Fendo en la ĉielo de ĉina Esperantujo

Ĉu ĉiuj ĉinaj esperantistoj lernis malĝustan elparolon de Esperanto? Ĉu ĉinoj mem elpensis regulon, laŭ kiu la malo de ami estas mal-ami, kaj ne ma-lami? Subite kvazaŭ la ĉielo falis sur la Esperanto-instruistojn en Ĉinio, kiam la Akademio donis konsilon pri la afero, skribas Liu Xiaozhe en sia vidpunkta artikolo.

En ĉinaj lernolibroj oni detale instruas, kiel elparoli ”mal-amiko” kaj similajn vortojn.

La ĉina Esperanto-movado estas grava parto de la monda Esperanto-movado. Tamen lastatempe grava krizo pri lingvaj reguloj de Esperanto atakas ĉinajn esperantistojn.

Imagu, ke subite vi trovas, ke eraraj estas Esperantaj lingvaj reguloj, kiujn vi ne nur mem lernis, sed ankaŭ instruis al lernantoj dum pli ol kvardek jaroj! Tio certe estas granda bato aŭ eĉ katastrofo, kiun spertas mi kaj aliaj ĉinaj esperantistoj. Angulo de la ĉielo falas antaŭ ni.

La fendo en la ĉielo aperis lastatempe, kiam sinjoro Ilja Muravjov kreis roboton en Telegram, kiu povas voĉlegi Esperantan tekston. Mi trovis, ke la roboto legas la vorton malami kiel ma-la-mi. Ĉinaj esperantistoj legas ĝin kiel mal-a-mi, ĉar ĉiuj Esperantaj lernolibroj en Ĉinio tiel instruas.

Estas notinde, ke ĉinaj lernolibroj ne postulas paŭzon inter mal kaj ami, sed nur emfazas, ke oni ne legu l kaj a en malamiko kiel la en la vorto labori, sed aparte legu l kaj a.

Mi opiniis, ke tio estas cimo en la robota programo, kiun Muravjov preteratentis. Do mi skribis al li por atentigi lin ripari la roboton. Sed Muravjov respondis, ke li ne konas la regulon, kiu postulas aparte legi prefikson kaj radikon en parolado.

Tio mirigis min. Ĉar en ĉiuj ĉinaj lernolibroj oni instruas, ke parolante derivitajn vortojn, oni aparte legu prefikson kaj radikon, radikon kaj radikon, ekzemple mal-amiko, sub-urbo. Sed subite mi konsciis, ke tiuj reguloj ekzistas nur en ĉinaj Esperantaj lernolibroj, ne en tiuj de aliaj landoj.

De kie venis tiuj nur al ĉinoj konataj reguloj, demandas Solis.

Do de kie venis tiuj nur al ĉinoj konataj reguloj? Mi konsultis aliajn ĉinajn esperantistojn, sed vane. Oni ne scias, kio estas la fonto de tiuj reguloj en la lernolibroj. Mi turnis min al Akademio de Esperanto por demandi pri la afero.

Post diskuto en la Lingva Konsultejo, sinjoro Cyril Robert Brosch, la direktoro de la Konsultejo, sendis al mi respondon, kies plenan tekston oni povas legi ĉe la retejo de la Akademio. Jen resumo:

Oni kune elparolu la literojn de ĉiuj vortelementoj, ekzemple ma-la-mi-ko, su-bur-bo, la-bo-ri-sto.

Pri tiu problemo mi demandis ankaŭ du aliajn eŭropajn Esperanto-veteranojn, kiuj respondis same kiel la Akademio.

Mi esperas, ke esperantistoj en la tuta mondo sekvos la saman bazan regulon de la Esperanta lingvo, por eviti konfuzon en interparolado. Tial mi informis aliajn en la ĉina Esperanto-komunumo pri tiuj ”novaj reguloj”.

Sed plejparto de la ĉinaj esperantistoj, speciale la pliaĝulaj, ne akceptas ilin. Iu prezentis al mi sonregistraĵojn de sinjoroj Humphrey Tonkin kaj Ivo Lapenna: Tonkin aparte legis, kaj Lapenna kune legis.

Ĉinaj esperantistoj opinias, ke aparte elparoli prefikson kaj radikon pli faciligas komprenadon dum interparolado. Mi demandis: do kial oni ne aparte elparolu radikon kaj sufikson? Neniu prezentis al mi kontentigan klarigon.

