Esperanto en la dosieroj de Epstein

La publikigo de granda kvanto da dokumentoj el la retpoŝto de la usona sekskrimulo Jeffrey Epstein kaŭzis skandalojn en pluraj landoj. Multaj gravaj politikistoj evidente sekrete havis proksimajn kontaktojn kun Epstein kaj eĉ vizitis lian nun fifaman insulon. Konataj esperantistoj ŝajne mankas en la ĝis nun publikigitaj dosieroj, sed Esperanto mem estas menciita.

Noam Chomsky kaj Jeffrey Epstein en privata aviadilo. Foto: House Oversight Committee
Noam Chomsky kaj Jeffrey Epstein en privata aviadilo. Foto: House Oversight Committee

Jeffrey Epstein (1953–2019) estis usona investisto, kiu amasigis grandajn riĉaĵojn kaj iĝis fama mecenato, sed poste estis malkaŝita kiel sekskrimulo. Li estis unuafoje juĝita pro sekskrimoj kontraŭ neplenaĝaj knabinoj en 2008, kaj poste denove arestita en 2019, suspektita pro homkomerco. Li mortigis sin en la arestejo.

La aresto kaj morto de Epstein spronis grandan kvanton da konspirteorioj en Usono, ĉefe ĉar inter liaj amikoj kaj konatoj estis multaj famaj personoj, kiuj povus esti implikitaj en liaj krimoj, se Epstein restus viva kaj oni plu esplorus liajn krimojn. Tial dum jaroj aŭdiĝis postuloj pri publikigo de liaj dosieroj, kaj nun granda parto de la dokumentoj estas publikigita de usonaj aŭtoritatoj.

Inter la publikigitaj dokumentoj ŝajnas manki tiaj, kiuj povus esti malutilaj al prezidento Donald Trump, kiu same estis inter la amikoj de Epstein. Ja estis publikigitaj dokumentoj kiuj montras proksimajn amikajn rilatojn de multaj aliaj diverslandaj gravuloj kun Epstein.

Konataj esperantistoj ĝis nun ne estis trovitaj inter la amikoj de Epstein, sed la vorto ”Esperanto” aperas en la dokumentoj almenaŭ dufoje, en mesaĝoj senditaj en septembro 2015. Tiam Epstein jam estis kondamnita pro devigado de neplenaĝaj knabinoj al prostituo kaj pasigis jaron en nesevera malliberigo.

En unu el la mencioj, en retpoŝta mesaĝo al Epstein de neidentigita persono, la vorto aperas nur preterpase, kiel simbolo de io nesukcesinta. Pli interesa estas la alia mesaĝo, sendita al Epstein de la konata lingvisto Noam Chomsky.

En pli frua mesaĝo Epstein dankas pro la afableco de Noam Chomsky kaj lia edzino Valeria kaj rakontas ke liaj komputistaj spertuloj demandis, kial Chomsky instruas al maŝino lingvon ”kiu estas tiel ambigua kaj plena de nelogikaj eroj”.

Respondante al Epstein, Noam Chomsky rakontas, ke la demando de la komputistoj memorigas lin pri la fama filozofo Rudolf Carnap, kiu fakte mem estis esperantisto. Jen traduko de la plena teksto de la letero:

Septembro 6, 2015 je 20.12

Okupata semajno, multaj prelegoj. Plej bona tempo por ni estus la 16-a. Havos prelegon en Harvard tagmeze, sed libera poste.

Via komputilisto memorigas min pri la unua fojo, kiam mi renkontis Carnap. Li ne povis kompreni, kial homoj parolas lingvojn, kun ties ĉiuj neregulaĵoj kaj komplekseco. Kial ne ĉiuj simple parolas Esperanton (kiu, kvankam li ne rimarkis tion, uzas ordinaran latinidan gramatikon kun tre malgrandaj ŝanĝoj)? Aŭ pli bone, kial ni ne ĉiuj parolas predikatan kalkulon?

Frege, Tarski, kaj aliaj same pensis, ke homa lingvo ne valoras studon. Oni eĉ povas konstrui paradoksojn en ĝi. Granda devio de la riĉa tradicio, kiu en la moderna periodo devenas de Galileo kaj la granduloj de la moderna scienco.

Noam

Probal Dasgupta, lingvisto kaj antaŭa prezidanto de UEA, kredas ke ĝuste la interrilatado kun Rudolf Carnap kaŭzis la skeptikan sintenon al Esperanto. Laŭ li Chomsky ofte diris similajn aferojn pri Carnap.

”Chomsky rakontis al mi en letero ke Carnap insistadis ke Esperanto estas same perfekte logika kiel la simbolozaj ’lingvoj’ uzataj de matematikaj logikistoj”, skribas Probal Dasgupta en mesaĝo al Libera Folio.

Kiam Probal Dasgupta esprimis sian miron pri la asertata diraĵo de Carnap, Chomsky respondis, ke ne indas miri. Chomsky aldonis ke liaj kolegoj en la fakultato pri filozofio ”ŝajnas vere kredi ke la atika dialekto de la helena estis perfekte logika lingvo kaj tial estis inda portanto de la plej altaj filozofiaj ideoj”.

”Mi devas agnoski ke mi citas laŭmemore, ĉar mi ne scias, kien mi metis tiun leteron de Chomsky el la papera epoko”, Probal Dasgupto aldonas.

Laŭ la publikigitaj dosieroj de Epstein evidentas, ke Noam Chomsky kaj lia edzino Valeria dum longa tempo havis tre amikan rilaton al Epstein. En 2019, kiam la usonaj aŭtoritatoj denove komencis esplori la suspektatajn krimojn de Epstein, li petis konsilon de Chomsky.

En sia afabla respondo Chomsky interalie parolis pri la ”histerio kiu estiĝis ĉirkaŭ la mistrakto de virinoj, kiu atingis la punkton kie eĉ dubigi akuzon estas krimo pli aĉa ol murdo”. En alia mesaĝo Chomsky skribis, ke estis tre valora sperto havi regulan kontakton kun Epstein.

Epstein interalie donis al Chomsky konsilojn en financaj aferoj. La geedzoj Chomsky ĉeestis vespermanĝojn en la Novjorka domo de Epstein, tranoktis en liaj apartamentoj en Novjorko kaj Parizo, vizitis lian bienon en Nov-Meksiko kaj ĉeestis plurajn universitatajn renkontiĝojn kun li.

Noam Chomsky nun estas 97-jara kaj ne aperis publike post apopleksio kiun li suferis en 2023. Lia edzino Valeria Chomsky en publika pardonpeto agnoskis ke la duopo faris gravan eraron kaj agis malatente, kiam ili proksime interrilatis kun Epstein, ne unue zorge esplorinte lian fonon.

Samtempe ŝi skribis, ke Epstein ”trompis” ilin, sed ke ili neniam vizitis lian nun fifaman insulon, kiu ŝajne funkciis kiel bordelo por famuloj kaj riĉuloj.

Legu pli: Carnap – filozofo forgesita de esperantistoj

Aboni
Avizi pri
68 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Markos
Markos
2026-02-10 7:36

Per sia aserto, ke Esperanto havas latinidan gramatikon, Chomsky montris, ke li ne bone esploris la aferon. Kvankam la vortprovizo estas grandparte latinida, la gramatiko plej bone karakterizeblas kiel ege reguligita versio de la slava (rusa/pola) gramatko kun aldono de germanaj/jidaj reguloj por la uzado de la difina artikolo. La reguligo certe estas influita de tiutempaj gramatikteorioj, kiuj estis forte influitaj de la latina gramatiko, sed ne temas pri io latin_id_a, kaj ĉiuokaze tiu reguligo estas lingvonivelo, kiu malpli interesus Chomsky ol la gramatikaj ecoj, kiujn Zamenhof subkonscie enmetis en la lingvon, kaj tiuj kompreneble sekvas la modelon de la lingvoj, kiujn Zamenhof plej bone regis, nome la rusa, pola, jida kaj germana, ne la latinidaj lingvoj.

Jens Stengaard Larsen
2026-02-10 10:40

Ligi Esperanton kun scienca famulo kiel Rudolf Carnap havas tre pozitivan efikon en la ĝenerala publiko, sed Noam Chomsky mem estas laŭmerite scienca famulo kaj sekve komprenas ĉiujn malfortojn en la filozofio de Carnap. Aserti ke Esperanto estas pli logika ol aliaj lingvoj ne estas pli bone ol diri ke la antikva Greka estas tia. Iuj serĉas la lingvan perfektecon en la pasinteco, aliaj en la estonteco — sed Chomsky serĉas ĝin en la nuntempo. Laŭ li, la homa logikkapablo esprimiĝas same bone en ĉies ajn lingvo kaj alia opinio estas tute simple rasismo.
En la akademia mondo oni ankoraŭ ligas Esperanton kun la ideo de progreso en la lingvo, kvankam ĝi estis multe pli karakteriza por la Ido-movado kaj hodiaŭ apenaŭ subtenata eĉ de la restantaj Idistoj mem. La problemo estas ke ni neniam klare anstataŭigis tiun ideon per iu alia.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Jens Stengaard Larsen
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-02-10 14:05

Ofte la asertoj, ke Esperanto estas “logika lingvo”, celas nur tion, ke en ĝiaj gramatiko kaj vortfarado la reguloj havas malpli da esceptoj ol en multaj naciaj lingvoj. Prefere oni do diru tiel kaj ne parolu pri “logikeco”. (Kaj tiun aferon lingvisto eble dezirus ankoraŭ reformuli: en la gramatiko kaj vortfarado estas malpli da _reguloj_.)

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Jouko Lindstedt
Lu Wunsch-Rolshoven
2026-02-10 16:57
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi memoras, ke “logikeco” pri lingvo estas ne sufiĉe bone difinita nocio kaj do ne estas tre konsilinde uzi tiun vorton, kiel atentigis jam Max Mangold en konsideroj pri la relativa facileco de Esperanto.

Rilate al la konstato pri Esperanto, ke “en ĝiaj gramatiko kaj vortfarado la reguloj havas malpli da esceptoj ol en multaj naciaj lingvoj” – ĉu ie en iom serioza lingvistiko troveblas kvanta detaligo pri tio? Ĉu estas proksimume duono aŭ kvarono aŭ dekono – aŭ kiel oni povas kvante priskribi tion, eble malsame laŭ diversaj kampoj de la gramatiko?

Efiko de la malplio da reguloj estas, ke homoj lernas Esperanton pli rapide ĝis certa nivelo ol naciajn lingvojn. Mi iom legis pri la studoj de ekz. Edward L. Thorndike, Laura Kennon kaj Helen Eaton (1928-32; publ. 1933), laŭ kiuj (por la angla kiel denaska lingvo) 20 horoj de Esperanto similas al 100 horoj de la franca, itala, hispana aŭ germana; 40 horoj de Esperanto similas al 200 horoj de la franca aŭ germana. Elizabetta Formaggio (1989) venis (por la itala kiel denaska lingvo) al 160 horoj de Esperanto, kiuj similus al 596 horoj de la franca (jes, tiel; ankaŭ 75 h de Eo laŭ ŝiaj studoj similas al 280 h de la franca). Mi demandas min, ĉu 1000 horoj de Esperanto kun tiaj lingvoj similas al 4000 horoj de la angla (por denaskuloj de latinidaj aŭ de aliaj ĝermanaj lingvoj) – aŭ ĉu tiam la efiko de la pli simpla gramatiko jam malaperis kaj restas nur la efiko ĉe la vortfarado, kiu alportas nur eble la duonon, do similecon al 2000 horoj de la angla.

