Jam antaŭ unu jaro la landa asocio de UEA en Usono proponis ŝanĝi la statuton tiel, ke grandaj landaj asocioj havu pli da reprezentantoj en la komitato de UEA. En novembro la prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio proponis forigon de la regulo, ke en unu regno estu nur unu landa asocio. Malmulta diskuto poste okazis pri la proponoj, kaj ili mankas en la tagordo de la eksterordinara kunveno de la komitato, okazonta la 7-an de marto.

La statuto estas la baza regularo de UEA, kvazaŭ ĝia konstitucio. Por malhelpi abruptajn ŝanĝojn, la proceduro por modifi la statuton estas sufiĉe komplika kaj postulas interalie ĝeneralan voĉdonadon, kiu okazas per papera poŝto.
Tial la kutimo ĝis nun estis, ke se efektive necesas ŝanĝoj en la statuto, oni kolektas la ŝanĝoproponojn kaj traktas ilin kune, por eviti ripetadon de la peza, burokratia proceduro kaj precipe de la kosta kaj laborpostula poŝta voĉdonado.
Tiel oni faris antaŭ dek jaroj, kiam lastfoje okazis ŝanĝo de la statuto, kiu interalie sigelis la formalan sendependiĝon de TEJO. El la individuaj membroj de UEA tiam voĉdonis malpli ol triono. Por aprobo de statutŝanĝo necesas du trionoj de ĉiuj eblaj voĉoj, do evidente la tiaman ŝanĝon ebligis la voĉoj de la landaj asocioj.
Nun denove estas planata ŝanĝo de la statuto. Pri tio formale decidis la komitato de UEA komence de aŭgusto dum sia kunsido en Brno. Tio unuavice necesas por kongruigi la statuton kun la postuloj de la nederlanda leĝo pri neprofitcelaj asocioj.
La statuto nun havas partojn, kiuj laŭ profesiaj revizoroj ne kongruas kun la aktuala leĝo. Necesas ŝanĝi interalie la formulojn en la statuto kiuj rilatas al kolektado de kapitalo, ĉar amasigo de kapitalo laŭ la leĝo ne rajtas esti celo de neprofitcela asocio.
Dum la komitata kunsido en Brno oni menciis, ke samtempe eblos trakti ankaŭ aliajn eventualajn modifojn de la statuto, interalie tiun proponitan de la usona landa asocio de UEA jam en marto 2025. Laŭ tiu propono jam ekde 251 membroj landaj asocioj havu ne unu sed du komitatanojn. La nuna limo estas 1 000 membroj, cifero kiun Esperanto-USA kaj la plej multaj aliaj landaj asocioj ne havas ŝancon atingi.

Alia propono, aperinta en novembro 2025, venis de la prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio, Alfons Tur i Garcia, kiu volas ke estu forigita el la statuto la frazo “Principe UEA akceptas el unu regno nur unu landan asocion, sed la Komitato rajtas akcepti plurajn”. Laŭ li tiu frazo, kombine kun la opozicio de Hispana Esperanto-Federacio, ĝis nun malebligis la akcepton de Kataluna Esperanto-Asocio kiel landa asocio de UEA.
Estrarano François Lo Jacomo en la komitata diskutejo kontraŭargumentis, dirante ke jam laŭ la nuna statuto la komitato ja rajtas akcepti pli ol unu landan asocion en unu lando.
”Prefere ol forigo de la frazo, vi konvinku sufiĉe da komitatanoj proponi la aliĝon de Kataluna Esperanto-Asocio kaj tiu subteno de pluraj komitatanoj pli pezos ol la opozicio de HEF. Forigo de tiu frazo kreskigos la riskon, ke en kelkaj landoj volos aliĝi pluraj konkurencaj asocioj, do la nomo ’landa asocio’ ne plu havos signifon ĉar ne plu estos ligo inter LA kaj teritorio,” li skribis en la komitata listo.
La katalunan proponon samloke komentis ankaŭ José Antonio del Barrio, komitatano B el Hispanio:
– Akcepto de KEA signifas modifon de la tuta strukturo de UEA, kun konsekvencoj en aliaj lingvaj teritorioj. Ĝi signifas akcepti ideologian koncepton ke teritorioj estu organizitaj laŭ lingvaj limoj, li skribis.
