Ofta eraro en la historio de la laborprogramoj kaj strategiaj planoj de UEA estas la emo inkluzivi ĉion kion oni faras en la asocio. Tion skribas la prezidanto de UEA, Fernando Maia, en vidpunkta teksto verkita por Libera Folio. La nova plano kun la akronima titolo AKIRI klopodas eviti tion, difinante po tri strategiajn celojn en kvin agadkampoj.

Kalle Kniivilä invitis min komenti por Libera Folio pri la signifo de AKIRI – la nova strategia plano de UEA por la periodo 2025–2030. Ĝi estis prezentita al la Komitato de UEA per referenca dokumento, publike konsultebla. Membroj povis informiĝi ankaŭ per la novembra numero de Esperanto, kaj AKIRI eniris la tagordon de kunsido de la Komitato de la 29-a de novembro 2025, kiam okazos formala aprobo.
Prezenti strategion ja estis tasko donita al la novelektita Estraro. Mi kiel nova prezidanto fariĝis ĉefrespondeca – sed bonŝance ne devis komenci de nulo. AKIRI estas akronimo por la kvin strategiaj kampoj de UEA: Administrado, Kunlaborado, Informado, Rilatoj kaj Instruado. Tio spegulas la laboron de Duncan Charters, kiu en la antaŭa mandato funkciigis la strategion KIRI.
Duncan faris grandiozan laboron, ofte maljuste nerekonatan: li ne nur analizis la antaŭan planon de Mark Fettes, sed ankaŭ kolektis la ideojn de la komunumo tra la mondo, per partopreno en eventoj, retkunsidoj kaj enketiloj. Ĉion li resumis sub la nomo KIRI, klarigante pri tio per pluraj artikoloj en la revuo Esperanto.
Al mi tamen ne restis nur aldoni la literon ”A” . Mankis al KIRI prezento en memstara formo, kun elementoj, kiuj donu konturojn al la strategio, por pli klara kompreno. Tion sopiris Duncan mem, kaj la tasko finfasoni la strategion fariĝis oportuna okazo por organizi la ideojn, nome pri kio UEA talentas, por kio ĝi ekzistas, kion ĝi celas, kion ĝi esperas, kio por ĝi valoras kaj kiel ĝi laboru. Ankaŭ pri tio mi ne devis ”inventi la radon”, sed ĉerpi el konkretaj referencoj.
La talentojn de UEA mi difinis per analizo de nia preskaŭ 120-jara historio. Ili estas kunligi, reprezenti kaj servi – kaj konscio pri ili gvidis la poluron de la aliaj elementoj de AKIRI.
La misio kaj vizio de UEA kiel difinitaj en AKIRI devus esti evidentaj por esperantistoj, ĉar ili baziĝas sur la Statuto kaj la ideoj de Zamenhof kaj Hodler. Tamen ili gravas ĉefe por komuniki al la ekstera mondo: dum nia vasta laboro pri eksteraj rilatoj ni ofte konstatis mankon de kompreno – aŭ ĉeeston de miskomprenoj – pri tio: por kio UEA ekzistas kaj kion ĝi celas.
Ĝuste tion klarigas la misio kaj vizio. Ni cetere planas prepari nacilingvajn versiojn de tiuj tekstoj. Mencioj pri multlingvismo kaj poliglotismo, kiuj speciale celas la sferojn de UN kaj EU, montras, ke la movado por neŭtrala lingvo ne kontraŭas lingvan diversecon, sed efektive subtenas ĝin.
La valoroj de UEA komplementas la komunikon al la neesperantista publiko, sed ili ja celas ĉefe influi la internan komunumon. Kvankam ili povus ŝajni evidentaj, ili estas necesa reaserto: memorigo pri tio, kion ni valorigu, kie ni investu nian energion kaj kiel ni nutru komunuman kulturon kongruan kun la strategio. Strategio ne realiĝos, se la reganta kulturo estas alia.

Ofta eraro – aparte en la historio de la laborprogramoj kaj strategiaj planoj de UEA – estas la emo inkluzivi ĉion, kion oni faras en la Asocio. AKIRI tamen faras diferencon inter rutino kaj strategio. Tiel por ĉiu el la kvin kampoj de AKIRI estis difinitaj po tri strategiaj celoj, kio indikas la 15 absolutajn prioritatojn de UEA por la periodo.
Ili ne estis elpensitaj de nulo, sed forte referencis al la konkludoj de la komitataj forumoj en Brno – do forte spegulas la dezirojn de la Komitato de UEA. Kaj por konkretigi ilin estas proponate funkciigi strategiajn programojn, kiuj akcelu kaj kombinu agadojn por pli da efikeco kaj sinergio.
