La prova versio de la nova Plena Ilustrita Vortaro nun estas libere alirebla en la reto. Bertilo Wennergren okupiĝas pri la renovigo de la plej grava Esperanta vortaro preskaŭ plentempe ekde 2020. Ni petis lin rakonti, kiel la nova vortaro diferencas de la antaŭaj versioj, kaj kiam la prova versio iĝos definitiva.

La estonta PIV estos unuavice interreta vortaro, kiu povos esti konstante korektata, kompletigata kaj ĝisdatigata. Ni plu havas planon el ĝi fari ankaŭ paperan version. Sed la papera versio neeviteble estos iom malpli kompleta ol la interreta versio. Ni vidos, ĉu homoj plu entute deziras paperan eldonon, kiam la tempo estos matura por tia paŝo.
La laboro ekis komence de 2020. De tiam mi okupiĝas praktike plentempe pri PIV, sed mi ne laboras sola. Helpas min teamo de diligentaj kaj laboremaj esperantistoj. Por ebligi tian teaman laboron mi kreis apartan redaktejon en la Interreto, kie ni povas tuj vidi ĉion, kion faras ĉiu alia teamano. La rezulto de tiu laboro aperas tuj ankaŭ en la testa versio, kiu uzas la saman datumbazon kaj la saman programaron kiel la redaktejo mem.
Ni provis krei pli da ordo kaj konsekvenceco en la strukturo de la artikoloj. En la ĝisnunaj eldonoj la aliro al verkado de difinoj tre varias, depende de la aŭtoro. La diversaj kontribuintoj kredeble laboris grandparte sendepende, kaj poste oni kunigis iliajn kontribuojn sen multe da koherigado.
Ni kreis por ni sufiĉe detalajn gvidliniojn por la verkado de la artikoloj, kaj krome okazas abundo da aŭtomata kontrolado de la redaktoj por eviti nekonsekvencaĵojn.
Ni faris gravan principan ŝanĝon rilate al vortanalizado.
En antaŭaj PIV-oj vortoj kiel ”alkanolo” (alkoholo, derivita de alkano), ”ektodermo” (ekstera ĉeltavolo), ”fotosintezo” (sintezo de organikaj substancoj per lumenergio), ”amelazo” (pankreata enzimo), ”etnografio” (priskriba studado de homgrupoj), ”apendicito” (inflamo de la vermoforma apendico), ”neŭrotropa” (nervoafina) estis prezentataj kiel efektivaj Esperantaj kunmetaĵoj: ”alk·an·ol·o”, ”ekto·derm·o”, ”foto·sintez·o”, ”amel·az·o”, ”etn·o·graf·i·o”, ”apendic·it·o” kaj ”neŭr·o·trop·a”, do kiel kunmetaĵoj el Esperantaj elementoj, kiuj simple ne ekzistas kiel efektivaj libere uzeblaj Esperantaj radikoj, prefiksoj aŭ sufiksoj.

Vere tiuj vortoj estas unuradikaĵoj enprenitaj kiel tutaĵoj el aliaj lingvoj (internaciaj vortoj): ”alkanol·o”, ”ektoderm·o”, ”fotosintez·o”, ”amelaz·o”, ”etnografi·o”, ”apendicit·o” kaj ”neŭrotrop·a”. Ni nun prezentas ilin ĝuste tiel. Nia impreso estas, ke plej multaj esperantistoj same opinias, ke tiuj vortoj ne estas Esperantaj kunmetaĵoj.
Ni trakontrolis (kaj plu trakontrolas) ĉiujn ekzemplojn, kiuj havas indikon de aŭtoro (precipe Zamenhof), kontrolante la ĝustecon de la citaĵo, kaj provante trovi, kie precize la ekzemplo aperis. Ni devis tre multajn ekzemplojn korekti, ĉar la formo montriĝis iom alia, aŭ eĉ draste alia, kaj ni aldonis precizajn fontindikojn, precipe al ekzemploj, kiuj estas troveblaj en la Tekstaro de Esperanto.
Ĉe ĉiu tia ekzemplo estas ligilo al la efektiva loko en la koncerna teksto en la Tekstaro. Oni simple alklaku la fontindikon, kaj oni tuj povas vidi la kuntekston.
