En 2018 UEA decidis ne plu publikigi sian Jarlibron por ŝpari monon. De tiam oni promesadas, ke anstataŭ la Jarlibro ĉiun trian jaron aperos Almanako, kiun dezirantoj povos ricevi en presita formo kontraŭ pago. En pli frua versio de la Strategia plano ĝi eĉ estis menciita kiel grava prioritato, samkiel la reteja renovigo. Ĝia apero tamen daŭre prokrastiĝas, kaj ĝi krome malaperis el la strategia plano.

La Jarlibro dum jardekoj estis unu el la plej gravaj servoj kaj eldonaĵoj de Universala Esperanto-Asocio. En ĝi kaj la aktivuloj de la asocio kaj novaj membroj povis trovi aktualajn kaj fidindajn informojn ne nur pri la delegitoj de UEA diversloke en la mondo kaj funkciuloj de la asocio, sed ankaŭ pri aliaj movadaj institucioj kaj servoj.
La Jarlibro krome servis ankaŭ en la ekstera informado kiel reklamilo pri la utileco de Esperanto.
La daŭra kontrolado kaj aktualigado de la koncernaj informoj estis grava tasko por la Centra Oficejo, ne nur por la sekva eldono de la Jarlibro, sed ankaŭ por la baza funkciado de la asocio.
La Centra Oficejo estis la nervocentro de la movado, tie oni ricevis preskaŭ ĉiujn eldonaĵojn aperantajn en Esperantujo, kaj tien alfluis ankaŭ la informoj bezonataj por la revuo de la asocio, kies redaktoro laboris samloke.
Intertempe la mondo ŝanĝiĝis, la Centra Oficejo iom post iom malpleniĝis, kaj en la Lisbona UK en 2018 la komitato de UEA efektive sen diskuto por la sekva jaro aprobis buĝeton, kie ne plu estis mono por la redaktado kaj presado de la Jarlibro. La estraro konsideris ĝin tro kosta kaj oni argumentis, ke la samajn informojn oni povas disponigi al la membroj rete.
Kiel eblan anstataŭaĵon de la Jarlibro oni jam dum la UK en Lisbono menciis ian almanakon, kiu aperu ĉiun trian jaron. Dum la laboro pri la nova reteja kaj administra sistemo de UEA oni argumentis, ke la nova sistemo ebligos ankaŭ aŭtomatan produktadon de la Almanako. Tamen la nova komputila sistemo neniam estis funkciigita kaj la longa atendita Almanako ĝis nun ne aperis.
En junio 2024 en la revuo Esperanto aperis unupaĝa resuma artikolo pri la tiam ellaborata Strategia plano de UEA. En ĝi oni promesis interalie modernigitan retejon, kiu aŭtomatigu administrajn kaj financajn procedurojn kaj faciligu servojn al la membroj.
Samloke eblis legi ankaŭ pri trijara almanako reta kaj presita, kiu ”kunigu ĉiujn necesajn informojn pri la Asocio, ĝiaj Landaj Asocioj kaj reprezentantoj, kunlaborantaj partneroj, agadraportoj, estontaj planoj”. Iu konkreta tempoplano por la realigo de tiu strategia prioritato ne estis menciita.
Unu jaron poste, en junio, denove aperis en la revuo Esperanto teksto pri la Strategia plano. Tie la apero de la almanako estis promesita por la dua duono de 2025.
Dum la Universala Kongreso en Brno en 2025 la nova prezidanto de UEA, Fernando Maia, raportis, ke estis trovita redaktoro por la Almanako, kaj ke oni planas ĝin lanĉi kadre de la Virtuala Kongreso pli malfrue en 2025. Tamen ankaŭ dum la Virtuala Kongreso ne aperis Almanako.
Libera Folio tial la 5-an de januaro turnis sin al Miguel Rocha Bento, kiu laŭ Fernando Maia ricevis la taskon redakti la Almanakon, por demandi kiel la laboro progresas. Ni skribis al la retadreso indikita en la retejo de UEA, sed bedaŭrinde neniu respondo venis.
Similan demandon faris en la retlisto UEA-membroj la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller. Li krome atentigis, ke en la fina versio de la Strategia plano jam nenio aperas pri la Almanako.
