La finna egipto ekparolas Esperanton

Unu el la ampleksaj ĉefverkoj de la finna literaturo baldaŭ aperos en Esperanto. Jouko Lindstedt jam de pli ol unu jaro tradukadas la plej konatan romanon de Mika Waltari, Sinuhe la Egipto. Ĝin eldonos Esperanto-Asocio de Britio. En nia intervjuo Jouko Lindstedt rakontas, pri kia libro temas kaj kial indas ĝin traduki al Esperanto.

Jouko Lindstedt, la finna originalo de la tradukata verko, kaj kelkaj aliaj libroj, kiuj utilas en la traduklaboro.

La historia romano “Sinuhe egyptiläinen” (Sinuhe la Egipto) estis en 2008 elektita la plej amata libro en Finnlando, kaj en 2017 ĝi en publika voĉdonado estis nomita la verko de la jarcento. La libro aperis en 1945, tuj post la dua mondmilito, kaj kvankam ĝi temas pri okazaĵoj en Egiptio antaŭ pli ol tri mil jaroj, multaj vidis en ĝi ankaŭ alegorion pri okazaĵoj de la ĵusa milito.

La aŭtoro Mika Waltari verkis la ampleksan libron dum nuraj tri kaj duona monatoj, en stato de intensa inspiriĝo, certe influite de siaj dummilitaj spertoj, sed sur la solida bazo de dudekjara profunda interesiĝo pri la historio de Egiptio. Tiun interesiĝon vekis la malkovro de la tombo de Tutanĥamono en 1922, kiam Waltari estis 14-jara.

La verko baldaŭ estis tradukita al multaj lingvoj, kaj iĝis ankaŭ internacie unu el la plej furoraj sukcesoj de la finna literaturo. Krom la literaturaj valoroj, la libro ricevis laŭdojn de spertuloj pro sia escepta fideleco al la fakta historio de Egiptio kaj la najbara regiono, tia kia ĝi estis konata en la verkotempo.

Nun Esperanto-Asocio de Britio decidis eldoni la verkon, kiun jam tradukas Jouko Lindstedt. Ni petis lin rakonti pli pri la projekto.

Libera Folio: Kio estas speciala pri ĉi tiu libro, kial vi decidis traduki ĝuste ĝin?

Jouko Lindstedt: – Ĝi estas internacie unu el la plej sukcesaj finnaj romanoj. Unuflanke, ĝi estas fascina rakonto kun atentokapta intrigo okazanta en la Proksim-Oriento dum la 14-a jarcento antaŭ la Komuna Erao, kun multaj faktoj science fidindaj. Aliflanke, ĝi estas ankaŭ provo de la aŭtoro pritrakti la profundajn elreviĝon kaj pesimismon kaŭzitajn de la Dua Mondmilito. Tradukante mi sentis, ke Sinuhe parolas ankaŭ pri tiuj elreviĝo kaj pesimismo, kiujn multaj el ni sentas pro la okazaĵoj en la nuna mondo.

Sinuhe estas jam tradukita al multaj lingvoj, ĉu ne indus elekti iun same altkvalitan sed internacie malpli konatan verkon?

– Mi supozas, ke altkvalitaj finnaj romanoj estas ĝuste tiuj, kiujn oni multe tradukis! Esceptoj estas nur iuj, kiuj malgraŭ sia bona kvalito parolas ĉefe nur al la finna legantaro, kaj eble ankaŭ iuj, kiujn estus tre malfacile traduki.

Ĉu vi ion scias pri la kvalito de la tradukoj en aliaj lingvoj?

– Mi ne rigardis ilin. Sed laŭ Vikipedio la angla traduko forlasis trionon de la teksto, ĉefe la filozofiecajn partojn, kaj krome ĝi baziĝas sur la sveda traduko, ne la finna originalo. Tamen ĝi siatempe tre furoris en Usono kaj estis eĉ filmita en Holivudo. Ekzemple la bulgaran tradukon faris mia unua instruisto pri la bulgara, kiu tre bone sciis la finnan. Pri la ceteraj tradukoj, sume ĉirkaŭ 40, mi nenion scias.

La verko estas tre ampleksa. Kiom da tempo vi jam okupiĝas pri ĝi, kaj kiel longe vi kredas ke daŭros sume la laboro?

Mi komencis serioze traduki komence de la jaro 2025 kaj nun ĵus povis sendi la unuan duonon de mia manuskripto al du provlegantoj. Laborante samtakte mi finos la duan duonon iam dum la aŭtuno de 2027, kio signifas, ke post provlegado kaj reviziado la libro povos aperi iam dum 2028. Mi klopodas por labori regule, sed kompreneble havas ankaŭ multajn aliajn aferojn en la vivo, ankaŭ Esperantajn…

Kiajn defiojn vi renkontis ĝis nun?

– La stilo de Waltari, kun speciala impona ritmo kaj iuj intence arĥaikaj trajtoj, estas esenca ingredienco de la verko kaj estas grave iel transdoni ĝin en Esperanto. Li multon ĉerpis el la Biblio, en kiu precipe la libro de la Predikanto ankaŭ teme tuŝas la verkon, sekve mi ofte konsultis la Esperantan Malnovan Testamenton. Ankaŭ la Proverbaro de Zamenhof estis bona helpilo en pluraj lokoj. Sed male ol oni povus kredi, ”La Faraono” de Prus, lerte tradukita de Kabe, estas teme kaj stile tiom alitipa verko, ke ĝi ne multe utilis en la tradukado.