En multaj okazoj ni devis konstati, ke ekzemplo markita kiel zamenhofa plej verŝajne tute ne estas zamenhofa. Ni tiam forigis la Z-indikon, aŭ eĉ tute forigis la ekzemplon. Krome ni aldonis multege da novaj realaj ekzemploj kun aŭtorindiko. La listo de aŭtoroj kaj fontoj kreskis de 53 en PIV 2020 al pli ol 650 diversaj aŭtoroj kaj fontoj.
Por ĉiu derivaĵo ni klare indikas la kunmetitecon, ekzemple
la vorto ”enkestigisto” aperas en PIV 2020 kiel ”en~igisto” (kie la tildo indikas la radikon ”kest”). Ni ĝin prezentas kiel ”en·kest·ig·ist·o” (aŭ kiel ”en~ig·ist·o” se oni elektas la tradician prezenton kun tildoj), por ke oni klare vidu, ke tie rolas la sufiksoj ”ig” kaj ”ist”.
Ni draste reduktis la nombron de mallongigoj uzataj en la difinoj. Ekzemple ni ne plu uzas ”k” por ”kaj”, sed rekte skribas ”kaj”.

Ni decidis, ke PIV estu vortaro, ne enciklopedio. En la antaŭaj eldonoj oni havis la ambicion, ke PIV povu almenaŭ iom servi kiel enciklopedio por popoloj, kiuj ne havas proprajn enciklopediojn. Tial en iuj artikoloj aperas multe da informoj, kiuj en ordinaraj vortaroj de aliaj lingvoj tute ne aperas.
Precipe la botanikaj artikoloj iafoje aspektas pli kiel eseoj pri la temo ol kiel vortaraj difinoj. Tiu ambicio estis ĉiuokaze nur tre nekonsekvence realigita. Nuntempe, malgraŭ ĉiuj siaj mankoj, la Esperanta Vikipedio plenumas tiun rolon multe pli bone. Tial multaj difinoj estas nun mallongigitaj. Sufiĉas, ke oni komprenu, kion signifas la difinata vorto. Oni ne legu en PIV por lerni pliajn ĉirkaŭajn faktojn pri la koncerna afero.
En difinoj de vortoj fakaj ni provas verki unuavice por nefakuloj, komencante la difinotekston per kiom eble simpla kaj facile komprenebla indiko de la senco, uzante kiom eble facilajn vortojn. Tiaj simplaj difinoj tamen ofte ne povas esti tre precizaj. Tial post la simpla komenco por ordinaraj homoj, ni aldonas pliajn detalojn, kiujn la fakuloj kredeble opinias necesaj. Tial ekzemple la latinsciencaj nomoj de bestoj kaj kreskaĵoj nun ne aperas tuj komence de la difino, sed laste, en aparta faka sekcieto.
Ni abolis la geografiajn koordinatojn, kiuj en antaŭaj eldonoj aperas ĉe multaj loknomoj. Tiuj koordinatoj montriĝis ne ĉiam ĝustaj, kaj ni ĉiuokaze pritaksis, ke nur tre malmultaj legantoj uzas tiujn indikojn por certiĝi, pri kiu loko temas. Anstataŭe ni enkondukis nacilingvajn nomojn kiel aldonaĵojn al la teksta difino, ofte en pli ol unu grava lingvo. Ni pensas, ke tiaj indikoj povas esti multe pli utilaj al la uzantoj de la vortaro. Tiu transiro estas tamen ankoraŭ nur parte plenumita.

Ni aldonas novajn ilustraĵojn anstataŭ tiuj, kiuj estis en antaŭaj eldonoj. La precipa kialo estas, ke ni neniam ricevis la antaŭajn bildodosierojn. Sed ni krome volas uzi pli realismajn kaj ofte eĉ kolorajn bildojn. Tiu laboro estas tamen ankoraŭ nur en komenca fazo. Tial estas ĝuste nun nur malmultaj ilustraĵoj. Ni utiligas por tiu celo la vastan kolekton de libere uzeblaj bildoj en la Vikimedia Komunejo.
Ni draste reduktis la nombron de neesperantaj vortoj, kiuj iom kurioze aperas kun propraj artikoloj en antaŭaj PIV-oj. Precipe temas pri neesperantigitaj propraj nomoj, kiel ”Abiŝag”, ”Barbara”, ”Ceres” kaj ”Kalevala”, sed ankaŭ vortoj kiel ”sennora” kaj ”ghetto”. Finfine ni verkas vortaron de Esperanto, ne de aliaj lingvoj. Kelkaj tiaj nomoj tamen plu restas, se estas ia aparte forta kialo por reteni ilin. Kaj ni devis aldoni ”Zamenhof”, kiu en PIV 2020 kurioze mankas (oni trovas tie nur la apenaŭ uzatan formon ”Zamenhofo”).