Por finfasoni AKIRI mi konsideris ne nur la laboron de Duncan (kaj Mark), sed esploris ankaŭ pri pasintaj planoj kiel tiuj de Ivo Lapena de 1955 kaj 1974. Estas interese noti, ke en la praktiko la diversaj planoj iel havas similan esencon, kompreneble diferenciĝante laŭ detaloj, tipaj de siaj tempoj. Bedaŭrinde simileco ŝajne ankaŭ estas en la manko de pli evidentaj metodoj por difino de celoj kaj ŝlosilaj rezultoj kaj identigo de realigrimedoj, riskoj, alternativoj kaj mezureblaj elementoj, kiuj rolu kiel indikiloj de la progreso.
Pro tio, por AKIRI mi decidis apliki ĉefe la metodon OKR (el la angla Objectives and Key Results, laŭlitere ”celoj kaj ŝlosilaj rezultoj” – kion mi adaptis al ”celoj kaj konkretaj rezultoj”) kaj la nocion KPI (Key Performance Indicator, ”ŝlosila plenum-indikilo” – kion mi adaptis al ”kerna progres-indikilo”). Ĉio povas soni tre merkatece, sed tio vere portas valoron al la mastrumado de la agadoj. Kaj ili ne tedos la ĝeneralan publikon, sed aperos pli en la interna laboro.
Kompreneble tio ĉio sola neniel estas garantio de sukceso. Efektivigo de la strategio daŭre estos vera defio kaj forte dependos de la kapablo de UEA mobilizi la komunumon. Mi provis kombini en AKIRI filozofion kaj praktikon. Mi insistas, ke nia komunumo havu konscion pri la potenco de nia espero kaj de nia aktivismo por la mondo. Samtempe ni estu realismaj pri tio, kion eblas atingi en la mallonga daŭro. Tial AKIRI antaŭvidas revizion ĉiujare, kun difino de prioritatoj por ĉiu funkci-jaro.
AKIRI kalkulas je kolektiva agado. Efektive mi ne intencas investadi (nek investigi) multe da tempo por diskutoj pri la strategio. Ĝi estis prezentita tiel, ke ĝi povu esti relative akceptebla kaj utili kiel bazo por agado kaj agigo. Diskonigo de la strategio ne devos longe daŭri, por ke la fokuso estu sur farado.
Tial mi dankas al Libera Folio por la spaco donita por komentario pri AKIRI. En tiu komentario mi celis ne ripeti tion, kio jam legeblas en la referenca dokumento aŭ en Esperanto. Esperinde la publiko ilin legos – kaj la ĉi-tieaj informoj interesos kaj aldonos ion novan. Kaj des pli esperinde niaj agadoj sukcesos speguli kaj konkretigi – realigi – tiun strategion: favore plene al tio, kion ni deziras akiri kiel Esperanto-movado.
Fernando Maia Jr.

Pri ĉi tiu temo eble ne estas seninteresa la prelego kiun mi faros por KEK en Kopenhago ĉi-lunde ekde la 19-a horo (mezeŭropa tempo):
La historio de nia neŭtraleco
Esperanto estas neŭtrala lingvo. Tamen, kial la Esperanto-organizoj devas esti neŭtralaj? Ĉu nia celo ne estas socia, kaj sekve politika? Ne. Aŭ jes. Estas komplike. Komplike, sed ankaŭ sufiĉe fascine, se oni konas la historion de nia neŭtraleco. Ĉi tiu prelego prezentas faktojn neniam traktitajn de historiistoj antaŭe kaj ŝokajn reinterpretojn de jam konataj faktoj.
Ĉeestebla rete per Zoom.
Kara Jens, ĉu ĝi estas anoncita en Eventa Servo?
Jes.
Jen ligilo al filmdosiero de la prelego kaj pdf-dokumento de ĝia teksto: https://drive.google.com/drive/folders/1876YZ3L_opxN5LGT17jU03C8MNebV0uR?usp=sharing.
Eble (certe) mi estas malmoderna, sed mi preferus ion kun malpli da senutilaj fotoj kaj bildoj.
La efiko estas mala ĉe mi, kiu relative facile legis tiun ĉi raporton. Malgraŭ tio, ke ĝi estas du trionojn de la longo (3 mil vortojn kontraŭ 4,5 mil) mi ankoraŭ ne sukcesis finlegi tion de TEJO, pro la relativa tekstmureco.
Saluton, Yves! Ne temas pri malmoderneco. Homoj havas malsimilajn emojn, kiujn ni atentu kaj komprenu. Vi povas utiligi tiun version, se vi preferas: https://docs.google.com/document/d/143WO6BDOKezpwn3nx62I7SfUj8Vx5_CE15drLfqi4Vw/edit?usp=sharing – Via opinio pri ĝi bonvenas.
Nur unu komento nun.
Misio de UEA: subteno al multlingvismo kaj poliglotismo (inter aliaj).
Por mi, la celo de Esperanto estas tute male, ke homoj ne devu lerni multajn lingvojn, sed nur unu fremdan lingvon. UEA ne diru al homoj, ke ili lernu multajn lingvojn; ĝi diru, ke esperanto estas lernenda kaj utila.
