Ĉu korea skribo montras vojon al fina venko?

Mondskalaj problemoj solveblas nur per mondskala demokratio, kaj mondskala demokratio funkcios nur se homoj havas komunan lingvon. Samkiel la socia evoluo en Koreio gvidis al la enkonduko de demokratia skribsistemo, sur monda nivelo la bezono de vera demokratio postulas la enkondukon de komuna lingvo, argumentas Richard Forsyth en sia vidpunkta artikolo. 

“Hangul” – la nomo de la korea alfabeto skribita per la korea alfabeto. Oni legas de maldekstre dekstren kaj de supre suben. La komenca parto de la silabo ĉi tie estas markita ruĝe, la vokala parto blue, kaj la fina parto verde. Bildo: Johannes Barre

Mi kredas, ke la historio de Hangulo (korea skribsistemo) enhavas gravan lecionon por la Esperantomovado. Oni povas pli lerni pri Hangulo  en Vikipedio, sed ĉi tie mi volas nur resumi la aspekton, kiun mi opinias grava por esperantistoj. (Parenteze, mi ne komprenas la korean.)

Laŭdire Hangulo estis kreita ĉirkaŭ la gregoria jaro 1444 post rekomendo de la reĝo Seĝong. La bazajn simbolojn de la sistemo oni nomas “ĉamoj”. Ili havas ortangulajn formojn, enkadre de kiuj la markoj kaj strioj indikas fonetikajn trajtojn de la sono koncerna. Ekzempla frazo sekvas.

많은 한국인이 에스페란토를 배웠습니다. Multaj koreoj lernis Esperanton.

Antaŭ la elpenso de Hangulo, koreoj uzis simbolojn pruntitajn de Ĉinio por skribi. Tiuj ne kongruas kun la korea, ĉar la lingvoj apartenas al tute malsimilaj lingvaj familioj. Do tre malmulte da koreoj en tiu epoko lernis skribi.

Seĝong volis, ke pli da loĝantoj en lia regno povu legi kaj skribi, kaj tial kuraĝigis la uzon de la pli taŭga skribsistemo. Tamen, inter la kleruloj, scii kiel uzi la malnovan sistemon estas fonto de respekto, kiu levis ilin en altajn sociajn rangojn. Do, la altranguloj efektive sabotis la planon de Seĝong. Tiu plano ne taŭgis por la elito.

Dum la sekvaj pli ol kvar jarcentoj, la skribsistemo apenaŭ disvastiĝis. Fakte dum la regno de reĝo Yeonsangun (1495-1506) la uzo de Hangulo estis malpermesita. Tamen ĝi neniam tute malaperis. Ĉefe budhanoj kaj virinoj uzis ĝin por komuniki. Do tiu arto ne tute perdiĝis.

Post la okupado fare de Japanio, kiu komenciĝis en 1910, Hangulo estis vidata de koreoj kiel afero de nacia identiĝo kaj fiero. Kaj post la liberiĝo en 1945, ambaŭ koreaj registaroj volis pliigi la legokapablojn de la popolo. Post kvin jarcentoj, tiu ĉi lingva tekniko finfine kongruis kun la bezonoj de la socio.

Kiel tio koncernas Esperanton? Mia argumento sekvos. En la 1440-aj jaroj Koreio estis hierarkia socio. Malgraŭ la subteno de reĝo Seĝong, disvastiĝo de Hangulo estis minaco al la klera elito, kiu ĉirkaŭis la reĝon, kaj kiun la monarko bezonis por regadi. Potenculoj havis sufiĉajn riĉaĵojn por eduki siajn idojn pri la ĉindevena skribsistemo, kaj tio helpis al ili resti en la potencaj rangoj de la socio.

Kontraste, la okupado de japanaj koloniistoj naskis fortan senton de korea nacieco. Tio fortigis la ligojn inter ĉiuj koreoj, ne nur eminentuloj. Krome, post la krizoj de la dua mondmilito kaj la korea milito, necesis tio, ke la tuta civitanaro laboru por rekonstrui la landon. Analfabeteco malhelpus tiun rekonstruon. Aldone, la eksa reganta klaso perdis sian potencon.

Analogio inter Esperanto kaj Hangulo dum ties periodo de subpremado estas evidenta. La plimulto de la hodiaŭaj altranguloj malestimas Esperanton. Ili taksas ĝin eksmoda aŭ malnatura. Ekzemple, en Eŭropa Unio, potenculoj havas sufiĉe da rimedoj por edukigi siajn idojn en tri-kvar lingvoj, kutime inkluzive de la angla, kaj tiel certigi, ke ili restos en la klaso kun politika influo. Eĉ se ili zorgas iom pri parolantoj de iuj ”etaj” lingvoj, ili tamen supozas, ke maŝintraduko baldaŭ nuligos la malfacilaĵojn.

