TEJO forgesis Palestinon sed subtenis Katalunion

Nova estraro de TEJO estis elektita ne rete, sed ĉeeste, kaj la komitatanoj havis eblon fari demandojn rekte al la kandidatoj. Unuafoje dum preskaŭ jardeko la prezidanto restis por dua jaro. La estraro strebos resanigi la financojn de la asocioj. La komitato de TEJO krome akceptis deklaron por subteni la strebon de Kataluna Esperanto-Asocio iĝi landa asocio de UEA. Pri Palestino neniu plu parolas.

La komitato de TEJO kunsidas en cirklo. Foto: Tyron Surmon

Dum la 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), antaŭ unu semajno en Katalunio, dum sep horoj en du sesioj kunsidis la komitato de TEJO. Partoprenis la kunsidojn 26 komitatanoj el entute 36 kaj parte observis ĝin la ĝenerala direktoro de UEA Martin Schäffer, aldone al la UEA-komitatanoj Brandon Sowers kaj Thomas Bormann.

La komitato de TEJO iom lamis lastatempe. Oni dum jaro ne kunsidis. La retpoŝta komitatlisto sufiĉe silentis, kaj eĉ gravegaj informoj – kiel la nericevo de la administra subvencio (la plej granda enspezfonto por TEJO) en marto – apenaŭ rikoltis reagon flanke de la komitato. Simile, kvankam la heroa laboro de la prezidantino Ana Ribeiro specife agnoskendas, oni ankaŭ lastatempe apenaŭ vidis vivsignojn de la estraro.

Tamen, tio ŝanĝiĝis dum la IJK en Katalunio, kun tre vigla komitatkunsido, elekto de nova estraro, kaj forta engaĝiĝo flanke de multaj komitatanoj.

Origine oni planis fari ĉion (inkluzive la elekton de la estraro) ene de nur unu sesio, dum la lasta tago de la IJK. Post protestoj flanke de kelkaj komitatanoj oni konsentis aranĝi du sesiojn. Tre bonŝance, ĉar finfine ambaŭ sesioj daŭris pli longe ol planite.

La unua sesio ĉefe temis pri la elekto de nova estraro. Kiel nun tradicie, denove estis nur unu kandidato por ĉiu posteno. Tiusence, la elektoj estis nur formalaĵo, kaj eblas kompreni la deziron simple fari ĉion rete antaŭ la IJK (kiel okazis ĉiujare ekde 2020).

Tamen, por la unua fojo ekde 2019 oni elektis la Estraron surloke dum la IJK. Kvankam tio verŝajne spegulis pleje neagademon flanke de la estraro ĝustatempe alvoki retan komitatkunsidon, la rezultoj estis kontentigaj. Komitatanoj starigis multajn demandojn al la kandidatoj (pli ol kiom oni kutime farus dum reta kunsido), kaj la kandidatoj ĝenerale bone respondis. La hibrideco de la kunveno ĝenerale bone funkciis, kun aparta mikrofono kiun la komitatanoj devis uzi por paroli.

La nova estraro ŝajne estas sufiĉe forta. La prezidantino Ana Ribeiro (Brazilo/Germanio) estas la unua TEJO-prezidanto dum preskaŭ jardeko, kiu konsentis deĵori duan jaron. La kasisto Emerson dos Santos (Brazilo) jam profesie okupiĝis pri financoj por Brazila Esperanto-Ligo, do oni taksas lin tre kapabla preni la malfacilan taskon resanigi la financojn de TEJO.

Espoir Ngoma Kasati (vicprezidanto) kaj Jean de Dieu Kikako (ĝenerala sekretario), ambaŭ el D.R. Kongo, rekandidatiĝis por la samaj postenoj kiujn ili jam okupis. Krom tio, notindas ke kaj Severija Marija Banaitytė (Litovio) kaj Francesco Giuliano (Italio) jam estis stabanoj de TEJO (Severija kiel partatempa oficisto pri komunikado, Francesco kiel volontulo en Roterdamo) kaj espereble povos daŭrigi la samajn agadkampojn en la nova teamo. Kompletigas la teamon Jonathan Schneider el Francio.