Mi komprenas vin. Tamen ankaŭ komprenu aspektojn, motivojn kaj nuancojn de tiu parto (kaj la plano ĝenerale). Plej unue legeblas: “Antaŭenigi lingvan justecon [ktp.] per disvastigo kaj utiligado de Esperanto” – do la misio ĝuste diras, ke Esperanto estas lerninda (ĝi povu esti vaste lernata) kaj utila (ĝi utiligeblas). Ni komprenu, ke AKIRI ne pretendas esti por eterne, sed por difinita periodo (5 jarojn). Kadre de tiu periodo mi pensas, ke ni povas esti realismaj, ke ni ne estas “en kondiĉo” diri, ke Esperanto estas lernenda (ke oni devas lerni ĝin). Ni konsciu, ke tio estas strategio: pri strategio oni agu strategie. Ni daŭre estas en bezono allogi homojn, subtenon, konkeri spacojn. Aparte tiujn erojn (mision, vizion ktp.) ni devas uzi por prezenti UEA al neesperantista publiko. Unuflanke unu el niaj celpublikoj kadre de AKIRI estas tiuj de platformoj, kie Esperanto normale apenaŭ havas spacon (UN kaj EU, ekz-e). En tiaj instancoj lingvoj aŭ ĝenerala akceptas la anglan aŭ iom disputas inter si spacojn. Aldone ni jam spertis en tiaj instancoj, ke multaj pensas Esperanton kiel lingvon, kiu volas anstataŭi ĉiujn aliajn. La mencio al multlingvismo do estas simple oportuna por ke ni akiru la spacon, kiun ni bezonas por tiam povi pli bone agi: tio estas la ĉefa celo de la vorto en la strategio. Tio ne signifas, ke multlingvismo fariĝas la ĉefa aspekto de la strategio: legante la tuton, oni facile konstatos, ke tio fine estas nur strategia nuanco de la misio. Aliflanke ni ankaŭ elektas kadre de AKIRI alian celpublikon, kiu normale havas malfermitecon lerni lingvojn: la poliglotan komunumon. La mencio al poliglotismo estas rekta signalo, amika gesto, al tiu grupo de homoj, kiuj ŝatas lerni lingvojn. Alia oportuna nuanco de la strategio. Ne temas pri devo, temas pri emo lerni lingvojn, kion ni deziras strategie utiligi kadre de UEA dum la daŭro de AKIRI. Fine ni konsideras, ke la mencio al multilingvismo kaj poliglotismo ankaŭ ligiĝas al la valoroj de UEA por la periodo: ni parolas pri respekto kaj valorigo de diverseco (do ni deziras, ke homoj lernu unuj pri la aliaj, do ni deziras, ke homoj lernu pli da lingvoj, kaj tion ni instruas dum UK), ni parolas pri mondcivitaneco (do ni deziras, ke homoj ja povu komuniki en pli ol du lingvoj; tio por ni estas praktika gajno); ni parolas pri solidareco kaj interkompreniĝo (kaj nur ioma scio pri la lingvoj de la aliaj kreas pontojn, des pli se reciproka scio, kaj malfermas pordojn por novaj komprenoj); fine ni tamen parolas pri lingva justeco – kaj prezentas Esperanton kiel la ilon por tio. Tiel ni “fermas” la mesaĝon.
PS: ni ankaŭ komprenu, ke por kelkaj aspektoj de nia aktivismo ne sufiĉas paroli Esperanton kaj sian lingvon. Ĉefe por la kampo de eksteraj rilatoj (tamen ne nur) niaj aktivuloj devas esti poliglotoj. Do tiuj aspektoj estas gajno en la kvalito de nia aktivismo. Ni tamen neniel parolas pri trudo; lingva justeco estas garantii, ke homoj povu partopreni en la internacia dialogo – kaj Esperanto estas por tio nia solvo. Sed ni jes festas tion, se oni povas kaj sukcesas paroli kaj interesiĝas pri pli da lingvoj, speciale la indiĝenaj. Tiuj estas aspektoj de la strategio de UEA por la nuna periodo.
Saluton, Fernando!
Lige kun la okazanta diskuto mi volus fari konkretan demandon al vi: kiel rezultiĝis, ke retejo Esperanto.net, kiu devus servi kiel ĉefa “alteriĝa paĝo”, informanta pri Esperanto, troviĝas nun en stato tute mizera? Ĝi ne estas ĝisdatigata ekde 2016 kaj multaj lingvaj versioj de ĝi ne estas ĝisdatigataj multe pli longan tempon. Kiel do vi intencas kreskigi la membraron, se unu el tre gravaj instrumentoj por tio apenaŭ funkcias? Kaj kial neniu mencias tion? Eble, antaŭ paroladi pri graveco de lingva justeco kaj diverseco, necesas solvi problemojn vere aktualajn?
P. S. Mi ĵus kontrolis la germanlingvan version de la retejo kaj montriĝis, ke krom la ĉefa, neniuj paĝoj funkcias en ĝi… Ĉu do unu el prioritatoj de UEA en nuna situacio ne estus varbi pli da membroj el ekonomie evoluintaj landoj, kiel Germanio, kiuj havas pli da ebloj por subteni la movadon finance?