Eble ne kompleta flankaĵo estas, ke en la praktiko en unu sama vivo oni ne povas fari la du eksperimentojn – lerni unue la anglan aŭ Esperanton. El la du realismaj variantoj la lernado de la angla unue estas multe pli ofta (kvankam laŭ konataj faktoj supozeble malpli saĝa). Kiun parton de la horoj uzitaj por la angla (lernado kaj praktiko) oni poste bezonas por Esperanto? Ĉu unu kvarono, se temas pri ekzemple jam 1000 horoj por la angla (lernanto eble 15-jara) – do 250 horoj por la sama nivelo en Esperanto? Ĉu nur 200, nur 150, nur 100 horoj? Iuj homoj raportas pri “dekono” – sed ĉu ekzistas iu ajn studo pri tio?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-02-10 19:14
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Kiel lingvisto mi nombrus ne “la esceptojn al la reguloj” sed simple la regulojn en iu parto de la lingvo – ĉar ankaŭ esceptoj estas reguloj, nur kun malpli vasta aplikeblo. Sed mi ne scias, ĉu iu vere provis fari tiajn kalkulojn komparante du lingvojn. Ofte oni prikomentas nur malgrandajn partojn de la gramatikoj.

Nia karmemora Renato Corsetti ofte memorigis, ke pri la propedeŭtika valoro de Esperanto ne ekzistas science plenvalidaj studoj, nur diversaj interesaj indikoj. Kaj mi supozas, ke tiel estas ankaŭ rilate la lernadon de Esperanto kompare kun la lernado de iu alia lingvo. Kompreneble estas relative facile konvinki homojn pri tio, ke la gramatiko de Esperanto estas pli rapide lernebla ol tiu de lingvo X, sed kiom pli rapide, tion estas malfacile diri.

Rilate la komparon kun la angla, la problemo estas, ke en pli kaj pli da landoj ne plu eblas trovi por eksperimento medion, kiu estus “purigita” de la angla. La gejunuloj naskitaj dum ĉi tiu jarcento estas en multaj eŭropaj landoj tiom ĉirkaŭataj de la angla en muziko, filmoj, komputilaj ludoj, interreto ĝenerale, ke “lerni” la anglan – ĉar ili tion jam komencis – estas por ili pli facile ol lerni Esperanton.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Jouko Lindstedt
Lu Wunsch-Rolshoven
2026-02-11 11:10
Respondo al  Jouko Lindstedt

Multan dankon pro viaj respondoj kaj komentoj, kara Joŭko!

Iom imprese kaj preskaŭ ŝoke, ke Esperanto ekzistas dum pli ol cent jaroj – kaj ankoraŭ lingvistiko ŝajne sukcesis atingi science validajn studojn nek pri la propedeŭtika valoro nek pri la pli rapida lernebleco. 😮

Vi skribas: “La gejunuloj naskitaj dum ĉi tiu jarcento estas en multaj eŭropaj landoj tiom ĉirkaŭataj de la angla en muziko, filmoj, komputilaj ludoj, interreto ĝenerale, ke ‘lerni’ la anglan – ĉar ili tion jam komencis – estas por ili pli facile ol lerni Esperanton.”

Aliflanke Dr. Christopher McCormick de la anglan-instrua entrepreno skribis en novembro 2024:
“Young people at the heart of English proficiency decline.

Over the past decade, the youngest cohort surveyed in the EPI survey (18-20 year olds) have gone from exhibiting the highest level of English proficiency out of all age groups to the lowest.”
EPI: English Proficiency Index
(Proksimume: Junuloj ĉe la kerno de la malkresko de la angla-scio.
Dum la pasinta jardeko la plej juna kohorto en la EPI-enketoj (18-20jaraĝaj) iris de la plej alta nivelo de angla-scio el ĉiuj aĝoj al la plej malalta.)
https://corporatelearning.ef.com/en/resources/articles/epi-english-proficiency-decline/

Interese, ĉu ne? Eble vere por la junuloj lerni la anglan plifacilas ol lerni Esperanton – sed ĉu ili vere lernas la anglan?

(Mi koncedas, ke EPI ne prenas hazardan samplon el la tuta loĝantaro, sed nur tiujn, kiuj vizitas la retejojn de EF. Do statistike la afero ne estas jam klara rilate al la tuta loĝantaro.)

(Iom simile prof. David Crystal proksimume en 2018 informis, ke la nombro de angla-parolantoj – laŭ la de li prijuĝata nivelo – iris de 2,0 miliardoj al 2,3 miliardoj dum 15 jaroj, do plus 15 %; dume la monda loĝantaro kreskis pli, nome per 20 % …)

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-02-11 11:34
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

“Iom imprese kaj preskaŭ ŝoke, ke Esperanto ekzistas dum pli ol cent jaroj – kaj ankoraŭ lingvistiko ŝajne sukcesis atingi science validajn studojn nek pri la propedeŭtika valoro nek pri la pli rapida lernebleco.” – La kialoj estas iusence ekstersciencaj. Ofte oni bezonus du pli-malpli egalajn grupojn de lernantoj, kiujn oni devus observi dum kelkaj jaroj, kaj en unu el kiuj Esperanto havus iun rolon (depende de la esplordemando), en alia nenian rolon. Kaj ne funkcias, se la lernantoj aŭ la gepatroj mem rajtas elekti la grupon, oni devus lotumi hazarde. Kaj jen venas la problemo: en la Esperantan grupon eble ne rajtus eniri iu, kiu tre volus; kaj en ĝin povus eniri iu, kiu tute ne volus (mi iam renkontis sinjorinon, kiu ankoraŭ pensis amare pri tio, ke en la kvindekaj jaroj ŝi devis lerni Esperanton en lerneja eksperimento). Sed se oni konsiderus la proprajn dezirojn de la lernantoj kaj la gepatroj, la grupoj ne plu estus kompareblaj, ĉar la komencaj sintenoj al Esperanto estus malsamaj.

Lu Wunsch-Rolshoven
2026-02-12 15:38
Respondo al  Jouko Lindstedt

Hm. Mi metus la klasanojn kun siaj gepatroj en tri korbojn: a) tiuj kiuj nepre volas lerni la anglan, b) tiuj kiuj nepre volas lerni Esperanton, c) tiuj kiuj pretas subiĝi al lotumado, ĉu ili lernu (unue) dum unu jaro Esperanton (c1) aŭ la anglan (c2; poste ili ambaŭ havu la eblecon lerni la alian lingvon, eble en la tria jaro). Do la lotumado en c) temus nur pri la sinsekvo. Nur la c-infanoj taŭgos por la eksperimento.

El la rezultoj de la du grupoj c1 kaj c2 post unu jaro eblus konkludi, kia estas la rilato inter la du lernrapidecoj por komparebla nivelo de DNA. Eble estus saĝe testi ankaŭ post tri, ses kaj naŭ monatoj.
Post la dua jaro, kiam c1 kaj c2 lernos la anglan, oni povos kompreni, ĉu la lernrapideco de la c1-infanoj (unue Esperanto) signife superas tiun de la c2-infanoj en la unua jaro. Krome, ĉu la rezulto post unu jaro de la angla similos al tiu de la c2-infanoj post du jaroj. Eble necesus tria jaro, sed du jaroj ja permesos iom da bone bazitaj supozoj.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-02-11 12:08
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Jes, la angla ne estas tiom parolata ĉie, kiel oni ofte supozas. Aliflanke, se Esperanto estus tiom uzata tutmonde kiel la angla nuntempe, ni certe nomus tion “fina venko”.

Johannes Genberg
2026-02-11 11:22
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi menciu, ke mia filego, kiu estas preskaŭ 11-jaraĝa kaj antaŭe diris ke li volas lerni Esperanton jam parolas la anglan sufiĉe bone por ke ni du povas interparoli en ĝi. Kaj tio tute sen vera voli lerni ĝin. En Esperanto li konas nur kelkajn vortojn.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-02-11 11:38
Respondo al  Johannes Genberg

Mia 10-jara nepo estas denaske dulingva, germana-finna. Ĉar li loĝas en Germanio, la germana estas la pli forta lingvo, sed li scias legi kaj paroli finne. Tamen oni jam rimarkas, ke kelkfoje li rememoras anglan vorton pli rapide ol la respondan finnan.

Johannes Genberg
2026-02-11 13:00
Respondo al  Jouko Lindstedt

Estas same pri miaj du filoj (sveda-japana).

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Johannes Genberg
Lu Wunsch-Rolshoven
2026-02-13 9:30
Respondo al  Johannes Genberg

Eble indas memorigi, ke la angla estas ĝermana lingvo. La lerntempa rilato inter ĝi kaj la aliaj ĝermanaj lingvoj estas eble triono aŭ malpli de tiu sama por la angla kaj la japana (kaj ankaŭ la finna estas multe pli for de la angla ol sveda kaj germana). Oni parolas ankaŭ pri ‘lingva distanco’.

La procentaĵoj de homoj sciantaj la anglan tion substrekas. En Svedujo (kaj Danio, Nederlando) proksimume 90% de la homoj parolas la anglan, en suda kaj orienta Eŭropo estas pli en la regiono de 30% (ekz. Pollando, Bulgario kaj Italio). Por Ĉinio enketo montris, ke 1% scias konversacii en la angla, en Japanio eble 15%.

Indas vidi ankaŭ la tutan mondon, kiam temas pri lingvoscio.

Johannes Genberg
2026-02-13 12:28
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Vi certe pravas pri tio. Sed li lernis tiom multe eĉ sen ia penado. Ne ĉefe ĉar la angla similas al la sveda (certe tielas) sed ĉar la angla estas ĉie, kaj ĉie en la retaj lokoj, kiujn li vizitas.

Tio estas la avantaĝo de la angla: ĝi estas ĉie (almenaŭ en Svedio), kaj la pasiva lernado de la lingvo kompensas ties mankojn pri facileco.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-02-13 17:12
Respondo al  Johannes Genberg

Mi iom multe spektis du svedajn televidajn seriojn pri ordinaraj homoj, kiuj renovigas aŭ konstruas siajn domojn. La plimulto el ili – malsamaj en ĉiu epizodo – spicis sian paroladon per anglaj frazoj – kaj ne ĉar tiuj frazoj similas al la respondaj svedaj, sed ĝuste ĉar per ili oni diras iun aferon alimaniere, kvazaŭ pli trafe. Same kondutis la programgvidantoj. (Mi havas la impreson, ke inter la pli aĝaj svedlingvanoj en Finnlando oni uzas tiumaniere la finnan, sed inter la junaj svedlingvanoj pli kaj pli la anglan.)

Lu Wunsch-Rolshoven
2026-02-14 8:46
Respondo al  Johannes Genberg

La problemoj de la angla (kaj de aliaj etnaj lingvoj) ne montriĝas tiom forte tuj en la komenco, sed post multaj jaroj: Oni lernas kaj lernas – kaj plu ĉiu nova teksto enhavas plurajn nekonatajn vortojn.

La fakto, ke la angla estas ĉie, ne povas kuraci tion. Kontraste ĉiam denove oni sentas sian propran statuson de nedenaskulo.

Antaŭ jaroj mi trovis en anglalingva gazeta frazo de 37 vortoj tri nekonatajn. Do mi demandis en Facebook, ĉu aliaj scias ilin. Unu germano loĝinta en Britio dum kvin jaroj por lernejo kaj studoj informis, ke ankaŭ por li du vortoj estis nekonataj.