Kompreneble, estas granda doloro kaj psika turmento por veteranoj subite ekscii, ke reguloj aŭ konvinkoj sekvitaj dum multaj jaroj estas nur vizioj. Iuj racie turniĝas al realo, dum aliaj obstinas en la malnovaj revoj.

Mi esperas, ke la fendo en la ĉielo de la ĉina Esperantujo malaperos. Sed kiel? Ĉu ĉinaj esperantistoj adoptos la ”novajn regulojn”, aŭ ĉu daŭre ekzistos du reguloj — unu por ĉinoj, unu por la cetera mondo?

Liu Xiaozhe (Solis)

La verkinto estas la fondinto de Verda Reto
kaj la aŭtoro de Konciza Fundamenta Kurso de Esperanto por ĉinoj.

Pli ampleksa versio de la artikolo aperas samtempe en Verda Reto

Aboni
Avizi pri
32 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-02-03 8:15

Certe ne estas eraro elparoli ”mal-ami”. Aŭ eĉ iufoje elparoli “sent-ema”, se oni timas, ke iu povas kompreni “sen-tema”. Sed estas eraro starigi absolutan regulon, kiu malpermesas “ma-lami”. – Kaj mi supozas, ke se mi uzus iun nekutiman derivaĵon, ekzemple “malondo”, mi elparolus “mal-ondo”, por klareco.

Solis
2026-02-04 10:46
Respondo al  Jouko Lindstedt

Do, ambaŭ mal-a-mi kaj ma-la-mi estas ĝustaj? Ĉu tio signifas, ke iuj Esperantaj vortoj havas du diferencaj prononcoj?

Laste redaktita 11 tagojn antaŭe de Solis
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-02-05 15:41
Respondo al  Solis

Tio signifas, ke en Esperanto ekzistas nenia Fundamenta aŭ Akademia normo, kiu diras ion pri la afero, do ambaŭ prononcoj estas tiusence ĝustaj. Tion Esperanto certe eltenas. (Rigardu en PMEG la ĉapitreton “Silaboj kaj silabolimoj” – sed ankaŭ PMEG ne estas leĝodona.)

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-02-03 8:26

Cetere, landaj specialaĵoj en la instruado de Eo ne estas nekonata afero. Kiel studento en Bulgario en la 1970-aj jaroj mi rimarkis, ke oni tie instruas iom strangajn regulojn pri la prononco de h kaj ĥ. Kaj ie (en Pollando?) oni instruas akcenti “malPLI“ anstataŭ la ĝusta ”MALpli“, ĉar la malĝusta prononco eniris eĉ la faman Mazi-kurson.

Laste redaktita 12 tagojn antaŭe de Jouko Lindstedt
István Ertl
2026-02-03 10:45
Respondo al  Jouko Lindstedt

Kaj mi memoras pri pola instruistino kiu insistis ke oni nepre prononcu “stran-ga”, “lon-ga”, maldiftonge do. Min tio impresis kiel io tute nenatura, sed poste mi audis ke en la pola ech “Madonna” prononcighas kun du mallongaj, apartaj n-oj anstatau unu longa.

István Ertl
2026-02-03 11:15
Respondo al  István Ertl

Amiko atentigas ke ng ne estas diftongo, sed “aparta fonemo aŭ alofono, kiu ne ekzistas en Esperanto: ŋ “

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-02-03 15:40
Respondo al  István Ertl

Pli bone, sed tamen ne ĝuste. En Esperanto [ŋ] estas alofono de /n/ (ne de “ng”!), kiun multaj parolantoj (sed ekzemple ne la rusoj) uzas antaŭ /k/ kaj /g/, elparolante [aŋkaŭ], [loŋga]. Tion oni ne povas konsideri eraro, ĉar en Esperanto, male al kelkaj aliaj lingvoj, [ŋ] ne estas aparta fonemo sed apartenas al /n/ kiel ties alofono, Tamen oni povas ankaŭ argumenti, ke la plej zorga kaj modela elparolo minimumigas ankaŭ alofonan variadon: [ankaŭ], [longa].

Solis
2026-02-04 10:47
Respondo al  István Ertl

Ĉinaj esperantistoj (kaj alilandaj esperantistoj, kun kiuj mi interparolas) diras stran-ga kaj lon-ga. Por vorto Anna ni legas kiel an-na.

