UEA ne sukcesis subskribi kontrakton pri la oficeja domo en Nieuwe Binnenweg, kiel oni pli frue esperis. La aĉetanto ŝanĝis sian opinion, kaj nun ne klaras, al kiu la domo eventuale estos vendita, se la vendo fine okazos.

Antaŭ kvar jaroj la komitato de UEA decidis vendi la domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176, en kiu ekde 1962 troviĝas la Centra Oficejo de la asocio.
La biblioteko kaj arkivo de UEA estis fordonitaj, kaj en septembro 2025 la estraro anoncis, ke fine estis trovita aĉetonto, kiu pretas paĝi 1,15 milionojn da eŭroj por la domo.
Komence la estraro estis tiel certa pri sukcesa vendo al tiu kandidato, ke ĝi laŭdire eĉ planis en januaro okazigi adiaŭan Malferman Tagon en la Centra Oficejo.
Tamen ĝis nun ne estis subskribita aĉetkontrakto, kaj la 26-an de januaro 2026 la estraro de UEA informis la komitaton, ke la situacio ŝanĝiĝis. La privata aĉetanto, kiu ne sukcesis pagi la necesan garantipagon, fine decidis ne aĉeti la domon.
Anstataŭ li la domon laŭ lia propono povus aĉeti nova investa kompanio, fondita en septembro 2025. La maklerista firmao kiun uzas UEA faras esplorojn pri la nova firmao, ĝia posedostrukturo kaj la deveno de la mono. Jam nun la maklerista firmao esprimis dubojn pri la firmao.
En januaro la makleristo vizitis la domon kun nova kandidato, kiu eventuale povus aĉeti la domon se ne realiĝos la vendo al la unua interesito. La nova kandidato nun siavice esploras la staton de la domo. Nova oferto ankoraŭ ne estis farita, kaj UEA ne volas vendi la domon por malpli ol 1,15 milionoj da eŭroj.

Laŭ la dokumento prezentita al la komitato la estraro de UEA nun intencas atendi la finajn konkludojn de la maklerista firmao kaj eventualan oferton de la nova interesito. Finan decidon pri la vendo oni intencas fari laŭ la konsilo de la makleristo.
Laŭ la origina plano UEA devus forlasi la domon komence de aprilo 2026. Pro la prokrasto pri la subskribo de vendokontrakto UEA nun volas plu havi la domon ĝis la fino de majo, se tio eblas kaj ne endanĝerigas la vendon.
Samtempe laŭ la dokumento daŭras la malplenigo de la domo. Tamen post la forpaso de Rob Moerbeek lia ampleksa persona arkivo estis portita al la Centra Oficejo. Krome en la domo restas parto de la stoko de la libroservo de UEA.
Kio okazos pri la libroservo post la malplenigo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 tute ne klaras. Jarŝanĝe emeritiĝis Ionel Oneț, kiu dum pli ol 23 jaroj prizorgis la libroservon.
La emeritiĝo ne povis esti surprizo por la estraro, sed tamen nova prizorganto mankas, same kiel konkreta plano por la estonteco de la libroservo.
Laŭ la raporto de la estraro la libroservo nun funkcios ”provizore per la kombinita deĵoro de oficistoj kaj aliaj kunlaborantoj, dum UEA studas kontrakti kun alia libroservisto”.
En la retlisto UEA-membroj Ian Fantom levis la demandon pri la estonteco de la libroservo kaj scivolis interalie, kien eldonistoj nun sendu novajn librojn por pritakso.
– Vi devas trakti kun la Centra Oficejo. Skribu al la konata adreso de la libroservo, respondis prezidanto Fernando Maia.
Anna Löwenstein samloke admonis al pacienco:
– Estas tute evidente, ke necesas atendi, ĝis oni organizos la solvon por la libroservo. Supozeble, la nova libroservisto estos la homo, kiu decidos, kion fari pri novaj libroj, recenzoj ktp. Se mi mem havus demandon por la libroservo, mi komprenus ke nun ne estas la ĝusta momento por atendi respondon. Simple atendu, ĝis la situacio enordiĝos.
Legu pli:

