Sennacieca Asocio Tutmonda estis fondita post la unua mondmilito kiel komuna asocio de laboristaj esperantistoj de diversaj tendencoj. En la intermilita periodo la laborista Esperanto-movado estis forta en multaj landoj. Dum la lastaj jaroj SAT troviĝas en profunda krizo, kvankam ĝiaj ideoj teorie povus esti interesaj por multaj junaj esperantistoj. Tamen ne ĉio estas perdita, skribas en sia vidpunkta artikolo Djémil Kessous, membro de SAT ekde 1997.

La disvastiĝo de interreto estigis historian vojturnon. Multaj grandaj entreprenoj tiam flankenglitis. Ili ne kapablis taŭge vojturniĝi, adaptiĝi al la nova retepoko, sekve fiaskis. SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda estas nobla entrepreno kiu apartenas al tiu kategorio.
Fondita en 1921, SAT laŭstatute ”per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado celas malebligi ĉe membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj”. Ĝi do neniel estas partipolitika, sed prefere progresema, emancipema asocio, ankaŭ interkleriga, supertendenca. Liberecanoj, komunistoj, pacistoj, religiemuloj aŭ ekologiistoj aniĝas en ĝi.
La membronombro de SAT estis samnivela kun tiu de UEA ĝis la 1950-aj jaroj. Hodiaŭ SAT tamen eĉ ne estas dekono de UEA. Multaj elstaraj anoj forlasis la asocion. Inter ili siatempe estis Michel Duc Goninaz, la nun jam forpasinta patro de la nova PIV, Jakvo Schram, prezidinto de la Plenum-Komitato ĝis sia abrupta demisio en 2011, kaj Vilhelmo Lutermano, responsulo pri Le Monde diplomatique en Esperanto. Du jarojn antaŭ sia ĵusa forpaso eksiĝis ankaŭ Rob Moerbeek.
La eldona fako de SAT delonge ne plu eldonas. La gazetoj Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo aperas nur sporade. La Plenum-Komitato plenumas nur la kurantajn aferojn. Tamen SAT plu havas kelkajn centojn da membroj, kun grupoj aktivantaj ie tie – en Iberio, Francio aŭ Ekstrem-Oriento.
Krome troviĝas SAT-anoj dise tra la tuta mondo, ofte tre lertaj Esperanto-parolantoj. La asocio laŭstatute havas bonegan filozofion – eĉ se ĝia centjaraĝa statuto delonge bezonus seriozan renovigon. Alivorte SAT havas eksterordinaran potencialon por fruktodone agadi en la Esperanto-movado, utili al ĝi, sed ne kapablas tion ekspluati. Ĝi estas kvazaŭ paralizata.
En 1921 SAT naskiĝis en tute aliaj cirkonstancoj. Post la unua mondmilito la tutmonda manlaboristaro estis plene kreskanta kaj multaj humilaj laboristoj soifis pri kulturo. Tiuj ĉi entuziasme donis al SAT ĝian unuan impeton, kun grava aktivula forto, samtempe por- kaj per-esperanta. Lanti mem, la ĉefa fondinto de SAT kaj prapatro de PIV, estis proleto de tre humila origino.
Kiamaniere ni alvenis al la nuna situacio? Problemo kuŝas jam en la agadskemo por- kaj per-esperanta. La agado peresperanta estas logike pli fermata, neeviteble pli apartema, komunumeca, dum la poresperanta turniĝas eksteren. La agado poresperanta estu fundamente neŭtrala, plurisma. Reciproke la peresperanta vivo ne nepre estas tia.
Lanti siatempe apartigis por la SAT-movado la peresperantan agadon, tutmondan, sennaciecan, disde la poresperanta, loka. Li tiam ne povis vidi la pereigan ĝermon de tiu dissekcado.
Ie tie, ĉe tiu loka nivelo, disvolviĝis tiutempe multaj Laboristaj Esperanto-Asocioj, dekomence poresperantaj. Ilia tasko estis instrui Esperanton kaj ankaŭ varbi por SAT. Sed tiuj lokaj asocioj alprenis iun aŭtonomecon rilate al SAT. Poste, dum ilia poresperanta agado marĝeniĝis, ili samtempe, nesenteble, fariĝis ĉefe peresperantaj. Plie, ili estas ĝisnune naciaj organizoj, ne vere sennaciecaj.

Hodiaŭ ekzistas ekzemple la nacia asocio SAT en Hispanio (SATEH), dum pli ampleksa SAT en Hispanlingvio estus multe pli dezirinda, pli efika en nia retepoko, povante tiel labori kun la plejparto de latinamerikaj landoj. Se SAT en Britio (SATEB) estus formita kiel SAT en Anglalingvio, ĝi eble ne estus hodiaŭ kvazaŭ morta. Granda sinergio daŭre perdiĝas tiel.
Nur la franclingva SAT-Amikaro havas ian etan transnacian aktivadon. Ĝi malfeliĉe, kiel la tuta SAT, tamen ne vere profitas de la mirinda rezervo de junaj proletoj soifaj pri scio troviĝantaj en la franclingva Afriko. La SAT-Amikaranoj estas majoritate francaj, maljuniĝantaj mezklasanoj, samkiel en SAT pli ĝenerale.