Jens Stengaard Larsen
2026-02-03 8:33

La regulo estas nur ĉe la Ĉina flanko. En la cetera mondo oni demandas por kio oni bezonas iun regulon; oni simple ne aŭdas sonan diferencon inter mal-a-mi kaj ma-la-mi. Ankaŭ ne inter sent-ema kaj sen-tema. En aparte klara elparolo oni eble povas enmeti “glotan halton” (sen-te-ma apud sent-ʔe-ma), sed ordinare oni ne prononcas limon inter la elementoj de vorto. Estas iom kiel la uzo de la participoj: okcidentEŭropanoj emas amasigi amason da tre fajnaj distingoj en la verbon, sed en ordinara Esperanto oni apenaŭ uzas tion, anstataŭe oni simple aldonas adverbojn laŭbezone.

Se okazas tromalsimpligo de la prononcreguloj en Ĉinio, tamen eble aliloke okazas trosimpligo. Devas esti klara distingo ekzemple inter maligi (ma-li-gi aŭ mal-ʔi-gi) kaj malligi; mi scias ke mi mem diras “malonga” anstataŭ “mallonga” kiam mi ne aparte atentas.

Solis
2026-02-04 10:48

Ankaŭ mi misopinis, ke tiuj estas nur reguloj en Ĉinio. Sed nun Japana Esperanto-Instituto diris, ke tiuj reguloj ekzistas ankaŭ en Japanio kaj Koreio.

Markos
Markos
2026-02-03 10:09

Ĉi tiu artikolo tute malĝuste resumas la respondon de la Lingva Konsultejo de la Akademio. La Lingva Konsultejo tute ne diris, ke oni elparolu “ma-la-mi-ko”. Male, ĝi diris, ke “ne estas realisme en flua parolo plu produkti kaj percepti silablimojn”, kaj ke ne ekzistas eksplicitaj reguloj pri silablimoj en Esperanto.

En la komunikado en la ĉina Esperantujo oni do ne prezentu ĉi tiun Akademian respondon kiel ion kontraŭantan la regulon lernitan de multaj ĉinoj, sed anstataŭe prezentu ĝin kiel klarigon pri tio, ke tiu regulo praktike ne vere gravas en la normala parolado kaj ke sekve eblas ignori ĝin.

Koncerne la demandon, de kie venas tiuj “nur al ĉinoj konataj reguloj”: Respondo al tio troveblas en la artikolo de Marc Bavant, al kiu la Akademia respondo ligis: Tiun regulon vortumis la tre respektata esperantologo Eugen Wüster en 1923. Do certe ne temas pri nur al ĉinoj konata regulo. Mi mem aplikas ĝin en la malmultaj situacioj, en kiuj silablimoj povas iĝi gravaj, kaj mi ne estas ĉino.

Kie do silablimoj povas iĝi gravaj? Ekzemple en tre malrapida, iom dishakita elparolo, kiu foje estas uzata por eviti miskomprenojn. Aŭ en likirompo en kompostita teksto. Aŭ en kantado, precipe se la melodio postulas paŭzeton ene de vorto kaj oni devas decidi, ĉu meti la paŭzeton antaŭ aŭ post iun konsonanton. Aŭ en kompostado de la teksto de muzikaĵo, ĉe kiu oni foje apartigas ĉiujn silabojn de la teksto prezentata sub la notoj. Sed ekster tiaj tre specialaj kuntekstoj, silablimoj ĝenerale ne gravas, ĉar oni ĉiuokaze ne aŭdas ilin.

Kiam silablimoj ja gravas, laŭ mi ja indas sekvi la principojn de Wüster, kiujn multaj ĉinoj lernis. Aliaj eblaj silabigosistemoj ŝajnas al mi malpli oportunaj kaj malpli konformaj kun mia lingvosento. Do mi en dishakita parolo aŭ kantado nepre dirus “mal-a-mo” kaj ne “ma-la-mo” Tamen en normala parolo por mi ne estas reala diferenco inter la “malamo” kaj “salamo” post la komenca konsonanto (sed se mi atentas la aferon, ja estas psikologia diferenco por mi, ĉar mi povas psikologie percepti silablimon, eĉ kiam mi reale ne prononcas ĝin iel ajn).

