Tim Owen dum la Universala Kongreso en Graco gvidis la jam tradician programeron ”La libroj de la jaro”. Certe ne ĉio aperinta dum la jaro estis prezentita, tamen la libroj estis tiel multaj, ke por prezento de unu libro devis sufiĉi du minutoj. Ni petis Tim Owen rakonti, kiujn el la 25 verkoj li trovis plej memorindaj.

Libera Folio: Vi gvidis en Graco la programeron ”La libroj de la jaro”. Tio ja ne estis la unua fojo, ĉu?
Tim Owen: – Ne, tamen temis pri la unua vere oficiala. Kun Stela Besenyei-Merger mi gvidis sesion en Aruŝo en 2024, ĉar ni ricevis peton de la Kongresa Fako mallonge antaŭ la evento. Ĉion ni efektive devis aranĝi surloke, sciante malmulton pri tio. Estis utile por mi, ke EAB lanĉis Matilda en tiu jaro!
– La sekvan jaron, en Burno, mankis nomo de gvidonto en la kongreslibro apud la programero. Tion rimarkinte la antaŭan vesperon, mi do kontrolis la antaŭan vesperon, ĉu helpu mi. La matenon, do, mi devis ion haste aranĝi! Ĉi-jare la aferoj pasis pli glate, ĉar mi ricevis peton fariĝi komisiito pri la sesio por Graco kaj por postaj kongresoj.
Ĉu la tasko estis pli facila, kiam vi jam antaŭe sciis pri ĝi?
– Preskaŭ ĉio estis jam aranĝita antaŭ ol mi eĉ enaviadiliĝis. Mi rekte kontaktis kelkajn eldonistojn por demandi, ĉu iun libron eldonitan inter kongresoj ili deziras aperigi en la sesio. De pluraj venis respondoj. Kelkaj tamen ne povis proponi surlokan prezentonton: kun unu mi konsentis mem mencii la libron, kaj poste same ĉe amiko, kiu dum la kongresa bankedo min atentigis, ke li devos samhore esti en alia programero.
– Pluraj proponoj venis ankaŭ reage al gazetara komuniko de UEA. Verdire mi agis tro malfrue, ĉar ne estis sufiĉe da tempo por poste aranĝi, ke ĉiujn prezentaĵojn ofertu la libroservo. La kongresa libroservo pakiĝas du semajnojn antaŭ la kongreso, kio havas sencon, tamen al mi tio ne estis evidenta.
Kia estis la rikolto?
– Tro granda! Mi listigis 25 librojn de 13 diversaj eldonejoj, por sesio unuhora. Do, efektive ĉirkaŭ po 2 minutoj por ĉiu libro. Eblas dedukti, ke ne mankas novaj libroj en Esperantujo, malgraŭ ŝajnoj antaŭ kelkaj monatoj. Parenteze: en la ĵusa numero de la revuo Esperanto troviĝas 19 titoloj en la rubriko Laste aperis.

– Mi do faris ion novan por povi helpi al la sepdeko da spektantoj, kiuj devis ekscii tre haste pri multaj libroj: mi kreis retpaĝon, en kiu prezentiĝas ĉiu prezentota libro, kun eblo ”ŝati” la preferatajn. Eblas montri nur la ŝatatajn por pli bone rememori en la libroservo poste.
– Ne pro memcentrismo tri libroj de EAB troviĝas en la unuaj lokoj en la retpaĝo. Ĉar mi sciis, ke mi devos petegi, ke oni prezentu tre mallonge por ne ŝteli tempon de la posteuloj, mi starigis la proprajn kontribuojn unualoke por montri, ke eblas prezenti sian libron eĉ en kelkaj sekundoj. Sed rimarku, ke por ekvilibrigi mi metis la du ceterajn EAB-aĵojn lastaloken en la listo!
Kiuj libroj estis aparte notindaj, laŭ vi?