Ĉiu artikolo nun prezentiĝas en multe pli klara aranĝo plur-alinee laŭ sekcioj (ne kiel unu longa tekstobloko). La ekzemploj aperas en listoj, en kiuj ĉiu ekzemplo estas aparta linio kun antaŭa buleto. Tamen tiuj, kiuj tion deziras, povas ŝalti unublokan densan prezenton.
Por rimarkoj, kiuj validas por pluraj vortoj, ni enkondukis klarigajn notojn en aparta paĝo. Ĉe ĉiu vorto, por kiu validas tia klariga noto, aperas demandosigna simbolo. Se oni musumas sur ĝi, aperas mallonga versio de la klariga noto. Se oni alklakas la demandosignon, oni sendiĝas al tiu aparta paĝo, kie estas pli longa versio de la noto. Ekzemple por gentovortoj kiel ”anglo”, ”franco” kaj ”japano” ni verkis unu komunan tian noton pri la varieco de sencoj, kiujn havas tiaj vortoj en la praktika uzado.
Kaj kompreneble ni faris milojn kaj milojn da etaj korektoj, kompletigoj kaj ĝisdatigoj. Neniu povas diri, kiam la nun redaktata vortaro povos iĝi la oficiala versio de PIV, sed ni iafoje duonŝerce parolas pri PIV 2030.
Unu grava paŝo estas inviti pli da fakuloj por prilabori kaj kontroli la diversajn fakajn terminojn en PIV. Multo el tiu materialo ŝajnas neĝisdata. Mia propra listo de farendaĵoj cetere estas tiom longa, ke mi eĉ ne kuraĝas ĝin rigardi…
Bertilo Wennergren
La testa versio de PIV estas alirebla ĉe testo.vortaro.net. Tie troveblas ankaŭ ampleksaj klarigoj pri la vortaro.

Mi sentas ke la nova PIV certe solvos multaj aferojn teknikajn kaj plibonigos multajn difinojn, sed ke ĝi faros paŝon malantaŭen en almenaŭ du aferoj:
Pri la vortanalizado, ĝi kreos amason da novaj sennecesaj radikoj, kaj malpliigos la flekseblecon kaj vorkreemon de la lingvo. En la nuna PIV, Apendicito estas tre precize analizebla kiel apendico+ito, kaj esperantistoj bone konscias ke -it- estas ja medicina sufikso por indiki inflamon, kiu povas uzita ankaŭ en figura senco senprobleme kun aliaj radikoj, eĉ for el medicino. Same etnologio estas klare komprenebla kiel etn-+ologio. Denove -ologio estas tre produktiva sufikso, kiun mi vidis uzata senĝene en neseriozaj kuntekstoj.
Eĉ la konservativa Reĝa Akademio de la Hispana Lingvo inkludas la sufikson -ol por indiki la formadon de alkoholoj, eĉ se en la hispana (same kiel en Esperanto) plej multaj devenas rekte el la latina aŭ alilingva formo. Mi ne komprenas kial en la nova PIV aperas -ol kiel sufikso por grupo de muzikaj tonoj kaj ne por la ĥemiaj signifoj.
La fleksebleco de Esperanto neniom gajnos el tia rigideco.
La dua estas la prioritatigo de la formoj en -uj- por landoj, kaj la koneksa fokuso en gentoj kaj simile. Mi ne komprenas kial SAT, la respondeculo de la verko, akceptas tion.
Bona ekzemplo estas la nove proponata unua signifo de la vorto “hispano”: “ano de la ĉefa gento de Hispanujo, parolanta la hispanan lingvon”. Absurde: ne ekzistas gento nomata hispana, kiu estas la ĉefa de Hispanio. La afero ne funkcias tiel. Kaj kiel ekzemplo oni inkludas frazon de libro tradukita de Zamenhof pri judo el Hispanio; mi ne komprenas kiel la redaktantoj deduktas ke la hispano kiu salutis la belan virinon estis membro de tiu “ĉefa gento” kaj ne devenis el alia loko de la tiama Hispanio. Kaj kial oni poste referencas nur al Kastilianoj?