Estus pli trafe, se Lanti tiam instigus la fondon de Sennaciecaj Asocioj Lingvaj, laŭ la grandaj tutmondaj lingvoj. Okazis diversaj eraroj sekve de tiu origina peko, kaj oni povus longe ilin analizi. Ili kuntrenis la nunan ŝrumpadon de SAT. La tasko tamen ne estas finkalkuli kontojn, detranĉi kapojn, sed ekzameni, ĉu eblas ion reĝustigi.
SAT apartenas al la alimondismo, samkiel la tuta Esperantio, vole nevole, kun ĉiuj kontraŭecoj propraj al tiu vasta movado. Ekzemple multaj SAT-anoj estas antinaciistoj, dum aliaj aniĝas en naciismaj partioj, eĉ inter la estraranoj; iuj favoras naci- aŭ etno-plurismon, dum aliaj restas ortodoksaj sennaciistoj, tiuteme fidelaj al Lanti.
Dum la ĝenerala alimonda movado hodiaŭ malkreskas, kaj samtempe en ĝi la partopreno de esperantistoj, kion eblas fari? La diversaj nuntempaj organizoj (UEA, SAT, la Civito ktp), preter neeviteblaj kontraŭecoj, konkuradoj, estas objektive kompletigaj. Anstataŭ provi grandigi sian kukoparton malprofite al alia asocio, la rekresko de la tuta esperanta kuko estas baza kondiĉo, vivnecesa por ĉiuj.
La esenca neŭtraleco de la poresperanta laboro ebligus tiel kunlaboron inter SAT kaj UEA, kaj desube kaj desupre. Tio ja okazis iam. Tiel, en majo 1952, la Estraro de UEA kaj la Plenum-komitato de SAT sendis Nefermitan Leteron al Stalin rilate al lia kontraŭesperanta politiko en Sovetunio. Ĝin publikigis kelkaj grandaj okcidentaj gazetoj.
De tiu tempo la poresperanta laboro de SAT notinde malkreskis. Tio klarigas kial la SAT-movadon forlasis multaj esperantistoj, eĉ foje tuta laborista Esperanto-asocio, kiel la nederlanda. Sekve de sia disfalo, SAT estas paralizita hodiaŭ. La fenomeno atingas la estraron. Ĝeneraliĝas iu nemovismo, eĉ nemovadismo, akceptata de notinda parto de la aktivularo. La situacio de la asocio aspektas senesperiga, senelireja.
Ĉio ne estas nigra tamen. La centra retpaĝo de SAT, paralizita dum longaj jaroj sekve de piratatako, feliĉe nun denove funkcias. La asocio disponas pri diversaj listoj, iuj plene malfermaj (ĉe Facebook aŭ Telegram), aliaj rezervitaj nur al membroj. Tiuj lastaj plej suferas pro iu dezertiĝo, jam de la estraranoj, ankaŭ pro iu anarkio. En tiuj listoj tamen, la debatoj restas ofte kamaradecaj, eĉ ĝentilaj laŭ iu malnova SATeca tradicio, ĉefe tamen inter la maljunaj membroj.
Nepre per tiaj liberaj diskutoj, konstruivaj, la renovigo de SAT okazu. Informa retpaĝaro de SAT, kun ebligo de komentoj, kruele mankas nun tamen. Kion faras tiuteme kaj sukcese individuoj izolataj ie-tie, grava asocio kapablus pli bone fari. Ni alfrontas hodiaŭ vastan ruinkampon, sed ja ne malpli grandan konstruejon. Tio povus esti entuziasmiga.
SAT estas maljuna kaj samtempe plena je fekundaj bezonoj. Al ĝi necesas Plenum-Komitato kiu plenumas siajn taskojn. Sekretario kiu diskonigas al membroj la protokolitajn kunvenojn. Konflikt-Komisiono kiu mildigas la konfliktojn. Necesas listo de Ĝenerala Konsilantaro alirebla al ĉiu volontulo, retestro identigita, prizorganta la retpaĝojn. Bezonatas respondecularo, kiu efektive respondas kaj kondukas inkluziveman politikon anstataŭ la nuna, ekskluzivema.
Ĉio ĉi pri la desupraj aferoj. Sed tio ne sufiĉas. Desube estas bezonataj spertaj moderigantoj, por kvietigi la etoson de la listoj, mastrumantoj, por orienti la debatojn, kaj finfine membroj por partopreni en la debatoj, starigi proponojn…
Al la asocio necesas do nova vento, urĝa sangotransfuzo, dum la membraro danĝere maljuniĝas. Tiel ĝi bezonas antaŭ ĉio novan generacion da SAT-anoj, kiel eble junaj, kun ideoj novaj. Per renovigata politiko, SAT kapablas ŝanĝiĝi kaj renaskiĝi el sia cindro samkiel fenikso. Ĉu tio ne estu la baza kondiĉo por renovigo pli ĝenerala de la tuta Esperanto-movado?
Djémil Kessous
baza SAT-ano n-ro 35360

… liked this!
Antaŭ jam multaj jaroj mi prezentis mian servon fari novan retejon por SAT (laŭ mia meznivela kapablo). La respondinto dankis min kaj poste nenio okazis, ne eĉ plia kontakto. Mi ne longe poste decidis eksaniĝi.
Mi havas la senton, ke kaj UEA kaj SAT volas ke homoj memvole aniĝu kaj memvole prezentu laborvolon, sed nur se tiu laboro estas ekzakte la samaj aferoj, kiujn la asocioj jam emegas fari.
La plej grava afero estas, laŭ mi, ke ambaŭ SAT kaj UEA aktive serĉu novajn fortojn kaj mem petu iliajn helpojn. Oni pli ĝoje jesas se oni sentas sin aprezata. Estas tiel simple.