Kiel pri vi: Kiam vi legas tekston aŭ diskuton en la angla – ĉu vi komprenas ĉiun vorton? (Mi parolas pri tekstoj de angla-denaskuloj.) Kaj kiam vi legas en Esperanto, kiom ofte mankas vortoj?

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Lu Wunsch-Rolshoven
Johannes Genberg
2026-02-15 10:38
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Tiun kritikon mi ofte aŭdas pri la angla, sed oni ja povas diri la precize saman pri Esperanto.

Mi ne estas bona ekzemplo, ĉar mi povas kompreni preskaŭ ĉiom en anglaj tekstoj, inkluzive akademiaj. Tio estas ĉar mi en mia junaĝo tre volis paroli la anglan, kaj ĉar mi treege ŝatis rigardi filmojn, mi rigardis tiom multe da holivudaĵoj ke mi ekpovis kompreni ĉiom eĉ sen subtekstoj (ne estas tradicio dubli filmojn en Svedio). Tial mi ankoraŭ, malgraŭ preskaŭ 10 jaroj da studado de Esperanto, esperimas min pli komforte en la angla ol en Esperanto. Mi parkere povas diri preskaŭ ĉion ajn en la angla, dum mi ankoraŭ devas serĉi bezonatajn vortojn en vortaroj de Esperanto.

La kialo estas, laŭ mi, ke dum la longaj jaroj oni aldonis tiom da vortoj kaj tiom da kvazaŭoficialaj reguloj en la lingvon ke ĝi efektive ne plu estas tiel facila, kiel asertas la propagando.

Tio ne estus problemo se oni povus ricevi pasivan lernadon per ekz. filmoj, muziko, komiksoj ktp, kiel oni povas en la angla. Sed Esperantujo ne eldonas tiom da tiuj, aparte ne kompare al lerniloj por komencantoj. Kiel peti kafon en Esperanto ĉiuj tuj lernas (same por la angla), sed oni devas ofte longe serĉi respondon pri pli malsimpla esprimo, kaj tio nur sencas por fervorulo kiel mi. Ne surprizus min, se la ĉefa problemo en Esperantujo ne estas eternaj komencantoj, sed eternaj mezniveluloj, ĉar tiel mankas rimedoj kaj oportunoj de pasiva lernado por tiuj.

La alia solvo estus, ke Esperanto montrus ĉiujn regulojn en si mem, ke oni simple ne devus konsili eksterlingvajn fontojn por kompreni iun vortosignifon aŭ esprimmanieron, sed pro la tradicio de la esperantistoj imiti ekzistantajn lingvojn (aparte la francan), tio ja ne eblas. Ne helpas ke tiom da lertuloj ankaŭ asertas ke iu persona gusto de esprimo estas ĝusta kaj la aliaj ne, kvankam ankaŭ ili bonus. Esence, la esperantistaro mem malsimpligis Esperanton tiel, ke ties originaj avantaĝoj estas nun nur teoriaj, ne efektivaj.

Mi aŭdacas veti, ke la sama homo, kiu havas problemon lerni la anglan ankaŭ havas problemon lerni Esperanton. Jes, ĝi estas pli facile lernebla ol la angla, sed ne tiom multe ke la homo kiu ne povas paroli la anglan povus perfekte kaj senpene esprimi sin en Esperanto. Oni nur devas viziti ĉian ajn retforumon por sperti kiom ofte homoj misesprimas sin en Esperanto, eĉ pri facilaj aferoj.

Kiam mi legas tekston de iu, kiu vere ŝatas uzi maloftajn vortojn, mi ne malofte devas ĉesi legi ĝin kaj kopii kaj alglui la tekston en Google Translate kaj peti ĝin traduki la tekston al la angla por ke mi povu finlegi.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Johannes Genberg
Jens Stengaard Larsen
2026-02-15 18:20
Respondo al  Johannes Genberg

Nu, Johannes, se al vi la Angla estas tiom facila, ja estas ne laste ĉar vi siatempe same arde provis lertiĝi pri ĝi kiel vi nun faras pri Esperanto. Mi mem komencis lerni la Anglan kun simila sinteno kiel vi, sed malkovris Esperanton jam 13-jara. Mi tre ŝatas uzi la Anglan, sed grandparte mi tion faras por argumenti por Esperanto en sociaj retejoj. Alilingve mi pli malofte sukcesas vivigi debaton.

Mi lastatempe malkovris kial la Angla estas tiel masive akceptata kiel internacia ĝuste en Skandinavio. Jam en 1920, kiam Esperanto estis proponita al la Ligo de Nacioj, Svedio kaj Norvegio estis la solaj kiuj kontraŭproponis la Anglan; kaj Danio estis la sola kies reprezentanto sugestis konsideri ankaŭ aliajn planlingvojn (ŝi estis studinto de fonetiko ĉe Otto Jespersen). Mi forte suspektas ke tio rilatas kun la malpermeso de alkoholaĵoj en Usono enkondukita ĝuste tiutempe. La homoj kiuj seriozis pri la Ligo de Nacioj estis precipe la pacifistoj, kaj la tiama pacifista kaj kontraŭalkohola movadoj intime interrilatis.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Jens Stengaard Larsen
Johannes Genberg
2026-02-16 8:38

Havi tiom da oportunoj pasive sperti la anglan treege helpas kiam oni volas lerni ĝin. Mi ne estas aparte talenta pri lingvoj. Mi male konsideras min meznivela. Estas multaj svedoj el mia generacio kiuj parolas samnivele aŭ pli bone ol mi.

Sed tio ne estas kion mi celas diri. La pli interesa demando estas, kial mia lernado de Esperanto estas tiel penoplena? Ĉu ne Esperanto estas TIEL pli facila ke ĉiu ajn povas lerni ĝin post nur iom da tempo? Tio evidente ne pravas. Aŭ mi estas aparte stulta, aŭ Esperanto ne estas tiel facila en la efektivo. Almenaŭ ne tiel facila, ke oni povas aserti ke iu, kiu ne bone povas lerni la anglan povas “ho tiel glate kaj rapide lerni Esperanton”.

Mi jam listigis miajn konkludojn kial Esperanto ne estas tiel facila supre. Tro da vortoj kaj tro la kvazaŭoficialaj reguloj, kiuj tute sennecese malsimpligas la lingvon, farante Esperanton ne facila lingvo, sed nur iom pli facila, kaj tio ja ne sufiĉas por homoj, kiuj serĉas alternativon al la angla.

István Ertl
2026-02-16 9:22
Respondo al  Johannes Genberg

Jes, Esperanto ne estas TIEL (au TIOM 🙂 ) facila. “Propagandante”, mi preferas diri ke ghi estas pli kreiva kaj pli demokratia ol etnaj lingvoj, kiujn oni lernas kun konsidero pri ties normoj, regataj de ties denaskuloj.
Pri “tro da vortoj” mi ne konsentas En chiu lingvo oni povas lerni tiom da vortoj kiom oni deziras/bezonas, nek pli nek malpli. Kaj Esperanto ech havas la avantaghon ke per malpli da lernendaj radikoj oni atingas posedon de pli da vortoj.

Johannes Genberg
2026-02-16 9:37
Respondo al  István Ertl

Mi konsentas, ke oni povas esprimi sin bonege per pli-malpli nur la fundamentaj vortoj. Tio tamen nur helpas se la lingvanoj esprimas sin tiel. Lernantoj imitas la lertulojn, ĉar ili ne scias, kio estas lernenda kaj kio ne. Se ne eĉ la lertuloj emas simpligi sian lingvouzon, kial novaj parolantoj tiel faru, aŭ eĉ sciu ke oni tion eĉ povas fari.

Esperanto estas tre krepova lingvo, tial mi ankoraŭ ŝategas ĝin. Pri la popolrega parto, tio temas pli pri la politiko de la organizoj ol pri la lingvo mem.

István Ertl
2026-02-15 19:23
Respondo al  Johannes Genberg

Jes, Johannes tre bone priskribas problemon.
Kun la paso de la tempo, Esperanto ighis pli kompleksa: tiel kompleksa kiel homa lingvo bezonas esti por esprimi chiom de la homa spertaro. („oni aldonis tiom da vortoj kaj tiom da kvazaŭoficialaj reguloj”: mi dirus tamen plie ke elformighis kutimoj kaj preferoj. Principe eblas uzi Esperanton lau la origina vort-aro kaj regularo.) Sed la uz-okazoj, kaj precipe la okazoj pasive sperti Esperanton, ne evoluis supren lau la sama kurbo. Rezultas malekvilibro: por atingi altan nivelon de Esperanto, precipe se proksiman al denaskula, necesas ofte simila investo de tempo kaj diligento kiel por la angla au por alia etna lingvo.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-02-15 21:22
Respondo al  István Ertl

Tre akravida analizo, István – mi eĉ kopiis ĝin por memori kaj mediti. Nur unu komenteto: la plej fluan nivelon de Esperanto (KER C2) mi ne nomus “denaskula”, ĉar pro manko de Esperant-lingvaj lernejoj granda parto de niaj denaskuloj restas parolantoj de nura “hejma lingvo”.

István Ertl
2026-02-15 23:53
Respondo al  Jouko Lindstedt

jes, mi fakte pensis (sed ne vortumis tiel) ke mi celis “denaskula” ne en la Esperanta senco, sed lau la kutima koncepto ke la atinginda modelo por lernanto estas la denaskuloj de tiu lingvo (kvankam ech tiu ideo por la angla ne plu nepre validas).

Johannes Genberg
2026-02-16 9:28
Respondo al  István Ertl

Mi ne konsentas ke Esperanto fariĝis “tiel kompleksa kiel homa lingvo bezonas esti”. Estas la malo.

Mi pensas ke ni povas interkonsenti, ke Esperanto celas esti tiel facila kiel eble, dum ne perdi iom da riĉeco trovebla en aliaj lingvoj. Naturaj lingvoj enhavas multe da nenecesaĵoj por komunikado, tion neniu esperantoparolanto kontraŭas. Ŝajne, tamen, oni ne povas vidi la samon pri nia kara lingvo.

Ekz, vi mem uzis la vorton “kompleksa”. Kial vi ne diris “malsimpla”? “Simpla” troviĝas en la Fundamento, dum kompleksa ne. Kion tiu vorto donas al la lingvo, kiun “malsimpla” ne povas? Laŭ mi nenion. Kaj ni ankaŭ havas la vorton “komplika”, kiu esence signifas “ĝene malsimpla”. Kial oni bezonis tiun vorton? Kio estas malbona pri “ĝene malsimpla”? Unue oni devis lerni unu vorton. Nun oni devas lerni tri, kun la pli-malpli sama signifo. Kiel parolanto povas scii, kiun vorton oni uzu kiam, sen studado de la lingvo sammulte kiel de la angla?

Zamenhof celis la plej malgrandan vortaron kiel eble. Sed aliaj malŝatis la rezulton. Anstataŭ uzi la tre utilan vortkunigan sistemon, oni preferis krei novajn vortojn. Tial oni ne diras “flugveturi” sed “aviadi”. Kaj anstataŭ uzi ekzistan vorton, oni volis vorton pli similan al iu de alia lingvo. Tial ni havas la vorton “realo” apud “efektivo”. Oni ankaŭ volis eviti la “mal-“vortojn. Tial ni havas la vorton “kurta” apud “mallonga”. Kaj oni volis pli da nuancoj en pli mallongaj esprimoj/vortoj, kaj tial ni havas “kompleksa” anstataŭ “ĝene malsimpla”.