Nu, mi ne kulpigas nur la redaktantojn de la nova PIV pri la kaĉo kiun ni havas koncerne tiajn supozatajn gentojn kaj landoformojn, kiu jam devenas de la komenco de la lingvo, sed la nuna fokuso eĉ malplibonigos ĝin
Tio, ke ”apendicito” estas travidebla, analizebla, ne signifas, ke ”it” en ĝi estas Esperanta sufikso. Oni diras “artrito”, ne “artikito”! Travideblaj estas ankaŭ ekzemple “inkludi”, “inkluziva”, “implicita”, “impliki” – “ekskludi”, “ekskluziva”, “eksplicita”, “ekspliki”, kio ne signifas, ke ili enhavas Esperantajn prefiksojn “in/im” kaj “eks”.
Mi kore aliĝas al la gratuloj de Tonjo, kaj samtempe al liaj du kritikoj.
La sufiksoj -olog, -ologi ŝajnas jam plene produktivaj. “Liberafoliologo” kaj “liberafoliologio” estas perfekte formitaj kaj travideblaj, same kiel “pivologo” kaj “pivologio”, “civitologo” kaj “civitologio”, “putinologo”, “trumpologo”, “vatikanologo”, “kremlologo” ktp. ktp. Konsideri, ke necesas aldoni al la vortaro novajn kapvortojn por eventuale ĉiu el ili, ĉar ili laŭdire ne estas regule formitaj, sensencas laŭ mi. Evidente, tio ne okazas kun ĉiuj sufiksoj uzataj en PIV 2025. Pri -it mi ne certas, ekzemple. Mi ne kreus la vortojn “korito” aŭ “bicepsito”, do ĝi ne ŝajnas produktiva, sed mi lasas la aferon al fakuloj pri medicino.
Pri la prefero pri -uj, ĝi ŝajnas klare kontraŭa al la delonga tre majoritata uzo en la lingvo. Ĉu la Tekstaro montras la malon? La nova PIV ŝajne tre aprezas la gradon de uzateco de vortoj, ĉar ĝi afiŝas ĝin ĉe ĉiu kapvorto, sed por tiu sufikso tio ial ne tiom gravas. Mi timas, ke temos pri ŝiboleto, kiun la nova eldono de PIV lasos al ni. Ĉiuj iamaj kaj nunaj redaktoroj estas ekstreme dankindaj kaj plej elkore dankataj, ĉar ili faris aŭ faras titanan laboron por ni ĉiuj, lingvouzantoj, tamen en ĉiu nova eldono verŝajne devos enŝteliĝi tiu aŭ alia fiksideo.
En landnomoj -uj- estas oficiala, -i- neoficiala, do estas kompreneble, ke oni unue menciu -uj-. PIV ja devas speguli la decidojn de la Akademio. Krome, kvankam -i- certe estas pli uzata, dum la lastaj jaroj mi observas ioman plioftiĝon de -uj-.
Oni certe povas formi novajn -ologiojn, ofte iom ŝerce. Sed kiam temas pri ekzistantaj branĉoj de scienco, Esperanto kutime sekvas la modelojn de aliaj lingvoj. Ni diras psiĥ-ologi-o, diplomat-i-o, elektron-ik-o, lingv-istik-o, kaj la sufiksoj ne estas interŝanĝeblaj: oni ne povas diri “lingvologio”, “psiĥiko” ktp. Tial ili ne estas veraj Esperantaj sufiksoj, kvankam tiuj vortoj estas travideblaj, analizeblaj.
Tamen estas almenaŭ du ologioj kiuj naskiĝis en Esperanto, kaj estas samtempe uzataj kaj travideblaj, nome Esperantologio kaj Zamenhofologio. Neniu vidas ion strangan en ambaŭ.
Mi mem kreis tiajn vortojn (en “La deka logo”, se iu scivolas), kaj ne havis la impreson ke mi paŭsas uzon nacilingvan.
Same pri -it-, mi konscias ke multajn vortojn oni transprenis rekte el nacilingvaj ekvivalentoj, sed tio ne malhelpas la kreadon de novaj vortoj. Ja la scienca vorto estas “nefrito”, kaj tion verŝajne fakuloj plu uzos en sciencaj artikoloj, sed se en amika konversado iu dirus al mi ke ĝi suferas je renito, mi certe komprenos la signifon. Vidu tiurilate la duoblaĵon palpebrito/blefarito en la nuna PIV.