Vi proponis unu servon, SAT ĝin ne akceptis, do nelonge poste vi forlasis ĝin en aflikto? En la asocio aktivas multaj aĝaj homoj, por kiuj drasta ŝanĝo de la retejo povus esti ne tre bonvena. Ne malofte aperas varmegsangaj novuloj, kiuj ofendiĝas ĉar oni ne tuj akceptas ties revoluciaĵojn.
Vi forgesis la parton, ke SAT ankaŭ ĉesis korespondadon. Ni ne eĉ parolis pri kiel ŝanĝi la retejon, nur pri la eblo modernigi ĝin.
Mi klarigu, ke mi ne eksanigis min pro nur ĉi tiu afero. La alia kialo estis, ke mi ne volas pagi tiom multe por esti ano de organizo kies celo ŝajne estas atendi la mortiĝon pro altaĝo.
Mi tute komprenas viajn senton, frustriĝon kaj bedaŭron, ĉar ankaŭ al mi jam okazis io tute simila: mi proponis krei interretejon al iu ne-Esperanta organizaĵo. La gvidantoj de la organizaĵo nur aŭdis mian proponon kaj poste mi ricevis nenian reagon. La citita organizaĵo neniam vere zorgis pri homoj, kiuj bezonas helpon kaj laboron. Nu, temis pri ne-registrita organizaĵo, kies nura zorgo estas ricevi financajn rimedojn por subteni ties gvidantojn.
Oni volas helpi, sed la helputoj ne volas helpon!
Nu, kion fari? Rezigni, mense resaniĝi kaj poste pripensi eĉ dek vojojn antaŭ ol proponi ion ajn al iu ajn organizaĵo.
En la 70/80-aj jaroj SAT maltrafis la ŝancon gajni precipe junajn esperantstojn, kiujn allogis alternativaj ideoj ekologiaj, feminismaj, GLAT-rajtoj k.a. Tiam SAT estis ankoraŭ gvidata de dogmecaj tradiciuloj kun to malvastaj horizontoj por tiaj ideoj. Ilia durkapeco estis foje tute absurda, kion mi mem konkrete spertis en 1987. Tiam oni jam longe antaŭanoncis aperon de PIV kun Suplemento, sed la apero daŭre prokrastiĝis. En aprilo tiujare Yves Peyraŭt, prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT, vizitis la Centran Oficejon de UEA, kio en si mem estis historia afero. Li renkontiĝis kun Simo Milojević kaj mi, kiuj demandis, kial PIV daŭre prokrastiĝas. Li dirs, ke oni ankoraŭ ne solvis ĝian financadon, ĉar la presado de tia dikega libro kostas multe. Tiam ni flanke de UEA proponis antaŭmendi 300 ekzemplerojn kaj tuj pagi la mendon. Per tio ni precipe volis helpi, ke PIV estu vendebla en la granda Jubilea UK en Varsovio. Peyraŭt, kiu mem ja reprezentis novajn ventojn en SAT, tre ĝojis pri tio kaj diris, ke li prezentos la proponon por akcepto de la PK de SAT. Post kelkaj semajnoj li sciigis, ke la PK decidis negative. Verŝajne mono de UEA estis “malpura” por ili. Sekve PIV estis vendebla nek en la UK nek eĉ en la propra kongreso de SAT, sed ĝi apeirs nur jarfine. UEA estis kunlaborema kaj helpema al SAT ankaŭ alimaniere, ekz. en la 90-aj jaroj disponigante senpage al SAT salonon por publika kunveno en UK-oj kaj kunorganizante Strategian Forumon de la Esperanto-movado en kelkaj UK-oj fine de la 90-aj jaroj.
SAT-anoj kaj ĉiuj aliaj Esperantistoj devus fari al si unu difinitan demandon: Se Esperanto estas ofte nomata la internacia lingvo, kial oni neniam nomas la Esperantistojn lingvaj internaciistoj? Ĉu estas pro tio ke oni senpripense egaligas lingva = neserioza, dum politika = serioza?
Eble la fina venko jam venis delonge. Neniu hodiaŭ dubas ke se devas esti unu neŭtrala tutmonda lingvo, tiam la sola kandidato estas Esperanto. Sed kiel argumenti racie kontraŭ la ideo de la Angla kiel universala lingvo? Kial kontentigi sin per ĉies-dua Esperanto, se ĉies-unua Angla ŝajnas esti la finrezulto de la socia evoluo?
Tiu evoluo kompreble estas rezulto de la Usona imperiismo, kiun neniu maldekstrulo ŝatas (kaj momente nur parto de la plej ekstrema dekstro vere ŝatas). Sed kiucele ni bezonas justecon en la lingva kampo, se lingvo per si mem ne estas serioza temo? Ĉu universaliĝo de Angla unulingveco ne estas solvo de ĉiuj lingvaj problemoj, almenaŭ en la longa daŭro?