Lingva justeco, poliglotismo ktp estas en si mem bonaj valoroj, certe, sed ili ne vere rilatas al Esperanto, kaj sonas al mi kiel al si mem donita “konsola premio” ĉar Eo malvenkis la “militon” pri mondlingvo kontraŭ la angla, kaj nur homoj kiel esperantistoj povas ludi ke Esperanto ankoraŭ havas ŝancon maligi tiun evoluon favore al Eo. Jen fantazio.
Esence, Esperanto, aŭ pli ĝuste la movado, estas jam delonge solvo serĉantan problemon.
Kio mirigas min estas, malgraŭ tio ke ne multaj ekster nia eteta komunumo traktas niajn “celojn” serioze, Esperanto ĉiam trovas novajn parolantojn. Ili videblas sur la sociaj retejoj kaj forumoj. “Saluton! Mi estas komencanto kaj mi amas ĉi tiun lingvon!” estas ja ofta unua mesaĝo de ili. Ili ofte ankaŭ parolas favore al la ideoj de lingva justeco kaj multlingvismo, sed mi suspektas ke la plejmulto ne samopinias ke Eo devas esti la internacia lingvo kaj la angla ne, kaj ke ili ankaŭ demandas sin: “Kial ne la angla? Neniu postulas, ke ĝi estu la unusola lingvo, ĝi jam havas 1,5-3 miliardojn da parolantoj kaj eĉ en konkurencaj landoj kiel Francio kaj Hispanio oni lernas la anglan en bazlernejoj. Ekzakte kion solvus Esperanto, kiun la angla ne povas aŭ povis solvi?”
Homoj volas lerni Esperanton pro kialoj diversaj, ne ĉiam rilataj al tiuj de la celoj de NRO-eska UEA, kaj tio estas laŭ mi la ĉefa kialo kial homoj ne emas aliĝi al UEA: ili ne trovas la celojn de UEA kongruaj al siaj kialoj por lerni Esperanton, aŭ eble ne eĉ kongruaj al la realo.
Ne miskomprenu min: mi ne diras, ke la lingvanoj sekvu iun novan ideologion – tion mi jam fiaske provis – sed mi diras, ke nia lingvo jam transiris de la stato de politika projekto al la stato de uzata lingvo, kaj oni uzas lingvon, ĉiun ajn lingvon, pro multaj individuaj kialoj, aŭ pro neniu kialo. Ni ne povas unuigu la lingvanaron sub unu idearo same kiel la sveda registaro ne povas unuigu la svedlingvan aron sub unu idearo. Niaj voloj kaj emoj estas simple tro disaj.
Kion UEA tamen povas fari, kio mankas al nia komunumo, estas helpi pri la altkvalitigoj de instruado, lingvaj konsiloj kaj lerniloj, pri eldonado de esperantaĵoj kaj pri organizado de kluboj, asocioj, eventoj kaj kongresoj. Aferoj, kiuj oni ne facile povas fari nur surrete aŭ sen mono. Sendepende de kial oni volas uzi aŭ disvastigi E-on. Tion oni lasu al la lingvanoj decidi mem.
En perfekta mondo, mi volus ke la grandaj E-organizoj unuiĝu, sed tio ŝajnas malebla, pro la multaj personaj konfliktoj ŝajnigitaj al idearaj konfliktoj.
En 1960 oni povis bone diri: “Elektro kaj akumulatoroj malvenkis la ‘militon’ pri energifonto de aŭtoj kontraŭ benzinaj kaj dizelaj motoroj. Nur homoj kiel elektrofanatikuloj povas revi, ke elektro ankoraŭ havas ŝancon maligi tiun evoluon favore al elektro. Jen fantazio.”
Similaj opinioj iam validis por ventenergio, trotiloj (jen benzina varianto) kaj tuŝekranoj antaŭ 40 – 60 jaroj.
Sekve mi dubas pri la longdaŭra valideco de via aserto pri Esperanto.
La hiper-ciklo
Jen ekzemploj de la “hiper-ciklo” de Gartner, 1995. Grave: La ciklo tamen ne estas la norma evoluo. The Economist supozis lastjare, ke nur kvinono de fine sukcesaj teknikoj havis tian supren-malsupren-evoluon; krome nur kvar el dek falintaj teknikoj reviviĝas.
Pri Esperanto regis granda entuziasmo inter 1910 kaj 1930, poste stagnado. Ekde la 1960aj jaroj nia komunumo kreskas kaj akiradas ĉiam pli da terenoj por aplikado. Ekde kelkaj tagoj eĉ DeepL tradukas Esperanton. Antaŭe nian lingvon elektadis artefaritaj intelektoj.
