La komitato de UEA aprobis statutŝanĝojn

La komitato de UEA en sabata kunsido aprobis plurajn ĉefe teknikajn ŝanĝojn en la statuto de la asocio. Pliaj ŝanĝoproponoj estos pritraktitaj post du semajnoj. ”Tute mankis tempo por vere konsideri, proponi plibonigojn aŭ amendojn anticipe”, komentas Brandon Sowers, prezidanto de Esperanto USA.

La komitato de UEA kunsidis rete en sabato.

La komitato de UEA en sabato kunvenis rete por eksterordinara kunsido por trakti ŝangojn en la statuto, la baza dokumento kiu difinas la funkciadon de la asocio. 37 el entute 54 komitatanoj el diversaj partoj de la mondo ĉeestis la kunsidon, kiu daŭris kvar horojn.

En aŭgusto dum la kunsido en Brno la komitato jam decidis, ke estu faritaj ŝanĝoj en la statuto por kongruigi ĝin al la postuloj de nederlanda leĝo pri neprofitcelaj asocioj. La leĝo validas jam de kelkaj jaroj, kaj la ŝanĝojn necesas efektivigi ĝis la mezo de la nuna jaro.

De pli ol jaro pendas alia propono pri ŝanĝo de la statuto, submetita de la usona landa asocio de UEA. Laŭ tiu propono landaj asocioj kun pli ol 250 membroj ricevu plian reprezentanton en la komitato. Intertempe aperis ankaŭ propono kun kontrasta enhavo – pri duobligo de la nombro de la komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn de la asocio.

Origine la estraro de UEA intencis meti antaŭ la komitaton nur la ŝanĝoproponojn rilatajn al la formalaj postuloj de la nederlanda leĝo, argumentante ke la aliaj proponoj ne estas sufiĉe bone preparitaj nek urĝaj.

Tamen post protestoj en la komitata diskutejo al la tagordo estis aldonitaj ankaŭ la proponoj pri la ŝanĝoj en la nombro de komitatanoj, kaj propono pri forigo de la principo ”en unu regno nur unu landa asocio”.

La sabata komitata kunsido daŭris kvar horojn.

Dum la kunsido pluraj komitatanoj, plej rimarkinde Marija Belošević, kritikis la estraron pri malbona preparo de la diversaj planataj ŝanĝoj en la statuto kaj regularo.

– Ni havu ĉion kune. Poste ni perdos tempon por diskuto, denove ni devos okupiĝi pri regularoj. Se ĉio estus bone preparita por la hodiaŭa kunsido, tiam ni ĉion povintus hodiaŭ solvi, sed nun la afero estas laŭ mi eĉ ne duone farita, ŝi diris.

–  La dokumento kun la proponitaj ŝanĝoj estis sendita al la komitato malpli ol 24 horojn antaŭ la kunveno, kaj por la specifaj ŝanĝoj ne estis komunikita la motivigo. Do tute mankis tempo por vere konsideri, proponi plibonigojn aŭ amendojn anticipe, kaj multo de tio devis esti farita dum la kunsido, kio kaŭzis ke ĝi daŭris 4 horojn kaj ke estis longaj diskutoj pri vortumoj, komentis Brandon Sowers al Libera Folio post la kunsido.

La statutŝanĝoj kiujn necesigas la nederlanda leĝo temis interalie pri tio, kio okazu se pro iu neatendita katastrofo la tuta estraro de UEA ne plu povas funkcii. Por tia eventualaĵo la asocio estonte ĉiujare elektu tri individuajn membrojn, kiuj ”okaze de forfalo aŭ malhaveblo de ĉiuj estraranoj” plufunkciigu la asocion.

Same, kaze de ”forfalo aŭ malhaveblo de la direktoro de la Centra Oficejo, la ĝenerala direktoro gvidas la Centran Oficejon ĝis la nomumo de nova aŭ provizora direktoro”, laŭ nova punkto en la statuto. Tiu ŝanĝo estis aprobita de la komitato, kvankam efektive post 2002 UEA ne havas apartan direktoron de la Centra Oficejo.

Krome oni enkondukos novan kvoruman regulon, laŭ kiu la estraro estas decidopova nur, se partoprenas kunsidon minimume kvin estraranoj. Tio celas limigi la potencon de la prezidanto sola aprobi gravajn decidojn, se pluraj estraranoj malĉeestas.

