Guteto el Usono legologos per abonklubo

Dum la pasinta jaro nur 67 novaj libroj iĝis haveblaj en la libroservo de UEA. Tio estas malrekordo de jardekoj. Nun nova usona eldonejo klopodos veki la intereson de la esperantistoj proponante perditajn kaj nekonatajn klasikaĵojn, sed ankaŭ freŝajn verkojn. Unue aperos bitlibroj, kaj apartan atenton ricevos usonaj verkistoj. Eblos aliĝi al abonklubo.

Brandon Sowers, prezidanto de Esperanto-USA.

La usona landa asocio de UEA (tiam ELNA, nun Esperanto-USA) laste eldonis librojn en la 1990-aj jaroj. Restis mono dediĉita por tiu celo, sed ĝi de tiam kuŝis sen utilo. Intertempe iĝis pli koste kaj komplike mendi librojn el Eŭropo, rakontas Brandon Sowers, prezidanto de Esperanto-USA.

– Kiam la usona registaro kaŭzis tarifkrizojn, ni eĉ havis la sperton, ke dum iom da tempo tute ne eblis ricevi librojn de eŭropaj servoj. Do tio estis alia sprono por pensigi, ke eble nun estas oportuna tempo entrepreni starigon de bita eldonejo. Bitlibroj havas la avantaĝon – tre gravan por nia komunumo – ke oni devas nek stoki ilin, nek ekspedi translimen aŭ eĉ transmaren, nek presi en specifaj kvantoj.

Por esplori la eblojn, avantaĝojn kaj problemojn, Esperanto-USA dum tri monatoj dungis Stela Besenyei-Merger, kiu dum pluraj jaroj laboris pri la reta literatura projekto Bobelarto. Ŝi konkludis, ke efektive la ideo havas perspektivon.

–  Ne nepre estas tiel, ke ĝi faros ion aparte novan, ĝi simple volas kontribui al la Esperanto-heredaĵo per novaj eldonaĵoj kaj reeldoni perditajn gemojn de nia komuna kulturo. La celo estas eldoni novajn kaj malnovajn usonajn verkistojn kaj okupiĝi pri klasikaĵoj ekster kopirajto, ŝi klarigas.

Por sondi la merkaton la fondata eldonejo Guteto publikigis enketilon, kie legantaj aŭ legemaj esperantistoj povas indiki, kiajn verkojn ili volus ke la nova eldonejo publikigu, kaj kiom ili pretus pagi por tiuj.

Libera Folio: La libro-eldonado lastatempe malpliiĝis, laŭ la statistiko de La Ondo de Esperanto. Kial tio okazis, laŭ via supozo?

Stela Besenyei-Merger.

Stela Besenyei-Merger: – Mi povas diri nur la perspektivon en Hungario. Ĝenerale multe malpli da homoj laboras profesie por Esperanto, do tio ankaŭ influas kiom da libroj estas eldonitaj. Oni devas trovi modernajn rimedojn kiel bitlibrojn por malpli koste kaj pli rapide atingi la legantojn, por ke geografia proksimeco ne plu gravu.

Laŭ Brandon Sowers la eldonejo volas emfazi tri kategoriojn de verkoj: malfacile akireblaj konataj klasikaĵoj – interalie tiaj el la Baza Legolisto –, gravaj verkoj kiuj ne estas sufiĉe konataj, kaj nuntempa literaturo. La bitlibroj estu facile troveblaj en diversaj retbutikoj kaj en bibliotekoj eĉ se oni nur serĉas per la vorto ”Esperanto”.

Ni celas ankaŭ starigi abonsistemon, tiel ke homoj povu regule subteni la laboron, kaj ricevi ĉiun eldonotan verkon. Kaj ni celas, ke estu tre facile aliĝi al tiu abonklubo, ricevi la librojn, kaj tiel plu. Nia espero estas ke ekzistas almenaŭ centoj da esperantistoj, kiuj pretus subteni tian iniciaton, kaj tiel igus la entreprenon daŭripova.

Esperanto-USA ĵus plilongigis la kontrakton kun Stela Besenyei-Merger ĝis Septembro, por plue evoluigi la projekton.

Por eldono de historie grava materialo, ekzemple perditaj klasikaĵoj, la eldonejo Guteto esperas ricevi subvenciojn movadajn (ekzemple de ESF) sed ankaŭ ekstermovadajn.

– De ESF ni jam ricevis konfirmon de subteno, diras Brandon Sowers.

Inter la unuaj libroj gutontaj el la nova eldonejo estos sciencfikcia novelkolekto el tradukoj de la konata usona esperantisto Charles Power, Karlo Pov’, forpasinta en 2025.

Parto de la kapitalo por la iniciato venis nome de Karlo Pov’, por subteni sciencfikcian kulturon en Esperanto. Tiel ni elektis la nomon Guteto, por omaĝi al Morojo, siatempe tre aktiva Esperantistino en Los-Anĝeleso, rakontas Brandon Sowers.

