UEA denove malsukcesis vendi la domon en Roterdamo, kie ekde 1962 situas la Centra Oficejo de la asocio. La aĉetonto, kiu aperis en septembro 2025, nun denove malaperis.

La decido pri la vendo de la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176 estis diskutata longe, kaj ĝi estis fine aprobita de la komitato de UEA en reta voĉdonado en februaro 2022. De tiam daŭras la klopodoj realigi la decidon.
En septembro 2025 la estraro anoncis, ke fine aperis interesito, kiu pretas pagi 1,15 milionojn da eŭroj por la domo. Tamen pasis monatoj, la kontrakto ne estis subskribita, kaj en januaro montriĝis, ke la situacio ŝanĝiĝis.
La interesito ne sukcesis pagi la necesan garantipagon, kaj proponis, ke anstataŭ li la domon aĉetu novfondita investa kompanio. Komenciĝis esploroj pri la kompanio kaj la deveno de la mono. Intertempe, jam en januaro la domon vizitis nova interesito.
Tamen nek kun la subite aperinta investa kompanio, nek kun la nova interesito la negoco prosperis. Laŭ dokumento publikigita en la retejo de UEA la 19-an de majo eblas konkludi, ke neniu el tiuj plu aktualas.
”La antaŭa kandidato, kun kiu progresis intertraktadoj en pli frua fazo, ne daŭrigis la aĉetprocezon. Sekve la Estraro kun subteno de la makleristejo decidis remalfermi la procezon al aliaj eblaj kandidatoj”, la estraro de UEA raportis al la komisiono pri financoj.
Laŭ la estraro la makleristo plu aktive laboras pri la vendo kaj serĉas novajn interesatojn. La vendo devas okazi kongrue kun ”la reala valoro de la posedaĵo”, la estraro skribas en la raporto.
”La oficeja domo jam ricevis novajn vizitojn kaj UEA jam ricevis novan proponon al kiu ĝi reagis kaj atendas”, la raporto informas.
Laŭ la sama raporto la komisiono pri financoj konsentis pri la daŭrigo de la nuna vendostrategio, ”kun atento al la evoluo de la merkato kaj al novaj proponoj”.
Neniu komento pri la raporto ĝis nun aperis en la komitata diskutejo de UEA, kie ĝi estis publikigita antaŭ semajno.
La biblioteko kaj arkivo de UEA, kiuj situis en la vendata domo, estis fordonitaj post la decido pri la vendo. Plu funkcias en la domo la libroservo de UEA. Tamen mankas aparta dungito por prizorgi ĝin, post la emeritiĝo de Ionel Oneț en januaro 2026.
Laŭ analizo de la nederlanda firmao NDRP, kiu specialiĝas pri nemoveblaĵoj, la merkato de oficejaj spacoj en Nederlando dum la lastaj jaroj disdividiĝis, parte pro la oftiĝo de distanca laboro.
Daŭre estas granda postulado de altkvalitaj, modernaj kaj bone situantaj oficejoj, dum por malpli altkvalitaj oficejaj spacoj ne plu estas facile trovi uzantojn.
Legu pli:

Ĉi ĉio igas min pensi, ke, se nuntempe iu akceptus la domon kiel donacon, UEA volonte fordonus ĝin.
Ĉiu varo havas iun prezon, je kiu ĝi vendiĝas, kaj mi certas, ke por la domo de UEA tia prezo estus multe pli alta ol nul eŭroj. Sed eble ĝi estos pli malalta, ol UEA esperas aŭ la makleristo esperigas.
La valoro de la domo en la bilanco de UEA estas de multaj jaroj ĉ. 500 000 eŭroj. Ĝi ne estis amortizata de jaro al jaro, ĉar la vera valoro estis taksita multe pli alta. Se oni vendus la domon por malpli alta sumo ol tiu en la bilanco, la vendo estus librotene malprofita. La prezo de 1,15 milionoj, kiun iu interesito pretis pagi antaŭ ol retiriĝi, estis kontentiga, ĉar pli ol duoblo de la bilanca valoro, kvankam ankaŭ ĝi estis malpli ol la efektiva valoro de la domo.
Kiam temas pri malnova konstruaĵo, kies iamaj konstrukostoj jam neniel influas, ĉu entute ekzistas tia afero kiel ĝia “efektiva valoro”? Ekzistas nur la ŝanĝiĝanta “merkata valoro” – tio, kion oni estas preta pagi por ĝi. (Kaj eble “asekura valoro” – kiom kostus rekonstrui similan domon ekzemple post incendio. Sed la asekuran valoron oni neniel povas realigi kiel monon,)
Prave. Pri konstruaĵoj (kaj preskaŭ ĉiuj komercaj varoj) ne ekzistas iu objektiva valoro. Domoj valoras tiom kiom iu pretas pagi.
Ĝuste hodiaŭ mi legas pri la provoj vendi la oficialan sidejon de mia iama entrepreno, tre konatan konstruaĵon en la centro de Madrido (la unua nubskrapalo de la urbo). La vendanto taksis ĝin inter 350 kaj 400 milionojn da eŭroj. Ŝajne oni akceptis kvanton de 200 milionoj, sed kondiĉe ke oni povu ŝanĝi la uzpermesojn aprobitajn de la urbodomo. Ĉar tio nun verŝajne ne eblos, oni parolas pri pago de nur 120 milionoj. Nu, ne mirinde.
Sed kio zorgigas min en la kazo de la Centra Oficejo estas la rolo de la makleristo. Se oni prezentis aĉetonton, kun oficiala propono, oni tamen ne devas retiri la domon el la merkato ĝis kiam efektiviĝas la garantipago. Tiu pago ne venis dum pluraj monatoj, kaj dume ni probable perdis aliajn kandidatojn, kaj nur post kelkaj monatoj remalfermiĝas la procezo. Mi ne trovas tiun procedon tre profesieca.