Sciencfikciaj romanoj ofte priskribas estontan Teron (aŭ iun alian planedon) kun nur unu sola denaska lingvo. Principe tio povus esti unu ebla rezulto de la evoluo, sed la tempa perspektivo estus longega: aldone al la angla, en la mondo estas eble 25 lingvoj kun pli ol 50 milionoj da denaskaj parolantoj, kaj ilia formorto estus tiel longa procezo, ke neniu homo nun vivanta tion vidos, kaj ankaŭ pri la tuj sekvaj generacioj mi tre dubas. Kaj la AI-baza tradukado kaj interpretado en multaj situacioj malpliigos la premon forlasi sian denaskan lingvon. – Krome, ne estas certe, ke daŭros la tutmondiĝo de la ekonomio surbaze de la usona imperiismo.Ĝuste nun la evoluo turniĝas al plurcentra mondo, kiun karakterizas pli multe politikaj kaj militaj interbataloj pri la malmultiĝantaj resursoj ol paca kunplektiĝo de ĉiuj ekonomioj.
Ĉio tio, Jouko, estas nur preteksto por ne okupiĝi pri la vera demando: Kio estas la diferenco inter lingva internaciismo kaj lingva imperiismo? Min ne koncernas kio estas farebla. Min koncernas kio estas dezirinda. Se ni scias kien ni volas iri, nur tiam indas diskuti ĉu kaj kiel eblas atingi la celon.
Se la fina venko konsistu el tio ke ne estu neŭtrala alternativo al Esperanto, ni povas dati la venkon plej malfrue en 1928. Se la fina venko konsistu el dominado en la monda komerca vivo, tiam la Angla venkegis dum la dua duono de la 20a jarcento (kvankam ne definitive — en aliaj kampoj oficialiĝis ĉiam pli da lingvoj). Mi ĉi-tempe legas la intermilitajn numerojn de revuo Esperanto, kaj mi rimarkis ke en la 20aj jaroj malaperas la reklamoj por varoj kaj servoj ne Esperantistaj. Do jam tiam la komerco komencis rezigni pri alternativoj al la Angla lingvo.
Estas interese ke tio kio malfortigas nin antaŭ la Angla estas precize tio kio venkigis nin kontraŭ Ido: la manko de teorio. Por defii Esperanton oni bezonas pravigan teorion, kaj tiu de Ido simple estis malĝusta. En la SAT-medio oni kredeble ne havas pli da malĝustaj teorioj ol en la UEA-medio, sed la frakcioj de SAT ĝenerale multe pli dependigas sin de la ĝusteco de siaj teorioj ol UEA.
La plimulto de la esperantistoj ne serĉas ian ĝeneralan teorion, kiu pravigu Esperanton. Ili ŝatas la lingvon kaj deziras trovi niĉojn, en kiuj uzi ĝin – kaj tiuj niĉoj povas esti tute malsamaj por malsamaj esperantistoj. Ekzemple iu deziras legi beletron, alia uzi Esperanton en la familio, tria renkonti alilandanojn en homarana spirito. Post Lapenna oni ne plu serĉas iun ĝeneralan pravigon.
Nu, mi pensas ke multaj ankoraŭ serĉas pravigon, personan aŭ ĝeneralan, sed mi dubas ke oni iam trovos iun, kiun la tuta lingvanaro povas prikonsenti.
Vi do opinias ke la lingvo estas individua fenomeno, ne socia? Aŭ ĉu nur Esperanto estas individua, ne socia?
Lingvo ekzistas kaj kiel komuna socia institucio kaj kiel ties reprezentiĝo en la individuaj cerboj de la parolantoj. Sed la motivoj kaj pravigoj okupiĝi pri Esperanto apartenas al la mondo de sociaj ideologioj. La pravigoj de Esperanto estas simila socia fenomeno kiel ekzemple la pravigoj de vegetarismo.
Kial do Esperanto statas tiel mizere en la socia debato kompare al vegetarismo? Vidu ekzemple ĉi tiun artikolon ĉe “La estonteco en niaj manoj“, “la plej granda naturmedia kaj solidareca organizaĵo de Norvegio”. Kvankam Norvega, ĝi ne okupiĝas pri lingvopolitiko.
Demandu al 10 esperantistoj kial ili parolas Esperanton kaj vi ricevos 11 malsamajn respondojn.
Kiom da difinoj de la koncepto “lingvo” oni ricevos, se oni demandos la samajn 10 personojn?
Same multe, mi suspektas. Laŭ mi, unu el la grandaj kialoj por la iama sukceso de Esperanto estas ĉar ties celo estas facile imagebla sed samtempe tute nebula. Oni povas interpreti ĝin multflanke, lasante al la imaganto imagi ĉian ajn konkretan vizion. Ne eĉ dum la pinto de Esperanto estis unu unuiga vizio por la lingvo. Estis multaj. Iom similaj, jes, sed egale multaj, kaj mi suspektas ke oni simple misimagis ke ĉiuj kredas je la sama afero.
Tio tamen ne estis problemo kiam Esperanto ŝajne senhalte marŝis al la venko. Sed tio estis antaŭ jam preskaŭ 100 jaroj, kaj poste homoj serĉadis kaj serĉadis la ĝustan kialon, la ĝustan argumenton por Esperanto, sen multe da sukceso. Ĉar unu kialo aŭ argumento povas esti tute konvinka por unu, sed ne por iu alia, kaj male.
Aparte ne nuntempe, kiam homoj sendepende trovas la lingvon surrete kaj elektas lerni ĝin pro personaj kialoj, ne pro iu artikolo en fama gazeto aŭ verbado de iu E-asociano. Oni eble konsentas pri la idealoj de gefrateco kaj paco, sed oni konvinkas sin mem pri tio, ne lasas sin esti konvinkita de iu alia.