Du paĝoj de Hunminjeongeum Haerye, la verko kiu enkondukis la korean skribsistemon. La novaj literoj estas klarigataj ĉine.

Sed ĉu estas analogio inter Esperanto kaj Hangulo, kiam Hangulo sukcesis? Ankoraŭ ne. La sukceso de Hangulo dependis de du sociaj ŝanĝoj: krizo, kiu paneigis la eksan altajn sociajn tavolojn, kaj nova bezono por kunlaboro kaj do interkomunikado.

Nu, tute evidente estas, ke mondskala krizo alvenos. Malfeliĉe, krizoj ne mankas: nia homa civilizacio alfrontas multajn krizojn – de la klimato, de la biosfero, de la financa sistemo, ktp. Ŝajnas pli-malpli certe, ke la ŝajnpenadoj de nuntempaj registaroj tute fiaskos pri solvoj de tiuj krizoj, do tre probable katastrofo okazos, kun renverso de ekzistantaj regantaj tavoloj. Do la unua kondiĉo alvenos. Kio pri la dua kondiĉo, nova bezono?

Antaŭ ol daŭrigi, mi devas enkonduki neologismon, ’sortumado’ (angle: sortition) kiu signifas hazardan elekton de grupo de civitanoj el tuta popolo kun celo decidi specifan politikan demandon.

Tio postulos veran demokration de partopenantoj. Mi citu tre interesan libron, kun la titolo ”Politics without Politicians” (politiko sen politikistoj), verkitan de franca profesoro de politika scienco, Hélène Landemore. En ĝi, ŝi priskribas diversajn eksperimentojn rilate al decidoj fare de civitanaj asembleoj, elektitaj hazarde el tuta popolo, per sortumado. Plejparte la decidoj faritaj tiamaniere estis pli raciaj kaj pli akceptindaj ol tiuj fare de tradiciaj politikaj metodoj.

Sortumado devenas de ideo de antikva Ateno. Bazaj elementoj de la moderna versio estas jen:

  • Partoprenantoj estas elektataj hazarde el la civitanaro.
  • Oni aranĝas plurajn kunvenojn, ekzemple dum pluraj semajnfinoj.
  • Kelkfoje partoprenantoj kune aŭskultas spertulojn aŭ advokatojn de diversaj vidpunktoj, kaj povas peti klarigojn aŭ pravigojn de ili.
  • Pli ofte ili kunvenas vid-al-vide en etaj aroj de 6-8 por diskutoj (ne ĉiam kun la samaj homoj).
  • Fine: la partoprenantoj faras decidojn, ekzemple per sekreta balotado.
  • Ĉefpunkto: pli da diskuto ol disputo!

Oni povas legi pri multaj sukcesaj realigoj de tiu ideo rete ekzemple ĉe Sortition Foundation, Extinction Rebellion, ParticipediaConvention Citoyenne pour le Climat. Bedaŭrinde, la plejmulto da tiaj retejoj uzas la anglan, kvankam ĉe Participedia oni povas peti tradukojn per la retumilo. Eĉ pli bedaŭrinde, la plimulto da esperantistoj (kiel la plimulto da homoj ĉie) scias preskaŭ nenion pri sortumado kaj aliaj specoj de rekta demokratio, kiel ’civitanaj asembleoj’ kaj ’civitana buĝetado’. Tamen tio enhavas la kernon de la bezono por monda lingvo.

Jam abundas indikoj, ke decidoj fare de civitanoj elektitaj hazarde de la popolo povas decidi kiel solvi politikajn problemojn pli bone ol tradiciaj politikaj metodoj – tiom da indikoj, ke eĉ Eŭropa Unio faris eksperimentojn kun civitanaj asembleoj.

Ĉi tiuj eksperimentoj mem montras, ke estas absurde provi uzi tian metodon pri internaciaj problemoj sen internacia lingvo, ĉar, ekzemple, en unu asembleo de 150 partoprenantoj, oni devis dungi 120 profesiajn interpretistojn. Eĉ kun tiom da interpretistoj, kaj aliro al tradukaj programoj, partoprenantoj, speciale dum neoficialaj momentoj, kiel kafopaŭzoj, ofte ne povis senĝene interkomuniki.