Kaj mi preferas la vorton mamito al mastito (cetere, neniu aperas nun en ambaŭ PIV). La akademia vortaro de la hispana havas ambaŭ vortojn, kaj cetere eĉ duan signifon de “mamitis” kiel troa dorloteco aŭ altiro al la panjo; mi ne petas paŭsaĵon de tiu esprimo, sed ĝi pruvas la kreivecon de tiu sufikso -it- eĉ en malpli fleksebla lingvo kiel la hispana, do, kial ne en Esperanto?
Mi ne pledas por ĝenerala uzo, same kiel (kiel oni ja komentis tie ĉi), ne ĉiuj iloj uzas la sufikson -il, oni *povas* uzi tiujn novajn sufiksojn. Ni perdos flekseblecon alikaze.
Estas tute eble, ke “Zamenhofologio” unue aperis en Esperanto. Kaj en la senco ĝeneral-lingvistika ĝi ja enhavas sufikson (efektive eĉ tri, iom depende de la analizo). Sed ĝi malhavas tiun specialan estaĵon kiu nomiĝas “Esperanta sufikso” kaj kiun karakterizas granda produktivo (vi ja “ne pledas por ĝenerala uzo”) kaj eblo uziĝi kiel sendependa radiko. Leksikografie nur la Esperantaj prefiksoj, sufiksoj kaj kunmetaĵoj pravigas kolekti la vortojn sub unusola kapvorto, en unusola vortara artikolo. Tial “zamenhofido” aperus sub “Zamenhof”, sed “Zamenhofologio” estas aparta kapvorto. Tio ne estas pli stranga ol ke en finna vortaro “Zamenhof” kaj “Zamenhofologia” aperu unu post la alia en alfabeta ordo.
Ni sufiĉe zorge esploris la praktikan uzadon de “-olog-” kaj “-ologi-” kaj trovis, ke tiuj sufiksoj aperas preskaŭ nur en vortoj, kiuj perfekte paŭsas internaciajn vortojn. La malmultaj ekzemploj de vortoj, kiuj estas klarigeblaj nur kiel kreaĵoj Esperantaj, estas krome nur tre malofte uzataj. Al tio aldonigas la multaj tiaj vortoj, kiuj ricevas tute alian sencon, se oni provas vidi ilin kiel Esperantajn kunmetaĵojn: “pomologio”, “teologio” k.a. Kaj kiel Joŭko jam atentigis, kiam la internaciaj terminoj sugestas alian, same neoficialan sufikson, kiel “-ik-“, tiam Esperantistoj uzas vorton, kiu finiĝas per “…iko” anstataŭ “..ologio”. Sumsume tute ne temas pri Esperanta vortfarado, sed pri pruntado de internaciaĵoj unuradikaj. Vortaro devas tion prezenti laŭ la reala stato de la lingvo. Kaj tiam tute ne temas pri aldonado de amasoj da novaj radikoj, sed pri ĝusta prezentado de radikoj, kiuj jam delonge ekzistas en la lingvo, kaj kiuj krome jam delonge estas en PIV, sed nur mise prezentataj kiel kunmetaĵoj.
Krome, oni povas argumenti, ke ĝuste la _nuna_ PIV nenecese elpensas novajn radikojn. Por povi prezenti internaciajn terminojn kiel Esperantajn kunmetaĵojn, ĝi enkondukas tiajn fantomajn kapvortojn kiel “antrop/o” = homo, “artr/o” = artiko, “kardi/o” = koro, “neŭr/o” = nervo, “sulf/o” = sulfuro k.a. La nova PIV elturniĝos sen tiaj.
Pri la “fantomaj” kapvortoj mi povas nur samopinii. Tamen, mi demandas min, ĉu io simila okazas pri nombro da elpensitaj esperantigoj de nomoj de sciencistoj. Por preni nur paron da ekzemploj, mi opinias, ke malmultaj lingv-uzantoj emas uzi la esperantigitajn formojn “Bazedovo” kaj “Parkinsono”. Mi forte suspektas, ke ili aperas nur pro “Bazedova malsano” kaj “Parkinsona malsano”. Ĉu tio fakte ne estas retroderivo simila al tiu naskinta la ŝajnvortojn “antropo” k.s.? Tio estas nur laŭte esprimita demando, kiun de tempo al tempo mi faras al mi. Mi simple rigardas al multaj el tiuj esperantigitaj nomoj de modern-epokaj sciencistoj kun iom da skeptiko kaj rimarkas paralelaĵon kun la “fantomaj” kapvortoj.