Tial tiom malmulte da homoj lernas Esperanton: oni devas esti certa tipo de homo, al kiu ĉi tia lingvo havas logecon. Ili estas malmultaj, sed ili ekzistas, kaj ili ne bezonas konvinkon.
Do estas malŝparo de tempo, mono kaj energio peni konvinki kaj varbi por Esperanto. Ĉio por tiuj celoj estas jam dirita kaj estas facile trovebla. Tiu, kiu volas lerni, pro ial ajn, lernas, kaj la aliaj ne.
Ne, la plejaltarango devas esti zorgi pri la jamaj kaj novaj parolantoj kaj doni al ili eblon havi riĉan esperantan vivon. Lasi Esperanton esti ne la internacia lingvo, sed alternativa internacia lingvo, perfekta por ĉiu, kiu ne sufiĉe lerte parolas la anglan aŭ iun alian grandan lingvon, por ĉiu, kiu simple ŝatas la ideon pri “sekreta” aŭ “privata” lingvo kaj por ĉiu, kiu jam revas pri pli bona mondo laŭ la idealoj de Esperanto.
Ni ne bezonas kialon novan aŭ malnovan, sed lernilojn, lernejojn, esplorejojn, eldonejon, provlegan servon por eldonaĵoj, helposervon pri starigi asociojn kaj klubojn, novaĵservon, kontaktservon, provizoservon pri retejoj kaj retpaĝoj k.t.p, kaj tio sufiĉe malmultekoste.
Oni ankaŭ devas aktive serĉi novajn talentojn, ne atendi iliajn propravolajn alvenojn, laŭ la principo ke la ĉefa celo por ĉiu E-asocio estas instrui la novan generacion de asocianoj.
Sen tio, mi forte suspektas ke la vojaĝo al plia malgraveco estas malhaltigebla.
Johannes Genberg: “Do estas malŝparo de tempo, mono kaj energio peni konvinki kaj varbi por Esperanto.”
Pri tio chi vi kredeble pravas.
Johannes Genberg: “Ni ne bezonas kialon novan aŭ malnovan, sed lernilojn …”
Ankau pri tio chi vi kredeble pravas. Sed en via listo de bezonataj aferoj mankas unu grava afero: Ni bezonas chiutagan uzadon de Esperanto rimarkeblan fare de plej eble multe da homoj ankorau ne sciantaj, ke Esperanto ekzistas, char: Tio akcelas, ke ili ekhavu la elekton el la ebloj ne lerni Esperanton kaj jes ja “lerni ĝin pro personaj kialoj” (citajho el la komento de Johannes Genberg).
Jes, tio certe mankas en la listo.
Kiom da difinoj pri lingvo oni ricevas, se oni demandas dek lingvistojn?
Mi ne scias. Kion vi volas eltiri per la demandoj?
Nu, kiam oni demandas sciencistojn pri la objekto de ilia scienco, oni ja atendas ke ili respondos sufiĉe unuece. Sed tiel ne estas en lingvistiko. Se oni komparas ĝian situacion kun tiu de Esperanto, estus kvazaŭ Volapuko ankoraŭ havus gravan sekvantaron, Esperanto kaj Interlingua estus pli-malpli samrangaj kaj ĉiun kvinan jaron venus nova Ido, postulanta atenton. Vere seriozi pri lingvaj demandoj do fariĝas tre malfacile, do ankaŭ pri la demando de internacia lingvo. La tempo por Esperanto ne estas matura, ĉar la lingvistoj ne faris la necesan laboron por seriozigi lingvistikon.
Mi dubas ke la opinioj de lingvistoj faras diferencon pri la sorto de Esperanto. La sukceso kaj malsukceso de Esperanto dependas de la sento de la ĝeneralularo pri ties utilo kaj ŝanco sukcesi. Se tiu du estas favoraj, Esperanto kreskas kiel ĝi kreskis antaŭ 120 jaroj, se ne, ĝi ne. Ĉar Esperanto estas utila kaj, pli grave, amuza por certaj homoj, ĝi daŭre trovas novajn parolantojn, kun aŭ sen la benoj de lingvistoj.
La opinioj de lingvistoj ne faras diferencon pri io ajn, ili tro malkongruas inter si por tio. Sed la rezulto estas ke oni ne povas serioze okupiĝi pri lingvo. Neniu lingvo estas utila, de neniu lingvo gravas la sukcesoj aŭ malsukcesoj, ĉar lingvo per si mem ne estas serioza fenomeno. Lingvopolitiko okazas, sed nur kiel pasiva kromefiko de ĉiuj aliaj politikoj. Se la cirkonstancoj devigas la politikistojn de iu lando okupiĝi pri nacia lingvoplanado (ekzemple Norvegio), tio nur malseriozigas la landon en la okuloj de la mondo.
Vi pravas pri tio, sed mi ne komprenas kial “oni ne povas serioze okupiĝi pri lingvo”, ĉar lingvistoj (aŭ pli precize lingvosciencistoj) esploras kiel lingvoj funkcias kaj kial ili funkcias tiel. Kion vi volas ke ili faru kaj kiel tio povas helpi Esperanton?
Se profesiuloj ne povas serioze okupiĝi pri lingvo, kiamaniere amatoroj povus?
Se oni vidas la movadon kiel nenion pli gravan ol Klingon aŭ Toki Pona, tiam ne gravas ke la lingvistiko ne havas prestiĝon. La nuna situacio signifas ke esperantologio estas pli serioza okupiĝo ol ĝenerala lingvistiko, sed kiu volas defendi tiun vidpunkton?