La alineo pri eksigo de aliĝinta asocio aŭ individua membro estos simpligita, tiel ke la praktika proceduro nun estos klarigita ne en la statuto, sed en la ĝenerala regularo:

Aliĝinta asocio aŭ individua membro, kiu evidente kontraŭlaboras la celojn de UEA, morale aŭ materie damaĝas ĝin, aŭ ne kontentige plenumas siajn devojn al ĝi, povas esti eksigita el la Asocio. Eksigo okazas laŭ la kondiĉoj en la Ĝenerala Regularo.

Aldone en la statuto aperos tute nova paragrafo pri intereskonflikto:

Dum kunsido de decidopova organo, se estas konstatite, ke estrarano, komitatano, dungito aŭ iu ajn alia persono, kiu agas nome de la Asocio, havas rektan aŭ nerektan personan intereson, kiu povus konflikti kun la interesoj de la Asocio, la organo decidas, ĉu la koncerna persono povas partopreni diskutojn kaj decidojn. La koncerna persono povas respondi al klarigaj demandoj. Intereskonflikto estu skribe registrita en la protokolo de la kunsido.

Pliaj detaloj pri tio, kio povas konsistigi intereskonflikton kaj kiel oni procedu, aperos en aparta regularo pri intereskonflikto. Tia regularo tamen ankoraŭ ne ekzistas.

La fina formo de la proponitaj statutoŝanĝoj rilataj al la nederlanda leĝaro estis post longa diskuto aprobita sen kontraŭaj voĉoj. Por trakti la ceterajn proponitajn ŝanĝojn en la statuto la komitato de UEA kunvenos plian fojon dimanĉe la 22-an de marto.

Brandon Sowers.
Brandon Sowers.

Antaŭ tio tiujn proponojn diskutos komitata laborgrupo, kiu estis starigita dum la sabata kunsido. Ĝian laboron kunordigos Brandon Sowers, komitatano A por Usono kaj prezidanto de la landa asocio de UEA en Usono.

Kiel membroj de la laborgrupo, krom pluraj komitatanoj, estis proponitaj la eksaj UEA-prezidantoj Mark Fettes kaj Humphrey Tonkin, kiuj aktivis dum antaŭaj statutŝanĝoj. Humphrey Tonkin tamen ne volis partopreni en la laborgrupo, dum de Mark Fettes Brandon Sowers en dimanĉo ankoraŭ ne ricevis respondon.

Certaj membroj de la laborgrupo krom li mem estas Marija Belošević, Guy Matte, François Lo Jacomo kaj Quintyn Bobb, la vicprezidanto de Esperanto USA. Partoprenos la laboron ankaŭ la prezidanto kaj ĝenerala direktoro de UEA.

Brandon Sowers opinias, ke la proponoj pri ŝanĝoj al la kvanto de komitatanoj A kaj B estas esence klaraj, kaj sekve post du semajnoj ne necesos diskuti pri komoj aŭ vortumoj, sed oni povos paroli pri la esenco.

–  Mia espero estas ke la laborgrupo povos jam trakti multajn el la punktoj, pri kiuj oni volus diskuti kaj debati, kio multe faciligus la venontan kunsidon.

Por ke ŝanĝoj en la statuto validu, ili devas esti akceptitaj de la membroj de UEA en ĝenerala voĉdonado.

Tiu laborpostula kaj kosta poŝta voĉdonado estos komencita nur post la sekva kunsido, do teorie eblas ke pliaj ŝanĝoj, krom tiuj necesigataj de la nederlanda leĝo, estos inkluzivitaj en ĝi.

Aboni
Avizi pri
6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Osmo Buller
Osmo Buller
2026-03-10 17:52

Tiu umado pri statutŝanĝoj mirigas min.

Unue, ne necesas aldoni difinon por la kazo, ke forfalus la direktoro de la CO, ĉar ĝi jam ekzistas en art.45 de la statuto: “La Centran Oficejon de la Asocio gvidas direktoro, kiu povas esti, sed ne nepre estas, la Ĝenerala Direktoro de la Asocio…” Jam de 24 jatoj UEA ne havas oficejan direktoron kaj sekve oni vivis laŭ tiu difino, kiu tute sufiĉas. 