Mi iom bedaŭras, ke la Akademia respondo ne eksplicite menciis la klarigojn de Wüster kaj ilian senchavecon en la malmultaj situacioj, en kiuj silablimoj povas iĝi gravaj.

Fine mi ŝatus atentigi, ke mi estas membro de la Akademio de Esperanto, sed nuntempe ne aktivas en la Lingva Konsultejo de la Akademio kaj do ne partoprenis en la verkado de ĝia respondo.

Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch
2026-02-03 20:28
Respondo al  Markos

Multan dankon, Markos, pro tiu perfekta komento, kiu plejparte ŝparas al mi mem respondi.

La respondo de la Lingva Konsultejo (kiu, parenteze, estas nur konsilo, ne deviga decido) ne estas tiel tragedia, kiel pentras la artikolo.
Oni rajtas pli klare, do “morfemdisige” prononci, se oni ial (ekz. el pedagogia kialo) volas, sed oni 1e ne postulu tion kaj 2e ne kredu, ke en flua parolado ĝi ankoraŭ gravas.

zmila
zmila
2026-02-03 11:29

Mi komprenas, ke por sperta E-sto en flua parolo ne sentiĝas (aŭ ne sentiĝu) la diferenco.

Tamen kiam mi diras:

ba-na-nar-bo
ba-nur-bo
fa-ci-la-ni-ma
he-lo-ran-ĝa
ma-la-mi-ko
ple-jo-fta
la-ŭor-de

mi sentas, ke mi ne estas sperta E-isto kaj ne flue parolas.

Lee Miller
2026-02-03 15:27
Respondo al  zmila

“mi sentas, ke . . . ” ne estas bona bazo por kohera rezonado.

La Mormonaj misiistoj ofte parolas pri “sento de varmeto en la brusto” kiam oni unue legas la Libron de Mormono. Tio neniel pravigas la validon de la religio.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-02-03 16:03
Respondo al  Lee Miller

Kiam mi ekstudis fonetikon, unu el la gravaj aferoj estis instrumente mezuri sian propran paroladon kaj konvinkiĝi, ke oni tute ne parolas tiel, kiel oni mem imagas. Multaj homoj ekzemple kredas, ke en la parolata lingvo estas paŭzetoj inter vortoj. Kaj mi supozas, ke en iu ajn pli flua parolado la distingo inter “mal-amo” kaj “ma-lamo” estas nur en la imago de la parolanto sed ne aperas en la sonsignalo (se oni ne enmetas glotan halton, kiel Jens rimarkigis).

Solis
2026-02-04 10:48
Respondo al  Jouko Lindstedt

“mal-amo”kaj ”ma-lamo”ne estas nur diferenco nur en la imago. Ĉar oni povas aŭdi, ke tiuj evidente estas nesamaj sonoj.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-02-04 14:43
Respondo al  Solis

Oni aŭdas, se iu elparolas zorge farante la distingon, eble emfazante ĝin per glota halto. En flua parolado oni ne aŭdas. Silablimo ne havas fonetikan respondaĵon en la sonsignalo.

Meir
Meir
2026-02-09 2:13
Respondo al  Jouko Lindstedt

“Multaj homoj ekzemple kredas, ke en la parolata lingvo estas paŭzetoj inter vortoj”: ekzistas serio de filmetoj nomataj “rapida nederlanda”, kiu kontrastas kiel oni instruas novparolantojn elparoli frazojn al kiel homoj vere parolas. Unu el la ekzemploj estas “mi ne scias”: lernanto de la lingvo dirus “ik vejt ĥet nit”, dum homo surstrate (aŭ en televido) dirus “kvejni”.
En Esperanto certe ne estas tiom draste, sed ĉe denaskuloj kaj fluaj parolantoj oni same ne aŭdus paŭzojn inter ĉiu kaj ĉiu vorto. Fakte mi aŭdis denaskulon parolantan tiom rapide ke mi miris kiam entute tiu spiras.