Sed kio ekzakte mankas?
Mankas ke ni akuzu la lingvistojn ne fari sian laboron. Ĝenerale tia malfido al la scienco estas freneza kaj ekstreme reakcia, sed en lingvistiko ĝi estas sufiĉe trafa. Se la lingvistoj farus sian laboron kaj kreus unuecon similan al tiu de fiziko aŭ biologio, resti ĝisdata pri la scienca progreso en lingvistiko povus doni sekvindajn konsilojn al nia laboro. Dum ne ekzistas scienca unueco en lingvistiko, la nacia lingvoplanado estas plene dependa de la lokaj politikaj kapricoj kaj oni eĉ ne povas imagi internacian lingvoplanadon. Lingva internaciismo dependas de tio ke internacia lingvopolitiko estu imagebla. Por ke ĝi estu imagebla, ĝi devas esti science bazita; ĝi devas havi la karakteron de planado, ne de konflikto.
Do, vi esence plendas ke lingvosciencistoj ne vizias internacian lingvon kiel esperantistoj vizias ĝin. Ĉu mi ĝuste komprenas vian vidpunkton?
Jens respondu mem, sed se mi legas lin ĝuste, li kritikas la tutan lingvosciencon pro tio, ke ĝi utiligas diversajn teoriojn, modelojn kaj alirojn. Laŭ mi tiuj pli ofte kompletigas ol kontraŭdiras unu la alian. Kaj mi ne vidas, ke biologio aŭ fiziko estus principe multe pli unuecaj, kiel Jens asertas – en biologio estas tute malsamaj opinioj pri grupa evolucio (ĉu ĝi entute ekzistas aŭ ne), en fiziko ekzistas pluraj konkuraj modeloj de kvantuma gravito.
La biologio havas LUCA.
La fiziko havas la Praeksplodon.
Kion havas la lingvistiko?
Mi supozas, ke vi celas ne ekzemple “duoblan artikulacion”, “vortklasojn”, “frazrolojn” ktp., sed ion diakronan? Lingvistiko havas ekzemple la historian-komparan metodon, kiu estas eble la plej ekzakta metodo en la homsciencoj. Sed jes, ni ne havas bonan modelon pri la ekesto de la homa lingvo, kaj verŝajne neniam havos. Kulpas ne la lingvistoj, sed la manko de la datumoj: la skribo aĝas 5 mil jarojn, la historia-kompara metodo atingas eble ĝis antaŭ 10 mil jarojn (verŝajne malpli), sed la homa lingvo ekzistas eble 100 mil jarojn. Pasintajn sonondojn ne eblas plu kapti, kaj la homaj fosilioj ne enhavas cerbojn. La fizika ekvivalento de la demando pri la ekesto de la lingvo estus ne la praeksplodo, sed la demando, kio ekzistis antaŭ la praeksplodo: ne eblas scii.
Kiam la datumoj mankis en astronomio, oni inventis teleskopojn. Similajn progresojn oni spertis en fonetiko, la sona flanko de la lingvo. La prisignifa flanko estas pli malfacila, sed estas esperigaj evoluoj en genetiko kaj cerboskanado.
Tamen pri datumoj oni ĉiam havas antaŭjuĝojn kiuj antaŭdecidas kiajn interpretojn oni povas atingi. Ekzemple ni antaŭjuĝas ke la tempo estas eterna, kaj ankaŭ la materian universon oni konsideris eterna ĝis la praeksplodo estis pruvita. Sed kiel do se la tempo mem havas komencon? Tiam la demando kio estis antaŭ la praeksplodo restas sensenca, sed eblas esplori kiu alternativa pensmaniero pri la afero povos havi sencon.
Inverse ĉe la lingvo: Oni tradicie insistas studi ĝin historie, sed kion se ĝi havas ankaŭ naturan flankon (krom la pure fonetikan)? Tiam sufiĉas studi sinkronie kaj tre kritike sian propran gepatran lingvon por atingi esplorindajn hipotezojn pri la naturo de la lingvo. Post tio la problemo de la origino de lingvo ne plu estas la efemereco de lingvaj sonoj, sed la nefosiliiĝemo de cerba histo.
Mi plendas ke lingvistoj ne vizias lingvon tiel kiel aliaj lingvistoj vizias lingvon. Esperantistoj havas komunan lingvon, la lingvistoj ne havas komunan teorion. Ni jam faris nian praktikan laboron tiel bone ke ni bezonas teorion por pluevoluigi ĝin, sed la teorio ne pretas.
Sciencistoj tute ne interkonsentas pri multe. Alie ne estus scienco, sed religio. Pridubi konkludojn helpas ilin trovi pli bonajn ideojn, klarigojn, konkludojn kaj, fine, komprenojn. Male, se vi trovas sciencon kun “komunan teorion” (krom pri la plej bazaj aferoj), vi povas esti sufiĉe certa ke ĝi estas ia trompo.
Plie, konjekte, kia tiu teorio povas esti? Mi studis mallongan kurson pri lingvoscienco en universitato antaŭ 20 jaroj. Mi ne penas ĝeni vin, sed mi simple ne komprenas vian celon, ĉar ĝi ŝajne estas malsama ol tio, kion mi vidis lingvosciencistojn fari.
Sciencistoj interkonsentas pri ĉiam pli. Alie ne estus progreso en scienco. La progreso, tamen, kompreneble malfermas novajn demandojn. Tiam eblas malkonsenti pri la plej bona respondo al ili.
