Por kio utilas Esperanto? Juna esperantisto en Kabulo, respondas: ”Mi esperas, ke Esperanto helpos al mi lerni pri aliaj kulturoj kaj komuniki kun homoj ekster mia lando. Ĝi donas al mi senton, ke mi ne estas tute izolita.” Sed dum li mesaĝadis kun Libera Folio, la retligo kun la ekstera mondo estis interrompita de la talibanoj.

Lia vera nomo estas alia, sed ni nomu lin Bahram, ĉar en Afganio estas danĝere esprimi vidpunktojn, kiuj ne kongruas kun la oficiale akceptataj, kaj ankaŭ kontaktoj kun eksterlando povas esti riskaj. Por kontraŭlabori ”malmoralan aktivadon” la talibana registaro de Afganio lastatempe komencis limigi la aliron al interreto, kaj tiel ankaŭ nia kontakto kun Bahram portempe estis rompita.
Libera Folio ekhavis kontakton kun Bahram tra esperantista reta forumo, kaj li konsentis iom rakonti pri si mem.
– Mi estas juna studento en Kabulo. Mi malkovris Esperanton pere de interreto, ĉar mi ĉiam interesiĝis pri lingvoj. Mi lernas memstare, paŝon post paŝo. Mi lernas plejparte per la retejo Lernu, kaj ankaŭ per la aplikaĵo Duolingo, kvankam ĝi ne estas tre efika por Esperanto. Mi plej ofte uzas Esperanton por legi tekstojn en la reto kaj foje por interŝanĝi mesaĝojn kun homoj el aliaj landoj. Ĝi estas por mi fenestro al la mondo.
Bahram ne konas aliajn esperantistojn en Afganio, kaj lin surprizas la Vikipedia informo, laŭ kiu la taĝika esperantisto Saidnabi Saidilhomzoda en 2005, subtenate de UEA, gvidis kurson de Esperanto en la Kabula Universitato (Afganio), al kiu aliĝis ĉirkaŭ 150 personoj. Tiam la cirkonstancoj en la lando tamen estis tute aliaj.
– Mi povas aliri Vikipedion, sed mi ne sciis pri tiu informo ĝis nun. Kiel interese! Mi pensis, ke mi estas la unua esperantisto ĉi tie.
La kontaktoj kun eksterlando nuntempe estas limigitaj, kaj Bahram rakontas ke li mem neniam vizitis alian landon, kvankam vojaĝoj al iuj landoj principe ne maleblas.
– Jes, la situacio ne ĉiam facilas. Kontaktiĝi kun eksterlando povas esti malfacile, foje pro tekniko, foje pro sociaj kialoj. Sed interreto donas iun eblecon. Aliro al interreto ĝenerale estas ebla, sed foje okazas interrompoj. Interreto estas multe pli multekosta ol en niaj najbaraj landoj kiel Pakistano kaj Irano. Multaj eksterlandaj retejoj ne funkcias ĉi tie, kaj iuj aplikaĵoj, kiel Tik Tok kaj la ludo Pubg, estas blokitaj.
La rajtoj de virinoj en Afganio nuntempe estas preskaŭ neekzistantaj. En la universitato de Bahram estas nek virinaj instruistoj nek virinaj studentoj. Laŭ novaĵo de BBC libroj verkitaj de virinoj lastatempe estis forigitaj el universitataj bibliotekoj de Afganio kaj malpermesitaj por uzo en instruado.

