Carmen. La paro ne havis infanojn. Li forpasis komence de septembro, post kelksemajna restado en malsanulejo, en la aĝo de 78 jaroj.

Ho! Malĝoja novaĵo! Geoffrey ĉeestis la 5-an Azian Kongreson en Bengaluro en Februaro 2008 kie mi ekkonis lin. Kvieta, serioza, sed amikema esperantisto. Kunfunebre….
Funebron al estimata samideano kaj lingvisto Geoffrey Sutton!
Fakte mi renkontiĝis nur unufoje kun li…antaŭ ol 40 jaroj… kaj donis al mi impreson ke li estas serioza esperantisto kaj akademiano…
Geoffrey estis homo kies aspekto kaj konduto pensigis pri homo multe malpli grava kaj respektinda ol li fakte estis. Mi konis lin en la CO en Roterdamo kie li impresis min kiel… neimpresa! Post kiam mi konstatis pri kion li atingis mi hontis pri mia takso de li.
Li forpasis la 4an de septembro.
Vidu la nekrologon ĉe https://sezonoj.ru/2026/09/sutton/