”Ĉar hazardeco karakterizas la gvidadon de UEA, ne eblas scii, ĉu temas pri intenco aŭ forgeso. Verŝajne entute ne okazis serioza planado pri la almanako ĝis nun”, li skribis.
Diference de Libera Folio, Osmo Buller fakte ricevis respondon – de la ĝenerala sekretario de UEA, Aleks Kadar:
”Mi konfirmas, ke la Estraro plu laboros pri la Almanako. Estas nia deziro finrealigi ĝin en 2026. Doni precizan limdaton eble ne estas saĝa ideo.”
Evidentas ke la aperigo de la longe priparolata Almanako ne estas inter la plej pintaj prioritatoj de la nova estraro.
Eblus kompreneble argumenti, ke presita Almanako ne estas bezonata, se la samaj informoj estas facile kaj fidinde haveblaj en moderna kaj daŭre aktualigata retejo. Tamen la trijara presita Almanako ja estis kaj estas ripete promesata ekde 2018, do principe jam du devus esti aperintaj kaj la tria nun preparata.
Krome ŝajnas, ke neniu en UEA plu havas la superrigardon pri la informfluoj en Esperantujo kaj sekve ne eblas certi, ke la rete haveblaj informoj efektive estas fidindaj kaj aktualaj. Ĝuste pri tio siatempe respondecis la redaktoro de la Jarlibro.

En la nuna mondo, en kiu regas la informlavango, neniel ordigata, bezonatas fidindaj, aktualaj vojindikiloj/direktiloj, kiuj helpu en sencohava informelektado kaj ordigado. Dum la presepoko la chefa direktilo en la Esperanto-mondo estis la revuo kaj la jarlibro de UEA. En la nuna epoko oni trovas en la reto amason da informoj, sen ajna indiko, kiuj inter ili: gravas, validas kaj valoras. En la komerca kaj politika mondoj, la informbatalojn venkas kutime tiuj, kies informoj aperas unue, kiuj plej ofte estas ripetataj. Ofte tiuj informoj estas falsigitaj kaj rezulte de ili la observantoj/elektantoj, sen konscio, prenas neraciajn, kostajn decidojn. UEA jam antau multaj jaroj perdis sian iaman rolon de inform- konsilanto kaj peranto. Manko do ajna indikilo (jarlibro, gvidlibro, almanako), ne nepre en la presita formo, rezultigas kompletan perdon de valoro por iamaj membroj: informliverantoj kaj konsumantoj. Krome la manko de libroeldonado kaj liverado de bonaj servoj (escepte de eksmodaj kongresoj), rezultigas rezignon pri UEA-membreco, ech inter iamaj aktivuloj!
Mi iras al Libera Folio por scii kio NE okazas en Esperantujo… 🙄
[Ĉu tio ne estas kritiko al la laŭdina LF, sed al la movado]
Ankau mi. Kaj por ekscii, kio okazas en Esperantujo, mi iras al Mia Vivo.
“Doni precizan limdaton eble ne estas saĝa ideo.”
Jes, tute prave, tute prave. Verŝajne eĉ doni proksimuman limdaton ne estas saĝa ideo.
Fakte, anonci tiun aŭ ajnan alian projekton entute ne estas saĝe: esperantistoj, kiel konate, estas tre kritikemaj. Jen nur unu ekzemplo: ili aŭdacas riproĉi eĉ bagatelaĵon kiel la ankoraŭ neekzistantan novan komputilsistemon post nuraj 13 jaroj! Kion do volas tiuj damnaj senpaciencaj esperantistoj!?
Se oni ne estus anoncintaj la komputilsistemon, nun neniu kritikus. Same validas por la almanako. UEA lernu el siaj eraroj.
La baza problemo estas, ke antaŭ ol anonci aperigon de almanako oni ne pensis, kion ĝi enhavu. Nepripensita ideo estis antaŭĵetita kiel kriza provo eskapi el la kritiko de tiuj, sufiĉe multaj, kiuj ne aprobis malaperon de la Jarlibro. Eble la redaktanto ne respondis al Libera Folio, ĉar li simple ne scias, el kio devus konsisti la almanako. Laŭ la priskribo citita supre temus pri ia surogato de la Gvidlibra parto de la Jarlibro. Ĝi estus nealloga kaj apenaŭ vendebla varo, kies enhavo ĉiukaze estus trovebla en la reto, kie ĝi principe ankaŭ estus daŭre aktualigata. Eldoni tian almanakon ne havas sencon.