La misinformado fare de lingvistoj
Ŝajne la plimulto de la lingvistoj ne akiris novaĵojn pri Esperanto dum la pasintaj jardekoj; multaj ankoraŭ kredas, ke ne ekzistas denaskuloj, ke sekve ne temas pri vera lingvo aŭ eĉ ke entute ne ekzistas lingva praktiko – kaj kelkaj el ili senĝene disvastigas tiajn nesciencajn fantaziojn.
(Iuj el ili eĉ kredas, ke “ĉiuj lingvoj estas same malfacile lerneblaj”, kio eble validas por denaskaj infanoj kaj la bazo de la gepatra lingvo, sed certe ne por la efiko de mil lernohoroj por nedenaskuloj.)
Kiam la lingvistoj fine komprenos, kiom profundege ili eraradas, la ludokampo gravege ŝanĝiĝos, ĉar la sekve pli bone informita socio pensos alimaniere pri Esperanto ol hodiaŭ.
Mi ne scias, ĉu Esperanto iam “venkos” la anglan. Certas nur, ke plurloke la angla ne plu progresas – ekzemple kontraŭ la hinda, kiel procentaĵo de la monda loĝantaro kaj kontraŭ maŝina tradukado. Same certas la daŭra progreso de Esperanto.
Mia celo: Unu elcento de la angla-parolantoj
Vi pravas, “Esperanto ĉiam trovas novajn parolantojn”. Mia takso estas, ke eblas hodiaŭ trovi proksimume unu elcenton da Esperanto-lernantoj inter la angla-lernantoj kaj -lernintoj, se oni bone informas – ekzemple en gimnazioj, en universitatoj, eble ĉe novpensiuloj. (Mi celas: io inter 0,5 kaj 2 elcentoj.)
Mi volas instigi homojn atingi tiun nivelon en sia medio.
Esenca demando. Kaj respondo al ĝi estas jena: nur en mondo, kie Esperanto estas dua lingvo por ĉiuj, ĉiuj homoj kapablus libere komuniki unu kun aliaj sendepende de sia stato, resursoj disponeblaj k.a. Sen eblo de tia komunikado pozitiva evoluo de la homaro estos multe pli malfacila kaj aliaj solvoj ne ekzistas. Mondo, en kiu ĉiuj libere parolas la anglan, estas utopio multe pli granda, ol mondo, en kiuj ĉiuj libere parolas Esperanton.
Ha jes, la tre ofta E-propagando. Jen miaj kontraŭargumentoj:
Mi ne komprenas, kiel paroli en Esperanto faros min pli libera ol kiam mi parolas en la angla (aŭ kial ne la japana). Kiam mi parolas lingvon, iun ajn lingvon, mi penas esprimi miajn sentojn kiel eble plej persone. La angla limigas min ekzakte en la sama maniero Esperanto – alia eŭropa lingvo – limigas min. Foje mi esprimas min en la japana ĉar ĝi povas doni pli ĝustan esprimon.
Se vi iam aŭdis homon, kies unua lingvo ne estas eŭropa, kapable parolantan en la angla vi probable rimarkas ke tiu homo parolas iom aŭ sufiĉe malsame ol denaska anglaparolanto. Kaj tio ĝenas preskaŭ neniun. Oni plej ofte toleras variojn, aparte ĉar estas pluraj malsamaj kulturoj kies unua lingvo estas la angla kaj tial ili esprimas sin iom malsame. Mi aŭdacas aserti, ke mi trovas pli da maltoleremo pri vario de esprimmaniero en Esperantujo.
La ideo, ke la sukceso de Esperanto estas pli realeca ol ke la angla estas, estas fantazio. Vi nur devas demandi al iu, kiu tute ne parolas la anglan kiu lingvo estas konsiderata la internacia lingvo kaj mi pretas veti ke la plejmulto diros ”la angla”. Mi samtempe pretas veti ke malpli ol 1% diros ”Esperanto”. Atendu sufiĉe longe, kaj la angla ne plu estos konsiderata la internacia lingvo sed vere estos.
Tio estas ne propagando, sed logiko.
Vi povas libere esprimi vin en ajna lingvo, kiun vi bone posedas. Sed tio ne sufiĉas por sukcesa komunikado; necesas, ke homoj, al kiuj vi adresas vin, povu vin kompreni. Por ke ajna homo en la mondo povu vin kompreni, necesas, ke ĉiuj homoj posedu saman lingvon (kiel duan, kompreneble). Kiam mi parolas pri vere libera komunikado, mi parolas pri ĝuste tia situacio.
Certe, diferencoj en esprimomanieroj eszistas, sed tio tute ne rilatas la pridiskutatan temon. Denove, por ke ekzistu eblo de libera komunikado inter ĉiuj homoj en la mondo, necesas, ke ili posedu saman lingvon kaj ĉiu posedu ĝin libere, t. e. povu senstreĉe esprimi sin en ĝi. Ununura realisma varianto por tio estas Esperanto.
