”Esperanto kiel interfaka kampo por transnacia novigado” estas la temo de nova universitata programo, okazonta kadre de Erasmus+. Ok universitatoj en ok landoj kunlaboras pri la programo.

La miksa intensa programo (Blended Intensive Programme, BIP) estas nova iniciato sub la ŝildo de la EU-programo Erasmus+, celanta plibonigi internacian edukadon per kombino de interreta instruado kaj mallonga surloka studado. Ĉi tiu formato ebligas al studentoj el diversaj landoj kunlerni kaj spertiĝi.
La kursoj disvolviĝas unue interrete kaj la grupo poste kuniĝas en la sidejo de la kunordiganta universitato. Ĉiu BIP enplektas almenaŭ tri universitatojn el tri malsamaj Erasmus+ landoj, kio antaŭenigas interkulturajn interŝanĝojn kaj akademian kunlaboron.
La BIP-programo ”Esperanto kiel interfaka kampo por transnacia novigado” estas la unua dediĉita al Esperanto. La programo estas kunordigita de la Universitato de Tours (Francio), kiu ellaboris la programon kunlabore kun Universidad de Sevilla (Hispanio), Universität Bamberg (Germanio), Università degli Studi di Parma (Italio), Universiteit van Amsterdam (Nederlando), Boğaziçi Üniversitesi (Istanbulo, Turkio), Universiteit Gent (Belgio) kaj Universitatea din București (Rumanio).
Kunlaboro estis proponita ankaŭ al Vytauto Didžiojo universitetas el Kaŭno, kiu tamen ne deziris asociiĝi malgraŭ interkonsento en 2023 kun Litova Esperanto-Asocio por subteno al Esperanto per enkonduko de studobjekto, instruado al gestudentoj kaj kunlaboro al internaciaj projektoj.
La kurso celas enkonduki studontojn en la lingvon Esperanto kaj en ĝian esplor-sferon. Ĝi esploras la rolon de Esperanto en la moderna mondo, temigante ĝian uzadon en diversaj fakoj kaj ĝian kontribuon al transnaciaj komunikado kaj kunlaboro. Partoprenantoj havos la okazon lerni pri la historia kaj kultura kuntekstoj de Esperanto, analizi ĝian lingvan strukturon kaj esplori ĝian aplikadon en internaciaj kuntekstoj.
La projekto baziĝas sur la konstato, ke la transnacia fenomeno Esperanto posedas plurajn aspektojn (komunikilo, lingva praktiko, historia realaĵo, interkultura komunumo, socia eksperimento, beletra produktado, filozofia demando…).
Tamen, ĝi malofte estas konsiderata kiel interfaka studkampo ebliganta observi la kondiĉojn de kultura interagado en unika transnacia medio, kaj konsekvence ĝi konsistigas riĉan esplorfonton.
La celo de la seminario estas do prezenti la demandojn pri konstruitaj lingvoj kaj lingva justeco en plurlingva kunteksto kaj instigi la studentojn disvolvi pripensojn surbaze de la longdaŭra sperto de la esperantista praktiko-komunumo.
La programo konsistos el du partoj. La retajn lingvo-kursojn gvidos Denis Keefe. Kandidatoj kiuj jam scipovas Esperanton ne devos sekvi tiun parton.
Paralele ĉiuj partoprenos enkondukajn kursojn pri : ”Esperanto en la mondo de lingvistiko” (Philippe Planchon), ”Esperanto kiel konstruita historia studobjekto” (Pascal Dubourg Glatigny), ”Sociolingvistiko de Esperanto” (Federico Gobbo), ”Geografio de Esperanto” (Denis Eckert) kaj ”Filozofia fono de konstruitaj lingvoj” (Başak Aray).
En la unua semajno de junio 2026, la studentoj grupiĝos en Tours por profundigi sian konon de Esperanto kaj partopreni en serio de prelegoj, kaj ili laboros mem en grupetoj sub gvido de pluraj profesoroj el la partneraj universitatoj por pripensi kiamaniere aliri esperanto-rilatajn temojn de sia propra esplorkampo.
La BIP-programo pri Esperanto estas malferma al studentoj ne nur de la partneraj universitatoj sed ankaŭ de kiu ajn altlernejo kiu partoprenas en la BIP-sistemo. Ĝi estas proponata al studentoj de ĉiuj homaj kaj sociaj sciencoj kaj ankaŭ de aliaj fakoj kondiĉe ke ilia hejma universitato rekonu ĝin. Ĝi direktiĝas al ĉiuj, de la unuaj jaroj ĝis doktoriĝo. La partoprenintoj ricevos poentojn (ECTS) por sia hejma diplomo kaj ankaŭ vojaĝ- kaj restadsubvencion.
La BIP-formulo proponas novajn ŝancojn por la enkonduko de Esperanto en la universitataj medioj. Se la kurso ricevos sufiĉe da partoprenantoj, ĝi povos ripetiĝi estonte, kaj laŭbezone pliaj BIP-oj povus esti lanĉitaj, eĉ kun pli specifaj aliroj, aŭ en asociiĝo kun aliaj universitatoj. Interesatoj turnu sin al Philippe Planchon, kunordiganto ĉe la universitato Tours ĝis la 15-a de novembro 2025.
Pascal Dubourg Glatigny

Gratulon ke Esperanto estos enkondukita de eŭropaj universitatoj!