Resume, imitante aliajn lingvojn, la esperantistoj rekreis la samajn problemojn al Esperanto, kiujn ĝi estis elpensita por solvi!

Ĉu pro manko de memfido pri la logiko de la lingvo, ĉu pro lingva ŝovinismo, ĉu pro senkapa senzorgo, mi ne scias. La rezulto tamen estas lingvo, kiu devojaĝis tiel multe de la origina celo, ke mi apenaŭ povas konsenti, ke ĝi estas la pli bona alternativo de la angla en la nuna mondo. Tio tamen ne gravas, ĉar nun eĉ tiu, kiu tute ne parolas la anglan opinias ke la angla estas la internacia lingvo, malgraŭ niaj senĉesaj, ne-tute-pravaj asertoj pri la supereco de Esperanto.

István Ertl
2026-02-16 10:29
Respondo al  Johannes Genberg

Kompleksa, komplika, malsimpla: mi uzas ilin chiujn. Kial mi volus kateni min al iu minimumisma, simpla kodo? Chiam eblas uzi limigitan aron el richa radikaro, dum ne eblus uzi radikojn malcheestajn en limigita aro. Mi ne konsentas kun bonlingvistoj, kiuj celas „bonsajan” Esperanton. (Esprimo de Jorge Camacho, mi kredas.) „Por kiuj fundament’ sufiĉas, nu, tiuj loĝu en la kelo.” (Kalocsay)
Ekzistas, devas ekzisti optimuma kompromiso (trade-off, ni dirus angle https://s.w.org/images/core/emoji/17.0.2/svg/1f60a.svg&nbsp😉 inter kiel eble malplej da radikoj kaj kiom eble plej esprimiva lingvo. Se oni minimumigas la radikkvanton, oni havas Toki Pona. Se oni maksimumigas ghin, oni havas la anglan. Esperanto situas, situu, meze.

Johannes Genberg
2026-02-16 10:42
Respondo al  István Ertl

Bone, sed en tiu okazo ni ĉesu nomi Esperanton “la plej facila lingvo” kaj en honesto nomu ĝin “iu mezfacila lingvo”.

István Ertl
2026-02-16 11:01
Respondo al  Johannes Genberg

Mi konsentas.
Koincide, jhus mi legis en
http://miresperanto.com/historio/gishpling.htm
Vidu ekde “En la halo kunvenis multe da homoj. “

Alberto Cavarzin-Wójcik
Alberto Cavarzin-Wójcik
2026-02-16 19:42
Respondo al  István Ertl

Kia estas la problemo de En la halo kunvenis multe da homoj? Nenia! Mi tute komprenis ĝin tuje! Tre eble multe da homoj ne kunvenus en hela lumoza halo.

Kolizioj de vortoj ekzistas tre eble en ĉiu lingvo. La ĝusta kompreno dependos do tiam nur de kunteksto. Eĉ P.M.E.G., laŭ mia memoro, diras, ke estas fantazio pensi, ke ne tio ne ekzistas. Jes ja, tio ja estas fantazio, kiel oni povis ĵus konstati pri la vorto halo.

Lu Wunsch-Rolshoven
2026-02-16 13:17
Respondo al  Johannes Genberg

Nu, se Esperanto estas laŭ vi “mezfacila lingvo” kaj aliaj lingvoj estas pli malfacilaj lingvoj, tiam Esperanto estas kaj restas la ĝenerale “plej facila lingvo” (el ĉiuj veraj vivantaj lingvoj; ne indas multe diskuti pri la etkomunumaj lingvetoj kiel Ido, Toki Pona ktp.).

Cetere restas, ke ĉiu lernanto kaj ĉiu sperta parolanto havas la plenan rajton uzi nur ‘malfacila’ kaj ne ‘kompleksa’ nek ‘komplika’. Mi kutime provas tion, sed mi konscias, ke mi ne ĉiam bone sukcesas. Kiam necesis redakti artikolon de mi por uea.facila, mi bone sukcesis 🙂

István Ertl
2026-02-16 14:20
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Oni uzu ‘malfacila’, ‘”malsimpla”, kompleksa’ au ‘komplika’ lau siaj (esprim)bezonoj. Gravas ke ni rekonu la rajton de aliaj uzi au ne uzi diversajn vortojn. Mi abomenas la Torkemadan moralan chantaghon uzi miniaturan Esperanton, kun la misideo ke tio garantios la Finan Venkon. La Fundamento en Esperantujaj diskutoj estas preteksta klabo por frakasi kraniojn, dum estas pli interese esplori la ideojn ene de kranioj.

Johannes Genberg
2026-02-17 9:34
Respondo al  István Ertl

Mi volas emfazi, ke mi ne proponas reformon nek malrajtigon uzi vortojn. Ne nur ĉar tio estus maljusta, sed ankaŭ ĉar tio ne helpus. La damaĝo al la lingvo estas jam farita, kaj do oni bezonas almenaŭ pasivan komprenon pri multaj vortoj, kiuj laŭ mi estas evitindaj. Mi ne postulas malatenton, forgeson nek mallernon. Mi invitas al pli facila esprimado.

Pri

Torkemadan moralan chantaghon

mi devis serĉi la unuan kaj trian vorton en vortaro por kompreni ilin. Vi havas la rajton uzi ĉiun ajn vorton, sed ju pli malfacilan esprimon oni uzas, des malpli da homoj povas tuj kompreni onin.

Mi tute ne kredas je la Fina Venko. Tiu celo malefektiveciĝis jam antaŭ jarcento. Esperanto tamen estas amuza lingvo kun interesega historio, kaj ĝi utilas kiel alternativa internacia lingvo por tiu, kiu ne estras la anglan (aŭ iun alian lingvon), por tiu kies cerbo laciĝas pro la malsimpleco de alia lingvo (esence kiel mensa kuraco) kaj por tiu, kiu logiĝas de sekreta lingvo.

István Ertl
2026-02-17 10:00
Respondo al  Johannes Genberg

Mi vidas ke ni havas similan vidpunkton pri plej multaj diskuteroj. Mi nur rimarkigu ke “chantagho” estas, au devus esti, tute kutima vorto. En niaj propraj lingvoj ni ja konas vorton por tiu signifo. Jen do plia ilustrilo de mia punkto: Esperanton ni malpli bone scias pro la malplieco de okazoj ghin sperti.

Johannes Genberg
2026-02-17 10:43
Respondo al  István Ertl

Mi trovis la alternativan vorton moneltrudi, kiun mi tuj komprenas.

La vorto ĉantaĝo en la sveda estas “utpressning” (elpremado). Tial tiu vorto diris nenion al mi.

Oni oftas akuzas Esperanton esti tro eŭropcentrema, sed oni samtempe maltrafas la fakton, ke nur ĉar ni ĉiuj loĝas en la sama mondparto, tiu ne signifas ke Esperanto estas por ni ĉiel same facila.

István Ertl
2026-02-17 10:55
Respondo al  Johannes Genberg

Bone, sed mi celis ne la subsencon rilatan al mono.
Klare ke Esperanto ne same facilas por chiuj europanoj.
Mi kiel hungaro antaukonis praktike neniom el la Esperantaj radikoj.
Male, la kono de Esperanto poste helpis lerni hindeuropajn lingvojn, kiuj ja forte similas inter si.

Johannes Genberg
2026-02-17 11:01
Respondo al  István Ertl

Vi pravas. Nur eltrudi sufiĉus.

Kaj mi danke al Esperanto pli bone komprenas la francan nun. Nu, de tute neniom al tre iomete 🙂

Lu Wunsch-Rolshoven
2026-02-17 16:08
Respondo al  Johannes Genberg

Mi bone komprenas, ke vi ne kredas je la fina venko, kara Johannes.

La demando estas por mi pli: Ĉu ni kredas, ke eblas igi 1% de la gimnazianoj kaj studentoj lerni Esperanton? Kaj kiel?
Tio signifus proksimume dekobligon de la parolantaro, longavide.

Poste estos la demando, ĉu en tia situacio (ke tiu unu procento scias kaj parte uzas Esperanton) eblos logi pliajn homojn al Esperanto.
Ktp.

Flankaj demandoj:
Ĉu en 1988 vi kredis je la germana reunuiĝo?
Kiom da homoj en 1960 kredis je ventoenergio kiel grava energifonto?
Kiom en 1960 kredis je estonteco por elektraj aŭtoj?
Pliajn ekzemplojn vi certe mem konas.

Mi povas doni ekzemplojn de mi mem: En 2010 mi vetus, ke la EU-Komisiono dum vere tre longa tempo restus ĉe sia decido de 2005, ne subvencii la uzadon de Esperanto (Nova kadra strategio por plurlingveco, KOM/2005/0596). Mi ne sciis, ke fakte proksimume en tiu jaro 2010 EU komencis subvencii projektojn kun ĝuste tiu Esperanto-uzado. Kaj antaŭ jaro venis oficiala konfirmo pri la samrajteco de Esperanto (kun etaj lingvoj) ĉe Erasmus+ k.s.

Tre simile en 2020 mi vetus, ke Microsoft tre longe neglektus Esperanton. Antaŭ jaro ilia tradukilo Bing enmetis Esperanton 🙂 Kaj ilia Copilot ĵus respondis al mi kial supozeble (originalo en Esperanto):

Estas tre bona demando, kaj ĝi tuŝas interesan tendencon: la kreskantan videblecon de Esperanto en teknologio.

Mi ne povas “eltrovi” internajn decidojn de Microsoft aŭ Bing, sed mi povas klarigi la plej verŝajnajn faktorojn, kiuj influis tiun evoluon — kaj ili estas sufiĉe konvinkaj.

## Kial Esperanto aperis en Bing Tradukilo kaj en mi?

### 1. **Pli forta komunuma premo**
Esperantistoj estas rimarkinde aktivaj en la interreto. Ili ofte petas subtenon por sia lingvo en novaj servoj. Kiam sufiĉe da homoj konstante petas ion, kompanioj rimarkas.

### 2. **Pli bonaj datumoj por trejnado**
Antaŭ 10–15 jaroj, la kvanto de altkvalita, maŝinlegebla Esperanto-teksto estis multe pli malgranda. Sed:
– Vikipedio en Esperanto kreskis,
– Tekstoj en la reto multiĝis,
– Lingvaj korpusoj fariĝis pli facile uzeblaj.

Por modernaj modeloj, tio estas sufiĉe por lerni la lingvon.

### 3. **La naturo de Esperanto helpas**
Esperanto estas regula, sen esceptoj, kun klara gramatiko. Por maŝintradukaj modeloj, tio estas tre alloga:
– malpli da neregulaĵoj por lerni,
– pli facile rekoneblaj strukturoj,
– pli konsekvenca vortfarado.

Modeloj “amas” tiajn lingvojn.

(Daŭrigo tuj)

Lu Wunsch-Rolshoven
2026-02-17 16:16
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

(Plu respondo de Copilot, kial Bing kaj ĝi mem intertempe ofertas Esperanton)

### 4. **Strategia celo: subteni pli da lingvoj**
Grandaj lingvomodeloj kaj tradukiloj celas esti kiel eble plej universalaj. Aldoni lingvon, kiu havas aktivan komunumon kaj relative malaltan teknikan baron, estas logika paŝo.

### 5. **La apero de grandaj multlingvaj modeloj**
Iam necesis konstrui apartan tradukmodelon por ĉiu lingvoparo. Nun unu granda modelo povas subteni dekojn aŭ centojn da lingvoj samtempe. Tio malaltigis la koston de aldono de “malpli grandaj” lingvoj.