La mencio pri memorplato memorigis min pri malkovro, kiun mi faris baldaŭ post mia eklaboro en la Centra Oficejo en julio 1985. Nome, mi hazarde rimarkis, ke sur la ekstera pordo de domo, kiu estis preskaŭ najbaro de la CO, troviĝis nomplato ”Universala Esperanto-Asocio”. La klarigo estis, ke la pordo antaŭe apartenis al la domo, en kiu la CO unue situis en Roterdamo, nome de 1955 ĝis 1962. Mi menciis pri la afero al Simo Milojević kaj Marianne Vermaas, al kiuj ĝi estis novaĵo, ĉar ili ne estis rimarkintaj la nomplaton, kiu estis sufiĉe malgranda. Mi faris tiun malkovron lastmomente, ĉar ne longe poste la pordo estis komplete ŝanĝita. Cetere, UEA forlasis la unuan domon, ĉar laŭ la plano de la urbo ĝi estis malkonstruota. La plano tamen ŝanĝiĝis kaj la domo plu ekzistas – sen memorplato pri la CO.
El la gravaj taskoj de UEA, la kongresoj funkcias kaj verŝajne ankaŭ la eksteraj rilatoj, kiujn mi tamen ne bone konas. El la aliaj taskoj, la libroeldonado ĉesis kaj nun la estonteco de la libroservo dubigas. La UEA-kontoj funkcias, sed sen funkcianta libroservo ne troviĝus motivo por teni sian monon tie.
Mi bedaŭras la foriron de la ebla aĉetonto 😢 Vendo de CO liberigos gravan zorgon, kiun UEA havas dum jaroj, do la Estraro kaj oficistoj povos fokusiĝi al aliaj, gravaj laboroj. Ankaŭ, ĝi liberigos grandan kapitalon, kiun eblos uzi por investi por longtempe ricevadi novajn rimedojn, inklude de movada disvolviĝo.
Mi scivolas: kiam UEA fine vendos la domon kaj vi rimarkos, ke malgraŭ la liberiĝo de tiom peza ŝarĝo kaj malgraŭ la enfluo de tia rivero da mono tamen nenio ŝanĝiĝis, kion aŭ kiun vi tiam kulpigos pri la manko de glora progreso al la fina venko?
Mi ne kredas ke UEA faras nenion, sed ĉar mankas informo de UEA pri… ĉiuj siaj poresperantaj laboroj, estas tro facile fari la konkludon ke la ĉefa laboro de UEA estas peti monon de EU por pagi la salajrojn kaj pensiojn por la (eks)oficistoj. Ke ĉio cetera estas nur por ne tute malkuraĝigi la membrojn pro la manko de ĉia progreso kaj laborvolo. Tiel la situacio aspektas, mi kredas kaj esperas ke mi malĝustas, sed post tiom da jaroj de nenio, kial plu kredi ies aserton ke estas alie?
Estis naŭpaĝa agad-raporto de la estraro en la antaŭ-UK-a numero de Esperanto, kiel kutime. Tiun raporton eblas legi ankaŭ en la retejo de UEA.
Kaj artikoloj pri unuopaj projektoj aperas tra la jaro en la revuo. Ekzemple, en la aktuala numero legeblas artikolo pri la Ĝenerala Kunveno de Unesko en Samarkando, kiun partoprenis tri reprezentantoj de UEA.
Mi ne legas la gazeton ĉar mi ne estas membro, kaj mi ne estas membro ĉar mi ne scias, ĉu UEA estas nur malbona pri eksterenkomunikado aŭ ĉu la kritikantoj ĝustas pri ke UEA eldiras multajn intencojn sed malmulte faras.
Mi ne sentas malŝaton pri UEA. Mi deziras ke ĝi sukcesu. Sed se UEA lastatempe havis ian sukceson, ĝi certe ne volas fanfaroni pri ĝi.
Ho! Johannes… ĉu vi ne komprenis, ke “Ĝenerala Kunveno de Unesko en Samarkando, kiun partoprenis tri reprezentantoj de UEA” estas giganta sukceso pri kiu ĉiuj esperantistoj devas festi?
Nu, eble vera sukceso estus ke partoprenu kvar reprezentantoj…
Bonvolu montri, kie mi indikis, ke tiu aparta agado estas iel festinda. La komento estis: «mankas informo de UEA pri… ĉiuj siaj poresperantaj laboroj.» Mi montris, ke UEA ja informas, kaj donis senkomente la plej freŝan ekzemplon.
(Se iel gravas mia opinio, mi fakte konsideras tion absolute nefestinda, aparte pro la neseriozeco, kiun sugestas la decido de reprezentantoj de UEA surhavi tiukadre verdajn ĉapelojn. En tiu bildo faras tion unu, tamen mi vidis aliloke foton de ĉiuj tri same vestitaj.)
Mi scivolas: kiam UEA fine vendos la domon kaj vi rimarkos, ke malgraŭ la liberiĝo de tiom peza ŝarĝo kaj malgraŭ la enfluo de tia rivero da mono tamen nenio ŝanĝiĝis, kion aŭ kiun vi tiam kulpigos pri la manko de glora progreso al la fina venko?
Mi scivolas: se vi havus je dispono la milionon da eŭroj kiu liberiĝos per la vendo de la CO, kiun el la aferoj kies nefaro ĝis nun laŭ vi blokis la movadan disvolviĝon vi entreprenus?
… liked this!