Laste redaktita 7 tagojn antaŭe de Meir
Edmundo
Edmundo
2026-02-09 11:42
Respondo al  Meir

Mi ne scias pri la aktuala terminologio, sed laŭ mia kompreno en kelkaj lingvoj oni ja povas en kelkaj cirkonstancoj aŭdi la limojn inter vortoj aŭ vorteroj, ĉar ĉe difinita nivelo de formaleco, rapideco de parolo, ktp certaj fonetikaj procezoj, ekzemple asimilado, ne funkcias trans la limojn. Ŝajne estas tiel en multaj versioj de la (brita) angla, sed eble ne, aŭ ne tiom, en la franca de Parizo, do la fenomeno dependas de la lingvo. Ekzemploj estus utilaj, mi scias, sed bedaŭrinde mi ne havas ĉemane. (Hazarde mi legis antaŭ kelkaj tagoj, ke en kelkaj versioj de la itala estas prononcodiferenco inter «presento» kun senco «mi prezentas» kaj «presento» kun senco «mi antaŭsentas», kaj tiu diferenco devenas de tio, ke en la dua oni pli emas konscii pri la prefikseco de «pre». Mi ne scias la italan kaj ne proponas, ke ni detale diskutu tiun ekzemplon.) Mi supozas, ke tiaj subtilaj prononcdiferencoj povus aperi en Esperanto, sed certe ili ne estas kaj ne estu parto de la hodiaŭa normo.

Edmundo
Edmundo
2026-02-09 13:07
Respondo al  Edmundo

Jen ekzemplo: Ni supozu, ke Kruko prononcas /n/ kiel [ŋ] antaŭ /g/ kaj /k/. (Mi mem ne faras tiel: laŭ mi la rusoj pri tio pravas!) Kaj ni supozu, ke Kruko ne faras tiel trans limon inter vorteroj. Tiam Kruko eble faras distingon inter «sinkrona» /siŋkrona/ kun la senco «samtempa» kaj «sinkrona» /sinkrona/ kun la senco «kronanta sin». La distingo inter [n] kaj [ŋ] estas relative granda kaj evidenta, sed eble troviĝas similaj malpli evidentaj distingoj inter diversaj manieroj prononci kelkajn aliajn konsonantojn. Oni ne bezonas glotan halton por distingi inter «mal-amo» kaj «ma-lamo», se oni disponas diversajn manierojn elparoli la literon L en diversaj ĉirkaŭaĵoj.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-02-10 8:41
Respondo al  Edmundo

En multaj lingvoj okazas specialaj aferoj ĉe la limoj de vortoj aŭ morfemoj (fenomenoj ĉe juntoj, kiel ili lingvistike nomiĝas). Estas ankaŭ aliaj manieroj apartigi vortojn: ĉar en la finna la akcento ĉiam estas sur la unua silabo de la vorto, ĝi ankaŭ signalas, ke jen komenciĝas nova vorto. Rimarku, ke mi nur diris, ke inter vortoj en parolado ne aperas _paŭzetoj_, tio estas, momentetoj de absoluta silento. Tio validas eĉ pri relative malrapida parolado; paŭzetoj faras tre specialan, hakitan impreson.

Jens Stengaard Larsen
2026-02-04 9:37
Respondo al  zmila

En iuj de tiuj vortoj estas afero de akcento, ne de silabdivido. Se á signifas plenan akcenton kaj à duonan, oni prononcas jene:
banànárbo, bànúrbo, facìlaníma, hèloránĝa.

Mal- estas afikso kaj ne prenas apartan akcenton; la prononco estas malamíko, ne màlamíko. Se oni akcentas mal- por elstarigi ĝin, ĝi prenas la plenan akcenton: li ne estas amíko sed málamìko.

Ej kaj Aŭ estas diftongoj, do oni kutime perceptas ilin nedivideblaj, ankaŭ kiam sekvas ilin vokalo. Tamen, se sekvas ilin respektive i kaj u, oni povas prononci j kaj ŭ pli forte (pli “konsonantece”): ĝo-jigi, anta-ŭu, ĉar unuflanke iuj emus gluti la duonvokalon kaj prononci goigi, antau, kaj aliflanke enmeto de glota halto povas impresi troige: ĝoj-ʔigi, antaŭ-ʔu.

Sed ĉio tio estas tiel fajnaj distingoj, ke kun minimumo da bonvolo oni apenaŭ rimarkas ĉu la parolantoj uzas ilin aŭ ne.