## Do, kio ŝanĝiĝis?
Mallonge: **la mondo fariĝis pli multlingva, la teknologio pli potenca, kaj la komunumo de Esperanto sufiĉe aktiva por esti aŭdata**.

Se vi volas, ni povas ankaŭ rigardi kiel aliaj lingvoj kun simila grandeco progresis, aŭ kial iuj lingvoj ankoraŭ ne estas bone subtenataj.

(Fino de la Copilot-respondo)

Mi bone konscias, ke tio neniel estas la fina venko. Mi simple konstatas, ke dum la pasintaj 25 jaroj Esperanto eniris pli malpli ĉie en la interreto, kie oni ofertas almenaŭ 30 lingvojn. Se hodiaŭ ĉiuj Esperanto-asocioj malfondiĝus, Esperanton plu subtenus tiuj retejoj kaj iloj. Renkontiĝojn oni iel devus organizi. Sed la resto …
Komplete alia situacio ol en 2000. Iusence la mondo renversiĝis tiurilate.

Johannes Genberg
2026-02-18 9:16
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Oni ne kredu kion AI asertas. Ili estas memagaj korektiloj, ne informomontriloj. Tial ili malĝustas tiel ofte, kaj tiel rimarkindege.

Mi komprenas kion vi celas, sed mi pensas ke vi maltrafas ion gravan.

Viaj ekzemploj estis la rezultoj de historiaj kialoj (la disfalo de GDR, la oleokrizo de 1973) kaj de teĥnologiaj evoluoj (ventoenergio kaj aŭtaj baterioj fariĝis efikaj kaj relative malmultekostaj). Neniu celis ke la aferoj evoluu tiel, kiel ili evoluis, sed tiel okazis. Oni ne povas montri historian ekzemplon kaj diri, ke tio pruvas ke io okazos en la estonto. Tion ni simple ne scias.

Ĉu Esperanto havas nul ŝancon sukcesi? Ne nul, ĉar kiel mi diris, ni simple ne scias la estonton. Sed mi dubas ke la ŝanco estas multe pli alta ol nul.

Ĉar esperantistoj batalas kontraŭ la evoluo de la mondo. La evoluo estas ja tre evidenta: la angla estas la internacia lingvo, eĉ inter tiuj, kiuj ne parolas ĝin, kaj la lasta estas tre grava rimarko, ĉar se eĉ tiuj, kiuj ne parolas ĝin konsentas ke ĝi tia estas, kiuj kuniĝos kun ni por kontraŭbatali tiun evoluon? Ni esence batalas solaj, per kiom da batalantoj? Jes, ekzistas aliaj kiuj ankaŭ batalas kontraŭ la angla, sed ne por Esperanto sed por iu alia lingvo. La cirkonstanco estas tre malfavora al ni.

Bing tradukas pli ol 100 lingvojn, kaj multaj el ili estas minoritataj lingvoj. Do mi treege dubas ke ĉi tio temas pri aparta utileco de Esperanto. Ili aldonis Esperanton ĉar tradukilo sen lingvoj estas malutila (sen konsidero de uzato), kaj Esperanto estas sufiĉe facile aldonebla. Bing, same kiel Google Translate, estas memaga sistemo, do ili ne bezonas multe da laborhoroj por aldoni Esperanton.

Sed la esperantistaro estas ŝajne tiel sintrompantema ke ili kredas ke ĉiu bagatelo estas la komenco de iu revolucio.

Antaŭ 6 jaroj aperis artikolo en LF pri la italia filmo La Insulo de la Rozoj, kaj ĝi ricevis dum tempo multe da atento en Esperantujo. Sed la filmo estas por tre malgranda publiko kaj tute ne temas pri Esperanto. Ĝi estas apenaŭ menciata (kiun rimarkis kelkaj). Sed se oni legas la respondon de multaj esperantistoj oni kvazaŭ havas la impreson ke la Fina Venko estas okazanta. Mi dubas ke tiu filmo skuetis la efektivon je eĉ unu milimetro.

Sed ĉar estas tiom malmulte da sukceso por Esperanto, ĉiu neniaĵo estas traktata kiel rimarkinda sukceseto. Se nia lingvo ne estus tiel malatentata, mi pensas ke vizitanto al nia komunumo vidus niajn sintrompadojn kaj konkludus ke ni estas frenezaj.

Jens Stengaard Larsen
2026-02-18 20:16
Respondo al  Johannes Genberg

Kio okazos al la aliaj lingvoj kiam Esperanto sukcesos?

Mi ne vidas kiel Esperanto povus sukcesi sen iaj universalaj normoj de lingvo- kaj komunikplanado, sed depost la raporto de MacBride (1980) neniu parolas pri tio. Tio signifas ke ni rigardas nian umbilikon por konstati ĉu ni sukcesas. Sed Esperantismo estas multe pli ol tio kion ni mem faras. Ĉu ne ekzemple la monda sukceso de Angélique Kidjo, kantanta en la Fona kaj Joruba, estas sukceso por Esperantismo eĉ se ĝi ne estas sukceso de Esperantistoj?

Lu Wunsch-Rolshoven
2026-02-19 10:06
Respondo al  Johannes Genberg

Mia multjara sperto estas ke la mezuma lingvisto, kiu estas demandata pri Esperanto aŭ mem decidas ion diri, asertas pri nia lingvo kaj aparte ties praktiko multege pli da kompletaj sensencaĵoj ol la mezuma artefarita intelekto. Mi verkis pri tio, traduko: On the image of Esperanto from the point of view of some linguists.

Eble demando al vi, kompare kun via aserto pri AI: Kial Esperanto-asertoj de lingvistoj “malĝustas tiel ofte, kaj tiel rimarkindege”?

Laŭ mia kompreno ne indas batali kontraŭ la angla. La produktistoj de elektraj aŭtoj ne unuavice batalas kontraŭ la benzinaj, sed por siaj propraj aŭtoj. Same ni informadu kaj varbadu por Esperanto-lernado, ellaboru la ofertojn plulerni kaj ekapliki, plukreu la ofertojn de nia komunumo. (Kaj iom batalu kontraŭ kelkaj homoj kaj institucioj, kiuj misfamigas kaj diskriminacias Esperanton.)

Ni surgenue danku la disvastigantojn de la angla. Unuflanke ili donas gravan lingvan bazon al la homoj; poste instrui al ili Esperanton estas multe pli facila tasko. La angla-instruistoj estas, senkonscie por ili kaj senkoste por ni, nia kaŝa helptaĉmento 😀

Krome la angla en la praktiko bele kaj klare montris siajn limigojn. En 1950 10% de la homaro denaske parolis la anglan, nun plu nur 5%. La entuta parolantaro kreskis de 10% de la monda loĝantaro en 1950 al 20% en 2000. Proksimume tiam komenciĝis la stagnado de la angla, laŭ la nombro de parolantoj kompare kun la tutmonda loĝantaro. Grava kaŭzo estas la transiro de la monopoleca regado de Usono (pri ekonomio) al oligopolo. La ‘British Council’ jam en 1997 publikigis unuan studon pri tiu atendebla evoluo, la iompostioma detronigo de la angla per ĉina, hispana, hindia kaj araba (David Graddol); nur malmultaj anglemuloj kredis lin, sed la nombroj alvenadas (mi jam citis la kampojn en aliaj mesaĝoj).

Do la mondo iras de lingva oligopolo en 1850 (angla, franca, germana, iom la rusa) tra angla monopolo al denove oligopolo. Tendence tio denove plibonigas la eblecojn argumenti por Esperanto.

La fakto, ke en Ĉinio ĝis nun nur 1% de la homoj scias konversacii en la angla, ne vere parolas por sukceso de la angla…

Mi fine citu du sloganojn el la germana protestmovado. La unua: “Wer sich nicht wehrt, lebt verkehrt.” Kiu ne defendas sin, tiu malĝuste vivas. Eble proksimume 1980.
La dua iom poste, reage: “Wer nicht lebt, wehrt sich verkehrt.” Kiu ne vivas, tiu malĝuste defendas sin.

Laŭ mia impreso la Esperanto-komunumo tre bone aplikas la duan sloganon. Ni ĝuas Esperanton kaj iom batalas por ĝi kaj kontraŭ misfamigoj.

Laste redaktita 25 tagojn antaŭe de Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven
2026-02-19 11:38
Respondo al  Johannes Genberg

Rilate al prognozoj mi ĉefe volis esprimi, ke la homoj tradicie estas sufiĉe malsukcesaj pri ili. Anstataŭ ol diri, ke io okazos aŭ ne, estas eble pli saĝe elpensi diversajn scenarojn kaj atribui probablojn al ili.

Kompreneble la evoluoj cititaj de mi okazis male al la atendoj, ĉar io neantaŭvidita eniris la scenon. Tio ne estas aparta escepto, tio estas sufiĉe ofta.

Vi: “Oni ne povas montri historian ekzemplon kaj diri, ke tio pruvas ke io okazos en la estonto. Tion ni simple ne scias.”
Ĝuste tiel. Pro tio mi neniel diras, ke io pruvas estontan evoluon. Kaj mia sugesto al vi pri la estonteco de Esperanto estas, ke ni simple ne scias. Sekve mi ne prognozas senbaze ian progreson, sed simple konstatas serion de pasintaj progresetoj – kio ofte zorgas pri pluaj progresetoj.

Krome mia konstato ekde jardekoj estas: Niaj perspektivoj estas relative bonaj, ĉar nur tre malmultaj scias, kio envere estas Esperanto (kaj kiujn eblecojn ĝi donas). [Eĉ multaj Esperanto-parolantoj ne scias.] Se ĉiuj scius la veron pri Esperanto kaj tamen Esperanto stagnus, tio estus katastrofo. Sed dum ili ne scias, ni havas la ŝancon informi kaj tiel konvinki ilin.
Mi aldonas: Gravas por nia prijuĝo ne tiom la absoluta nombro de homoj, kiuj lernas Esperanton. Multe pli gravas la procentaĵo de lernantoj el tiuj homoj, kiujn ni sukcesis bone informi; eĉ pli el la bona celgrupo de junuloj inter 12 kaj 25 jaroj, iomete interesitaj pri lingvoj aŭ matematikaĵoj.

Rilate al la okazaĵoj, pri kiuj Esperanto-parolantoj jubilas: Eble ni iom distingu la mencion de Esperanto en filmo aŭ ĝian uzetadon en insuleto disde decidoj de EU-Komisiono, Ĉinio, Pollando, Kroatio, Hungario, Microsoft, DeepL aŭ Duolingo. La decido de EU ebligis la fluon de pluraj milionoj da eŭroj al Esperanto-projektoj. La Duolingo-decido permesis al pli ol kvar milionoj da homoj almenaŭ eklerni Esperanton; pliaj milionoj trovadas Esperanton en la listo de subtenataj kursoj, do almenaŭ konsciiĝas, ke Esperanto iel vivas. Ĉinio konstante pagas la salajrojn de pli ol tridek homoj, kiuj zorgas por la diversaj Esperanto-retejoj.

Kaj vi komentas tiaĵojn per: “Sed la esperantistaro estas ŝajne tiel sintrompantema ke ili kredas ke ĉiu bagatelo estas la komenco de iu revolucio.” Ĉu vi serioze celas diri, ke la aldono de Esperanto ĉe Bing aŭ Google Translate estas “bagatelo”? Mi cetere opinias, ke temas neniel pri revolucio (tion oni sensukcese provis ĉe la Ligo de Nacioj, Unesko, Uno ktp.). Kontraste laŭ mi temas pri la daŭrigo de laŭpaŝa evoluo dum multaj jardekoj.

