Nun eblas aldoni parolon en Esperanto al filmoj kiuj jam troviĝas en Youtube. Tiel ekzemple Esperanto-kluboj povus kune dubli popularajn filmojn kaj proponi la novan lingvoversion al la reĝisoro de la filmo, rakontas Alekso Miller en sia artikolo.

La videospektejo Youtube lastatempe ebligis por ĉiuj kreantoj aldonadon de pluraj sontrakoj por la sama filmo. Delonge eblis aldoni subtekstojn en multaj lingvoj al filmo, sed oni povis aŭdi nur la originalajn sonon kaj lingvon.
Kvankam la afero estas iom teknika, esperantistoj povos uzi ĝin kaj krei materialon por ĝi nur se ni en la movado informos unu la alian pri ĝia ekzisto.
Por aŭdi dublaĵon, oni pli frue devis alŝuti apartan version de la sama filmo. La spektoj, ŝatoj, kaj komentoj de la originalo devis resti apartaj, do filmisto devis ĉiam elekti sian ĉefan spektantaron por ĉiu versio. Ekzemple, ĉi tiu parodio de la vampiro-filmo Krepusko (angle: Twilight) havas Esperantan version por la Usona Bona Film-Festivalo kaj anglan version por la filmfarada ludo KTL faritajn de la sama film-skipo.
Nun filmoj povas havi ne nur sian originalan sontrakon, sed oni povas elekti alilingvajn sontrakojn. Ekzemple, jen komedia KTL-filmo kun dublita sontrako en Esperanto.
Ĉi tiu nova servo ebligas ne nur dubladon, sed ankaŭ korektadon kaj komentariadon. Ekzemple, fuŝa prononcado de aktoro povas difekti alikaze unuarangan Esperanto-filmon. Reĝisoro povas nun reregistri dialogon post rimarko de eraro, alŝuti la novan sontrakon, kaj tiel poste plibonigi sian filmon, konservante ĝian ĝisnunan furoron en Youtube.
Aŭskulti komentariojn de la reĝisoro kutime eblis nur per fizika eldono de filmo sur disko. Nun oni povas elekti sontrakon specife por aŭdi rakontojn pri la filmado de individuaj scenoj. La jutubisto SlimeE101 rekomendas en tre populara videaĵo pri la afero, ke ni devus uzi la klingonan lingvon kiel komentarian sontrakon, ĉar ĝi ne havas denaskulojn (almenaŭ sur nia planedo).
Spektu la kristnaskan Esperantan kurtfilmon ”Eĉ Pli Rara” kaj elektu la klingonan. Vi aŭskultos komentariadon de la reĝisoro en Esperanto anstataŭ la dialogon.
La Usona Bona Film-Festivalo de Esperanto-USA preterpasis 200 kurtfilmojn en Esperanto pasintjare. Vi rimarkos, ke kelkaj el tiu filmaro nun havas ”kunlaborantajn” kanalojn, por ke la kanalo de individua reĝisoro aperu apud la kanalo de Esperanto-USA kaj pli da homoj (ambaŭ grupoj de abonantoj) tiel trovu ĝin. Jen la kurtfilmo, kiu gajnis la unuan premion en 2025, kune produktita de la kanaloj Esperanto-USA kaj Fingtam Languages.
Kiam la 8-a film-festivalo komenciĝos ĉi-jare, konkursantaj reĝisoroj povos ekplani duan sontrakon en sia denaska lingvo aŭ registri komentarian sontrakon dum la filmadaj spertoj restas freŝaj en la menso.
Instruistoj povas krei instru-materialon kun post-spektadaj demandoj kaj homoj povas sendi reagajn sontrakojn ridante je la ŝercoj en komedioj. Multaj novaj aferoj povas aldoniĝi.
La grava punkto estas, ke ekde nun indas kontroli, ĉu interesa filmo en Youtube enhavas ian aldonan aŭskultindan materialon.
Alekso Miller

Mi ne estas certa, chu mi bone komprenis la artikolon. Kiel ajn: Vera utilo por spektanto estus tio, se li, spektante, ne nur povus legi subtekstojn en elektita lingvo, sed ilin en ghi ankau povus audi – sendepende de tio, per kio kiu ajn provizis au ne la jutubajhon.