Solis
2026-02-04 12:00

Sed tio tute ne rilatas al la akcento.
Sendepende de kiel oni dividas silabojn en “bananarbo” kaj “malamiko”, ĉu ba-nan-ar-bo kaj mal-a-mi-ko, aŭ ba-na-nar-bo kaj ma-la-mi-ko, la akcentoj sendube ĉiam falas sur la antaŭlastan vokalon, nome bananArbo kaj malamIko.

Jens Stengaard Larsen
2026-02-05 11:22
Respondo al  Solis

Jes, la ĉefa akcento, kiel laŭ §10 de la Fundamenta gramatiko. Sed laŭ §11 Esperanto ankaŭ kunmetas vortojn, kaj tio signifas ke la Esperantistoj devis improvizi regulojn pri duonakcento. Ni nun disputas kiuj precize estas tiuj reguloj, kvankam oni sufiĉe bone interkompreniĝas ne konante ilin kaj ili ne influas la skribon; ili havas pli estetikan ol praktikan valoron. Simile la reguloj pri silabdivido.

Solis
2026-02-04 10:48
Respondo al  zmila

Certe la spertaj esperantistoj sentas diferencon inter “mal a”kaj ”ma la”, ĉar tiuj estas diferencaj sonoj.

Solis
2026-02-04 10:44

Atentu: ke en vortoj kiel maLAmi, mi ne temas, ĉu estu paŭzo inter L kaj A.
Mi diskutas pri tio, ĉu la silabitaj literoj estus “mal a”(kiel en“Ili tieL Amikiĝis” ), aŭ “ma la”(kiel en “MaLAko estas markolo.” ).

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-02-04 14:40
Respondo al  Solis

En normala flua parolado enestas nenio, kiu indikas, ĉu la “l” apartenas al la antaŭa aŭ al la sekva silabo. “a”, “l” kaj “a” glitas unu en la alian sen iaj ajn limoj. Kompreneble estas alia afero, se oni volas aparte malrapide prononci kaj zorge fari la distingon, sed tio estas escepta situacio.

chielismo
chielismo
2026-02-04 13:03

De la infaneco mi jam posedas tri ĉinajn parolajn lingvojn fleksian, aglutinan k tonan. Eo estas apenaŭ aglutina, laŭ Zamenhof, fremda al la eŭropa popolo. La “fremda” certe ne estus vortoj, kiujn Z prenis de eŭropaj lingvoj, sed lingva subkonscio, kiu influas rimedon de la vortumo. La pure aglutina lingvo ekz. mongola aŭ kazaĥa tradicie ne havas la prefikson, kiu iam povas mis-influi ĉefvortojn. La fleksia lingvano ŝatas proklizi kunmetajn morfemojn ekz. kiel eŭropanoj proklizas prefiko+ĉefvorton senkonscie. Fakte tia fenomeno ne estas tre populara en Esperantujo, ĉar kutime tia kunlego okazas nur je rapide flua parolado. Fakte neniu lingvo estas pura kiel la homa raso je la genetiko. Tamen konsiderante aglutinecon de Eo la lego ma-lamiko aŭ se-nerara(sen-erara) ne estas oportuna, hazarda okazo ne estas problema. Sed kiam tia legado populariĝus kiel vasta fenomeno, tiam Esperanto jam ne estus Esperanto, sed eŭropa dialekto, kiun Beaufront kaj Esperanto-reformantoj klopodis cent jarojn cele ke Esperanto estu ne fremda al la eŭropa popolo je la fleksia lingvo.

Interese la historio de la ĉina lingvo estas simila kiel Eo: antaŭ 2300 jaroj Unua imperiestro de Ĉin-dinastio unuigis Ĉinion. Kvankam lia denaska lingvo estis la fleksia, tamen li faris komunan lingvon je aglutina por sia vasta lando okaze ke la fleksa lingvo donis al la komuna lingvo tre riĉajn vortojn kompare ol lingvoj aglutina kaj tona. Nun la ĉina Mandareno fakte konsistas el bazaj vortoj el la feksia, strukturo el la aglutina, ankaŭ mallonga silabo el la tona.

Resume, Esperanto estas Esperanto. Esperanto estas apenaŭ aglutina lingvo, kiu laŭ Zamenhof estas fremda al la eŭropa popolo. Laŭ la lingva aglutineco de Esperanto oni ne devas tro popularigi la legmanieron ma-lamiko(mal-amiko) aŭ se-nerara(sen-erara) . Dankon!