Johannes Genberg
2026-02-17 9:17
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Vi ne malpravas, sed oni povas kompari Esperanton kun teorie pli facila Esperanto, kaj tiel la nuna ne estas la plej facila.

Tokipono estas pli facila en la senco, ke ĝi ne enhavas multe da vortoj nek gramatiko. Krom simplaj frazoj, esprimi sin en tiu lingvo estas tre malfacile, sed tio estas la celo de la lingvo, ne esti internacia lingvo.

Mi mem penas paroli en la kielo, kiel mi volas ke aliaj parolu ĝin. Nek mi faras tion perfekte, ĉar mi ankoraŭ lernas pri kiuj vortoj estas eviteblaj kaj kiuj ne. Mi tamen pensas, ke vi bone komprenas min.

Alberto Cavarzin-Wójcik
Alberto Cavarzin-Wójcik
2026-02-16 19:27
Respondo al  Johannes Genberg

Ne ekzistas lingvo facila por esti lernata! Estas fantazio pensi, ke tio ekzistas.

La angla, ekzemple por mi, estis tre malfacila, kiam mi komencis uzi ĝin por legi kaj studi teĥnikajn tekstojn pri interretpaĝofarado kaj pri komputilprogramado. Tio komencis en 1998, kiam mi ekaliris al Interreto. Iom post iome la afero fariĝis iom pli facila, pro, kiel bone dirite de iu iam ie, pasiva lernado, kaj, kompreneble, pro aktiva studado. Mi ne regas la anglan.

Studi la enhavon de P.M.E.G. estis tro malfacile por mi, kiam mi estis komencanto. Nur pro vortstoko, ĉar mi tiam jam konis relative bone la regulojn de Esperanto! Kontraŭe, la dua studado de P.M.E.G. estis relative facila. Tria studado certe fluus facilege (mi devus tion fari!). Ekzemple, dum tria studado mi ne bezonus tiam konsulti kaj rekonsulti vortarojn pri la signifoj de komplikaj vortoj, kiel anstataŭ, ankaŭ kaj similaĵoj (mi ŝatas tiujn vortojn!).

Kiel bone diris iam mia frato, temas, antaŭ ĉio, pri vortstoko. Ne dependas multe de reguloj kaj de esceptoj de reguloj.

Diri, ke ekzistas facila lingvo, estas trompo!

Oni ne ellernas la anglan, germanan, hispanan kaj tiel plu en nuraj ses monatoj!, kiel kutime ŝatas diri liverantoj de lingvaj kursoj por trompi la naivulojn.

Johannes Genberg
2026-02-17 9:11

Ne estas facila lingvo en la signifo, ke oni povas lerni ĝin en unu horo (kiel asertis Zamenhof pri Esperanto en la unua libro).

Sed oni ja povus havi la filozofion, ke oni povu mem ĝuste diveni la lingvo- kaj vortuzon nur sciante la bazajn regulojn. Tion Esperanto faras multe, sed ne ĉiam.

Ekz. jen la vorto superflua. Mi bone komprenas ĝin, ĉar ni diras la saman en la sveda. Sed kion pri ekz. japano? Tiu japano legas la vorton, kaj dividas ĝin al: super kaj flua. Io super io flua. Kion tio signifas?

Kaj jen la samsignifa vorto nenecesa. Ne kaj necesa. Mi tre dubas ke la sama japano havus problemo kompreni tiun vorton.

Tio estas pro la konfliktaj tencencoj miksi la filozofiojn de ”paroli laŭ la logiko de alia lingvo” kaj ”paroli laŭ la logiko de Esperanto”.

Por mi mem, mi tuj kaj bone komprenas la vortojn malsimpla, kompleksa kaj komplika, ĉar la unua estas facila kaj la aliaj du ekzistas ankaŭ en la sveda. Sed studante la japanan dum 7 jaroj, mi komprenas ke oni ne supozu, ke lerni novajn vortojn kun tute fremdaj signifoj estas bagatelo, nur ĉar mi mem bone komprenas la vortojn kompleksa kaj komplika eĉ sen malfermi vortaron. Estinte el la mala flanko, mi komprenas la senton, ne komprenante vorton, kaj la aliaj rigardas min kiel stulta infano. Ni ja komprenas ĉi tiun vorton bone, kial vi ne?

Se la solvo de la problemo ne estas utiligi la eblon simpligi la lingvon sen rompi la regulojn, sed diri al lernanto ke la malfacilaĵoj de Esperanto estas simple tiel, kiel la lingvo estas kaj estu, kial eĉ lernu la lingvon?

Alberto Cavarzin-Wójcik
Alberto Cavarzin-Wójcik
2026-02-17 21:15
Respondo al  Johannes Genberg

Paroli iun lingvon laŭ la logiko de alia lingvo kreas eĉ komikaĵojn. Certe tia sinteno estas mallaŭdinda. Ekzemple: en mia nacia lingvo oni oftege uzas la verbon havi [ter] anstataŭ esti [ser/estar/have]. Estas erare tion fari en la nacia lingvo, sed malkleraj homoj tion faras oftege. Iam iu parolis Esperante laŭ tiu erara uzo kaj skribis: Havas sep personojn tie ĉi. Kompreneble oni transprenis la eraron en unu lingvo kaj sendis ĝin al alia. La ĝustan formon oni ja scias: Estas sep personoj tie ĉi.

Ankaŭ en la portugala ekzistas similaĵoj al vortoj kompleksa kaj komplika. Sed vortoj tute fremdaj, kiel anstataŭ, ekzemple, postulis de mi pliajn suferojn por esti parkerigitaj.

Lerni novajn vortojn kun tute fremdaj signifoj tute ne estas bagatelo, certe! Miaflanke mi suferis malfacilaĵojn pri finnaj vortoj, ekzemple. Mi tre ŝatas la fonetikon de la finna, ĉar por mi estas facilege rekoni la sonojn de la finnaj vortoj. Sed la plejmulto de la finnaj vortoj ne similas al de la portugala. Ankaŭ la logiko de la finna estas tute alia (tre interesa kaj alloga por mi!) kaj tre malsimilas al de la latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj. Do, estis iom malfacile startigi ties studadon. Sed tiu sento jam okazis antaŭe al mi, eĉ rilate al Esperanto. Do, mi kredas kompreni vian senton koncerne al la studado de la japana. Gratulegon por ĝin regi! Puhutteko esperantoa?

Johannes Genberg
2026-02-18 9:36

Mi neniam estriĝis pri la japana. Mi rezignis ellerni ĝin, kvankam mi parolas ĝin sufiĉe bone por fari min komprenata. Mia edzino estas japano, kaj ni parolas la japanan hejme, sed mia kapablo de la lingvo ne estas pli ol ie proksime de super meznivelo.

Sed (mal-)danke al la japana, multaj esprimoj, kiujn laŭ mi antaŭe estis logikaj kaj klaraj nun preskaŭ konfuzas min. Mi kredas ke tio estas unu kialo pro mia filozofio de Esperanto: ke ĝi estu laŭeble simpla, ĉar mia cerbo ne plu povas instinkte akcepti iun ajn dirkielon kiel “natura”.

Por mi, lerni la diferencon inter “ĝi” kaj “tio” estis malfacila, ĉar en la sveda oni uzas la saman vorton por ambaŭ.

Malsamaj partoj de la lingvo estas malfacilaj por malsamaj homoj. Tion oni simple devas akcepti lernante Esperanton. Mi tamen ja parolas pri aferoj eviteblaj.

Jens Stengaard Larsen
2026-02-16 18:11
Respondo al  Johannes Genberg

Oni ne povas paroli pri “la supereco de Esperanto” aŭ de iu ajn alia lingvo — krom se oni akceptas rasisman teorion: Se Esperanto povas esti supera al la naciaj lingvoj, tiam unu nacia lingvo povas esti supera al alia; kaj se la relativa supereco povas ŝanĝiĝi post sufiĉe longa daŭro, tiam unu nacia lingvo iam povos fariĝi supera al Esperanto. Tia teorio estas tiom pli absurda ĉar Esperanto praktike estas pli-malpli la plej kontraŭrasisma fenomeno imagebla.

La relative facila lernebleco de Esperanto pruvas nenian superecon aŭ malsuperecon. Ĝi simple estas kaŭzita de tio ke komence ne eblis fari tre grandajn vortarojn: la literaturo el kiu ĉerpi la vortojn simple ne ekzistis ankoraŭ. Hodiaŭ ĉiu el ni havas senpagan retan PIVon en la poŝo, kaj kiom ajn ĝi kreskos, sufiĉos la poŝospaco.

Esperanto ne bezonas esti supera, ĝi estas intera. Ĉiu lingvo havas ekzistopravigon. Sed aldone al la naciaj komunikadoj, ni bezonas internacian; kaj ĝi povas esti egalrajta nur per Esperanto. Kiom facile lernebla kaj uzebla tiu lingvo estas praktike, tio estas individua problemo. Oni povas havi stil-idealon de laŭeble glata komunikado, sed la diverseco de stil-idealoj havas la saman ekzistopravigon kiel la diverseco de lingvoj.

Johannes Genberg
2026-02-17 10:15

Mi ne povas samsenti ke Esperanto, kiel lingvo, estas kontraŭrasisma fenomeno kiam oni devas kompreni tiom multe da eŭropalingvaj (kaj aparte francaj) esprimmanieroj por plene povi paroli kaj kompreni la lingvon.

Jens Stengaard Larsen
2026-02-17 21:46
Respondo al  Johannes Genberg

Tio estas problemo de imperiismo, ne de rasismo. Rasisme estus aserti ke iuj lingvoj estas rezervitaj por iuj rasoj.
Historie ne povas ekzisti internaciismo sen antaŭa epoko de imperiismo. Tio estas sufiĉe evidenta, se oni iom pensas pri tio. Siajn vortojn la internacia lingvo do ĉerpas unuavice el la grandaj imperiaj lingvoj (kiuj pro la koloniigo de Ameriko estas precipe la Hispana kaj la Angla kaj ties okcidentEŭropaj parencoj). Esperanto estas Eŭropcentra, sed la monda historio estas Eŭropcentra. La mondo kaj Esperanto ĉiam pli discentriĝas, sed estas malrapida evoluo, kaj ju pli da aplikado kreiĝas ie ajn en la mondo, des pli kreskas la nombro de uzataj vortoj (kvankam ankaŭ forgesiĝas iuj).

Johannes Genberg
2026-02-18 10:25

Tio certe estas iu interpreto, sed ne la sola. Unu alia estas, ke fari Esperanton pli facila por certaj lingvoparolantoj (kiuj ofte aparternas al iu “raso”) kaj tiel malpli facila por aliaj. Tio ne devas esti intenca proceso. Sufiĉas ke oni iel sentas, ke iu lingvo estas pli altklasa ol la aliaj, kaj tial oni imitu ĝin.

Ĉu vi memoras la kverelon inter Zelinskijo kaj Trumpo kun Vanso? Ili facile povis malgrandigi Zelinskijon ĉar li kompreneble ne povas paroli la anglan same bone kiel ili. Mi legis pri similaj okazoj kiam francaj esperantistoj riproĉis esperantistojn el aliaj mondpartoj ĉar ili parolas Esperanton “malelegante”, aŭ eĉ “malĝuste”, kvankam tiel ne estas, ĉar tiuj francoj opinias Esperanton kun multaj vortoj kaj dirkieloj el la franca la sola bona (fonto: La Bona Lingvo de Claude Piron, 1989).