Pri landnomoj kun “uj”-sufikso kontraŭ landnomoj kun “i”-sufikso, kaj la rolo de SAT, estas interese konstati, ke en la gazeto Sennaciulo eldonata de SAT estas uzata precipe “i”-formoj, sed iafoje ankaŭ “uj”-formoj. Tio suprizis min, ĉar mi pensis, ke SAT uzas nur “i”-formojn. Sed tiu supozo montriĝis malĝusta. Ŝajne en SAT oni praktikas liberecon. En la estonta PIV aperas kaj la “uj”-formoj, kaj la “i”-formoj, prezentataj kiel egale bonaj. Sed en la diversaj difinoj, kie estas parolo pri landoj, estos uzata nur la “uj”-formoj. En aŭtentikaj ekzemploj kompreneble aperos la formo origine uzata en la koncerna teksto.
Mi mem estis membro de la redakta skipo, kaj mi povas konfirmi ke oni ne korektis tiun uzon se la aŭtoro mem elektis la ujo-formon (jes, estas multe da libereco en “Sennaciulo”, ne sole pri gramatiko). Sed en la instituciaj deklaroj, kolofono, k.s. la uzo de -io estas preskaŭ universala
Estas bele deklari, ke “en la estonta PIV aperas kaj la “uj”-formoj, kaj la “i”-formoj, prezentataj kiel egale bonaj”. La faktoj montras la malon. Se ujo-formoj iras preskaŭ ĉiam unualoke, eĉ kontraŭ la alfabeta ordo (krom ekz. s/v “skoto”) kaj se resendoj estas faritaj nur al ujo-formoj, evidente ne estas egaleco. Jouko pravigas tiun egalecon per akademia kriterio. Eblas disputi, ĉu ĝi estas pli akceptebla ol klarega plimulto en la lingvouzo inter la du formoj (mi ne faros tion), sed prefere oni agnosku la preferojn kaj la malegalan prezenton.
Prioritaton oni donu al -uj- jam pro kleriga (aŭ eduka laŭ nova PIV) argumento: Tiuj formoj estas klare analizeblaj, dum ĉe ĉiu landnomo finiĝante je -io oni devas kontroli la formon de la landano
Tial, parenteze, oni ankaŭ instruu -uj- unue. La i-kaĉon manĝu nur progresanto
La kaĉo de la lando- kaj gentonomoj estas tiel profunda (Zamenhof sukcesis krei genian labirinton), ke ĉe eduka klerigo de novuloj oni preferu kvazaŭ preteratentu tiun misforman ĝangalon kaj koncentriĝu pri io sencohava. La lando- kaj gentonoman pureon oni povas poste aldoni al la menuo.
Se vi volas etan pruvon pri la tohuvabohuo: mi ne plu povas nombri la fojojn, kiam mi trovis la vortojn “franculo” kaj “norvegano” eĉ ĉe spertaj parolantoj.
…kaj kiom ofte oni aŭdas “hispano” aŭ “hispana” kiam “hispanujano” aŭ “hispanuja” estus pli ĝustaj? Kvankam -ujo pedagoge povas esti pravigebla prioritate, ĝi samtempe prioritatigas mondkoncepton nekongruan kun la valoroj de SAT…
Ĉiuokaze, kaj “hispano” kaj “Hispanujo” troviĝas en la Fundamento, kiun ankaŭ SAT miakomprene plene respektas. Mi ne komprenas, kial la sufikso -uj- per si mem estus nekongrua kun la mondkoncepto de SAT. Eĉ malpli mi komprenas, kial la plene samsignifa sufikso -i- tiam ne estus nekongrua.
Neniam konkludiĝis unueca opinio pri ĉu Hispan•i•o aŭ Hispani•o. La unua alvokas al lingva purismo, la dua alvokas al harmonio. Dubinde estas, ke ĉi tiu elekto ne estis intenca.
