Forpasis Probal Dasgupta

En la aĝo de 72 jaroj en Kolkato, Barato, subite forpasis Probal Dasgupta, prezidanto de la Akademio de Esperanto, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en la jaroj 2007–2013. Pri tio informis la familio en Facebook.

Probal Dasgupta en 2008. Foto: Ziko, CC BY-SA 3.0

Probal Dasgupta (1953–2026) estis profesia lingvisto, doktoriĝis en Novjorko kaj instruis en pluraj universitatoj en diversaj landoj. Li estis la sola infano de du universitataj instruistoj. En 1983 li edziĝis al Malasree Sircar kaj en 1990 naskiĝis ilia filo Abir.

Esperanton li lernis en 1967, en la aĝo de 14 jaroj. En la sekva jaro li aliĝis al Hinda Instituto de Esperanto kaj al UEA. Li instruis Esperanton kaj prelegis en multaj landoj kaj poste estis reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.

Gravan signifon havis lia volontulado en la Centra Oficejo de UEA de januaro ĝis septembro 1980. Ekde 1983 li senpaŭze ĝis sia forpaso estis membro de Akademio de Esperanto, kiun li prezidis ekde 2016. Antaŭ tio, en la jaroj 2007–2013, li estis prezidanto de UEA.

Li korespondis junaĝe kun Kalocsay, kaj profunde konis nian literaturan tradicion. Mem li kontribuis unuavice per tradukoj, precipe el la bengala: interalie li esperantigis poemojn de Rabindranath Tagore, verkojn de sia patrino Manashi Dasgupta, kaj la klasikulon Upendronath Gangopaddhae.

Ekde la fondo en 2007 Probal Dasgupta estis unu el la redaktoroj de la revuo Beletra Almanako.

La forpaso estis tute neatendita. Malfrue dimanĉe vespere Probal Dasgupta ankoraŭ aktivis en Facebook. Pri lia morto informis en lia propra Facebook-paĝo liaj edzino kaj filo en lundo, la 1-a de junio. Li forpasis en sia dormo, ŝajne pro apopleksia atako, ”sen sufero”.

Pli ampleksa nekrologo verkita de Marc van Oostendrop nun legeblas ĉi tie: Intelektulo en neintelektula mondo

Aboni
Avizi pri
9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
DICCON MASTERMAN
DICCON MASTERMAN
2026-06-01 9:29

Tiu novajho estas ege forta bato ne nur por la Esperanto-movado sed ankaū por la homaro.

Nefumanto
2026-06-01 11:35

@liberafolio 🕯️

Otap Erganiv :flago:
2026-06-01 11:39

@liberafolio Ripozu in paco

chielismo
chielismo
2026-06-01 13:30

Kondolencon nome de IKEF!

Prezidanto de IKEF
Ĉielismo WANG Tianyi
chielismo@qq.com
 http://ikef.info

Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2026-06-01 18:09

Ni du havis interesan diskuton, konservita de mi, pri vortaroj Esperanto/angla kaj angla/Esperanto.
Tiu homarano mankas al mi, mankas al ni.

Jon Language
2026-06-01 18:51

Pacan ripozon al li.

Osmo Buller
Osmo Buller
2026-06-01 19:14

Mi vidis Probal unuafoje en la Interkona Vespero de la Stokholma UK en 1980. Victor Sadler prezentis Probal al la publiko kaj rakontis, ke li estis volontulo en la Centra Oficejo. Al la demando, kion li faris en la CO, Probal respondis, ke li “umis pri libroj”. Tiu respondo tiom amuzis min, ke ĝi restis en mia memoro. Dum tiu UK mi ne parolis kun Probal, sed tio okazis unuafoje en la Seula UK en 1994, kie li reĝisoris la kongresan temon. Kompreneble plej intense ni rilatis, kiam li estis prezidanto de UEA. Multaj belaj kaj amuzaj memoroj restas el tiu periodo.

Laste redaktita 7 tagojn antaŭe de Osmo Buller
giridhar
giridhar
2026-06-01 20:25
Respondo al  Osmo Buller

La tutan vivon pri libroj li umis, ĉu ne, Osmo? Librojn li fulme legis — eĉ voris! Kaj el tiu legado venis taksado unika, pensinstiga.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-06-02 8:44

La somera nokto norda plenas de karesa krepusko
dum en Kolkato regas nokta mallumo
kaj la cindro de mia amiko lante malvarmiĝas.

Mi memoras lin sidantan en somera kafejo ĉi tie
kaj baniĝantan en saŭneto meze de neĝo kaj frosto
ĉiam kun brilantaj okuloj kaj intelekto nekopiebla. 

Egala estas lia lumo
en Barato, en Finnlando, en Esperantujo 
kaj ĝi ne estingiĝos.

Ziko
Ziko
2026-06-02 13:56

Koran dankon, Marc. Tiu ludema spirito, tio estis vere la esenco lia apud la intelekta pezo.