Li atentigis aldone, ke KEA ne estas politike neŭtrala asocio:
– Ĝi havas politikajn celojn, inter kiuj akiri sendependan internacian reprezentecon por Katalunio. Nu, tio estas legitima, sed la komitato devas tion konscii en sia decido.
Poste nenia plia diskuto pri la temo okazis en la komitato.

La 5-an de februaro estis dissendita la alvoko al eksterordinara kunsido de la komitato de UEA por diskuti ŝanĝojn en la statuto, la proponata tagordo enhavis nur unu punkton: ”kongruigo de la Statuto kun ANBI kaj WBTR”. Temas pri du nederlandaj leĝoj kiuj rilatas al la funkciado de asocioj.
Brandon Sowers, prezidanto de Esperanto-USA, tuj demandis, kial mankas en la tagordo la du validaj proponoj por statutŝanĝo – tiuj de Esperanto-USA kaj la prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio.
Respondis la prezidanto de UEA, Fernando Maia, kiu klarigis ke la estro de la komisiono pri statuta reformo ”rekomendis prioritatigi por la nunaj urĝaj traktoj nur la leĝajn postulojn”, kaj ke la komitato jam voĉdone aprobis tiun prioritatigon.
– Ja traktado de la leĝaj postuloj de ANBI kaj WBTR sole povos esti sufiĉe tempo-postula, Maia aldonis.
Brandon Sowers tiam atentigis, ke jam pasis preskaŭ tuta jaro de kiam la usona propono estis transdonita al la komitato.
– Ni estis paciencaj, eĉ kiam ŝajnis ke ni devos atendi ĝis Graco por ke nia propono estu konsiderata. Sed vidi ke eventuale al la Komitato nur estos permesate konsideri la proponojn pri la Nederlanda leĝo, kaj ĝi ne povos eĉ konsideri nian proponon, estas tro. Demokratio signifas, ke ĉiu devas ludi laŭ la samaj reguloj, kaj ke proponoj ricevitaj estu konsiderataj.
Luigi Fraccaroli, membro de la komisiono pri statutŝanĝo, skribis ke li preferas fidi la estron de la komisiono, kiu estas fakulo pri juro, kaj tial akceptis la proponon limiĝi je la statutŝanĝoj kiujn postulas la leĝo.
– Kvinmil-membra asocio celanta 8 miliardojn da homoj ne povas disperdi tiom da energio pri la interna funkciado. Ni ricevis Esperanton donace de Zamenhof, kiu elspezis sian vivon por ties disvastigo. Nia tasko estas donaci Esperanton al la cetera mondo, li argumentis.

Se la proponitaj aliaj statutŝanĝoj ne estos pritraktitaj nun, ili ne estos pritraktitaj dum multaj jaroj, ĉar la ĝenerala voĉdonado postulas multe da laboro kaj oni apenaŭ aranĝos novan en proksima tempo, argumentis Brandon Sowers. Pri tio li sendube pravas.
Laŭ Fernando Maia tamen la leĝaj aferoj urĝas, dum la aliaj proponoj ne pretas por pritrakto:
– La du nuntempe diskutataj proponoj estas sufiĉe nematuraj por eniri la tagordon de la 7-a de marto. Ni jam estas iom malfruaj, se ni deziras plenumi la leĝajn postulojn, do tiu urĝa aspekto ne povas esti malhelpita de neurĝa afero. Certe la Ĝenerala Voĉdono kreas grandan laboron, sed en ĝi ne povas eniri malmaturaj aferoj.
Brandon Sowers responde komentis, ke la komitato devus funkcii kiel sendependa demokratia instanco, sekvi la koncernajn procedurojn kaj havi klaran travideblon pri la proceduro. Zorgi, ke tiel funkciu la aferoj, laŭ li estas inter la taskoj de la estraro.
