AI helpos al ĉiuj lerni Esperanton en 12 horoj

Ĉu artefarita intelekto baldaŭ forigos la bezonon de lingvolernado? Aŭ ĉu male ĝi helpos al pli da homoj lerni Esperanton pere de sia propra lingvo, eĉ en regionoj, kie tute mankas esperantistoj? La reta kurso de Georg Jähnig proponas lerni Esperanton en nur 12 horoj, kaj li nun uzas AI-servon por disponigi ĝin en ĉiam pli da lingvoj. 

La retejo estas jam havebla en 48 lingvoj, sed Georg Jähnig volas aldoni pliajn.
La retejo estas jam havebla en 48 lingvoj, sed Georg Jähnig volas aldoni pliajn. La kresko rapidas – kiam ĉi tiu versio en la panĝaba lingvo aperis, estis nur 35 diverslingvaj versioj.

La Zagreba metodo por instrui Esperanton baziĝas sur esploro de Zlatko Tišljar pri la plej oftaj vortoj en Esperanto. Li registris interparolojn de esperantistoj dum la Universala Kongreso en Lucerno en 1979 kaj konkludis ke malpli ol 500 vortoj konsistigas 95 procentojn el la enhavo.

Surbaze de tiu studo estis ellaborita kurso el 12 lecionoj. La lernolibro poste aperis en multaj lingvoj kaj havis grandan sukceson. Reta versio de la Zagreba metodo de multaj jaroj ekzistas ĉe Esperanto12.net, sed nun ĝi komencis rapide kreski per novaj lingvoversioj, kreitaj per artefarita intelekto sed kontrolitaj de veraj parolantoj de la koncernaj lingvoj.

Pri la programado okupiĝas Georg Jähnig.

– Mia persona celo estas aldoni antaŭ UK tiom da lingvoj, ke tio ebligos al 75% de la homaro lerni Esperanton en sia propra lingvo, li rakontas al Libera Folio.

Libera Folio: Ĉu vi havas statistikon pri tio, kiom da homoj uzas la retejon?

Georg Jähnig: – Jes, la retejo havas meze 1 000 vizitantojn tage, dividitajn inter ĉiuj lingvoj. Plej ofte estas vizitataj la angla kaj la rusa versioj.

Kiel vi proponas, ke oni diskonigu ĝin?

Georg Jähnig.

– Unuflanke, tiun kurson vi povas ligi kaj priparoli en viaj kanaloj, per kiuj vi atingas ne-esperantistojn. Tio povas esti retejoj, sed ankaŭ Youtube, TikTok aŭ Instagram. Informu homojn, ke Esperanto pro sia strukturo estas multe pli rapide lernebla ol aliaj lingvoj, kaj ke nia formato laŭ la Zagreba metodo tion speciale profitas.

– Krome, la nuna forteco de la kurso estas, ke oni povas per preskaŭ nula peno kaj tempo aldoni iujn ajn lingvojn. La AI estas tie gvidata de tre specifaj instrukcioj. Tiel ni do unuafoje povas krei lernomaterialojn eĉ por lingvoj, en kiuj ankoraŭ tute ne ekzistas esperantistoj.

– Ideale ni uzu tion por lingvoj kun multaj parolantoj kaj malmulte da lernomaterialo. Laŭ mia esploro, tio koncernas precipe lingvojn en Barato kaj Afriko. Se iu konas tie homojn, kiuj povus provlegi kaj disvastigi tiujn lingvoversiojn, bonvolu kontakti min. Sed mi estas preta aldoni ankaŭ ĉiun alian lingvon. Cetere, la enhavoj estas uzeblaj ankaŭ senrete, oni devas nur elŝuti ĝin unufoje.

Ĉu la lernantoj povas ricevi helpon ĉe homaj instruistoj, aŭ nur de AI?

– Komence ni aranĝis por kelkaj lingvoj ankaŭ komunikejon por komentoj, se troviĝis parolanto de tiu lingvo, kiu estis preta regule respondi al demandoj tie. Plej ofte temis pri gramatikaj demandoj (kial io estas dirata tiel kaj tiel).

– Ĉar foje demandoj restis sen respondo, mi iam komencis simple doni la demandojn al AI. La AI respondis tion tiel bone, ke mi nur bezonis resendi ĝian respondon kiel komenton. Tial, aldone al la komentejo, mi instalis babilroboton, kiun la lernantoj povas demandi en sia propra lingvo kaj de kiu ili ricevas tujajn respondojn.

Kiom da homoj fakte finas la kurson?

– Tion estas iom malfacile diri, ĉar oni povas fari la kurson sen aliĝi. Se mi kalkulas la vizitantojn de la lasta ekzerco-paĝo de la kurso, estas proksimume 10 homoj semajne.

Kion oni proponas al ili post tio?

– En multaj lingvoversioj ni jam havas la ligilon ”Trovi Esperanto-parolantojn”, kiu specife por tiuj lingvoj listigas lokajn Esperanto-societojn en la koncernaj landoj. Volonte mi aldonos tie pliajn, simple kontaktu min.

Aboni
Avizi pri
13 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Garrett
2026-07-28 6:53

@liberafolio Artefarita intelekto estas konstruita sur ŝtelitaj verkoj. 🤮

Lee Miller
2026-07-28 19:24

Se oni povas lerni Esperanton per AI, ricevi lingvan konsilon per AI, kaj babili per AI, kial entute oni bezonas Esperanton? Oni povas verki heksametrajn versojn per AI

Baldaŭ AI-sistemoj komencos paroli inter si, kaj oni ne plu eĉ bezonos homojn.