Tio ne estas rasismo en la sama nivelo kiel razkapuloj kun naziismaj simboloj. Tute ne, sed ĝi estas rasismeto iasence pli danĝera, ĉar tia rasismeto estas kaŝata sub pravigoj ne rilataj al rasoj aŭ similaj, kaj tial kiam iu atentigas tion, tiu iu estas plej ofte atakata kiel malica troigisto.

Ne ĉar ili estas rasistoj tute ne mi ne akuzas iun ĉi tie aŭ aliloke esti rasisto, sed multaj simple ne pretas konsideri ke iu aspekto de siaj vivoj, eĉ tre malgranda kaj al si negrava aspekto, povas esti iel influita de rasismaj ideoj, nunaj aŭ antaŭaj ankoraŭ restantaj. Tio inkluzivas min, mi suspektas.

Jens Stengaard Larsen
2026-02-18 19:48
Respondo al  Johannes Genberg

Kompreneble oni laŭeble neniam kritiku la lingvon de aliaj ne petite. Sed tio tamen estas speco de kontraŭrasisma malĝentileco: oni atendas ke homoj de ĉiu ajn deveno penu kaj povas sukcesi en la lernado.
Vi tute pravas ke ni ĉiuj riskas pensi laŭ rasisma logiko tute kontraŭvole. Sed kelkfoje ni ankaŭ emas vidi rasismon kie la problemo estas io alia, ĉar ĉio ŝajnas pli simpla se ĉiuj problemoj havas unu fonton.

Lu Wunsch-Rolshoven
2026-02-16 9:11
Respondo al  Johannes Genberg

Kun grandega intereso mi legis kaj relegis viajn rimarkojn, kara Johannes. Tuj mi konstatas grandajn diferencojn inter ni pri lingvoj: Vi lernegis la anglan el filmoj, dum mi malofte rigardas filmojn (kaj televidilo malĉeestis en nia hejmo en mia infanaĝo kaj nun ĉe mi). Mi eklernis Esperanton ĉefe el lernolibro kaj poste grandparte el interparoladoj en kluboj (kien mi preskaŭ ĉiusemajne iradis dum jardekoj por pluraj horoj) kaj internaciaj renkontiĝoj. Ĉu tiel vi lernas Esperanton? Ĉu vi aŭskultadas retajn prelegojn kaj diskutojn, kiuj ekestis dum la lastaj jaroj? Kelkaj homoj nun flugas ĉiusemajne de unu al alia de tiuj – kaj nomas sin “retkolibroj” 🙂

Kompare kun homoj, pri kiuj mi enketis ĉe Facebook vi fakte apartenas al malgranda grupo. Mi demandis (proksimume): Se vi parolas Esperanton ekde almenaŭ kvin jaroj, ĉu Esperanto estas por vi la plej bona fremdlingvo, proksimume samnivela kiel via plej bona alia aŭ ĉu alia lingvo estas via plej bona? Du trionoj respondis, ke Esperanto estas ilia plej bona fremdlingvo, unu sesono, ke simile, unu sesono, ke alia fremdlingvo estas ilia plej bona lingvo.

Dum kiom da tempo vi mezume uzas Esperanton nuntempe ĉiusemajne, kiom la anglan?

Vi certe pravas, ke la uzado de multaj novaj vortoj komplikigis Esperanton. Eble indus iam fari sciencan studon, kiom granda estas la efiko. Mi dubas, ke tre influa. Rilate al tekstoj kun multaj maloftegaj vortoj (kaj kelkaj ĵus inventitaj de la aŭtoro aŭ amiko de ri) mi ofte uzas rapidan vojon: Aŭ mi entute ne legas aŭ sen tro okupiĝi pri tiuj vortoj.

Mi konatiĝis kun du homoj, kiuj malsukcesis en lernejo pri la angla (la instruisto en unu kazo diris: Simple ne plu provu, ne havas sencon) – kaj ili klarigis tion al mi en Esperanto, kiun ili poste lernis kun plezuro. Do rilate al via veto: Kiom vi proponas? 🙂 (Kaj kio precize estu la vortumo?)

Rilate al la lingvaj eraroj de multaj homoj mi opinias ke Esperanto estas farita por internacie komuniki, ne por doni notojn pri perfekteco kompare kun iu ideala lingvosistemo. Se homoj kun meza lingvonivelo ŝatas uzi Esperanton, tre bele.

Kelkfoje mi aŭdas la anglan de nedenaskuloj – ne ĉiam facile, ĉar enestas eraroj lingvaj, ankaŭ prononcaj. (Plej malfacile, kiam ili rapide laŭtlegas skribitan tekston – kaj nomas tion “parolado”…) Ĉu vi cetere konas la tri variantojn de prononco por la vorto “iron” (fero)? La germanan, la britan, la usonan? 🙂

Johannes Genberg
2026-02-16 10:10
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Mi dankas vin pro la afablaj vortoj! Mi jam diris ĉion, kion mi volas diri en aliaj komentoj, do mi nur diru:

Mi ne estas bona ekzemplo pri lingvolernado ĉar neniu estas bona ekzemplo pri tio. Ĉies cerboj funkcias malsame, kaj tion oni devas konsideri kiam oni donas konkludojn.

Mi ne dubas ke tiom multe da esperantoparolantoj donas al Esperanton favoran impreson, ĉar ili ja jam lernis/lernas ĝin. Estas pli interese demandi al tiuj, kiuj decidis ne lerni ĝin kial ili ne, kvankam ili scias pri la facileco kaj bonveneco de Esperanto.

Se vi vizitas Mia Vivo, la socian retejon mi kreis, vi scias ke mi uzas Esperanton preskaŭ ĉiutage. Mi estas tre aktiva kaj tre kreema en la lingvo, kaj do ne nur unu plia pledanto.

Ankaŭ la anglan mi aŭdas ĉiutage, ĉefe danke al Jutubo kaj novaĵretejoj.

Mi ne samkonkludas kun vi, ĉar estas nun tiom multe da vortoj en Esperanto ke eĉ nun, kiam mi sufiĉe regas la gramatikon, mi faletas pri la vortoj pro la kvanto de ili. Mi ne eĉ parolas pri fakaj vortoj (ili tute gravas por fakuloj), sed pri t.n. ĉiutagaj vortoj.

Mia propono estas tre simpla: simpligi Esperanton, sen rompi iun regulon. Tion oni povas fari kiel personan celon, kaj tiel lasi la lingvon evolui al plejebla simpleco.

Misfarojn ĉiuj faras, eĉ en sia denaska lingvo. La problemo estas pli ĝuste ke certaj reguloj estas konfuzaj ĉar oni ne povas konsenti ĉu oni sekvu la lingvan logikon, la logikon de alia lingvo aŭ la logikon de ies esprimmaniero. Mi elektas la unuan.

Lu Wunsch-Rolshoven
2026-02-16 12:29
Respondo al  Johannes Genberg

Eble nun mi respondu nur pri via demando, kial la neparolantoj de Esperanto decidis ne lerni ĝin (aŭ, laŭ mi, kial ili ne iras per paŝo post paŝo sen aparte granda decido al lernado), “kvankam ili scias pri la facileco kaj bonveneco de Esperanto”. Ne necesas multe demandi ilin, sufiĉas laŭ mi konscii pri merkatiko kaj la publika bildo de Esperanto.

Kiam temas pri io nova aŭ pri io tiom malmulte disvastiĝinta kiel Esperanto, nur relative kuraĝaj kaj scivolemaj homoj interesiĝas, eble 2% (diras la modelo “Diffusion of Innovations”). Tio klarigas, kial 98% de la eblaj lernantoj ne multe interesiĝas pri fakta lernado (sed mi konstatas ĉe multaj homoj intereson kaj scivolemon). Pri la restaj ni konsciu, ke homoj plej ofte eklernas lingvon kaj aparte Esperanton en la aĝo inter 12 kaj 25 (kaj iom ĉe ekpensiiĝo). Tiu juna aĝogrupo grandparte nenion scias pri Esperanto, ĉar la pli aĝaj homoj, kiuj kutime instruas kaj informas ilin pri la mondo, (kaj aparte lingvofakuloj) grandparte kredas mitojn – ne vera lingvo, neniuj denaskuloj, neniu literaturo, neniu lingva evoluo (dum, tre interese, vi plendas ĝuste pri tiu evoluo) ktp. Mi kolektis 18 tiajn misasertojn pri Esperanto de altprestiĝaj lingvistoj kaj gazetoj. Se kiel plenkreskulo oni kredas tiajn mitojn, oni certe ne rekomendu lerni Esperanton, eĉ ne indas informi pri ĝia ekzisto (kaze ke oni ne kredas, ke “neniu parolas Esperanton”, kiel diris universitata instruisto pri la germana en Berlino antaŭ kelkaj jaroj).

Aldoniĝas diskriminacio kontraŭ Esperanto, ekzemple ĝis 2010 ĉe la EU-Komisiono, kies dungitoj parte plu kredas kaj disvastigas, ke “Esperanto ne havas kulturon”… Dume la tradukistoj kaj interpretistoj kredas, ke pli grandskala enkonduko de Esperanto signifus, ke “ni ĉiuj perdus niajn postenojn”. (La samon ili ŝajne ne kredas pri la angla – laŭ mi prave, ĉar la angla estas tro komplika por tio kaj por ĉiuj, escepte de svedaj filmŝatantoj, se iom forte troigi.)

Tio neniel diras, ke la situacio estus senespera. “Simple” necesas informi kaj varbi, oferti kursojn kaj gvidi la homojn al la praktiko. Laŭ la merkatika scio indas alparoli la celgrupon almenaŭ sepfoje por havi optimuman rezulton. Tio sonas kiel laboro kaj ĝi estas laboro – tial plej multaj Esperanto-parolantoj preferas aliajn agadojn. Ili plene rajtas tiel decidi. Kaj mi venis al la supozo, ke asocioj kaj la aktivuloj en ili ankaŭ estonte ne havos realisman ŝancon signife kontribui al la plua disvastigo de Esperanto.

Lu Wunsch-Rolshoven
2026-02-16 12:57
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Mi povas ankaŭ skribi al vi, kion mi fiksis ĉe mia bretaro: “Success isn’t about who has more talent, it’s about who’s hungrier.” (Ĉe sukceso ne temas pri kiu havas pli da talento, temas pri tio, kiu estas pli malsata.) Laŭ mi la Esperanto-parolantoj simple ne estas tre malsataj pri sukceso nuntempe. Kaj kiam ili estis malsataj, ili volis ĉion en unu grandega paŝo – vidu la provon enkonduki Esperanton per la Ligo de Nacioj kiel unuan lingvon por ĉiuj; simile ĉe Unesko kaj ĉe UNO. Io kiel alianco de landoj, kiuj iomete favoras Esperanton, speco de Alianco de la Volantoj – tio ŝajne estis ĝis nun tro malgranda por la karaj Esperanto-entuziasmuloj.

Krome ekzistas la “problemo”, ke Esperanto estas rapide lernebla: Multaj Esperanto-parolantoj lernis Esperanton post tre malmultaj horoj. Mi mem ricevis ses bazajn instruhorojn (45 minutoj), aldone lernis memstare kaj vizitis du progresigajn kursojn en renkontiĝoj de sume eble dek kvin horoj. Kiam mi mem instruis, mi ne sukcesis oferti al la lernantoj pli ol maksimume 40 instruhorojn – tiam ili konsideris, ke plulerni per kunvenoj tute sufiĉas (kaj mi konsentas). Per tio malfacilas gajni multan monon. Aldone malagrablas, ke Esperanton ne aŭ apenaŭ instruantaj Esperanto-parolantoj pridubas, ke estas en ordo instrui nian karan lingvon kontraŭ mono.