– En la nuna kunteksto, mi kredas, ke tio mankas. Esperanto-Usono sendis proponon antaŭ unu jaro. Laŭ nia kompreno, ni sekvis ĉiun regulon en nia sendo, kaj atendis ke la propono estus plusendita al la komitato, levita por diskuto kaj konsidero, kaj en iu momento, metita al demokrata voĉdono. Dum unu tuta jaro la respondo estas ĉiam ke bezonatas pli da tempo, ke oni eĉ ne povas konsideri la proponon, ĉiam por malsamaj kialoj.
Al tio Fernando Maia respondis, ke Brandon Sowers kompreneble rajtas proponi aldonon al la tagordo, tiel ke ankaŭ lia propono estu pritraktita dum la eksterordinara komitata kunsido. Evidente tamen nek la usona nek, des malpli, la kataluna propono estos aprobitaj de la komitato, ĉar ili eĉ ne estis pritraktitaj de la komisiono pri statutŝanĝo.
Sendepende de la eventualaj meritoj de la du proponoj, ilia sorto reliefigas la funkciadon de la gvidorganoj de UEA kaj precipe la letargian staton de la komitato mem.
La propono de Esperanto-USA estis laŭregule prezentita antaŭ unu jaro, sed rapide forgesita. Eĉ la tiama propra komitatano A de Esperanto-USA, la prezidanto de UEA Duncan Charters, ne antaŭenigis ĝin dum la komitataj kunsidoj nek reagis al instigoj de la prezidanto de Esperanto-USA.
Iom da diskuto pri ĝi fine okazis en la komitata listo fine de januaro, kiam Brandon Sowers ĝin relevis. Tamen la babiloj kondukis al nenio konkreta, kaj nun la propono ŝajne denove estos prokrastita al la tago de Sankta Neniamo.

– argumentis Luigi Fraccaroli. Nu, jen la problemo: La mondo ne volas lingvopolitikon. La lingvo ne rajtas havi sian propran politikon, ĝia evoluo devas esti pasiva kromprodukto de ĉiuj aliaj politikoj. Esperanto estas neŭtrala, sed ĉu oni volas lingvon neŭtralan, tio estas lingvopolitika decido, kiu devas konformi al la cetera lingvopolitiko de la unuopa lando. Sed se oni estas tiom nepolitikema ke oni eĉ ne volas okupiĝi pri neŭtrala politiko, tiam ja apenaŭ restas agoj fareblaj.
Vi pravas, ke la mondo ne havas intereson pri ”neŭtrala lingvo”, aŭ eĉ pri lingvoj ĝenerale. Oni parolu la ĉefan lingvon, aŭ oni dependu de interpretistoj kaj tradukistoj.
Kaj nun alfrontas nin la ”minaco” de tre lertaj AI-programoj kaj sistemoj, kiuj donas (laŭ mi) mortbaton al lingvolernado kaj lingvoinstruado, kaj kiuj forigas la bezonon de ia ”interlingvo”.
Kial mi lernu Esperanton, se mi povas demandi al ChatGPT aŭ Google Translate?
Alfronti tiun ĉi demandon estas multe pli grave, ol akiri potencon en UEA.
Lee
La mondo devas uzi Esperanton tiel ke la Anglalingvuloj povos reakiri sian nacian lingvon. Demandi por kio utilas Esperanto estas kvazaŭ demandi por kio utilas krimromanoj se ni havas krimstatistikon.
Estas mirinde, kiel homoj tro fidas je artefarita inteligento! Temas nur pri alia modismo de Interreto. Ekzemple: hodiaŭ neniu plu parolas pri nubokomputado, nek pri aliaj epokaj furoraĵoj, kiel, ekzemple, virtuala realo.
Tradukilo de Guglo estas utila, sed donas al oni iafoje (multfoje) stultajn rezultojn kaj eĉ sensencaĵojn. Laŭ io, kion iu iam ie diris, ĝi ne uzas artefaritan inteligenton por traduki tekstojn. Eble estas vere, ĉar iafoje oni vidas, ke ĝi uzas la anglan lingvon kiel lingvo-ponton. Estas interese (kaj amuze) ludi kun vortojn kaj interpunkcion, kiam oni ĝin uzas. Eĉ simplaj aldonaj citiloj, krisignoj kaj demandsignoj ŝanĝas la tradukaĵ[aĉ]ojn.