Jens Stengaard Larsen
2026-02-05 11:00
Respondo al  chielismo

Vi konfuzas tipologion kaj fonologion. Tipologie neniu lingvo estas pura, dum fonologie ĉiuj estas puraj, eĉ se ili utiligas ne ĉiam tute samajn regulojn.
En Esperanto oni povas redukti la demandon al tio ĉu prefiksoj havu duonakcenton. Laŭ mi ne; “malamíko” havas nur la ĉefan akcenton, dum “màramíko” (amiko de maro) havas ankaŭ duonakcenton sur la unua silabo, ĉar la radiko mar- ne estas inter la afiksoj. Sed en normala konversacio oni ne akcentas ĉiun vorton, kaj la duonakcento ofte malaperas.

chielismo
chielismo
2026-02-05 12:52

Ŝajnas ke la ĉina diskuto finiĝas, ĉar unu el ili trovas aŭtoritatan parafrazon el Kompleta gramatiko kaj vortfarado de Esperanto (1930):
12. Oni devas tamen memori kaj atenti, ke ĉe kunmetitaj kaj kunprefiksaj vortoj, la kunmetitaĵo aŭ prefikso silabiĝas kiel aparta vorto, do tute aparte:
eks-o-fi-ci-ro (ne ek-so-ficiro), el-aŭ-di-gi (ne e-laŭ-digi), mal-in-flu-a (ne ma-lin-flua), long-vo-ka-la (ne lon-gvo-kala), bon-ak-cep-ti (ne bo-nak-cepti), ba-nan-ar-bo (ne ba-na-nar-bo).

Komprenite, kiel Zamenhof skribas ke Esperanto estas fremda al la eŭropa popolo. Sen konscio multaj eŭropaj esperantistoj estas influitaj de sia denaska lingvo fleksia, kiu nature fandas la prefikson kaj ĉefvorton kiel kunmetitaĵon. Ni ĉiuj devas atenti, ke Esperanto estas Esperanto, kiu havas sian regulon. Ni ne devas fari Esperanton kiel eŭropan dialektaĵon, ankaŭ same la ĉina esperantistaro ne devas postuli ke Esperanto devas forigi la voĉajn prononcojn B, D, G, kiuj ne ekzistas en la mandareno komuna lingvo por la ĉino, ankaŭ la vibra konsonanto R ĝenas ĉinajn esperantistojn… tamen Esperanto estas Esperanto por ĉiuj ke neniu rajtas korekti ĝin laŭ sia nacieca lingvemo!

Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch
2026-02-05 14:33
Respondo al  chielismo

Tiu verko de Fruictier neniel estas leĝdona, sed nur interpreto.
El lingvsitika vidpunkto estas kaŭzo postuli, ke silabige ĉe sufiksoj oni ignoru la morfemlimojn, sed kun prefeksoj tamen ne – kial? Tio neniel rilatas al eŭropaj lingvoj aŭ aziaj.

Entute, la tuta debato estas nenecesa, ĉar en la praktiko plej ofte ne estas diferenco (oni simple ne aŭdas, ĉu iu diris mal-a-mi-ko aŭ ma-la-mi-ko), kaj tie, kie diferencigo gravas (kantado, emfazo por eviti konfuzon), ne estas disputo, ĉar oni kutime metas silablimojn laŭ la morfemlimoj.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2026-02-05 15:35
Respondo al  chielismo

La plej aŭtoritata gramatiko nuntempe estas certe PMEG, facile konsultebla ankaŭ rete. Ĝi havas bonan ĉapitreton “Silaboj kaj silabolimoj”, kiun mi rekomendas. Tamen ankaŭ ĝi ne estas leĝodona tiel kiel estus la Fundamento aŭ ia Akademia decido

La plej grava konstato estas, ke en Esperanto ekzistas nenia oficiala normo pri silabolimoj, tial ankaŭ lernolibroj ne donu absolutajn regulojn (kaj plej ofte, mi supozas, oni bezonas doni neniajn regulojn). La sola silablima normo, kiun mi povas elpensi, estas tio, ke “aŭ” kaj “eŭ” estas laŭ la Fundamento diftongoj, do apartenas al la sama silabo. Tio instigas elparoli “laŭ-eble”, ne “la-ŭeble”, kio eble estas aŭdebla en ne tre rapida parolado.