Hispano/Hispanujo estas fiksita en la Fundamento, kiun eĉ la Akademio ne rajtas ŝanĝi, eĉ malpli PIV. Sed la Akademio ripete deklaris, ke en la forma distingo inter la tipoj “hispano/Hispanujo” kaj “Nederlando/nederlandano” oni _ne_ vidu malsaman signiforilaton inter la landano kaj lando. La distingo estas formala, ne ideologia.
Se vi pensas, ke propono kiu kontraŭas kaj la fundamenton kaj la tradicion alvokas al harmonio, vi konas nek esperantistojn nek esperanton.
Dum ekzistas ekstremistoj, harmonio malfacilas, tio certas. Tamen mi aludis al lingva harmonio – preter reakciaj insultoj, sobra menso agnoskas la raciecon de la aliulo sen nepra devigo konsenti. Toleremo kaj reciproka respekto estas aparte gravaj kiam oni traktas ĉi tiajn temojn.
“Franculo” ne sonas kiel tre sperta parolanto… Sed, verdire, oni ne kulpigu Zamenhof pro tio, ke la realo estas malsimpla. Konsideru:
Mi koncedas, ke ĉe iuj landoj estas iom arbitre, ĉu ili apartenas al la tipo “Svedujo” ol al la tipo “Kanado”. Sed ĉiuokaze ne eblus havi nur unu tipon!
“Sed ĉiuokaze ne eblus havi nur unu tipon!”
Tio sonas tiom konvinke kiel “Sed ĉiuokaze ne eblus havi tute regulan verbosistemon!”.
Bonvolu do skizi tian sistemon, kie Svedio kaj Kanado apartenus al la sama tipo, sed oni ankaŭ havus nomojn por ĉiuj gentoj.
La sved-a etno rolas kiel etimo de la landnomo Svedi-o. Ĉiuj civitanoj de Svedi-o estas Svedi-anoj, sendepende ĉu sved-oj aŭ ne. Ĉiuj civitanoj de Kanad-o estas Kanad-anoj ĉu sved-oj aŭ ne. Ja facile farita!
Do, dum iuj kritikantoj ĉi tie plendis, ke la nova PIV ne rekonas sufiĉe da sufiksoj, vi irus en la malan direkton kaj deklarus, ke en “Svedio” la “i” ne estas sufikso kaj la rilato kun “svedo” estas nur historia. Sed tiam ĝi fakte prefere nomiĝu “Svecio” laủ la latina nomo, aŭ “Sverjo” laŭ la propralingva nomo. “Svedio” ne estus defendebla, se -i- ne estas sufikso. Sed mi koncedas, ke tia sistemo ja estus funkcianta alternativo. Bedaŭrinde ĝi postulus grandan reformon en la lingvo.
Eble ne deklaras, sed mi proponas, ke la -i- en Svedio estas pseŭdofikso simila al tiuj supre menciitaj kaj kies traktadon ĝi devus reŝajni. Ĉi tiu “solvo” estas internacia, eleganta, harmonia, tolerema, kaj perfekte laŭfundamenta. Neniu serioza volas reformon, sed mi esperas, ke ni ĉiuj deziras reciprokan respekton.
Jam nun vi kompreneble rajtas diri ”svediano”, ”hispaniano”. En Rusio la esperantistoj strikte distingas inter ”ruso” kaj ”rusiano”. Oni ne povas tion ĝenerale postuli, sed mi komprenas, se iu per sia persona lingvouzo volas disvolvi la lingvon al tia direkto.
paŭlo: ”… mi proponas, ke la -i- en Svedio estas pseŭdofikso simila …”
Kial reinventi la radon? Jen Akademia decido pri ”La sufikso -io” de 1974.
Mi koncedas, ke la distingo estas pedanta, sed ja pertinenta. Certe, Bertilo komprenas ĉi tiun distingon, kaj estus plej konvene, se li mem publikigus pravigon de tiu tre konscia elekto…
Kiun distingon vi celas?
Inter tio, ĉu la “i” estas sufikso, pseŭdosufikso, aŭ parto de la radikalo. Menciite estas, ke “Ni faris gravan principan ŝanĝon rilatante al vortanalizado”, kie li rekonas “alk·an·ol·o” kiel kunmetitan el pseŭdoafiksoj, do konsekvence reanalizis ĝin kiel “alkanol·o”. Li ne faris la samon por hispan·i·o → hispani·o, do lia analizo ŝajne interpretas “i” kiel produktiva sufikso. En derivado, vortteorio, kaj teknika lingvaĵo ĉi tiu distingo gravas, sed ne por laiko. Ja tre pedanta afero, sed unu, kiu ne indus esti diskutata ĉi tie se Bertilo estintus verkanta sian propran vortaron, sed tio ne estas la kazo – SAT estas politike liva asocio, por kiu ĉi tiu distingo gravas.