La titolpaĝa kapo de la revueto Guteto.

Morojo, alinome Myrtle R. Douglas, ekaktivis en la Esperanto-movado en Usono dum la 1930-aj jaroj, kaj samtempe en la frua sciencfikcia kulturo. Ekster Esperantujo ŝi estas konata kiel la patrino de fantazia rolkostumado (angle cosplay), ĉar ŝi kreis kaj uzis tian kostumon dum la unua monda sciencfikcia kongreso en Novjorko 1939.

Ŝi en la 1940-aj jaroj eldonis sciencfikcian revueton nomitan ĝuste Guteto. Brandon Sowers esperas, ke la nova Guteto same trovos sian publikon.

– Ĝis nun la indikiloj montras al ni, ke ambicio ne estas senbaza. Jam pli ol 200 personoj plenigis la enketilon, en malpli ol du semajnoj, kio sugestas, ke homoj interesiĝas pri la projekto kaj la koncepto. Kaj ni kredas, ke multaj esperantistoj, eble eĉ la plejmulto, ankoraŭ ne aŭdis pri la afero.

Aboni
Avizi pri
6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Edmundo
Edmundo
2026-04-14 16:01

Eble estas konfuze paroli samtempe pri klasikaĵoj kaj novaj verkoj, ĉar la bezonoj kaj atendoj estas malsamaj. Ĉe eksterkopirajta klasikaĵo mi atendas, ke la teksto estos disponata ne nur kiel bitlibro, sed ankaŭ kiel simpla HTML en la reto, ke ĝi estos senpaga, ke oni klare indikos, kiun eldonon oni transskribis, kaj kiajn ŝanĝojn oni faris, ke oni disponigos ankaŭ skanaĵojn, ke oni varbos volontulojn por helpi, ke estos simpla maniero raporti erarojn, kaj ke la eraroj estos korektitaj. (Eble oni uzu Git.) Sed tiel ne estas por novaj verkoj.

Cetere, la artikolo asertas: «Bitlibroj havas la avantaĝon – tre gravan por nia komunumo – ke oni devas nek stoki ilin, nek ekspedi translimen aŭ eĉ transmaren, nek presi en specifaj kvantoj.» Sed estas menciinde, ke ĉio tio validas ankaŭ por paperaj libroj presataj laŭmende.

Lee Miller
2026-04-15 12:42
Respondo al  Edmundo

Oni povas demandi al si, ĉu indas iel ajn okupiĝi pri “Esperanto-klasikaĵoj”. Kiuj estas la legontoj? Kiuj precize estas la verkoj? Kiaj estas la kvalito kaj valoro de la verkoj?

Multaj tiaj verkoj jam facile troveblas, ekzemple la iom fuŝaj eldonaĵoj de INKO (Franko Luin). En Interreto oni povas trovi vastajn kolektojn da “klasikaĵoj”.

Sed kiam ajn mi rekomendas iun apartan verkon, mi havas fortan senton, ke neniu vere esploras kaj legas. Oni volas nuntempe paroli en la angla pri Esperanto. Sed malmultaj esploras kaj kleriĝas en Esperanto.

Aperigo de novaj verkoj, bone provlegitaj kaj kontrolitaj, estus tre bonvena.

Lee

Edmundo
Edmundo
2026-04-16 15:21
Respondo al  Lee Miller

Liston mi ne havas ĉemane, kaj mi ne pretendas, ke la klasikaĵoj trovos tre multajn legantojn. Tamen, mi donas unu ekzemplon: la fabeloj de Grimm tradukitaj de Kabe. Iu enkomputiligis tekston kun multaj ŝanĝoj, kaj ĝuste tiun ŝanĝitan tekston oni trovas en tekstaro.com kun la mensoga indiko «1906». (Oni ja mencias ankaŭ «Inko Tyresö 2002», do ne vere mensoge.) Almenaŭ por esploristoj estas utile havi la originalan tekston, kaj tiu libro estis la plej ŝatata de unu el miaj filinoj, kiam ŝi estis juna, do eble ne nur por esploristoj. Se iu volas fari «korektitan» tekston, tiu ja faru, sed unua paŝo estu krei kaj disponigi transskribon de la originala teksto.

Jen pli fidinda teksto: https://rano.org/grimm/

(Iam mi faris dulingvan paralelan tekston, sed nun mi ne retrovas ĝin.)

Bertilo Wennergren
Bertilo Wennergren
2026-05-10 12:23
Respondo al  Lee Miller

Tiu miso estas nun korektita. La Elektitaj Fabeloj nun aperas en pli fidela versio en. La Tekstaro.

Garrett
2026-04-15 15:19

Kion signifas la vorto“legologos”?

#Esperanto

Garrett
2026-04-15 16:08
Respondo al  Libera Folio

@liberafolio Dankon! Mi nun komprenas.