– Pro tio, ke ĝin eldonis UEA, indas listigi Kio faras nin homaj (Victor Santos; trad. Paulo Sergio Viana), lanĉitan dum la UK. Temas pri infanlibro aŭspiciita de Unesko, kiu prezentas per malmultaj vortoj ĉiutagaĵon, esencan trajton de nia specio.

– La unua paĝparo estas bone indika: ”Mi ekzistas de tre longa tempo. De pli longa tempo ol ludiloj, hundoj aŭ iu ajn homo, kiun vi konas.” Tiel daŭras dum dek sep bele ilustritaj paĝparoj, ĝis oni ekscias, pri kio temas. Fine de la libro aperas artikoleto pri lingvo-estingiĝo, kaj noto de Unesko pri la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj.
– Aŭtuna Foliaro – tra la lingvoj de la mondo (Hungara Esperanto-Asocio) havas interesan aliron: temas pri la samnoma poemo de Julio Baghy prezentita ankaŭ en trideko da lingvoj, plus eseo verkita de Zlatoje Martinov. Elektronikan version eblas elŝuti senpage.
– Ĝia iniciatinto, István Szabolcs, nomas la koncepton Literatura Parado, kaj ne limigas al nur esperantistaj verkistoj, ĉar ”la grandaj aŭtoroj de la monda literaturo ne manku en Esperanto.” Tiumotive, li jam esperantigis ”Prière pour aller au Paradis avec les ânes” (Preĝo por iri al la Paradizo kun la azenoj) de la franca verkisto Francis Jammes (1868–1938) kaj kolektas tradukojn: li havas jam sep.
– Cetere: se plaĉos al kelkaj legantoj tiu verko, kredeble ili ŝatos ankaŭ alian libron mallonge prezentitan. Temas pri Poezia Postrikolto, kolekto de poemoj verkitaj de Francisko Valdomiro Lorenz (1872–1957), fruepoka esperantisto, kiu laŭdire kapablis uzi centon da lingvoj. Ĝin kompilis Miĥaelo Bento, fondinto de nova eldonejo, Terutero. La volumo enhavas preskaŭ 200 poemojn elesperantigitajn en pluraj lingvoj, plus unu en Idon kaj tri en Volapukon. Aldoniĝis originalaj poemoj: 18 verkitaj en Esperanto, plus plia en Ido. La libron eblas senpage elŝuti.
– Mi ĵonglas, ĉu mencii libron tradukitan en la anglan. Se temus pri alia lingvo, mi preskaŭ certe tion ne enlistigus, sed estas fakto, ke mia denaska lingvo havas apartan kapablon informi pri Esperanto, kiu mankas aliloke. Do, jes, mi aŭdacas: temas pri Zamenhof Street, traduko fare de Humphrey Tonkin de la jam du jardekojn aĝa La Zamenhof-strato.

– Mi aldonis klarigan kromtitolon, kiu troviĝas sub la nomo Roman Dobrzyński, kiu ĝin verkis: ”Konversacioj kun Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de la iniciatinto de Esperanto.” Kaj jen do la forto: temas pri fakto-riĉa libro pri, interalie, la historio de Esperanto.
–Roman Dobrzyński estis parto de la projekto, kaj konsideris la aperon de ”mia Esperanta ĉefverko en la angla lingvo kronado de mia 70-jara esperantisteco”. Bedaŭrinde li mortis, kiam ni alproksimiĝis al fino, sed mi aŭdacas esperi, ke la rezulto tre plaĉus. En frua novembro, kelkajn tagojn antaŭ sia morto, li skribis: ”Mi legis la unuan kaj la kvinan ĉapitrojn, komparante ilin kun la Esperanta originalo, kaj preskaŭ ekploris pro ĝojo.” Simile sin sentis Margaret Zaleski-Zamenhof, ricevinte sian propran ekzempleron en Graco. Do, jes: laŭ mi, ĝi troviĝu en la listo! Specimenan tekston eblas legi ĉi tie.
– Prezentiĝis en la sesio la dua (kaj pliampleksigita) eldono de poemaro verkita de Jorge Camacho: Palestino strangolata, eldonita de Espero. Senpardone neneŭtrala, Camacho aldonis al la kolekto kelkajn prozaĵojn, inkluzive de La senlima okupacio, en kiu li montras profundajn sciojn pri la studobjekto.