– La vivo de virinoj estas tre limigita ĉi tie. Ili eĉ ne havas aliron al bazaj rajtoj kiel edukado post la sesa klaso. Ili ne povas iri al la banejo aŭ parko nek stiri aŭton. Vere, eĉ se mi multe dirus, ĝi estus malmulte por priskribi la situacion. Pri la situacio de virinoj, mi povas paroli kun miaj proksimaj amikoj, ĉirkaŭ ses personoj. Sed kun aliaj homoj ne eblas paroli, ĉar ĉi tie estas tre danĝere, Bahram rakontas.
Malpli danĝere ol paroli pri virinaj rajtoj estas paroli pri lernado de fremdaj lingvoj.
– Laŭ mi tio ne estas riska. Mi havas amikon, kiu interesiĝas pri lingvoj.
Tamen evidente la regantoj ne ŝatas ke oni uzu fremdajn lingvojn por kontakti kun eksterlando kaj ekhavi maltaŭgajn ideojn. En septembro interreto estis malpermesita en nordaj partoj de la lando por ”ĉesigi malmoralajn aktivadojn”, kaj baldaŭ aperis signoj, ke la retligo povos esti interrompita ankaŭ en la ĉefurbo.
– Novaj limigoj estis starigitaj. Eble ni havos interreton nur dum kelkaj tagoj aŭ maksimume unu monato. Poste, laŭ ordono de la Islama Emirlando, la tuta interreto en Afganio estos tranĉita, Hieraŭ mi havis problemojn kun la poŝtelefona interreto, sed ĝi funkcias. Tamen, ili fermis la fibro-optikan interreton, kaj ili eltiradas la kablojn el sub la tero, Bahram tiam skribis al Libera Folio.
Poste kontakto kun li dum tempo estis perdita, kaj efektive interreto estis malŝaltita en la tuta lando dum pli ol du tagnoktoj.
La kompleta perdo de retligo tamen kaŭzis enormajn praktikajn problemojn ne nur al privatuloj, sed al la funkciado de la tuta lando, kaj fine la ligo estis restarigita komence de oktobro. Tiam ankaŭ Bahram povis respondi:
– Saluton! Preskaŭ 55 horojn en Afganio ĉio estis tute fermita: la interreto poŝtelefona, WiFi fibrooptika, ĉio ajn. Eĉ la telefonaj vokoj kaj SMS-oj ne funkciis. La homoj estis tute konfuziĝintaj kaj maltrankvilaj.
Provizore la retligo en Kabulo ŝajnas funkcii relative stabile, kaj Bahram povas atingi ekzemple Lernu.net.
– Mi esperas, ke Esperanto helpos al mi lerni pri aliaj kulturoj kaj komuniki kun homoj ekster mia lando. Ĝi donas al mi senton, ke mi ne estas tute izolita. Kaj estas simple ke ĉi tiu lingvo interesas min kaj mi ĝuas ĝin.

Plej bona artikolo en tre longa tempo. Indas memorigadi al ni ĉiuj, por kio Esperanto vere estas kreita…
Interese, ke antaŭnelonge mi pensis ĝuste pri temo “Esperanto kaj Afganio”, lige kun la novaĵoj pri tieaj problemoj kun la interreto. Ĉar el tiuj ni eksciis, ke la interreto ja funkcias en Afganio kaj estas uzata tiom vaste, ke ĝia foresto kaŭzis amasan malkontenton. Do ni havas eblon kontakti potencialajn (aŭ eĉ aktualajn, kiel la heroo de la artikolo) E-uzantojn tie. Tamen la komunumo, ŝajne, tute ne rimarkas ekziston de ĉi tiu lando (kompreneble, en nunaj cirkonstancoj tre malfacilas entrepreni tie ion, ligitan kun Esperanto, tamen ĝi kondutis same ankaŭ en la 2000aj kaj la 2010aj jaroj, kiam la situacio estis ja multe pli favora). En la retejoj de UEA kaj Azia-Oceania Komisiono troveblas neniu informo pri agado, liigta kun Afganio. Ĉu ne estu zorgo de ili, ke haveblu lerniloj en paŝtuna kaj daria lingvoj, kiujn oni povus elŝuti eĉ kun malrapida retkonekto kaj uzi tute sen tiu?
Ankaŭ pli ĝenerala temo pripensinda estas ligita kun la artikolo. Kiel ni vidas, la heroo de ĝi ja havas pli-malpli funkcieblan retaliron, dank’ al kiu li povas lerni la lingvon kaj uzi ĝin, tamen li tute ne havas eblojn por vojaĝi alilanden kaj (evidente) por mendi eldonojn en Esperanto. Kiom estas da personoj tiaspecaj en la mondo? Kaj kion ni, la komunumo, kapablas proponi al ili? Aŭ ĉu ni zorgas nur pri tiuj, kun kiuj ni etosumas kaj kune kun kiuj ni fotas nin sub la verda standardo? Jam longan tempon ekzistas slogano “Esperanto estas lingvo taŭga por ĉio”, sed neniu atentas, ke ĝi taŭgu ankaŭ por homoj — se ne por ĉiuj, do almenaŭ por kiel eble plej granda kvanto da ili. Sen tio oni ne povas atendi, ke la mondo konsideros ĝin serioza afero.