Dum kvar jardekoj inter 1900 kaj 1940 dekmilionoj da homoj lernis stiri aŭtojn. Dum tri jardekoj inter 1980 kaj 2010 almenaŭ dekmilionoj (aŭ, pli probable, pli ol centmiliono) da homoj lernis uzi personajn komputilojn. Dum dudek kvn jaroj inter 2000 (kiam aperis vorto ”saĝtelefono”) kaj 2025 centmilionoj da homoj lernis uzi saĝtelefonojn. En ĉiuj kazoj oni ne bezonis por tio penojn fare de registaroj aŭ ajnan movadon amasan.
Same malmulte da homoj konis vorton ”saĝtelefono” en la jaro 2000.
Vi tre pravas pri la gravega rolo de la angla en la nuna mondo, sed pri ĉi tio mi malkonsentas: “La angla limigas min ekzakte en la sama maniero [kiel] Esperanto […] limigas min.” Mi uzis la anglan profesie dum kvardek jaroj, parole kaj skribe, kaj publikigis amason da sciencaj tekstoj en ĝi. Ĉiam mi devis peti alian homon, denaskan parolanton, revizii la tekstojn (feliĉe mia universitato dungis denaskajn parolantojn por tiu celo). Se mi verkas ion pli seriozan en Esperanto, estas ja utile, ke mi lasu iun komenti ĝin, sed tiu alia ne estas iu aŭtoritato _super_ mi (kiel denaska parolanto de la angla estas) sed utila helpanto _apud_ mi. Esperanton mi povas posedi kiel mian lingvon samnivele kun ties aliaj uzantoj; la anglan mi povas nur pruntepreni de ĝiaj posedantoj.
Efektive, la facileco de Esperanto ŝuldiĝas ne nur al ĝia strukturo; eĉ pli grave estas, ke ĝi ne havas tiajn denaskajn parolantojn, kiuj decidus, ke el du logikaj dirmanieroj unu estas ĝusta kaj la alia malĝusta, “ĉar tiel kaj tiel oni simple ne diras”.
Mi ne diras ke la angla estas same facila kiel Esperanto, kompreneble ne. Mi tamen sentas, ke vi povas diri tion ĝuste ĉar vi estas lertulo de Esperanto. Estas facile diri ke lingvo estas facila kiam ĝi estas facila por si mem.
Por mi, dum mia 9-jara lernado de la lingvo, mi ne sentas ke Esperanto estas tiel facile lernebla lingvo. Kial? Ĉar estas tiel multe da lertuloj kaj “lertuloj” kiuj ĝojege kaj senpetite ĝustigas la dirmanieron de aliaj laŭ sia persona prefero, kvazaŭ ili estas la sola ĝusta dirmaniero. Iu diras A, alia mal-A, kaj por lernanto, kiu ne povas esti certa pri kiu ĝustas, tio estas tre konfuza kaj malhelpa. Mi sentas min, kvankam mi serioze studadis la lingvon jam tiel longe mi ankoraŭ ne povas paroli ĝin sufiĉe bone, ĉar al mi tute mankas memfido pro la kvanto de malkonsento pri lingvaj aferoj.
Do tial estas helpa se iu povas diri “ĉi tiel oni diras tion, punkto!”, kiel la anglaparolantoj povas. En la angla, oni ne kverelas pri la ĝusteco de tiu aŭ tiu dirmaniero kiel en Esperantujo. Laŭ mi, la “avantaĝo” de manko de denaskuloj ne estas tiel avantaĝa.
Kiam mi diras ion en la angla, mi devas scipovi la gramatikon por diri kion mi volas. Same pri Esperanto. Tio estas ja natura, ĉar Esperanto ne estas rekta tradukilo, en kiu mi povas esprimi min ekzakte tiel, kiel mi esprimas min en la sveda, nur alivorte. Kiam mi parolas Esperanton, mi devas paroli esperantece, kaj la unikaj gramatikaj trajtoj kaj la “animo” de Esperanto estas la ĉefaj kialoj kial mi ŝatas la lingvon tiel multe.
La Angla povas funkcii kiel internacia komunikilo, sed ne kiel internacia esprimilo. Oni esprimas ion, kiam oni elektas inter la lingvoj kiujn oni scias. Elektante Esperanton, oni esprimas internaciismon. Elektante la Anglan oni esprimas imperiismon.
Estas ankoraŭ multe pli, kion Esperanto povas ebligi kaj la angla ne:
Sekve: Esperanto kiel aldono al la angla!
Tutcerte indas difini bonajn kaj atingeblajn celojn. La statuto de UEA difinas kiel unuan celon:
Disvastigi la uzadon de la Internacia lingvo Esperanto
Certe iuj revas, ke tiu disvastigo daŭru tiom longe, ĝis kiam pli da homoj parolos Esperanton ol la anglan aŭ alian lingvon. Sed tio ne troviĝas en la statuto de UEA.
(Pri la grandlitero ĉe ‘Internacia’: Nu, la angla estas plurnacia lingvo uzata ankaŭ internacie. Laŭ uzohoroj ĝi estas uzata ankoraŭ pli multe en nacia komunikado, kiel eblas facile taksi. Ni realisme eliru de proksimume 400 milionoj da denaskuloj kaj entute 1,3-1,6 miliardoj da anglalingvuloj, proksimume 20 % de la monda loĝantaro.)