Sed meze de la 19-a jarcento la lingvistiko simple rezignis pri progreso. En 1866 la nove fondita Lingvistika Societo de Parizo rifuzis “permesi iun ajn komunikaĵon koncerne ĉu la originon de la lingvo, ĉu la kreon de universala lingvo”. Tio ja pli similas al tabuo ol al scienco, sed ĝenerale oni obeis ĝin ĝis la fino de la 20-a jarcento. Nur depost 1996 okazas ĉiun duan jaron la konferenco “Evolang” kiu enfokusigas tiun demandon, sed mi havas la impreson ke oni komencis ilin ĉefe por rompi la tabuon, ne ĉar oni atingis progreson raportindan al nefakuloj.
Ĉu ne lingvo simple estas tro persona afero por science konkludi kiu sistemo estas pli bona ol alia? Se tiel, kion eĉ esplori? Kiel? Mi simple ne povas vidi eblan evoluon, sed nur pliajn kverelojn pri tiu kaj tiu sistemo laŭ personaj pliŝatecoj. Tiuj, ni jam havas sufiĉe da, inkluzive en nia malgranda Esperantujo.
Ne temas pri tio ĉu tiu aŭ alia lingvo estas pli bona, sed ĉu tiu aŭ alia lingvistiko estas pli bona. Ne temas pri ŝanĝoj al Esperanto, temas pri ŝanĝoj en la maniero kiel ni rigardas ĉiujn lingvojn. Aŭ ĉu vi volas ke la lingvistoj evoluigu novan teorion pri ĉiu lingvo, anstataŭ unu teorion pri lingvo kiel homa fenomeno?
Ne, tion mi ne diras. Mi estas kontenta pri kiel kaj Esperanto kaj lingviscienco estas. Mi nur simple penas kompreni vian vidpunkton, sed malsukcese. Mi kredas ke vi kredas ke via vidpunkto estas evidenta, sed mi simple tute ne komprenas ĝin. Ĉu vi almenaŭ povas doni hipotezan ekzemplon kiel vi volas ke lingvoscienco estu?
Mi povas doni konkretan ekzemplon de tio kiel laŭ mi ne aspektu lingvistiko: “Elektitaj paroladoj kaj prelegoj” de Ivo Lapenna (2009). Dum 30 jaroj (1950-1970) li en siaj paroladoj ĉiam pli deviis de la lingvoteorio kiun li prezentis en Retoriko (1950) kaj ripetis en ĉap. 2.1 de Esperanto en Perspektivo (1974). Li turnis sian originan vidpunkton 180 gradojn, de vizio de lingva unuiĝo al denunco de lingva imperiismo. Neniu rimarkis tion, kaj neniu riproĉis al li la kreskantan hipokritecon, ĉar la hodiaŭa lingvistiko ne estas serioza kaj ni ĉiuj rezignacie alkutimiĝis al tiu fakto.
Lapenna bazis sian teorion sur la Sovetia (Skot-Kartvela) lingvisto Nikolaj Marr. Ties teorioj estis proksimume tiel ekstremaj kiel tiuj de Trofim Lisenko en biologio, sed en lingvistiko tio estis tute normala jam tiam, ankaŭ en la Okcidento. Rezultas katastrofoj en agrikulturo kiam oni sekvas la teoriojn de Lisenko anstataŭ tiujn de Darwin, sed similan diferencon oni ne havas en lingvistiko.
Se Johannes petas vin klarigi, kio laŭ vi estas la problemo en la monda lingvoscienco, Ivo Lapenna certe ne taŭgas kiel ekzemplo de io ajn. Ankaŭ mi devas konfesi, ke mi komprenas nenion pri via vidpunkto! (Cetere, la marrismo neniam estis “tute normala .. ankaŭ en la Okcidento”, Ĝi estis mallonga ideologia mispaŝo de la sovetia lingvistiko kaj lasis nur kuriozan ĉapitreton en la historio de lingvoscienco.) Mi klopodas demandi rekte: kiel la lingvistiko devus ŝanĝiĝi por aspekti al vi “serioza”?
Lapenna uzis tiun lingvistikon kiu estis disponebla liatempe. Estas facile kritiki tion, sed tiu kritiko pludirektiĝas al la tiama stato de la tuta scienco (kiu nur malrapide iom pliboniĝis ĝis nun).
Por aspekti serioza la lingvistiko devus liveri argumentojn por aŭ kontraŭ lingva diverseco. La plej multaj lingvistoj (tiom kiom ili ne forŝovas la demandon kiel “politikan”) forte favoras diversecon, sed la argumentoj estas metaforoj pruntitaj el biologio. Tio ĝenerale estas la problemo: la klasika modelo de lingvo kiel organismo montriĝis esti metaforo jam en la 19-a jarcento, sed neniu povis diri de kio ĝi estas metaforo. La metaforoj estas antaŭkondiĉo por povi diri ion pri io ajn, sed la tasko de scienco estas rigardi malantaŭ la metaforojn.
Ĉu lingvosciencistoj liveru argumentojn por aŭ kontraŭ lingva diverseco por aspekti seriozaj? Mi honeste tute ne samopinias. Faru aŭ farigu se vi volas, sed mi ne vidas ion aŭtomate seriozan pri tiu klopodo.
Scienca devas esti aplikebla por impresi serioze al nefakuloj. Alie ĝi estas nur hobio je pli alta nivelo.