Kvankam mi tre simpatias kun la celoj de SAT, mi forlasus la PIV-teamon, se SAT donus iajn specifajn politikajn gvidliniojn al la vortara laboro. Tio estus kontraŭ mia profesia etiko kiel lingvisto. Feliĉe neniaj tiaj signoj ekzistas.
Cetere, Zamenhof proponis neŭtralan sistemon nomi landojn laŭ iliaj ĉefurboj: Varsovilando, Madridlando, (Por Israelo tia sistemo ne estus neŭtrala, sed tion li ne povis antaŭvidi,) Miamemore li tion proponis ne por ŝanĝi la lingvon, sed kiel alternativan sistemon uzatan de konvinkitaj homaranistoj.
Sufiĉus havi la saman sufikson por ĉiuj landoj, kiu aldoniĝu al la radiko de la nomo de la ĉefa gento aŭ al internacia radiko se tia gento ne ekzistas. Por la loĝantoj sufiĉus uzi -an aldone al tiu sufikso.
Mi proponas ‘-j’, kiu havas la avantaĝon lasi en multaj kazoj la akcenton en la loko de la nacilingva landonomo.
Do, Svedjo, Francjo, Germanjo, Japanjo, Usonjo, Kanadjo, Argentinjo. En Svedjo loĝas svedjanoj kaj inter ili estas svedoj. En Kanadjo loĝas kanadjanoj kaj kanadoj ne ekzistas.
Mi mi certe aĉetos paperan “PIV 2030”!
Kian liberecon redaktan havas la Bertilo-teamo? Ĉu SAT donis al ili blankan karton pri leksikografiaj decidoj?
Kredeble neniu levis similan demandon pri la pli fruaj redaktoroj kaj kunlaborantoj . . .
Laŭ mia penso, Waringhien havis absolute tutan liberon fari kaj rezultigi kion ajn li volis pri la unua PIV.
Waringhien kaj Duc Goninaz estis mem SAT-anoj, kaj ili sekvis la gvidliniojn de SAT, almenaŭ koncerne la sennaciecan karakteron de la asocio. Mi vetus ke ne necesis eksplicita deklaro de tiuj kriterioj
Efektive SAT doni neniajn limigojn aŭ gvidliniojn leksikografiajn. Laŭ mia scio ĉiam estis tiel pri la PIV-laboro. Waringhien, Duc Goninaz kaj Roux laboris tute libere.
Dankon pro la respondo. Mi havas tamen pluan demandon rilate al la “sufiĉe detalaj[n] gvidlinioj[n] por la verkado de la artikoloj.” Ĉu ili servas nur al raciigado kaj homogeneco de la laboro inter redaktantoj, aŭ ĉu ili ankaŭ estas publikigotaj por difini la redakcian linion por la konsultantoj?
Tiuj gvidlinioj estas nur por la teamo, por krei koherecon kaj sistemecon en la vortaro. Interalie estas tie reguloj pri uzo de minuskloj kaj majuskloj, laŭ kohera sistemo, kiu kongruas kun la plej ofta praktiko ĝenerale, sed ni neniel volas ĝin prezenti kiel devigan sistemon. Krome multaj el tiuj gvidlinioj temas pri teĥnikaĵoj, kiuj ne tuŝas lingvajn regulojn.
Kvankam malpli spicaj ol certaj temoj pikantaj, al detaletoj tipografiaj ne mankas gusto. Por eviti kompreni miope, ĉu vortaraj estas legataj antaŭparoloj nur mi-ope…?
🎵 Kritikeeeema estas la esperantistaaaro… 🎵
Mi volas tutkore gratuli al Wennergren kaj al la teamo! Mi ofte uzas la retan PIV por vortaj klarigoj kaj mi opinias la novan version pli facile komprenebla kaj uzebla ol la antaŭa. Mi ĝojas, ke la neoficialaj sufiksoj troveblas tie, kun klarigoj. Dankegon pro ĉi tiu gravega laboro!