Ĉu vi kredas, ke la verko havas ŝancon iĝi populara inter novaj generacioj de esperantistoj, kiuj eble ne kutimas legi tiel ampleksajn tekstojn?

– Nu, la esperantistoj ja ankoraŭ iom legas librojn, dum en la cetera mondo pli kaj pli da homoj utiligas nur aŭdvidan materialon – kiu ĝis nun malmultas en Esperantujo. Mi esperas, ke multaj homoj almenaŭ komencos legi kaj estos poste kaptitaj de la intrigo kaj legos ĝis la fino!

Aboni
Avizi pri
11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Cyril Robert Brosch
2026-05-19 7:48

Tio sonas tre bone, eĉ mi kiel neŝatanto de antikva Egiptujo (mi estas en la teamo Hitita ;-)) jam tre antaŭĝojas legi ĝin
Eble interesa detalo: Ankaŭ la germana traduko de 1950 baziĝis sur la mallongigita sveda versio, nur en 2014 aperis plena elfinna germanigo de la verko

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-05-19 8:27
Respondo al  Cyril Robert Brosch

Sinuhe laboras kelkan tempon ankaŭ en la hitita regno (kiu iom similas al la nazia Germanio – kaj je sia eksterlanda politiko ankaŭ al la nuna Usono)

Laste redaktita 21 tagojn antaŭe de Jouko Lindstedt
Cyril Robert Brosch
2026-05-19 9:25
Respondo al  Jouko Lindstedt

La Egipta propagando estis sufiĉe efika, mi ne atendis ion alian* 😉
Tamen la komparo al Usono ne estas tute malĝusta, sed pli al tiu antaŭ eble 50 jaroj: Interne pli progresema ol la plej multaj aliaj regnoj, eksteren tamen imperiisma (kaj militarte fortaj)

*Mi vidas, ke iam mi devos kunmeti iaspecan Hititan antologion en Esperanto

Laste redaktita 20 tagojn antaŭe de Cyril Robert Brosch
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-05-19 18:00
Respondo al  Cyril Robert Brosch

En la libro la hititoj jam havas ferajn armilojn, la egiptoj nur bronzajn.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-05-19 17:58
Respondo al  Jouko Lindstedt

(forigita de la skribinto)

Laste redaktita 20 tagojn antaŭe de Jouko Lindstedt
Patas-d-Illiers
Patas-d-Illiers
2026-05-19 15:34

La franca traduko aperis jam en 1947, fare de Jean-Pierre Perret rekte el la fina originalo. En la libro multaj faktoj ja estas science fidindaj, tamen laŭ la tiama scienco, tio estas antaŭ 80 jaroj. Ekde tiam, scio pri antikva Egiptujo progresis.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-05-19 17:35
Respondo al  Patas-d-Illiers

La finna arĥeologo Minna Silver dediĉis tutan libron al la temo. Ŝi trovis plurajn detalojn, kiuj ne plene kongruas kun la nuna scio, sed nenion, kio devus ĝeni la grandan bildon de la nuntempa leganto. En iuj detaloj okazis pendola moviĝo: oni longe kredis, ke Waltari troigis la rolon de kranitrepanado dum la koncerna historia periodo, sed iuj novaj trovoj igis ĝin denove pli verŝajna (kion Waltari kompreneble ne povis scii). — Ĉiuokaze ne temas pri tia verko kiel “La Faraono”, kie svarmas anakronismoj kaj fantaziaj detaloj kaj kiu rakontas pri faraonoj neniam reale ekzistintaj.

Laste redaktita 20 tagojn antaŭe de Jouko Lindstedt
Francisco Javier Moleón
2026-05-19 20:28

“Unu el la ampleksaj ĉefverkoj de la finna literaturo baldaŭ aperos en Esperanto.”

“la libro povos aperi iam dum 2028

Jes, mi estas harfendemulo, mi konscias. Sed la jaron 2028 mi apenaŭ epitetus per “baldaŭ” el 2026e maja perspektivo.

Laste redaktita 19 tagojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Edmundo
Edmundo
2026-05-21 16:08

Jen flanka demando, sed ŝajne ĉeestas spertuloj, kiuj eble povas respondi ĝin: kial «Tutanĥamono» (kiel en la franca, hispana, …) kaj ne «Tutanĥamuno» (kiel en la angla, germana, …)?

Francisco Javier Moleón
2026-05-21 17:44
Respondo al  Edmundo

Laŭ mia scio, la nomo rilatas al la dio Amono, kiu ja tiel nomiĝas en E-o: https://vortaro.net/#amono_kd

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-05-22 7:27

Jes, ĝuste. Kaj tradukante la verkon mi lernis, ke la konvenciaj formoj de la antikvaj egiptaj nomoj varias de unu lingvo al alia, precipe rilate la vokalojn. Ili estas parte rekonstruitaj (plene certaj estas nur -m-n) kaj ĉiuokaze ŝanĝiĝadis dum la longega historio de Egiptio.