Sciencfikciaj romanoj de Orson Scott Card estas tre interesaj. Li enigis en ilin ideojn kaj temojn rilatajn al sia vivo. Ekzemple, li vivis dum ĉirkaŭ du jaroj en Brazilo kiel mormona misiisto. Do, decidis li omaĝi Brazilon…
Unu el tiu romano, kiu nomiĝas Ksenocido, rakontas la historiojn de du planedoj: Luzitanio, kies fondiĝo estis farita de brazilanoj (stranga elekto de nomo!); kaj Vojo, kies fondiĝo estis farita de ĉinoj. Nu, tre eble Card ŝercis koncerne al la elekto de la nomo Luzitanio, ĉar estas, inter portugaloj kaj brazilanoj, interŝanĝo de ŝerc[aĉ]oj. Koncerne al Brazilo en la ekstertera spaco, nu, …
Se iam la Homo iros al la steloj (oni pli kaj pli vidas kiel la pasintaj homoj tro revis aliri al la steloj kaj nun oni vidas kiel malfacilege estas simple foriri de la Tero; nu, se iam aperos kontraŭgravito, eble la scenejo estos tute alia), li kunportos siajn kulturon, kutimojn kaj, kompreneble, lingvo[j]n (ĉu Esperanton ankaŭ?).
Ŝajnas nuntempe, ke ĝuste la ĉinoj ŝajnas esti la estontaj planedaj pilgrimantoj. Eĉ Barato ŝajnas promesi koncerne al la vivo ekster la Tero. Ĉu la estontaj homoj eksterteraj estos ĉinaj aŭ barataj?
Nu, en la rakonto Verdaj makuloj (interesa nomo, ĉu ne?), Asimov mencias koloniistojn devenajn de la Sejŝelaj Insuloj. Amuze!
Estas iu alia interesa rakonto de Asimov, kies nomo estas Homo Sol. Rakontas ĝi la historion de la Tero, kiu parolas Esperanton. Estis la fina venko! Ĝi ne volas aliĝi al la galaksia komunumo kaj…, nu, legu la rakonton! Estas la alloga kaj amuza Tan Porus, la ĉefrolulo en la rakonto. En tiu rakonto Asimov semas la ideon de la psiĥohistorio, kiu aperos en la romanoj de la Fondaĵoj.
Se por altiri “novan generacion da SAT-anoj, kiel eble junaj” oni publikigas 1200-vortan artikolon ornamitan per grupfoto el 1921-a jaro, mi ne prognozas aparte grandan sukceson.
La situacio priskribita similas al tiu en UEA. Mi jam skribis pri tio, sed mia mesaĝo estis blokita, do mi ne daŭrigas.
La baza dilemo de SAT estas, ke ĝi devas transiri al retbazita organizformo sen fariĝi nur unu plia ĝeneralcela reta debatejo, eble alloga dum iom da tempo – ĝis aperos alia retforumo pli alloga.
Nunepokaj politikaj asociiĝaj manieroj, tiuj, al kiuj pli junaj homoj kutimiĝis, estas aliaj ol en la papera epoko: allogaj retejoj kun gazetoj kaj aliaj dokumentoj libere elŝuteblaj, facile alireblaj kaj ne pagendaj retaj forumoj, kampanjoj financataj per libervolaj mondonacoj – kaj ne asocioj, kies membraro pagas jarkotizon kaj ricevas perpoŝte la paperan asocian organon. Ne nur SAT devas mastrumi la transiron al retbazita organizformo, se ĝi volas ne marĝeniĝi.
Tio tamen ne estas facila afero, ĉefe nur teknika, kiel povas ŝajni unuavide. Malaltsojle enirebla retbazita asocio, eble eĉ sen membrokotizo, kredeble allogos novajn debatemulojn por kelka tempo – ĝis alia retforumo delogos. Dum la jaroj aperis sinsekve enretaj renkontiĝejoj de esperantuloj kiel SCE, Gxangalo, Ipernity. Lojalecon de membroj povas reteni nur asocio bazita sur politika aŭ filozofia mondrigardo, kiu difinas ĝian deekstere rekoneblan profilon. SAT tion parte ankoraŭ havas, sed la membraro iĝis pli ideologie heterogena dum la multaj jaroj, en kiuj SAT alfronte al la membroperdo varbis per sia larĝa inkluziveco kaj subemfazis sian baze maldekstran karakteron. Politika asocio, kies membroj havas malmulte da bazaj konsentoj (kio ne signifas ĉiurilatan samliniecon), ne instigas al lojaleco, sed fariĝas scenejo de kvereloj inter membroj sen komunaj vizioj, volantaj tiri la asocion en malsamaj direktoj kaj post seniluziiĝo forlasante ĝin. Feliĉe ekzistas en SAT baza akordo, maldekstrema, ĉe la plej multaj membroj, tamen ne ĉe ĉiuj. SAT povus iĝi universala debatklubo, se ĝi retbazita logus novajn membrojn sen sufiĉe klare difini sian politikan specifecon. Tio necesas, ĉar la orientiĝo al la klasbatala laborista movado, priskribita en la SAT-statuto, ĉesis sufiĉi en multaj landoj por taŭge priskribi modernan maldekstran movadon.
Sed ĉu la jam nun tre heterogena membraro kapablos evoluigi renovigitan statutan celdifinon, kiu efikos kontraŭ transformiĝo en debatklubon, kiam la plena transiro en la elektronikan epokon okazos? Tiun problemon SAT frontos dum la venontaj jaroj.