La ”magio” de civitana demokratio okazas per vid-al-vida diskuto en grupetoj. En multlingvaj grupoj tia senpera interparolado plejparte foras, do la metodo perdas efikon. Tamen, mondskalaj problemoj, eĉ tuteŭropaj problemoj, postulas internaciajan partoprenantojn.

Do mondskalaj problemoj solveblas nur per mondskala demokratio; kaj vera mondskala demokratio funkcias nur per senpera vid-al-vida homa interdiskutado. Tio neprigas la bezonon de internacia lingvo. Kial tiom da esperantistoj ne konscias pri tio?

Dum la mondo ignoras tian rektan demokration, raŭmismo sufiĉas en Esperantujo por vivteni Esperanton, kiel budhanoj kaj virinoj vivtenis Hangulon dum ĝia subtera ekzistado. Sed kiam la homaro finfine vekiĝos kaj konstatos kiel eviti mondajn krizojn, aŭ kiel rekonstrui post tiaj krizoj, finvenkismo fariĝos racia sinteno. Dume mi proponas: raŭmismon de la cerbo, finvenkismon de la koro.

Mi nur esperas, ke malpli ol 500 jaroj necesos!

Richard Forsyth

Aboni
Avizi pri
5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Jens Stengaard Larsen
2026-08-19 8:09

Estus bone se la Esperantomovado povus rilati al la mondo pli rekte, sed kion ni devas promesi en la longa daŭro: ĉu universalan unulingviĝon, aŭ universalan toleron de diverseco, inkluzive de la lingva? Tiuj du idealoj ne povas kunlabori por ŝanĝi la mondon. Eĉ pli, ili ofte konfliktas interne de unuopa persono.

Riksablo
Riksablo
2026-08-20 22:28

Mia kompreno de la esprimo ‘fina venko’ estas tio, ke ĉiuj scius la saman mondolingvon kaj povas uzi ĝin en multlingvaj situacioj, sed uzus sian denaskan lingvon hejme aŭ en lokaj aŭ regionaj interagoj. Mi opinias ke tio estas la zamenhofa idealo. Do mondolingvo (supozeble Esperanto) ne minacus floradon de aliaj lingvoj aŭ de iliaj kulturoj. Ekzemple, en Ĉinio, preskaŭ ĉiuj scias la mandarenan, kaj uzas ĝin ĉiutage, sed multaj ĉinoj ankaŭ uzas la kantonan, la ŝanhajan ktp hejme kaj loke kaj regione. En Barato, multaj homoj scias la anglan kaj uzas ĝin (malgraŭ la eĥo de koloniismo) en transregionaj situacioj, sed la regionaj lingvoj tute ne malaperas. Aliflanke, mi agnoskas, ke en Italio, ekzemple, kie ĉiu lernejano lernas la nacian lingvon, kelkuloj forgesas sian lokan dialekton kaj uzas la nacian lingvon eĉ hejme. Do, mi opinias, ke finvenko ne nepre minacus diversecon, sed oni konsciu, ke tia eblo ekzistus, por eviti ĝin. (En la fora estonto?!)

Jens Stengaard Larsen
2026-08-21 7:30
Respondo al  Riksablo

La lingva diverseco tre malfortiĝis multloke en Eŭropo, kaj la malkovro de Ameriko estis katastrofa por ĝi en tiu tuta kontinento. Sed ĉu tiuj du estis paŝoj al la fina venko aŭ for de ĝi? Se la lingvo estas komunikilo, kial ni bezonas lingvan diversecon? Ĉu la minacoj al la lingva diverseco ne estas minacoj al minaco? La fina venko de unueco ŝajnas aparteni al la Angla kiel ĉies unua kaj sola lingvo, tiel kiel la mondo aspektas hodiaŭ. Kial ni devas vidi tion kiel malbonan aferon?

chielismo
chielismo
2026-08-21 15:08

La angla lingvo jam pasis sian pinton en Ĉinio… kaj multaj allernejoj fermis la fakon, ĉar la usona negoco okupas malpli 15% de ĉina eksporto, alie Usono jam ne kapablas liveri al Ĉinio avangardajn teknikojn. Kion fari? Oni lernas iun ajn nacian lingvon por profito ĉu ne? Sed lerni Esperanton por supernacia kulturo, kion la nacia kulturo ne haveblas en la mondo.

Jens Stengaard Larsen
2026-08-22 6:45
Respondo al  chielismo

La demando hodiaŭ estas inversa: kion havebligas la nacia kulturo, sed ne la internacia? Kial ne traduki ĉion en la internacian lingvon kaj lasi la naciajn fariĝi kuriozaĵoj por historiistoj? Kiucele ordinaraj homoj bezonas la ŝarĝon de plurlingveco?