– Pri poezio mi ne kapablas vortumi, tial mi arogas uzi la vortojn de mia amiko, Liĉjo Miller, kiu verkis la antaŭparolon: ”Kiam ’objektivo’ estas vualita de politikistoj kaj komercistoj, ĉu ne la ’subjektivo’ de poeto donas pli bonan bildon de la reala mondo? […] Nia mondo meritas larmojn, kaj kelkaj el tiuj ĉi poemoj plorigas.”

– Kaj mi supozas, ke mi devas mencii nian propran Stig de la ŝutloko (Clive King; trad. Jack Warren; reviziis Edmund Grimley Evans), ĉar la sekvan tagon Fernando Maia, Jr. ĝin anoncis ”Infanlibro de la jaro” en la Belartaj Konkursoj. Ĝi estas fantazi-plena rakonto pri Barni, scivolema knabo, kiu dum sia esplorado de kretkavo malkovras misteran loĝanton: Stig, kuriozan kavern-knabon kun strangaj iloj, neklarigeblaj kutimoj kaj granda koro. Specimenan tekston eblas legi ĉi tie.
Ĉu vi ion tamen volos ŝanĝi venontfoje?
– Mi devas decidi, ĉu plian fojon inviti kontribuojn, kaj proprainstige kontakti eldonejojn. Kredeble jes: mi ne pensus listigi la librojn, kiujn eldonis ne EAB, ĉar mi ne sciis pri ili. Mi tamen plu ŝanceliĝas, ĉar po du minutoj por ĉiu libro ne taŭgas. Pli bone estus prezenti malpli, tamen kun la eblo deklami, laŭtlegi parton.
– Aliflanke, kiu volas tion fari, havas la eblon peti ”Aŭtoran duonhoron” por pli longe prezenti sian verkon. Do, eble la solvo estos peti pli da tempo por la sesio, kaj ĉion organizi pli frue por doni pli da ŝanco aperigi siajn prezentotaĵojn en la kongresa libroservo.

Mi tre ĝojas pri la granda kvanto da altkvalitaj libroj, kiuj aperadas. Mi ne aĉetas multajn librojn ĝenerale (vivu bibliotekoj!), sed de jaroj preskaŭ ĉiuj miaj libroj aĉetataj estas Esperantaj
Tamen min malĝojigas la aspekto: Sufiĉe granda parto de la libroj el la paĝo de Tim havas AI-faritan kovrilon! Fakte proverbe oni ne juĝu libron laŭ la kovrilo, sed mi, kiam necesas decidi, kion aĉeti per limigita buĝeto, ja preferas la libron sen AI-kovrilo
Mi povas nur apelacii al aŭtoroj: AI aspektas terura kaj baziĝas sur ŝtelita laboro de artistoj. Prenu ion ajn homan por ilustri viajn librojn. Multaj homoj preferas eĉ neperfektan homaĵon
Mi tre samopinias. AI-kovrilo forte signalas neaŭtentikecon, kio eble estas nejusta por la enhavo. Kaj AI-kovrilajn librojn mi neniam uzus por montri al neesperantistoj, ke ankaŭ en nia lingvo aperas literaturo.Kompreneble respondecas la eldonejoj pli ol la aŭtoroj.
Certe temas pri kostoj, sed jes, la eldonejoj kulpas.
Ĉu vi povas tiel facile distingi, ĉu kovrilo estas farita de AI aŭ ne? Mi ne povas. Ĉu la kovrilo de Blanka kanino estas farita de AI aŭ de homa ilustristo, ekzemple?