La statuto ne estas tre detalema pri la amplekso de la disvastigo (kio bonas por longdaŭra statuto). Mia impreso estas, ke en pluraj celgrupoj eblas atingi, ke proksimume 1 % parolas Esperanton. Tiuj estas la gimnaziaj lernantoj ekde proksimume 12 jaroj kaj la studentoj (sciantaj la anglan iunivele). Mi ne scias, kiom el la tria ofta celgrupo, la (nov-)pensiuloj estas realisme atingeblaj.
La proksimume 1 % signifu ion inter 0,5 kaj 2 %. Ĝis nun ni atingis proksimume 0,1 % inter la angla-parolantoj. Mi havas la impreson, ke ni povas atingi tiun unu procenton en malgrandaj grupoj, se ni varbas sufiĉe intense (ni do atingu ĉiun celgrupanon proksimume sepfoje kun taŭga informado). Ekzemple en gimnazio de mil lernantoj kutime eblas krei laborrondon Esperanto kun kvin ĝis dek lernantoj, se unu instruisto engaĝiĝas pri tio.
Kutime ne estas efikece laŭ la sperto de varbistoj elekti tre grandajn celgrupojn, ĉar eble oni ne sukcesos krei daŭran informadon por havi la sepfojan kontakton.
La nombro de unu procento kongruas kun la spertoj de varbistoj esprimitaj en la modelo “Disvastiĝo de novaj aferoj” (Diffusion of Innovations). Laŭ tiu inter cent homoj de principe taŭga celgrupo fakte en la unua fazo atingeblas nur proksimume 2 %, la t. n. pioniroj aŭ novigantoj. Kutime 98 % ne estas konvinkeblaj. Ni ne perdu nian tempon kun ili !
Konkreta ekzemplo: Afiŝadi pri Esperanto
La demando, kiom multe tia agado entute antaŭenigos nin, ŝajne dependos de tio, kiom da engaĝitaj homoj ni trovos, kiuj pretos dum pluraj jaroj koncentriĝi pri iu celgrupo de taŭga grandeco. En Vieno la aktivulo Walter Klag promenas dufoje semajne apud iu universitato kaj afiŝas 30 varbfoliojn. Ili invitas al informa aranĝo, kie prezentiĝas ankaŭ posta lingvokurso. La rezulto estas kvindeko da novaj lernantoj ĉiujare (dum jam proksimume ses jaroj). Jen elprovita maniero kun evidenta sukceso, kiu konfirmas la teorion.
En (proksima) estonteco la neceso lerni lingvon por komuniki kun alilingvanoj multe malkreskos, kun la rapida evoluo de AI kaj de traduka/interpreta teknologio. En tia scenaro estos ĝuste AI kiu protektos lokajn lingvojn. Proponi Esperanton por tiu rolo ne estas realisme, mi pensas.
Eble tiel, sed ĉar multaj homoj kredas, ke la celo de Esperanto estas anstataŭi ĉiujn aliajn lingvojn, estas utile, ke la esperantistoj diras, ke multlingva mondo estas por ili pozitiva valoro.
Mi volas emfazi, ke en ĉi tiu fadeno estas du kernoj de argumentoj de mi.
Unu estas mia personaj opinioj pri la lingvo, ties facileco, internacieco kaj ties ŝanco fariĝi la internacia lingvo. Mi donas miajn opiniojn ne ĉefe por konvinki, ĉar tion mi ne kredas ke mi povas, nek volas mi eluzi mian tempon por io vana, sed por montri ke estas lingvanoj kiuj havas nekongruajn ideojn pri la celoj de UEA. Malgraŭ mia ŝajna konfrontemo, mi bonvenigas malkonsenton, ĉar malkonsento invitas al diskutado kaj plibonigo de ideoj kaj decidoj (t.e., kiam ĝi ne degeneras en senfinan kverelon, kio ofte okazas). Se oni volas lukti por la t.n. Fina Venko, faru tion! Mi ne malhelpos, ĉar ni devas ebligi nin kunlabori kaj kunesti malgraŭ la tiomaj diversaj emoj kaj voloj.
Kaj tio gvidas nin al la dua kerno de mia argumento: se UEA volas esti la gvidanto de Esperantujo kaj/aŭ la movado, ĝi ne surpriziĝu, ke lingvanoj kiuj ne samopinias ne aliĝas.
Esperantujo estas tro disa kaj tro malgranda por subteni tri organizojn, kiuj volas roli kiel la gvidanto. Kaj la gvidantiĝemo malhelpas tion, kio vere gravas: organizado, kunlaborado, eldonado, instruado, esplorado, informodisvastigado, varbado, reciproka subtenado k.t.p.
Pli ol gvidado, ni bezonas servojn kiuj helpas pri la supraj aferoj. Tion UEA tutcerte povos (re)fari, kaj al tia UEA mi volus aliĝi, ĉar estas tiom da aferoj kiuj homoj sendepende povas fari surrete, sed ankaŭ tiom kiuj nur kapabla organizo povas.
