Multaj esperantistoj en Ukrainio suferas pro la milito. Aparte severaj estas en la lastaj semajnoj la atakoj kontraŭ Ĥarkivo kaj Odeso, urboj kun longa movada tradicio. En Ĥarkivo manpleno da esperantistoj sukcesis kunveni por soleni la 115-an datrevenon de la unua loka Esperanto-asocio.

Ĥarkivo en nord-orienta Ukrainio antaŭ la komenco de la milito estis la dua urbo laŭ grandeco en Ukrainio, kun 1,4 milionoj da loĝantoj. En februaro 2022 la rusiaj atakantoj preskaŭ sukcesis eniri la urbon, kiu situas nur dudek kilometrojn sude de la landlimo, sed la defendantoj sukcesis haltigi la atakon.
De tiam la urbo forte suferas de la rusia bombardado, kaj multaj loĝantoj, ankaŭ esperantistoj, forlasis Ĥarkivon. Sed neniel ĉiuj. Oni taksas, ke proksimume miliono da homoj plu loĝas en la urbo. Parto el ili tamen mem estas rifuĝintoj el regionoj eĉ pli trafitaj de la milito.

Unu el la ĉefaj Esperanto-aktivuloj en la urbo estas Svitlana Neĵalska. Ŝi rakontas, ke la urba vivo nun estas reguligata de la bombadoj kaj la haveblo de elektro.
– Mi provu priskribi unu trankvilan tagon el mia milita vivo. Ĝi estis trankvila, ĉar de matene ne malaperis elektro. Sekve moviĝis transporto, ne estis superplenaj la metrostacioj, kaj homoj rapidis al la laborlokoj. Nuntempe nia ĉefa tasko estas reŝalti la cerbon inter la opcio ”atendo de bombardado” al ”mi estas ege okupita”.
Se dum longa tempo mankas elektro, necesas efike agi kiam ĝi subite haveblas, ŝi klarigas. Respondi al la demandoj de Libera Folio ne nepre estas la unua prioritato tiam.
– Ĉiuvespere, kiam neatendite aperas lumo, mi pensas: ”sukcesi, sukcesi”… Ĉar estas tagoj, kiam ni havas elektron nur po 2–3 horojn. Pro tio, ion verki kaj poste kapti momenton por sendi estas ege malfacile. En la urbo mem la problemo ne estas tiom akra, sed mi loĝas ekster ĝi.
La 12-an de decembro 1910 en Ĥarkivo okazis fonda konferenco de loka Esperanto-asocio, kiun partoprenis 400 homoj, ŝi rakontas.
– Post 115 jaroj ni kolektiĝis grupe preskaŭ 100-one pli malmultaj. La renkontiĝo okazis dank’ al niaj Esperanto-amikoj el Danio. Ni kore dankas pro la subteno kaj helpo, kiuj estas tre gravaj al ni. Tio neimageble helpas al ni emocie, ke estas homoj, kiuj ne nur maltrankviliĝas, sed zorgas kaj subtenas samideanojn dum tiuj malfeliĉaj jaroj.
Danaj esperantistoj kolektas helpon por Ukrainio jam de kelkaj jaroj. Sur la ukraina flanko la distribuadon kunordigas Viktor Vilĥa en Odeso. Li rakontas, ke la milito rekte trafas multajn esperantistojn.

– Por tiuj, kiuj soldatiĝis, ĝi signifas malpli da eblecoj helpi al siaj familioj. Por rifuĝintoj, ĝi signifas la perdon de siaj hejmoj kaj akre pliigitan vivkoston. Por tiuj, kies hejmoj estis difektitaj pro proksima batalado aŭ bombado, necesas ripari ilin. Kaj por multaj maljunaj, malsanaj esperantistoj, ĝi signifas pliiĝon de ilia vundebleco, ĉar tiuj, je kies helpo ili povis fidi antaŭe, nun batalas, helpas al la armeo aŭ fuĝis.
La bezonoj estas eĉ pli akraj dum la malvarma sezono, pro la altaj kostoj de hejtado kaj pro la manko de elektro pro la daŭraj bombadoj, li diras.
Unu el la ricevintoj de subteno el la esperantista monkolekto estas Antonina (Tonja) Kalaŝnik, esperantisto ekde la jaro 1989, nun grave malsana pensiulo. Ŝi mesaĝas, ke ŝi havas tre fortan motiviĝon:
”Mi revas travivi por vidi la venkon de Ukrainio, kiun mi amas pli ol ĉion alian.”
Komence de decembro Jacob Nordfalk en Danio alvokis esperantistojn kontribui al la monkolekto, por ke ankaŭ ĉi-jare oni povu sendi al Ukrainio la planitan sumon. La alvoko tuj havis rezulton, li rakontas.
– Post kiam mi dissendis la peton ni ricevis rekorde grandan subtenon de 17 500 danaj kronoj (2 300 eŭroj), el kiuj 10 000 kronoj estas de la dana esperantisto Jacob Damkjær Petersen. Li ĵus konfirmis la donacan sumon kaj permesis publikigon de sia nomo por nia publika librotenado.
Tio signifas, ke oni atingis la celon de la ĉi-jara monkolekto, sed la bezonoj kaŭzitaj de la milito ne malaperos dum longa tempo, kaj la monkolekto daŭras. Pli da informoj pri ĝi troveblas en la retejo de la kampanjo.

… reposted this!
… reposted this!
… liked this!
… reposted this!
… reposted this!