La planata vendo de la Centra Oficejo de UEA ĝis nun ne efektiviĝis, ĉar la aĉetonto ne sukcesis pagi la garantiaĵon. UEA tamen esperas, ke la vendokontrakto povos esti subskribita post la jarŝanĝo. Plu mankas plano por la estonteco de la libroservo.

En sia longa sabata kunsido la komitato de UEA traktis la buĝeton por la venonta jaro. La buĝeto enhavas neniujn gravajn ŝanĝojn rilate la kostojn de la oficeja domo en Nieuwe Binnenweg 176, nek rilate la funkciadon de la libroservo, kiu troviĝas en la sama domo.
Tio estas iom miriga, se konsideri ke la komitato de UEA jam en februaro 2022 decidis vendi la domon. En septembro 2025 la estraro fine informis, ke estas trovita aĉetonto por la domo. Post la formaligo de la vendo la domo devos esti malplenigita ene de 4–6 monatoj.
Post septembro aperis neniaj novaj informoj pri la vendo de la domo, krom malprecizaj onidiroj pri planoj por lasta, ferma Malferma tago, kiu okazu en la Centra Oficejo en januaro 2026. La programo por tiu Malferma tago tamen neniam estis publikigita, do probable ĝi ne okazos.
Dum la komitata kunsido la estraro informis, ke la vendokontrakto pri la domo en Nieuwe Binnenweg 176 ĝis nun ne estis subskribita, ĉar la aĉetonto ne sukcesis pagi la postulatan garantian sumon. Origine la aĉetonto promesis pagi la sumon senprokraste, sed poste montriĝis, ke por tio devos esti aranĝita banka prunto.
Krome la aĉetonto volas atendi ĝis post la jarŝanĝo, pro iuj antaŭvidataj leĝoŝanĝoj en Nederlando, informis ĝenerala direktoro Martin Schäffer. Tamen li plu esperas, ke la vendo povos esti formaligita en proksima tempo.
– Tio signifas ke ni ankoraŭ ne havas tutan certecon pri la transdono de la domo, kiam ĝi okazos. Plej frue la unuan de aprilo, sed nur se ni akceptos tion, ĉar ni devas prepari la transdonon bone, Martin Schäffer diris.
Laŭ li la pakado de aĵoj en la Centra Oficejo bone progresas kaj estas spaco por meti la aĵojn.
– Do entute mi daŭre estas optimisma ke ĉio marŝos. Sed kompreneble restas la risko ke io okazos kaj finfine oni ne akceptos aĉeti la domon. Tio kompreneble estus problemo, sed tamen ne influus tre forte la buĝeton, do ni ankaŭ en tiu kazo elturniĝos.
Kio okazos pri la libroservo tamen tute ne klaras. Laŭ Martin Schäffer UEA plu konsideras diversajn planojn. Kiun vojon oni elektos interalie dependos de tio, ĉu TEJO post la perdo de la oficejo en Nieuwe Binnenweg 176 decidos havigi al si alian ejon. Se jes, tie povus troviĝi ankaŭ ia libroservo, li diras.
– Se TEJO decidus ke oni volas havi aldonan oficejon en Roterdamo, iomete pli grandan, por ankaŭ havi volontulojn de TEJO tie, ni sukcesos aranĝi tion, almenaŭ en iu, ni diru, pli eta formo. Kaj krome daŭre estas la ideo, aŭ la esploroj, pri libroservo en alia loko, sed ni bedaŭrinde ne multe progresis pri tio. Ni havas nun pli… iomete pli konkretajn planojn pri tio, sed ankoraŭ ni ne havas tutan klarecon, aŭ neniu kontrakto ĝis nun estas farita.
Post diskuto pri diversaj detaloj de la buĝeto la komitato akceptis ĝin senŝanĝe, kun 31 poraj voĉoj kaj du sindetenoj. Du el la ĉeestantaj komitatanoj ne voĉdonis.
Prezidanto Fernando Maia amplekse prezentis la finan version de la strategia plano Akiri, kiu same estis aprobita sen ajna kontraŭa voĉo. 30 komitatanoj voĉdonis por la plano, du sin detenis kaj du ne voĉdonis.

En la strategia plano mankas strategio, ŝajne.
La ideo vendi la domon la unuan de aprilo estas la plej amuza ŝerco de la jaro.
La libroservo de UEA ne estas simple butiko sed servo. Okazintaĵo antaŭ trideko da jaroj ilustras, ke decidante pri ĝia estonteco UEA devas konsideri ne nur fizikajn kaj financajn aspektojn sed ankaŭ certigi, ke ĝi estu prizorgata kompetente kaj kun kono de la Esperanto-literaturo. Iu kliento mendis la romanon Ĉu vi kuiras ĉine? de Johán Valano ĉe alia libroservo, kiu tiutempe iom multe reklamis sin. Venis respondo: “Ni ne havas tiun libron; sed ĉu anstataŭ ĝi ne taŭgus Internacia kuirlibro?
Kroma aspekto estas, ke sen la libroservo ekzemple mi ne tenus mian monon en UEA-konto, kaj ekzemple la IKU-honorarioj kaj la monpremioj de la Belartaj Konkursoj, pagataj al la UEA-kontoj, ne plu estus vere uzebla mono.
Ĉi tie mi povas diri?