Due, en la 1990-aj jaroj ankaŭ mi pledis por pli granda reprezentado de individuaj membroj en la komitato, sed mi ne plu favoras tion. En la lastaj du elektojaroj eĉ ne aperis sufiĉe da kandidatoj por devi okazigi balotadon. Ne havas sencon provizi eĉ pli da lokoj por komitatanoj B, se jam nun la interesiĝo estas tiel magra.

Trie, estas tamen vero, ke la voĉo de individuaj membroj en la komitato ne kongruas kun tio, ke ili liveras ĉefan parton de la enspezoj de UEA. Estus absurde ankoraŭ pli malfortigi ilian voĉon per plifortigo de tiu de landaj asocioj. Tio estus des pli absurda, se konsideri, ke de longe landaj asocioj ade malplifortiĝis rilate membraron kaj aktivadon. Kontraŭ tiu fono mi forte kontraŭstaras la proponon de Esperanto USA.

Francisco Javier Moleón
2026-03-11 10:07

Se paroli pri direktoro de la CO, jen baza demando: ĉu ankoraŭ ekzistas Centra Oficejo? Mi pensis, ke la CO jam longe malaperis.

Jes, la konstruaĵo staras kaj plu apartenas al la asocio, sed nura skeleta konstruaĵo ne egalas oficejon. Mi aŭdis, ke ĝin uzas ĉefe TEJO-homoj. Post pensiiĝo de la libroservisto, ĉu iu UEA-funkciulo laboras tie regule? Kaj eĉ se ja iu UEA-homo (foje) preterpasas, ĉu tion entute oni povas nomi “Centra Oficejo”?

Aŭ eble oni konsideras la aron da UEA-volontuloj kaj -(duon)dungitoj tra la mondo “Centra Oficejo”. Lingvo estas elasta.

Budhomo
Budhomo
2026-03-14 2:17

Gratulon al la komitato de UEA pro la aprobo de la statutŝanĝoj! Estas grava paŝo por adaptigi la asociojn al la leĝaj postuloj kaj plibonigi ĝian funkciadon. Mi esperas, ke la sekvaj paŝoj daŭros glate kaj ke la mondo de Esperanto povas kreski pli forte per ĉi tiuj reformoj.

Hans
Hans
2026-03-14 9:14
Respondo al  Budhomo

“plibonigi ĝian funkciadon”
“kreski pli forte per ĉi tiuj reformoj”

Se nia espero por progreso baziĝas sur administraj reformoj, ni troviĝas en vere bedaŭrinda situacio.

Francisco Javier Moleón
2026-03-16 21:11

Se paroli pri progreso kaj administraj reformoj.

Mi ne komprenas: ĉu TEJO ne sendependiĝis en 2017? Ĝi ne plu aperas en la bilanco, oni ŝanĝis la statuton… kaj nun la ĝenerala sekretario de UEA nomas ĝin ”nia junulara sekcio”? (https://groups.io/g/komitato-de-uea/message/3892)

Ĉu vi bonvolus klarigi, ĉu TEJO vere sendependiĝis aŭ plu estas la junulara sekcio de UEA?

Cetere, la problemo ŝajnas deveni de tio, ke TEJO ne ricevis grasan EU-subvencion kaj nun havas tro da pagendaj kaj nepageblaj oficistoj. Kaj UEA volas solvi la problemon de la alia, memstara organizo (aŭ subite denove de sia junulara sekcio!?) per ”kaskredito, sed ankaŭ progresas diskutoj pri subvencio kaj donackampanjo”.

UEA: kiam en la jaro 2019 vi havis similan problemon pri viaj propraj oficistoj (tro da salajroj kaj maltro da mono, laŭ vi), vi senhezite kaj senrimorse venis kun advokato por ”maldungi iujn el ili kaj tranĉi labortempon kaj salajron ĉe preskaŭ ĉiuj aliaj” (https://www.liberafolio.org/2019/04/02/uea-maldungas-oficistojn/). Nun vi volas solvi aliulajn problemojn per kaskreditoj, subvencioj kaj donackampanjoj. Tiam tiuj solvoj evidente ne trapasis vian kapon.

Kaj moŝtuloj miras, ke homoj malemas membriĝi en tia asocio.