Oni legu la interesan artikolon de Toño del Barrio nomitan Malfidu la artan inteligenton, eĉ se ĝi parolas Esperanton! Jen ties koncerna interretadreso: http://www.delbarrio.eu/blo/2022/12/arta-inteligento-en-esperanto/
Alberto, eĉ se via komento estas tre malproksima al la temo, mi devas reagi.
Nubokomputado estas tre grava kaj kreskanta hodiaŭ.
La artikolo de Toño del Barrio estas tre bona kaj interesa. Tamen, citi artikolon de la jaro 2022 pri artefarita inteligento estas tute anakromisma.
Ekzemplo – en la artikolo al la komando:
la rezulto estis:
Nun mi faris la saman demandon al Opera AI ka jenj la rezulto
La progreso dum iom pli ol 3 jaroj estas nekredebla. Same pri tradukado, ankaŭ al kaj de Esperanto.
Dankon pro viaj edifaj komentoj, Cvi. Via reago estis al mi bonvena!
Vi tute pravas: la temo de mia komento estas tute impertinenta kaj stranga rilate al la temo de la artikolo, kiu parolas nur pri du landaj asocioj. Sed mi ne startigis tiun fadenon pri artefarita inteligento. Mi nur opiniis alies komenton. Kiel kutime oni vidas en reagoj al la artikoloj de Libera Folio, deflankiĝoj de la koncernaj temoj estas eĉ normalaj aferoj.
La artikolo de Toño del Barrio povas esti eksmoda, sed ties mesaĝo ankoraŭ validas.
Dankon pro via atento!
“Tradukilo de Guglo estas utila, sed donas al oni iafoje (multfoje) stultajn rezultojn kaj eĉ sensencaĵojn”
Mi ne povas juĝi specife la guglan tradukilon, sed miaj ĝeneralaj spertoj pri esperantaj AI-tradukiloj kaj pri la esperantistaro tra multaj jaroj montras al mi, ke la AI-tradukiloj ofte scipovas la lingvon (multe) pli bone ol la averaĝa samideano.
Tute certe, Francisco! Tion mi tute ne dubas: inteligentaj maŝinoj lernas rapidege kaj scipovas Esperanton multege pli bone eĉ ol mi!
Dankon pro via komento!
Estas konvene ripeti la demandon de sinjoro Miller: kial mi lernu Esperanton?
Oni ankaŭ povus demandi: kial mi lernu iun ajn alian lingvon ol la mian nacian lingvon? Estas tro pene studi iun ajn naturan lingvon. Eĉ Esperanton!
Mi rimarkis kiom Brandon jam kuracis la letargion de Esperanto-USA dum sia mandato kiel prezidanto. Nia landa asocio simile ofte lasis novajn ideojn kaj kontribuojn velki en nedecidado kaj ĝi estingis la energion de la proponintoj. Estos lacige, sed mi ne dubas, ke ĉi tia premo kaj demandado igos la komitato pli kaj pli aktiva por ke similaj proponoj ne estu ignorataj aŭ forgesataj dum jaroj. Neu la proponojn se ili estas malbonaj aŭ stultaj sed almenaŭ traktu ilin iel kaj iam inter la Universalaj Kongresoj. Alie homoj ne plu eĉ serĉos manierojn por evoluigi la asocion. Ŝajnas realisme havi atingeblajn celojn por membro-kvantoj.
Ŝajnas, ke vi kaj mi ne estas membroj en la sama landa asocio, amiko. Jes, proponoj devas esti traktataj! Sed mi spertis tion, ke Brandon subpremis proponojn multfoje kiam mi estis estrarano, do mi ne vidas lin kiel taŭgan defendanton de Demokratio, kaj li kuracis neniun letargion. Krom tio, se la organizo vere kredas, ke ĝi ne povas kreskigi la membro-kvanton, mi devas demandi, kial ĝi ekzistas? Ĉar tio estas ĝia ĉefa celo – disvastigi Esperanton per propagando kaj instruado. Laŭte postuli atenton ne estas meritado de pli da potenco.