Tial mi ne volas esti unu plia “UEA estas mortanta!”-ulo. Ĝi estas, sed tiu evoluo estas haltigebla. Mi tute ne ĝojos se UEA foriĝos, ĉar ties malestablo malkuraĝigos nian komunumon, kaj mi ne certas ke tiu perdo ne estos la mortfrapo por nia komunumo. UEA ricevas jam delonge tiom multe da kritiko, ke mi ne miras, se la estraranoj sentas sin malkuraĝintaj kaj mallaboremaj. Sed estas fakto ke ĝi iras nenien, kaj tion ni devas ŝanĝi.
La mesaĝo ne estu ke estu lernenda maksimume unu fremda lingvo. La mesaĝo estu ke estu laŭeble facile ekscii kaj praktiki minimume du lingvojn, inkluzive la gepatran. Tio ankaŭ povas okazi per valorigo de minoritataj lingvoj, ekzemple. Se ni bazas nin sole sur la celo de “facila komunikado”, tiam la estonta homaro devas fariĝi unulingva en la aktuale plej imperia lingvo kaj nepraktikantaj membroj de la plej granda religio — alivorte, Anglalingvaj sekularaj Katolikoj.
Honeste, mi trovis en la dokumento nenion konkretan. Ĉu eblas nomi realajn agojn, kiujn UEA planas kaj kiuj vere utilos por tiuj, kiuj parolas Esperanton?
Ja estas kvin prioritatoj por 2026 listigitaj, el kiuj kvar ŝajnas al mi mezureblaj. Eblos konstati post iom pli ol unu jaro, ĉu UEA sukcesis ilin realigi.
Nu, el ĉi tiuj prioritatoj nur la unua havas en sia priskirbo indikon pri konkreta utilo por uzantoj de la lingvo, tamen nur por la membroj de UEA. Mi parolas pri agado, kiuj estos utila por ĉiuj E-parolantoj.
“Ni ofte konstatis mankon de kompreno pri tio: por kio UEA ekzistas kaj kion ĝi celas.”
Ni devas akcepti ke la tradicia esperantista solvo (ĉiuj lernu nian lingvon) tro aspektas al eksteruloj kiel lingva imperiismo. Lingva justeco (esperantismo) kaj lingvaj rajtoj ne estas egalaj, ĉar la lastaj principe inkluzivas rajton al unulingvismo en multaj situacioj. Esperantismo ne kongruas kun tio.
Se UEA volas fariĝi organizo por lingvaj rajtoj (kiel ŝajne ĝi volas de la Manifesto de Prago), paradokse ĝi devos eventuale ne plu proponi Esperanton kaj agadi per la angla. Tion konstatis antaŭ jardekoj la redaktoroj de “La Monda Lingvoproblemo”, revuo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kreita de Lapenna. Ĝi nun nomiĝas “Language Problems & Language Planning”.
Kaj la simplaj esperantoparolantoj povos rifuĝi en Esperantan Civiton.
“Kaj la simplaj esperantoparolantoj povos rifuĝi en Esperantan Civiton”
Rifuĝi en sektecan grupeton fonditan kaj regatan de diktatoreca megalomaniulo? Bela konsilo.
Aŭ aliĝu, agu pli efike kaj eklipsu lin. En Esperantujo kelkaj personecoj tro elstaras ĉar aliaj preferas neagi, ĉikani, misfamigi kaj bojkoti. UEA sub Ivo Lapenna estis tia, krom ke enviantoj preferis subfosi anstataŭ malferme ataki. Almenaŭ tiam UEA havis klaran direkton kaj ne estis barko senpilota, kaj neniu diris, ke ĝi estas sekteca. Almenaŭ li estis konsekvenca finvenkisto, kaj ne proponis la mondan lingvoproblemon (diversecon) kiel solvon de la monda lingvoproblemo mem.
Lingvo ne estas problemo, sed resurso. Plurlingveco estas rajto, ne devo. Esperanto ne estas sekteca per si mem, sed per tio ke entute okupiĝi pri lingvo estas sektece. Ĉiuj ja scias, ĉu ne, ke niaj genepoj estos unulingvaj en la Angla, ĉar tion postulas la moderno. Do kie estas la problemo? Ĝi estas solviĝanta per si mem.
Legu artikolon pri nova strategia plano de UEA en “Libera Folio”, sentas, ke ĝi montras seriozan pensadon pri organizo evoluo. La problemo de troa inkluzivo en historia laborprogramoj, kaj la nova plano difinas klarajn celojn kaj agokampojn, reflektas UEA sin adaptan al nova epoko bezonoj. kiel Esperanto-movado estontejo dependas de tiaj praktikaj strategioj, esperas, ke ĉi tiu plano efike gvidos UEA plibonigi laboron, helpi Esperanto pli disvasti, por la internacia lingvo movado al pli bona futuron.