La ĉefparto de la dua sesio temis pri rezolucio kiun KEJ (Kataluna Esperanto-Junularo) preparis, por doni la oficialan subtenon de TEJO al KEA (Kataluna Esperanto-Asocio) por iĝi landa asocio de UEA.

Tio spegulis longdaŭran deziron de KEA, kiu pasintjare proponis ŝanĝi la Statuton de UEA por forigi la frazon ”Principe UEA akceptas el unu regno nur unu landan asocion”. La prikomitata laborgrupo de UEA finfine ne subtenis la proponitan ŝanĝon, interalie ĉar jam la nuna statuto fakte ne blokus la akcepton de KEA kiel nova landa asocio, se la komitato tion dezirus.

Laŭdire KEA poste kunsidis kun la Estraro de UEA, kiu proponis ke KEA anstataŭe iĝu faka asocio de UEA. Tiel ili povus ricevi reprezentanton en la Komitato, sen tuŝi la tiklan demandon pri du landaj asocioj ene de unu lando. Sed KEA rifuzis tion.

Preskaŭ ĉiuj komitatanoj de TEJO akceptis la ĝeneralan principon, ke KEA rajtu iĝi landa asocio de UEA. KEJ jam delonge estis propra landa sekcio de TEJO (la hispana sekcio nuntempe eĉ ne aktivas), estas inter la plej aktivaj sekcioj de TEJO, kaj komprenble organizis ja ĉi-jaran IJKn. Tamen, venis praktikaj plendoj pri diversaj punktoj.

Post la varma kunsido la komitatanoj havis tempon freŝiĝi en la naĝbaseno. Foto: Carlos Pesquera Alonso.

La debato daŭris horon. La kunteksto komence ne estis konata al la plejparto de komitatanoj. Oni esprimis heziton formale aprobi kelkpaĝan rezolucion, kiun la Komitato ricevis por la unua fojo nur dum la kunsido mem, kaj kiam KEA mem ne ankoraŭ formale apelaciis al la Komitato de UEA pri la temo.

Krome estis demandoj pri la specifa teritorio kiun KEA asertas reprezenti (ĉu nur Katalunion mem, la katalunan parolregionon, aŭ ion alian), kiuj ne ricevis plenan respondon.

Malgraŭ tio, oni finfine proponis simple akcepti la prezentitan rezolucion sen amendoj, kio sukcesis – kun 15 poraj voĉoj kaj 9 sindetenoj. La prezidanto de KEJ (kaj mem komitatano), Jaime Tapia Zaragoza, poste skribis en la komitatlisto de TEJO, por danki la Komitaton kaj klarigi:

”Ni volis, ke ĝi estu simbole aprobita dum IJK en Katalunio kaj tial ni decidis hasti por proponi kaj aprobi ĝin tiam kaj ne en iu alia posta momento. Same, la fakto, ke ni devis daŭrigi niajn kongresajn organizajn taskojn dum ni verkis la proponon faris, ke ni ne sukcesis sendi ĝin antaŭe”.

Li poste deklaris “Espereble tiu ĉi deklaro kaj la sperto de kunlaboro inter KEJ kaj TEJO helpos konvinki la UEA-Komitaton pri la pozitivaj konsekvencoj, por UEA, por KEA kaj por Esperantujo ĝenerale, de la agnosko, ankaŭ je UEA-nivelo, de la jam delonge ekzistanta kaj fakta aparta situacio de la kataluna Esperanto-movado”.

La rapida aprobo de rezolucio pri Katalunio malspegulas la sorton de la rezolucio proponita pri Palestino, kiun Libera Folio priraportis pasintseptembre. Post kelkmonata debato, evidentiĝis ke la deklaro verŝajne ricevus plejpartan subtenon ĉe la Komitato.