Eble senintence, tboronczyk, vi devojiĝis de la ĉefa temo.
Alekso argumentis, ke per rifuzado eĉ pritrakti ĝustatempe la proponojn de E-USA kaj KEA, UEA malinstigas membrojn eĉ provi plibonigi la organizon.
Tiu opinio restus valida, eĉ se la proponoj estus absolute teruraj kaj Brandono estus la plej terura kaj maldemokratia prezidanto, kiun E-USA iam ajn havis.
Fakte, ne. Kiu kampanjas por demokratio sed aktive subpremis ĝin interne, tio gravas.
Tim, dum viaj 5,5 jaroj en la estraro de Esperanto-USA, la membrokvanto falis ĉiun jaron. Dum la du jaroj post via demisio, ĝi plialtiĝis je pli ol 100 homoj. Krome, dum tiuj du jaroj 12 homoj iĝis dumvivaj membroj, kio estas duoble pli ol la kvanto da dumvivaj membroj kiujn la asocio ricevis dum la kvin antaŭaj jaroj. Do ignoru mian opinion laŭvole, sed laŭ la nombroj raportitaj en la lastaj jarraportoj, ja estis letargio kaj la nuna estraro de la Usona asocio ŝajnas iom post iom solvi ĝin.
Laŭ la nunaj reguloj de UEA, el la tuta mondo nur Ĉinio havas pli ol 1000 membrojn kaj tiel rajtas havi aldonan komitatanon. En 2024, Usono havis 444 membrojn (laŭ la revuo Esperanto en aprilo 2025). Nur Ĉinio (1434), Kubo (451), Japanio (899), Italio (488), Germanio (821), kaj Francujo (695) havis pli. Ĉu pli ol duobliĝo de nia membrokvanto estas realisma? Eĉ nun, je nia sen-Tima rapido, mi timas, ke ne. Aldona komitatano je 500 membroj (anstataŭ 1000) ŝajnas al mi utile atingebla celo por kelkaj landaj asocioj. Malkonsentu se vi volas, sed la komitato almenaŭ havu la diskuton.
Sed tion vi ne diris. Vi diris, ke “Brandon jam kuracis la letargion de Esperanto-USA dum sia mandato kiel prezidanto.”
Pri la membrokvanto, kiom da membroj ni havis ne estis precize kalkulebla, ĉar la registraĵo de la Centra Oficejo estis malordigita. Je tiu tempo, la CO raportis, ke ni havis proksimume 500-550 membrojn, sed multaj estis neaktivaj kaj ne respondis al petoj. Kaj ne forgesu la pandemion. La nuna kreskado estas atingita ne pro Brandon, sed danke al Murry, kiu fokusigis atenton je membroreteno, Amanda, kiu heroe laboris pri ordigi la registraĵon, kaj Peggy, kiu nun gvidas la KM.
Tamen, letargio ne temas pri membrokvanto. Temas pri ĉu la membroj aktive partoprenas. Vi mem plendis, ke la samaj personoj verkis artikolojn por la bulteno. Ni havis pli da kandidatoj ol estraraj postenoj dum la pasinta voĉdonado nur ĉar oni ekster la Nomuna Komitato varbis 2 esperantistojn. Mi aŭdis, ke homoj ne volontulas por komitatoj kaj projektoj. Kiu estros la filmkonkurson se nek vi nek Katie? Ĉu letargio estas vere solvita?
Ĉu pli ol duobliĝo de nia membrokvanto estas realisma? Jes. Kial ne? Mi scias pli da esperantistoj, kiuj ne estas membroj ol kiuj ja estas. Ili taksas, ke la organizo ne gravas en sia vivo. Se la organizo fokusus sur sia misio difinita en sia statutaro, anstataŭ malŝpari energion je aliaj aferoj, ĝi povus altiri pli da membroj. Se ĝi kreus edukajn kursojn kaj materialojn, la organizo povus kapti novajn membrojn el la diplomitoj. La potencialo estas granda, sed…
Kreskado sen daŭra atento ne estas daŭrigebla. Ĉu la organizo havas la rimedojn kaj fokuson por tio?