La UK en 2027 okazos en Aŭstralio

La Estraro de Universala Esperanto-Asocio decidis, ke la 112-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Melburno, Aŭstralio, de la 3-a ĝis la 10-a de julio 2027.

La centro de Melburno. Foto: Diliff CC BY 3.0

Melburno estas la ĉefurbo de la subŝtato Viktorio, moderna kaj konata pro siaj riĉa kultura vivo, vigla multnacia medio kaj mondfamaj edukaj institucioj, inkluzive de la Universitato de Melburno. Fondita en 1835, la urbo ofte estas nomata la “kultura ĉefurbo de Aŭstralio” kaj gastigas grandan nombron da festivaloj kaj internaciaj eventoj. Ĝi posedas ankaŭ la Unesko-listigitan konstruaĵon Royal Exhibition Building en la Ĝardenoj Carlton.

Melburno ofertas ampleksajn turismajn spertojn: la riveron Yarra, la historian Queen Victoria Market, St Kilda, buntajn stratetojn kun kafejoj kaj strata arto, same kiel elstaran gastronomian diversecon.

Melburno/Narrm estas la tradicia tero de la Kulina nacio. La regiono, kies tradicia nomo en la lingvoj Woiwurrung kaj Boonwurrung estas skribata respektive kiel Narrm aŭ Naarm, estas hejmo de aborigena historio de almenaŭ 40 000 jaroj. La tradicia nomo reflektas profundan kulturon kaj ligon al la tero, akvo kaj kreorakontoj.

Melburno disponas tre bonan infrastrukturon por internaciaj eventoj: modernan kongresejon, efikan transportreton, vastan loĝejaron kaj gastaman, kulturan atmosferon. Pro tio UEA akceptis la inviton de Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) kaj Melburna Esperanto-Asocio (MEA), al kiuj UEA esprimas sinceran dankon. La aŭstralia Esperanto-movado havas longan kaj aktivan historion, kaj Melburno dum jardekoj funkcias kiel grava centro de la loka movado.

Laŭ gazetara komuniko de UEA

(UEA unue eraris pri la datoj: la unue anoncitaj datoj, la 1-a kaj la 8-a de julio, estas ĵaŭdoj. La datoj en la gazetara komuniko estis poste ĝustigitaj.)

 

Aboni
Avizi pri
9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
KuboF Hromoslav
2025-12-07 10:46

Bona motiviĝo por progresigi turisman artikolon pri Aŭstralio!
https://eo.wikivoyage.org/wiki/A%C5%ADstralio

DICCON MASTERMAN
DICCON MASTERMAN
2025-12-07 21:11

Mi rimarkas ke la 1a de julio 2027 estas jaŭdo – nekutima, sed tamen tute akceptebla komencotago.

Edmundo
Edmundo
2025-12-07 22:18

Mi antaŭdiras, ke la UK en 2028 okazos en … Aŭstralalio!

Thomas Bormann
Thomas Bormann
2025-12-08 12:04

112a UK kun tri rekordoj jam nun:
Neniam antaue en du sinsekvaj jaroj la UK-oj estis tiom proksimaj … lau alfabeto (Austrio – Australio).
Neniam antaue kongresurbo estis tiom suda.
Neniam antaue kongresurbo estis tiom orienta.
Mi deziras sukceson al la UK en Melburno kaj al la UK en Graz (kiu estas la UK inter Burno kaj Melburno).

AlinaMess
AlinaMess
2025-12-15 13:39
Respondo al  Thomas Bormann

Estas 4a rekordo: Neniam antaŭe la datoj estis tiel fuŝitaj.
(Brno ŝanĝis la datojn 8 monatojn antaŭ la komenco de la kongreso, Graz estis anoncita ege malfrue kaj Melburno unue estis planita por komencigi en ĵaŭdo, poste ŝanĝita al sabato.)
Jen la hastema registaro Maia.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2025-12-16 5:21
Respondo al  AlinaMess

Mi pensas ke la kulpo pro la ŝanĝo de la datoj de la UK en Brno ne estas ĉe UEA mem, sed ĉe la “Kongresa Fako” (E@I) kiu tre malprudente ne mendis hotelĉambrojn ĝustatempe.

La eraro pri la datoj de la UK en Aŭstralio estas multe malpli grava, ĉar oni tuj korektis ĝin, sed ĝi ja montras mankon de atentemo.

István Ertl
2025-12-08 12:59

Ade la ido kaj Forta lezo havis klare Esperantajn nomojn. Urnmeblo bezonas anagramon.

Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch
2025-12-09 11:07
Respondo al  István Ertl

Melburno estas simple Burno kun meloj, do objektiva plibonigo. Se estus meloj en Burno, mi ĉi-jare venus al UK

Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch
2025-12-09 11:08
Respondo al  Cyril Robert Brosch

Ceterum censeo, ke la nomo de la ĉi-jara UK-urbo en Esperanto estu “Bruno”