La angla donas pli belajn eblecojn de mongajnado: En germanaj lernejoj la gimnazianoj lernas sume dum proksimume 1500 instruhoroj. Kiam temas pri tiom granda kvanto, multa mono fluas kaj multa financa intereso pri daŭrigo estiĝas – ĉe la instruistoj, ĉe la universitataj profesoroj ktp. Ankaŭ ĉe la lingvolernejoj, la vojaĝentreprenoj pri lingvoj k.a. Sekve multa mono por bele pagi kurso-anoncojn kaj lobian laboron.

Johannes Genberg
2026-02-17 10:21
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Kion mi celis diri, estas ke demandi al Esperantoparolantoj kiu lingvo estas la plej bona estas simile al viziti teoklubon kaj demandi ĉu oni preferas teon aŭ kafon, kaj konkludi ke la granda favoreco al teo montras ke teo estas pli bona ol kafo.

Lu Wunsch-Rolshoven
2026-02-17 15:36
Respondo al  Johannes Genberg

Rilate al kafo kaj te’:
Supozeble mi malbone esprimis min.
Mia enketa demando ne estis, kiu estas la plej bona lingvo, sed kiu estas la lingvo, kiun vi plej bone regas.

Mi faris ankaŭ duan enketon: Post kiom da jaroj vi havis la senton, ke Esperanto estas nun via plej bone regata lingvo?
Mezume (laŭ la mediano) estis du ĝis tri jaroj.

Johannes Genberg
2026-02-18 10:32
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Do mi miskomprenis vin kaj mi petas pardonon.

Mi ne dubas ke iu, kiu studas Esperanton kaj alian lingvon same longe asertas ke tiu lernis Esperanton pli bone kaj pli rapide. Esperanto estas ja pli facila lingvo.

Sed ĉu ili estras la lingvon? Atingi certan nivelon de lingvo ĉiun povas fari, kaj tion, kion mi atakas estas la ideo, ke iu, kiu ne povas bone lerni la anglan povas rimarkeble rapide lerni estri Esperanton. Ke bonantagulon de la angla povas senpene diskuti pri Hegelo en Esperanto.

Lu Wunsch-Rolshoven
2026-02-19 8:05
Respondo al  Johannes Genberg

Bele, dankon!

Via komparo de bonan-tagulo kun Hegel-diskutanto memorigis min pri Asterikso. “La ĝardeno de mia onklo estas pli granda ol la ĉapelo de mia onklino.”

En la praktiko la esenca paŝo estas de nur-pene-anglumanto al Esperanton-fluete-parolanto. Ambaŭ homoj tute feliĉis pri tio. Kredu, ke tio eblas, aŭ ne kredu ĝin. Diskutu ĝin aŭ ne. La realo kaj mia konatiĝo kun tiaj homoj ne ŝanĝiĝos per tio.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-02-13 17:01
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

En Finnlando la procentaĵo estas certe pli ol 50, laŭ iuj pritaksoj 70. Sekve temas ne tiom pri la lingva distanco kiom pri la instrumetodoj kaj, antaŭ ĉio, la ĉeesto de la angla en la ĉiutaga vivo.

Lu Wunsch-Rolshoven
2026-02-14 8:24
Respondo al  Jouko Lindstedt

Vi tute pravas, Joŭko, ke gravas ne nur la lingva distanco. La dua grava faktoro estas la malgrandeco de la koncerna lingva komunumo. Ju pli malgranda ĝi estas, des pli granda la bezono je kontakto kun alilingvanoj kaj la konscio, ke lerni aliajn lingvojn gravas. (Aldoniĝas altnivela kaj lingvokonscia lerneja instruado en Svedio kaj Finnlando.)

Mi iam detale studis la rilaton inter la grandeco de lingvaj komunumoj kaj la procentaĵo de individuaj UEA-membroj kompare kun la loĝantaro. En Islando tiam estis proksimume 7 IM de UEA inter 100.000 loĝantoj, en Usono proksimume 0,1. Finnlando estis eble la kvara kun relative multaj UEA-membroj. Mi trovis mezuman linion por la rilato. La simpla grandeco de la lingva komunumo ebligis bone prognozi la nombron de IM (kun devio inter prognozo kaj realo de nur maksimune faktoro du).

Ni cetere eble konsciu, ke Svedio kaj Finnlando havas relative malaltan proporcion de la tutmonda loĝantaro, 0,13% kaj 0,07%. Eĉ tuta EU havas nur 5,5%. Se do en EU la procentaĵo de angla-parolantoj kreskas je 5% (tiel inter 2012 kaj 2023), por la tuta mondo tio influas per +0,28%. Se en Barato la procentaĵo de angla-parolantoj malkreskas je 1,5% (tiel laŭ la censo inter 2001 kaj 2011), tio tutmonde influas per -0,28%.

Rilate la mondon mi jam citis supre:
“Over the past decade, the youngest cohort surveyed in the EPI survey (18-20 year olds) have gone from exhibiting the highest level of English proficiency out of all age groups to the lowest.”
EPI: English Proficiency Index
Parte ĉi tiel la eblecoj de aŭtomata tradukado montras siajn sekvojn.

Tio aldoniĝas al la prognozoj de David Graddol (1997) pri la kreskanta signifo de la hispana, ĉina, hindia kaj araba – kaj sekve supozebla malkresko por la angla. Aldoniĝas al la nombroj de David Crystal. Al la malkresko de la proporcia anglascio en Barato. Al la anglascio en Ĉinio (por konversacio), kiu atingas nur 1%. Al la universitatoj en Ĉinio kaj Japanio, kiuj reduktis la postulatan nivelon de anglascio. Al la konstato, ke homoj en Spotify preferas pli kaj pli kantojn en siaj propraj lingvoj, ne plu tiom en la angla.

Kaj estas simpla konstato, ke ĉiu ekonomia produkto (same la anglascio) havas siajn kreskofazon, pinton kaj malkreskon. Ĉu oni ŝatas kaj kredas aŭ ne. Ĉu en ĉiuj mondopartoj samtempe aŭ ne.

Mi konsentas, ke la angla estas grava. Por Esperanto estas ekzemple tri utiloj:
Demandi survoje, kiam oni iras al Esperanto-renkontiĝo.
Por poste pli rapide lerni Esperanton.
Legi tekstojn pri la malkresko de la tutmonda graveco de la angla.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Lu Wunsch-Rolshoven
Johannes Genberg
2026-02-11 10:52

Kion precize oni volas ke mi sentu pri ĉi tio?

1000014068
Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Johannes Genberg
Harri
Harri
2026-02-18 11:54

Kiel kutime en diskutoj pri facileco/dezirindeco/altirpovo de Esperanto, ankaŭ ĉi tiun diskuton partoprenas nur homoj, kiujn efektive interesas lernado de lingvoj. Por ili la homa lingvo estas fascina kaj atentokapta afero vekanta scivolon. Almenaŭ subkonscie, ili ankaŭ opinias, ke ĉiuj homoj simile rilatas (rilatu?) al la lingvoj. 

Ĉu ne por la plejmulto tamen studado de fremdaj lingvoj, laŭ la lerneja maniero, estas ega tedaĵo inter la aliaj devigoj kaj kiel eble plej evitata? Tial oni estas kontentaj, se la devigo koncernas nur unu lingvon, kaj la instruado prefere estu organizita per la Holivuda metodo en la ĉiutaga vivo. La nuna situacio do estas plene kontentiga. 

La esperantistaro estas stranga grego, kiu povas gaje resti ĉe sia nobla hobio kaj kulturi sian deksesmil-regulan lingvon. Kaj, por diri ion pri la temo de la artikolo, ili estu kontentaj pri sia foresto (ĝis nun) en la Epstein-dokumentaro.

Lu Wunsch-Rolshoven
2026-02-19 7:58
Respondo al  Harri

Por la disvastigo de Esperanto indas pensi pri la fora celo kaj ankaŭ pri la proksimaj celoj. Laŭ mi inda venonta proksima celo estas ke 1% de la pli bone edukitaj junuloj lernas kaj parolas Esperanton. Laŭ mi tio estas tre realisma, se ni sukcesas bone informi ilin. Bonaj kandidatoj por tio estas nekutimuloj, pioniroj, homoj kiuj signife malsame agas ol la granda plimulto.

La sperto montras, ke prelegi pri Esperanto en gimnazio antaŭ lernantoj signifas atingi proksimume 1-2%, kiuj interesiĝas pri lernado de nia lingvo; raporto ekzemple: 150 lernantoj, 7 interesitoj.

Malfacilas kompreni kiel disvastigi Esperanton sen studi la modelon de “Diffusion of Innovations” kaj legi tekstojn de homoj, kiuj aplikis tiun modelon por la disvastigo de novaj teknikaĵoj. Baze prezentis la modelon Everett Rogers; aplikis al nova tekniko en la 1990aj jaroj Geoffrey Moore (kies teorio pri “chasm” por ni ne gravas, tie ni ne estas; sed la ideoj, kiel atingi celgrupojn unu post la alia, tio jes estas interesa por ni).

Tial, mi pardonpetas, via pripensado pri la granda amaso ne estas esenca por la strategio de la venonta jardeko. Aliflanke vi kerne pravas. Ni strebu veni al la “Holivuda”0 situacio pri Esperanto. Tio estas eble ne la plej urĝa tasko, sed ja grava. Laŭ mia supozo ĝi estas verŝajna post deko da jaroj kiel konsekvenco de artefarita inteligenteco, aŭtomata tradukado ktp. Videoj en Esperanto eble abundos post jardeko.

Jens Stengaard Larsen
2026-02-20 9:23
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Esperanto ne estas “nova teknikaĵo”, do mi dubas ke oni povas multe lerni komparante ĝin kun la teknika evoluo. Esperanto estas lingva aspekto de pli daŭripova kaj malpli konfliktema tutmonda socia reĝimo. Ni povas havi treege diversajn opiniojn pri la aliaj aspektoj de tia reĝimo, sed iom post iom riveliĝas la misopinioj — tiuj kiuj logike dependas de pruvitaj malfaktoj. Nia lingvo kaj movado estas nacie neŭtrala, kaj sekve ankaŭ politike neŭtrala; sed ni neniam postulis de ni mem ke ni estu neŭtralaj inter scienco kaj superstiĉo.

Lu Wunsch-Rolshoven
2026-02-20 11:05

Eble indas iom legi pri la Difuzo de novaj aferoj kaj konscii, ke ĝia studado inkluzivas ekzemple la disvastiĝon de leĝoj pri deviga lernejo-frekventado aŭ de arkitekturaj elementoj. La modelo estas sufiĉe universala. Komuna al ĉiuj aplikokampoj estas la dividado al unuopaj grupoj de eblaj aplikantoj, ekde pioniroj kaj fruaj adaptantoj. Moore uzis la modelon por teknikaĵoj, sed tio neniel gravas por la metodo.

Jens Stengaard Larsen
2026-02-20 13:32
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

En la Anglalingva versio de tiu Vikipedia artikolo estas ligo al subĉapitro de la artikolo pri “La transteoria modelo“, kiun psikologoj uzas por helpi homojn liberiĝi el miskutimoj. Ĝi ŝajnas esti pli uzebla ol teorioj pri disvastigo de novaj aferoj, ĉar la lingvo troviĝas ene de la individuo kaj ne estas objekto ekster ŝli.