… liked this!
Mi sincere bedaŭras insistadon pri Almanako kaj / aŭ Jarlibro. Ĝi multe sentis pasintece, sed ne plu en reta epoko. La rimedojn, kiujn ni (mis)uzas por ĝi, ne povus prefere investi en disvolvon de la Esperanta movado, aŭ eĉ simple komunumo.
Daŭre restas multaj aferoj, kiuj signife helpus al nia laborado, se ili jam estus realigitaj. Manko de tiu baza infrastrukturo igas nian tutan laboron malpli efika kaj pli peza. Paradokse, tio validas ankaŭ pri laboro por Almanako 😅
La efektiva celo de jarlibro/almanako k.s. ne vere estas la presita libro mem – sed rezultigi, ke iu nomumita homo devu regule kontroli (antaŭ difinita limdato) la kompletan liston da adresoj/kontaktoj/societoj ktp, kaj ĝisdatigi la detalojn. Jam de jaroj tio ne okazis en la nuna retejo de UEA – temas pri nenies respondeco, ĉiam estas aliaj prioritatoj.
Kiam temas pri prioritatoj, mi tute subtenas la Estraron pli fokusiĝi al vendo de la Centra Oficejo. Tio estas kaj multe pli grava kaj multe pli peza laboro, kies sukcesa plenumo liberigos nin de daŭra prizorgado de la konstruaĵo, kaj provizos al ni aldonajn rimedojn kiuj ni antaŭe ĵetadis al la domo.
Ĝenerale, LaMO (Laŭ Mia Opinio) la tegmentaj Esperantaj organizoj (precipe UEA kaj TEJO) devus multe pli fokusiĝi al disvolvo de kapabloj de Esperantaj aktivuloj por utiligi kaj ricevi novajn rimedojn. Al tio apartenas ekzemple la kapablo de efika laboro, strategia rigardo kaj subvencipetado. Tie disvolvado de aktivuloj estas laboro de Aktivula maturigo en UEA kaj Aktivula trejnado en TEJO. Nun mi eĉ fajfus pri Almanako sed mi demandus kion faras tiuj du instancoj. Aparte, ĉar prepari edukan programon por vastaj Esperantaj aktivuloj estis unu al punktoj de Realigplano de TEJO de antaŭa mandato – mi persone laboris pri ĝi, sed jam ekde monatoj mi aŭdis nenion pri ĝi de TEJO…
“mi tute subtenas la Estraron pli fokusiĝi al vendo de la Centra Oficejo. Tio estas kaj multe pli grava kaj multe pli peza laboro, kies sukcesa plenumo liberigos nin de daŭra prizorgado de la konstruaĵo, kaj provizos al ni aldonajn rimedojn kiuj ni antaŭe ĵetadis al la domo.”
Mi ankoraŭ ne tute komprenas: kiom da homfortoj kaj kiom da mono postulas la laŭdire damninda Centra Oficejo? Kiel ĝia prizorgado baras la vojon al la fina venko? Al kiuj celoj oni dediĉos kiujn aldonajn rimedojn? Kaj se post la forvendo la situacio restos sama (kio estas la plej probabla rezulto), ĉu oni finfine ĉesos plendi kaj eble ekkomprenos, ke la Centra Oficejo ne estis la supozata obstaklo?
La obstaklo estas la pasiva neŭtraleco. La aktivan neŭtralecon oni formetis sur iun breton en 1974, kaj nun oni ne povas retrovi ĝin. Eble ĉar ĝi evoluis dum duonjarcento kaj aspektas tute alimaniere ol tiam.
Ĉu vi aĉetus paperan Almanakon? Voĉdonu ĉe 👇
https://esperanto.masto.host/@kubofhromoslav/115887647581159208
La interkonekteco de Fediverso estas freneza kaj daŭre mirigas min 🫠 Tiu supra komento venas de Mastodono.