Forpasis Przemysław Wierzbowski

Neatendite forpasis Przemysław Wierzbowski, la multjara prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo. Li estis nur 39-jara.

Przemysław Wierzbowski dum prezentado en la Zamenhof-Centro en Bjalistoko en decembro 2021. Foto: Białostocki Ośrodek Kultury

Przemysław Wierzbowski dum multaj jaroj aktivis por Esperanto en Bjalistoko, Pollando kaj internacie. Li estis interalie estrarano de Pola Esperanto-Junularo.

Loke li estis la prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo, fondita en la jaro 1991 por daŭrigi la tradicion de la antaŭmilita societo fondita en 1921.

La organizaĵo multe okupiĝis pri la konservado de la memoro pri Ludoviko Zamenhof en lia naskiĝurbo, sed ankaŭ pri eldona agado. En ambaŭ kampoj Przemysław Wierzbowski intense laboris.

Multaj libroj eldonitaj en Bjalistoko estis de li mem profesie fasonitaj, kaj li tradukis al Esperanto unu el la ĉefverkoj de Stanisław Lem, la klasikan sciencfikcian romanon Solaris.

Li havis elstaran rolon ankaŭ en la organizado de la Universala Kongreso en Bjalistoko en 2009, kiel LKK-ano en la aĝo de nur 22 jaroj. Krome li estis la ĉefa organizanto de la 94-a SAT-Kongreso 2021, kiu devis okazi en Bjalistoko. Pro la pandemio la kongreso fine sukcese okazis rete.

En 2024 li ricevis la medalon ”Urbi Meritus” – ”Meritulo de la urbo”, aljuĝitan de la urbestro pro lia laboro por la loka identeco de Bjalistoko.

Przemysław Wierzbowski estis ankaŭ politika aktivulo, unu el la fondintoj de la regiona sekcio de la maldekstra partio Razem, kaj membro de la unua regiona estraro de la partio.

Pola radio raportas: Nie żyje Przemysław Wierzbowski. Promował esperanto i pamięć o Ludwiku Zamenhofie

Aboni
Avizi pri
10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Neil
2026-07-02 9:02

Kia trista novaĵo 😥

giridhar
giridhar
2026-07-02 9:12

Ho, ve! Tiom ofte ni ĝuis la gastamon de Pŝemek en la babilejo Vesperanto! Kunfunebre salutas Giri RAO

Tim Owen
2026-07-02 9:13

Estas tre malfacile scii, kion diri fronte al tiel ŝoka korŝiraĵo, krom danki, ke vi bele resumis la kontribuojn de unu el niaj plej elstaraj aktivuloj.

Mi ekkonis Pŝemek en mia junaĝo, kaj do kiam li, ok jarojn pli juna, estis freŝa. Tuj evidentiĝis, ke temas jam pri esperantisto tre speciala kaj klarvida, kiu kontribuos multon. Min nun ridetigas dum la hodiaŭa malĝojo, ke li pensis reciproke, ĉar vere mi admiris lin, tiun kleran homon kun fortikaj principoj kaj impona aro da lertoj.

Kiel bedaŭrinde al tiel multaj, aparte al Alina kaj la ĝemeloj. Estas neeble ne kompati ilin pro iliaj funebroj. Mi sincere kondolencas.

KuboF Hromoslav
KuboF Hromoslav
2026-07-02 9:19

Ripozu en paco, kara Pŝemek. Vi estis bona amiko, bonega kunlaboranto, vi restos eterne en nia memoro. Kondolencojn al la familio kaj multaj aliaj amikoj 😢

chielismo
chielismo
2026-07-02 10:03

Kondolencon al liaj familianoj precipe la du belaj geknaboj, kiuj ankoraŭ bezonas la patran amon!

Leandro Abrahão
Leandro Abrahão
2026-07-02 11:32

Dio mia! Mi ne povas eviti demandi: kio okazis al li?

Pierre W. von Kotopo
2026-07-02 15:25

@liberafolio

Tiu novaĵo ŝokas min – mi penas kredi tiun. Kia aflikto!

Maese J Sebastian Quintero S

@liberafolio Kia bedaŭro. Mi iomete korespondis kun li dum la lastaj monatoj pro projekto de ZEOj.
Tero estu leĝera al li

Lex
Lex
2026-07-09 23:22

@liberafolio 💔 💔 💔

Juha Metsäkallas
2026-07-13 16:53

Miaj kondolencoj.

Tim Owen
2026-07-15 18:05

Post demandoj de amikoj pri tio, kion eblas fari por helpi al Alina kaj la junaj ĝemeloj, Marta, la fratino de Pŝemek, lanĉis subten-kampanjon. Per ĝi eblas donaci monon al la familio. Laŭ Marta:

La kolektitaj rimedoj estos uzataj por kovri la ĉiutagajn kostojn de la hejma prizorgado, la edukadon de la infanoj, inkluzive de speciala subteno por Feliks, kiu estas en la aŭtisma spektro, eventualan prizorgon de la infanoj fare de infanvartanto dum la laborhoroj de ilia patrino, kaj aliajn necesajn elspezojn por certigi al la infanoj stabilajn kaj sekurajn kondiĉojn por vivi, lerni kaj disvolviĝi.

Ĉar aliloke jam aperis akuzoj pri «profitigo», mi substrekas, ke la kampanjo kreiĝis responde al demandoj pri help-ebloj. Krom sia edzo-patro, la kompatinda triopo perdis ankaŭ la laborajn enspezojn de Pŝemek. Donacado, do, estos ja helpa en la malfacilaj postaj monatoj.

Eblas donaci ĉi tie: https://4fund.com/pl/wsnyms Mesaĝo verkita en Esperanto troviĝas sub la priskribo pola. Eblas elekti el inter trideko da lingvoj per menuo paĝ-supre, tamen atentu, ke ankaŭ la Esperanta teskto sekve estos tradukita.