Tamen, post manpleno da kontraŭesprimoj – kaj la oficiala fino de la milito en Gazao en oktobro – kelkaj porantoj mildigis sian subtenon (daŭre favore, sed malpli fervore) kaj ŝajne la originalaj proponintoj perdis la entuziasmon formale voĉdonigi ĝin.

Krom la rezolucio, aliaj formalaĵoj de la kunsido iris glate. Oni sukcese elektis kvin-kapan elektan komisionon, kiu respondecos trovi kandidatojn por la onta Estraro de TEJO. La alelektoj de novaj Komitatanoj Ĉ – elektitaj de la aliaj komitatanoj pro siaj specifaj kapabloj – bone funkciis, kun la alelektoj de eksprezidanto, ekskasisto, eksestrarano kaj eksvolontulo, aldone al 2 katalunoj.

Pro antaŭa reta prezento, oni aprobis sen diskuto novan reglamenton pri la kreo de financa rezervo de TEJO, kiun proponis la prezidanto Ana Ribeiro. La celo estas eviti estontajn financajn krizojn en TEJO, per kreo de rezervo kiu egalas al minimume kvarono de la sumaj elspezoj en la jara buĝeto.

Oni ne sukcesis fini aliajn diskutojn pro manko de tempo (aŭ simple manko de pacienco en la ĉambro, post kelkhora kunsido). Ne estis konkludo pri la proponita ŝanĝo, ke IJK ne devu pagi licencpagon al TEJO kiam la kongreso estas deficita.

Simile ne estis konkludo pri la propono doni honoran membrecon – afero kiu ne okazis en TEJO de jardekoj – al la eksoficistoj Manuela Burghelea kaj Carlos Pesquera Alonso. Kvankam ĉiuj komitatanoj ĝenerale subtenis la proponon, kelkaj hezitis fari tiun paŝon lastminute je la fino de la kunsido, do oni decidis rediskuti ĝin rete.

La kunsido finiĝis post preskaŭ kvar horoj je la 19-a, tuj antaŭ la fermo de la naĝejo en la kongresejo je 19.30. Kelkaj komitatanoj kuniĝis tie por grupfoto.

Tyron Surmon

Aboni
Avizi pri
4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-08-25 16:31

Oni povas havi diversajn opiniojn pri tio, ĉu TEJO entute deklaru ion pri la palestina tragedio aŭ ne, sed ”la oficiala fino de la milito en Gazao en oktobro” estas kompreneble la plej hipokrita kaj eĉ makabra preteksto, kiun mi povas imagi.

tyronsurmon
tyronsurmon
2026-08-26 0:52
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi atentigas ke neniu eksplicite diris tion en la debatoj pri la deklaro. Simple sxajnis al mi ke la pasioj pri la temo estis malpli fortaj en februaro (kiam pro diversaj kialoj oni reekis la debaton) kompare ol auxgusto kiam oni unuafoje proponis gxin

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-08-27 7:02
Respondo al  tyronsurmon

La eŭropanoj vere lernis rilati tre senpasie al la masakro en Gazao 🙁

tyronsurmon
tyronsurmon
2026-08-27 11:10
Respondo al  Jouko Lindstedt

Se vi interesiĝas, mi rekomendas al vi legi la originalajn debatojn ene de TEJO pri tiu deklaro:
https://groups.google.com/g/tejo-komitato/c/lE3BUGm8VhA/m/6IV_2QPMCAAJ
https://groups.google.com/g/tejo-komitato/c/uiaMC4TrSIE/m/UyBmkltQAgAJ

Ĉiuj traktis la temon respekteme. Sed la fakto ke oni finfine ne aprobis deklaron, ne signifas ke oni rilatis al ĝi “senpasie”. Kaj ~duono de la partoprenantoj en la diskuto ne estis eŭropanoj