Se oni ne povus distingi, ne ekzistus problemoj, sed dume oni ja povas paroli pri AI-stilo aŭ AI-eca stilo, ekzemple ĉe “Spuroj de la animo” kaj “Ponto super Baro-rivero”: abundo de varmaj koloroj, troigite belaj homoj, diversaj simbolaj detaloj sed kun eraroj (krajono nenature longa kaj nerekta), ĝenerala aranĝo kiel en kineja afiŝo. Kiel ajn ekestis la kovrilo de “Blanka kanino”, ĝi estas multe pli eleganta (nur la tekstoj estas tro proksimaj al la supra kaj malsupra randoj, sed eble tio estas nur en la foto).
“Se oni ne povus distingi, ne ekzistus problemoj”
Eĉ post poluro restus la etika problemo, kiel AI “lernis” generi enhavon (ŝtelante de tiuj homoj, kiuj nun pro ĝi senlaboriĝas) kaj ke ĝi ne estas vere kreema, sed nur reproduktas
Mi petis de Grok: “Bonvole donu unu ekzemplon de tio, kie tribunalo decidis, ke AI shtelis ion de homo, kiu sekve de tiu shtelo farighis senlabora.”
Interesatoj trovas la respondon tie.
Chu malamo kontrau AI jam farighis religio, kies adeptoj decidas, kion faris au ne AI?
Fakte en unuopaj okazoj ne estas facile, ankaŭ mi ne povus diri rilate “Blanka kanino”
Tio estas plia kaŭzo por la malestimo de AI, ĝi forprenas la ĝuon de artaĵoj, kiuj nun aperas, ĉar oni ne ĉiam scias, ĉu iu homo tie enmetis siajn scion kaj koron, ĉu iu ŝtelema algoritmo – tamen en la plej multaj okazoj AI-enhavo estas forpuŝe klare rekonebla
Mi tamen evitus absolutigi la diferencon, kiu estas relativa, kvankam granda. Ankaŭ homa artisto aŭ verkisto kreas en sia kultura kunteksto kaj surbaze de ĉio, kion ri vidis/legis. Absoluta originaleco ne eblas. Ankaŭ granda parto de la “originala Esperanta literaturo” ne estas tre originala enhave. – Aliflanke, se AI vere scius krei bonan bildarton aŭ literaturon (dume tio ne eblas, sed kiu scias?), la valoron de la kreaĵo ne malpliigus tio, ke ĝi (do la fina produkto) ne estas kreita de homo. “Odiseado” ne subite perdus sian valoron, se malkaŝiĝus, ke “Homero” estis komputilo en kosmoŝipo de eksterteranoj,
AI estas plifajnigita aŭtomato por kompletigi frazojn laŭ statistika probableco, ne pli. Ĝi, alie ol homoj, principe ne povas transiri la limojn de siaj enigoj, ĝi ne povas esti vere kreiva
Se Odiseado estus verko de AI, tiam ĝi estus nur ombro de grandiozegaj verkoj de vivestaĵoj, kiujn tiu kopiis
Eble ekzistas limo, kiun AI neniam povos transiri. Pri tio ekzistas malsamaj opinioj. Sed ĝenerale, ĉiuj prognozoj de la tipo “la komputiloj neniam kapablos…” montriĝis malpravaj, unu post la alia. Mi esperas, ke via prognozo estas escepto!
Alia afero estas, ke ankaŭ la homaj artistoj kaj verkistoj estas nur malofte vere kreivaj en iom pli alta senco. AI ne skribas vere bonajn Esperantajn poemojn, sed ja tiajn, kiujn oni volonte aperigus en iu aŭ alia Esperanta periodaĵo, se ilin sendus tien homo.
Cyril Robert Brosch: “Mi povas nur apelacii …”
Tiu alvoko igas min pensi pri la 1990aj jaroj:
Tiam poshtelefonoj estis novaj. Kaj al tiu au alia la observo, ke iuj uzis ilin publike, efikis, kvazau nenecesa parado de statuso.
Nuntempe uzado de smartfonoj estas tute chiutaga afero. Eble koncerne la kovrilpaghajn bildojn faritajn per AI-iloj ni simple estas iel en la “1990aj jaroj” de tiu chi teknologio.
