IJK sub nigra suno

Dum la IJK en Katalunio la kongresanoj lernis Tokiponon, spektis suneklipson kaj maldormis en varmegaj ĉambroj. La komitato de TEJO alvokis UEA akcepti Katalunan Esperanto-Asocion kiel duan landan asocion en Hispanio. La sekva IJK okazos en Germanio.

Komuna foto en la korto de la kongresejo. Foto el la komuna fotoalbumo de la IJK.

La 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO ĵus okazis en Katalunio, de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026. Kvankam finaj statistikoj ankoraŭ ne publikiĝis, ĝi certe estis inter la plej grandaj IJK-oj dum la lastaj jaroj – oni celis plenigi 300 litojn por laŭkontrakte eviti monpunon, kaj ŝajne atingis tion.

Do depende de la ekzakta fina sumo, povus esti la plej granda IJK aŭ ekde 2018 (273 partoprenantoj), aŭ 2015 (291 partoprenantoj), 2011 (311 partoprenantoj) aŭ 2009 (343 partoprenantoj). Tion helpis certe la suneklipso, kies ”zono de tuteco” troviĝis nur kelkdek kilometrojn sude de la kongresejo, kaj estis la fokuso por tuttaga ekskurso por la plejparto de la kongresanoj.

La kongreso troviĝis en perfekta loko: malnova monaĥejo en la montaro, en kampara izolo sen aliaj konstruaĵoj, kaj ejo ekskluzive por esperantistoj. Tamen, ene de duonhoro oni povus esti en Barcelono, kaj ene de 45 minutoj ĉe la flughaveno. La sola problemo estis la varmego – kvankam troviĝis naĝejo (foje ŝajne la plej populara programero), tio ne helpis nokte, kiam ĉambroj sen klimatiziloj aŭ ventumiloj malhelpis la dormadon.

Organizis la kongreson Kataluna Esperanto Junularo. Dum la lastaj jaroj ĝi iĝis unu el la plej aktivaj landaj sekcioj de TEJO, kun sia propra aranĝo (la februara ”RenKEJtiĝo”) kun internacia partoprentaro.

Malgraŭ la relativa malgrandeco de Katalunio, la kvanto de junaj katalunaj aktivuloj rimarkendas, kun 34 KEJ-anoj inter la partoprenantoj, kaj ŝajne pli ol dek kiuj aktive kontribuis al la organizado de la kongreso. Kaj krom la multnombreco, oni tuj rimarkis la amikecon, bonan etoson kaj organizemon inter ili.

La organizado de la kongreso ĝenerale estis elstara. La programtabulo troviĝis en aparta retejo, kiu funkciis signife pli bone ol la kutima ligilo al tabulo. La kongresa temo (”Naturo el la homaj okuloj”) estis pli videbla ol dum pasintaj IJKoj.

Ankaŭ la kataluneco forte videblis, kun ĉiutaga okazigo de ”Kataluna kultura horo” kun tradiciaj katalunaĵoj kiel homturoj. Kaj eĉ post la kongreso, kiam organizantoj kutime laciĝas, ili ankoraŭ gvidis postkongresajn ekskursojn. Nun ili kunmetas memorfilmeton, kaj reklamas pri siaj estontaj eventoj.

Okazis vigla vespera kaj nokta programo. Oni ĝuis la koncertojn de Kaj Tiel Plu, Kimo, Gijom’, kaj La Perdita Generacio. Aldoniĝis koncerto de la juna kataluna grupo Indubio, kiun oni taksis inter la plej bonaj koncertoj de iu Esperanto-aranĝo dum la lastaj jaroj. Malgraŭ sia neesperantisteco (krom la drumisto) ili kantis ”Junaj Idealistoj”, kun grandega aplaŭdo el la publiko.

Plena eklipso dum la kongreso. Foto de Irene Albert el la komuna fotoalbumo de la IJK.

Aplaŭdindas ankaŭ la 3-hora elektronika diskejo de Gabriele Esposito Guido, kiu estis signifa plibonigo kompare al la kutima rego de ”Spotify-ludlisto + laŭtigilo”. La sola ebla plendobjekto estis la malfermhoroj de la drinkejo, kiu foje malfermiĝis nur post la vespera programo, anstataŭ dume aŭ antaŭe.

La politika sinteno de la kataluna junularo prikomentendas. Kvankam ili ne eksplicite esprimas subtenon por la kataluna sendependiĝo (eĉ se la ĝenerala simpatio pri tio evidentas), ili ne hezitis ĝenerale politikumi.

Dum la malfermo de la kongreso ili malferme deklaris sin kontraŭ la ”genocido en la Mez-Oriento” kaj oni vendis T-ĉemizojn kiuj alvokas ”agu energie kontraŭ internacia cioniismo” kaj ”mi subtenas senŝtatajn naciojn”.

Tamen dum oni eble atendus viglan debaton pri tio en kelkaj esperantistaj rondoj, ĉe la IJK ne venis ajna aparta negativa reago al tio el la partoprenantoj.

Alia kuriozaĵo de la kongreso estis la samtempa okazigo de la Tokipona Eŭropa Renkontiĝo, kun pli ol 20 partoprenantoj. Kvankam ili ĝenerale havis la propran programon, ili kundividis la vesperan kaj noktan programon de la IJK, kaj estis kelkaj pontoj inter la du grupoj.

Ekzemple, ili faris kanton en Tokipono dum la Internacia Vespero. Kaj estis manpleno da homoj kiuj parolis ambaŭ lingvojn, kio ebligis la okazigon de populara Tokipona kurso por esperantistoj. Oni esprimis intereson denove aranĝi ĝin kadre de la venontjara IJK en Germanio.

Denove okazis la iniciato #KuruPorKongo (gvidata de Frédéric Düe el Germanio), kie partoprenantoj sponsoras kurantojn, kun specifa sumo dependa de la distanco kiun ili sukcesis kuri ĉirkaŭ la kongresejo ene de duonhoro.

Per tio oni finfine kolektis pli ol mil eŭrojn (duoblige al la pli ol du mil eŭroj el subteno de la Esperanto-teamo de la Roskilde Festivalo) por subteni projektojn gvidatajn de lokaj esperantistoj en milittrafita orienta D.R. Kongo.

Dum la kongreso oni anoncis ke la venontjara IJK okazos en Germanio, en la vilaĝo Petzow, tre proksime al Berlino. Granda parto de ties organiza teamo ĉeestis la IJKn (rimarkeble pro siaj flavaj ĉapeloj kun la logotipo) kaj oni publikigis la retejon kaj aliĝilon dum la IJK mem.

Krome okazis 7-hora komitatkunsido de TEJO, dum du sesioj, kies ĉefa rezulto estis la publikigo de mocio subtenanta la deziron de Kataluna Esperanto-Asocio esti akceptita kiel landa asocio de UEA.

Tyron Surmon

Aboni
Avizi pri
1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
chielismo
chielismo
2026-08-21 14:44

Gratulon al la kuraĝaj junuloj okaze en la 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO!