Kanada filmo en Esperanto nun rete spektebla

En oktobro 2024 premieris en Kanado dudekminuta sciencfikcia filmo en Esperanto, Himalia. Nun la filmo estas spektebla en la reto okaze de kebekia kinofestivalo, dum la 29-a de januaro eĉ senpage. Libera Folio republikigas artikolon pri la filmo, kiu pli frue aperis en la kanada Esperanto-gazeto Lumo.

Sceno el la filmo.

En oktobro 2024, kadre de ”Festival du nouveau cinéma”, premieris en Montrealo mallonga sciencfikcia filmo en Esperanto, ”Himalia”. Tiu unika kaj originala kinarta verko, kies lingvaĵoj estis flegitaj de kebekiaj esperantistoj, estis reĝisorita de Clara Milo kaj Juliette Lossky – neesperantistoj. Ĝi konkuris kun aliaj mallongaj kanadaj filmoj kadre de tiu kinarta festivalo.

Temas pri unu el la malmultaj profesiaj filmoj en Esperanto. Kiel tio okazis? Mi koncize rakontu…

Fine de la printempo en 2023, mi hazarde eksciis, ke estis elsendita en Montrealo alvoko por aktoroj, en kiu oni devas reciti liniojn en Esperanto… iom(ege) nekutima afero!

La kanada kinartisto (kaj esperantisto!) Matthew Rankin kaj Yevgeniya (Ĵenja) Amis petis movadan helpon (mi tiam prezidis la Esperanto-Societon Kebekian). Evidentiĝis, ke vere ekzistas projekto pri filmo en Esperanto, kaj ni baldaŭ ricevis scenaron, kun skiza traduko de la dialogaro. Aventureto komenciĝis!

Kaj la kinartistoj kaj la produktistoj deziris, ke la filmo estu en bonkvalita Esperanto. Do ekestis traduka grupeto konsistanta el la kebekiaj esperantistoj Sylvain (Silvano) Auclair, Ĵenja Amis kaj mi mem. Mi ankaŭ helpis al la aktoroj akiri ĝustan elparolon de nia lingvo. Mi mem eĉ havas voĉan rolon en la filmo, samkiel alia esperantisto el Kebekio, Tamara Anna Koziej. Temas do pri bela teama laboro!

La filmado okazis en bela kampara etoso en la kanada (kaj ebena) provinco Manitobo fine de la somero 2023 – en tiu fazo mi ne partoprenis, sed evidente la vetero belis, kaj ĉio okazis senprobleme.

Ni ne malkaŝu tro da detaloj, ĉar multaj esperantistoj certe volos spekti la filmon, sed temas pri mallonga, ĉirkaŭ 20-minuta sciencfikcia filmo, kies dialogaro estas tute en Esperanto.

Temas pri la vivo de familio, ritmita de la sunlumo, en bela bieno, en sufiĉe fora estonteco, sur Himalia. Estas kvar roluloj. Mi ne diru pli!

Oni jam okazigis tri fojojn specialajn projekciojn (kun permeso de la distribua firmao de la filmo) antaŭ Esperanta publiko kadre de kanadaj aranĝoj. Espereble estos pliaj okazoj montri la filmon ankaŭ dum postaj Esperantaj kunvenoj.

La filmo nun spekteblas en Eŭropo per la servoj de la grava kanalo ARTE. En la tuta mondo la 29-an de januaro eblos senpage spekti la filmon rete kadre de la festivalo ”Pleins Écrans”. Se oni maltrafis tiun ŝancon, eblos dum la tuta februaro spekti ĝin per la servo ”Cine-Club” de tiu festivalo, sed ne plu senpage.

Aldone, la filmo jam estas elektita por konkuri kadre de diversaj kinartaj festivaloj.

 


Clara Milo

Clara Milo, kiu kreis la filmon kune kun Juliette Lossky, respondis kelkajn demandojn de Nicolas Viau.

Kiu estis la kerna ideo de la projekto? Kial vi elektis Esperanton?

– La kerna ideo de la filmo fontis el la deziro krei filmon, en kiu la lumo estas la ĉefa ”rolulo”. Provante realigi tiun deziron, Juliette kaj mi alvenis al la elpenso de mondo, kiu ne estas la Tero, sed satelito de Jupitero, sur kiu la lumo ”malsame” moviĝas.

–Ni ekkonsciis, ke la filmo fakte temos pri la estonteco. Origine, la scenaro estis verkita en la angla. Sed ni poste ekhavis la ideon, ke estontece la ĉefa lingvo ne estos ĉu la angla, ĉu la franca aŭ alia tia lingvo. Sed ĝi povus esti ”elpensita” lingvo. Mi jam aŭdis pri Esperanto, kaj ni do tiel decidis.

Tiucele, ĉu eblus uzi jam ekzistantan ”dialekton” por provi bildigi tiun estontecon? Esperanto, kiu estas relative freŝdate aperinta lingvo, iĝis nemaltrafebla elekto, fakte.

La koncepto malantaŭ la lingvo estas tiel bela, ke ni volis montri universon, kie tiu lingvo konkeris la mondon!

Post la elekto de Esperanto, ĉu la lingvo ŝajnis al vi aparte malfacila afero, aŭ ĉu nur unu inter pluraj, ĉar diversaj aspektoj de la reĝisorado de filmo povas evidentiĝi malfacilaj?

– Mi jam havis sperton reĝisori filmon en fremda lingvo: la islanda, kiu estas lingvo, kiun mi ne parolas. Kiam tiu filmo, kies titolo estas ”Aska”, estis projekciita en kinejo, mi fakte ekkonsciis pri tio, ke la rakontado reliefiĝas, ĉar oni devas legi subtekstojn. La aŭdata dialogaro fariĝas melodio, kiu lasas la publikon atenti la ”literaturaĵojn” de la filmo, io, kion oni kutime apenaŭ atentas, kiam la frazoj ”nature” glitas en nin.

– Do Esperanto ne timigis min, êc se iuj teamanoj iom timis tiun aspekton. Tamen, dum tiuj rolulelektaj sesioj, kiujn ni gvidis kaj en la franca kaj en Esperanto tiel, ke ni povu kompari, ni rimarkis, ke iuj homoj ŝajnas pli trafaj Esperante ol franclingve!

La lingvo ebligis al ili distanciĝi de la vortoj kaj esprimi sin per emocioj anstataŭe.

Pri Esperanto mem, laŭ mia kompreno, vi jam sciis pri la ekzisto de Esperanta lingvokomunumo, sed kion precize vi sciis? La filmo nun ankaŭ estas parto de la Esperanto-kulturo! Temas pri ero de la publiko, kiu speciale rilatos al la filmo.

– Ni ne vere pensis pri tio. La projekto ja celas tiom specifajn publikerojn kaj estas tiom ”niĉa”, ke ni ĉiuokaze ne celis la ĝeneralan publikon. Sed ni restis fidelaj al nia koncepto, kion la fina rezulto ja spegulas.

– La filmo restas sufiĉe alirebla, sed ja celas komunumojn, ekzemple astronomi-ŝatantojn – ja temas pri sciencfikcia filmo, kun relative realeca sinteno. Oni povus taksi ĝin kiel filmon el diversaj subĝenroj. Ĝi allogas publikon de pasiuloj, ĉu Esperantistoj, ĉu ŝatantoj de sciencfikcio.

– Himalia cetere prezentas pozitivan estontecon. Mi ne plu eltenas ĉiam spekti apokalipsajn filmojn, en kiuj ĉio detruiĝis! Krei ion, kio spegulas optimisman estontecon sanigas la animon. Tio al ni vere gravis. Eĉ se ankaŭ en tiu estonteco ne ĉio estas perfekta. Estas en la filmo ankaŭ fantasmagorio de la Tero, ekzemple per la glorigo de bestoj.

– La muziko de la filmo, siaflanke, utiligas multajn instrumentojn, en stilo, en kiu la diversaj influoj estas tre aŭ diluitaj aŭ kunfanditaj, kaj kreis ion, kio, kvankam ĝi pensigas la aŭskultantojn pri diversaj aferoj, estas ne vere rekonebla kaj ne facile situigebla epoke aŭ loke. Tion ni celis ankaŭ per la uzo de Esperanto.

– Esperanto estas nova kulturo, kiu ebligas al ni vojaĝi en mondo, kie oni ne estas ankrita… Esperanto ne estas ligita al specifa kulturo aŭ eĉ specifa epoko.

Ĉu vi povus iom paroli pri viaj estontaj projektoj, kaj kiel ili povus esti influitaj de la sperto realigi la filmon ”Himalia”, filmo originala interalie pro sia elekto de Esperanto kiel lingvo?

– Mi provos, en mia venonta filmo, inkluzivigi la korsikan lingvon. Mi havas grandegan respekton por fremdaj lingvoj. Mi kredas, ke kaj muzika kaj lingva diverseco multe influas artaĵojn. Mi ankaŭ havas projekton, kiu estas dokumentfilmo pri arbaraj fajroj, cele al kio mi vojaĝas tra la tuta mondo…

– Kadre de miaj projektoj, mi provas neniam igi la anglan ”baza lingvo”, aŭ se ĝi aperu, ĝi estu nur unu lingvo inter diversaj. Laŭ mi oni taksas la anglan en kinarto pli grava, ol oni devus. Unuflanke, oni ja komprenu, ke ĝi ebligas aliron al pli vasta publiko. Sed mi pli ŝatas plaĉi al malgranda publiko, kiu vere ŝategos la filmon pro ĝia aŭtentikeco.

Nicolas Viau

Vidu pli:

Aboni
Avizi pri
4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lunarkido
2026-01-28 2:31

… reposted this!

DanieruOtakuBoy
2026-01-28 2:38

… reposted this!

halyihev
2026-01-28 3:52

… reposted this!

Ĵenja A
2026-01-28 14:49

Mi estas treege fiera pri la projekto kaj la rezulto! Nun en mia laborejo (Nacia Film-Oficejo), kie okazis la postproduktado (laboro pri sono ktp.) kelkaj eĉ nun salutas min en Esperanto! La filmfaristoj kaj la tuta teamo sincere interesiĝis pri la lingvo kaj la komunumo! Tiu kaj similaj projektoj vere helpas altigi prestiĝon de Esperanto ĝenerale kaj aparte en la film-amanta komunumo!

Sophia BRANDT :flago:
2026-01-28 18:44

… reposted this!

stergro
stergro
2026-01-29 10:41

Mi ŝatas la filmon, kvankam la esperanta prononcado certe povus esti pli bone en kelkaj partoj. Mi precipe pensas ke la infano tre bone ludis kaj prononcis Esperanton.

ARTE faris intervjuon pri la filmo: https://www.arte.tv/videos/130831-000-A/

Laste redaktita 17 tagojn antaŭe de stergro
Lu Wunsch-Rolshoven
2026-01-30 0:13

Ŝajne ĉe la eŭropa televido “arte” la filmo daŭre estas spektebla senkoste, ĝis 2027. (Se el eksterlando malfacilas, eble VPN helpos.)
https://www.arte.tv/de/videos/128695-000-A/das-strahlen/ Kun germanlingvaj aŭ franclingvaj subtekstoj.

Ĵenja A
2026-02-02 14:15

Himalia gajnis DU premiojn de la festivalo Pleins Écrans — la Grandpremion (Grand Prix) kaj la Premion de la Kolegoj (Prix des Pairs)! Ni fieras!

623418409_1341237161376429_3129452999526731979_n