Komplete misa komparo, laŭ mi
Poŝtelefonoj ne baziĝis sur ŝtelita laboro de homoj (kiujn ili aldone marĝenigus). Genera AI ne estis iu neŭtrala teĥniko, sed estiĝe neetika kaj kontraŭhoma
Chu vi opinias misa mian observon mem?
Mi ne celis mesaghi, ke la teknologioj de poshtelefono (1990aj jaroj) kaj AI (2020aj jaroj) estas kompareblaj lau etikaj kriterioj, sed jenon:
Ofte estas tiel, ke publikaj reagoj al nova teknologio shanghighas: Komence ghi efikas, kiel io fremda (kaj provokas lauajn reagojn); poste ghi farighas afero de la chiutaga vivo.
Chiuokaze mi estas scivola, kiom da procentoj de la Esperantlingvaj libroj en 2035 havos kovrilpaghajn bildojn faritajn per AI.
Mi ne povas antaŭvidi la estontecon. Mi povas nur supozi, ke AI nun al multaj ŝajnas alloga nova ilo. Ĝi certe estas tia rilate tion, kion komputiloj jam ĉiam faris pli bone ol homoj: Ordigi kaj analizi grandajn datumkvantojn, kaj mi bonvenigas ĝian uzon por tio. Sed genera AI laŭ mi ne estas daŭripova, post ioma tempo oni vidos, ke tiu imperiestro estas nuda, kaj mi povas nur esperi, ke ĝis tiam ĝi ankoraŭ ne sukcesos detrui la homaron kaj homecon
Via profetajho “oni vidos, ke tiu imperiestro estas nuda” kontraudiras vian komencan frazon “mi ne povas antaŭvidi la estontecon”.
Mi ne scias, kio lau vi estas “genera AI”. Lastatempe mi uzis AI-ilojn (mi ne scias, chu “generajn” lau via kompreno) chefe por hobia programado: Ekzemple por ‒ ene de nur malmultaj tagoj ‒ krei apojn kaj similon, kiuj desegnas kaj montras simplajn vetermapojn kun izobaroj kaj krome altoj kaj malaltoj. Tio estas pli, ol nur analizi kaj ordigi datumojn. Sen tiuj iloj mi bezonus multe da monatoj, por plenumi tiujn taskojn (vershajne mi tute ne sukcesus krei tiajn programojn sen helpo de AI). En la profesia meteorologio oni miascie jam uzas AI-ilojn por veterprognozoj. Ankau en aliaj sciencaj kampoj AI-iloj (al kiuj estas atribuite, ke ili estas generaj) jam multe kontribuis al atingajhoj, kiel ekzemple en la esplorado de proteinaj strukturoj.
Tial estas malfacile por mi samopinii kun via profetajho citita supre.
Vi preterlegis “laŭ mi” – ĝi estas prognozo. Kaj mi celas tian AI, kiu anstataŭas homan kreemon, ne sciencajn uzojn
Chu kun “laŭ mi”, chu sen ghi: La “oni vidos, ke tiu imperiestro estas nuda” estas klaraj vortoj de certeco pri la estonteco – kaj tio restas kontraudiro al “mi ne povas antaŭvidi la estontecon”.
Krome vi shanghas la difinon: Origine via kritiko estis kontrau “genera AI” ghenerale – nun vi limigas la kritikon al tia, “kiu anstataŭas homan kreemon” kaj ekskluzivas sciencon. Tio estas, kvazau shangho de la reguloj dum la ludo. Genera AI estas uzata en kreemaj taskoj (tekstoj, bildoj, programkodoj), kaj la observitaj atingajhoj venas grandparte el ili. Sciencaj aplikoj mem entenas generajn kaj kreemajn elementojn. La nova limigo ne pravigas la originan aserton, ke “oni vidos, ke la imperiestro estas nuda”.
Ŝajnas al mi, ke la formo, per kiu oni prezentis la librojn, ne estis taŭga. Kial ne ekzemple havu “libran foiron”, en kiu ĉiu eldonejo povus havi sian propran tablon?
Tio jam ekzistas — ĝi nomiĝas «Movada Foiro».