Tiun ĉi poemon ĵus verkis laŭ mia peto ChatGPT:

Hundo en Mateno
Brilas matena lum’ super kampoj, kaj kuras la hundo;
Flaras li venton liberan, serĉante la spurojn de l’ mondo.
Vostas la vosto ĝojplene, dum herboj murmuras ĉirkaŭe;
Fidas li koron de homo, kaj homo la koron de hundo.
Kiam vespero alvenas kun steloj silentaj kaj mildaj,
Kuŝas li pace ĉe l’ fajro, gardante la sonĝojn de l’ hejmo.

“Vostas la vosto” estas brila elekto.

Lee

jorges
jorges
2026-07-28 23:57
Respondo al  Lee Miller

kial entute oni bezonas Esperanton?

Foje estas interese paroli kun homoj, kaj tio povas esti pli facile kaj plezure fari en Esperanto.

Lee Miller
2026-07-29 13:52
Respondo al  jorges

Vi ne komentas pri la poemo . . .

jorges
jorges
2026-07-29 17:22
Respondo al  Lee Miller
Laste redaktita 12 tagojn antaŭe de jorges
Venceslao Stepanov
Venceslao Stepanov
2026-07-29 8:58
Respondo al  Lee Miller

kial entute oni bezonas Esperanton?

Nu, la respondo en la jena eseo de Jouko Lindstedt ŝajnas al mi sufiĉe kontentiga: https://lingvatereno.blogspot.com/2025/01/ai-kaj-la-fundamenta-esperantista-sperto.html?m=1

István Ertl
2026-07-29 9:18
Respondo al  Lee Miller

Bedaurinde Vi malkashis la autorecon. Alie Vi povus proponi ghin al Beletra Almanako…

Francisco Javier Moleón
2026-07-29 12:06
Respondo al  István Ertl

Kio okazus, István, se aŭtoro verkus ion kaj, timanta aŭ abomenanta kritikojn, asertus, ke la verko fontas el la plumo de chatGPT aŭ simila ilo? La aŭtoro imunigus sin kaj sian egoon kontraŭ kritikoj (ja la maŝino kulpas pri ĉiuj misoj) kaj tamen povus esti kreema.

Se la verko poste fariĝos furoraĵo, la aŭtoro tiam povos fine malkaŝi la veron — kiun kompreneble neniu kredos.

Andreas
2026-07-30 15:16
Respondo al  Lee Miller

Lee Miller: “… kial entute oni bezonas Esperanton?”

Kelkfoje mi bezonas ghin, por klare priskribi aferojn, situaciojn, problemojn k. s. en neutrala internacia lingvo.

Antau nelonge mi retmesaghis en Esperanto al du ofertantoj*) de retservoj. De la unua mi petis helpon por teknika problemo, kaj la duan mi atentigis pri spertraporto pri mia uzo de la servo. De ambau ofertantoj mi ricevis afablajn respondojn: De la unua en la angla kaj de la dua en Esperanto.

*) La retpagharo de unu ofertanto estas en la angla kaj hispana, kaj tiu de la alia ofertanto estas en la korea. Mia denaska lingvo estas la germana.

Lee Miller
2026-07-30 22:10
Respondo al  Andreas

Mia demando en mia respondo komenciĝas per “Se . . .”. Mi ne serĉas pravigojn por Esperanto. Sed se homoj turnas sin al AI por instruado, klarigado, konversacio, muziko, poezio, kaj analizo, kaj forgesas pri homaj voĉoj, pensoj, agoj, ideoj, tuŝoj, eĉ skribiloj kaj instrumentoj, ni ja estas perditaj.

Kanto sen homa voĉo egalas al poemo sen homa poeto.

Mi ne estas Katoliko, kaj multflanke kontraŭstaras katolikismon. Sed ĉi-teme, la Papo estas sur la ĝusta vojo.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-08-04 9:23
Respondo al  Lee Miller

AI kreas poemojn surbaze de ekzistantaj poemoj. Sed ankaŭ homa poeto ne scius verki poemojn, se ri neniam legus poezion. AI estas kolektiva poeto, homa poeto estas individua kaj, ideale, unika kaj originala. Tamen estas facile trovi homajn poemojn, kiuj povus esti verkitaj de AI. Eĉ de malbona AI.

Ĉiuokaze oni devas sin demandi, kial nur homa poeto faras poemon vera poemo. Poemo estas ne tiom priskribo kiom okazaĵo, kun sia interna parolanto, kiu ne egalas al la poeto. Se ni observas la hundon en la poemo, ĉu tio ne eblas, se ni ne povas imagi homan voĉon malantaŭ la rakonto? Se la vosto vostas, ĉu la hundo ne povas hundi memstare? (Demandoj, kiujn mi ne scias respondi.)

Laste redaktita 6 tagojn antaŭe de Jouko Lindstedt
István Ertl
2026-07-29 12:11

Ekde nun mi dubos pri ajna verko venanta de Vi por BA 🙂

Ursidinoj/The Bjornsdottirs
2026-07-29 17:37
Respondo al  István Ertl

@liberafolio Klarigu…? #lang_eo