”Libera Folio volas ŝoki, skui, ataki”

Mireille Grosjean kune kun Zdravka Boytcheva sendis por publikigo siajn kritikajn vidpunktojn pri Libera Folio. Ni aperigas la tekston en formo de vidpunkta artikolo, kune kun mallonga komento de la redakcio.

Prezento de tri faktoj en rilato kun la ĵurnalisma laboro de diversaj kunlaborantoj de Libera Folio

Punkto 1. Mi [Mireille Grosjean] sidas en la Komitato de UEA nome de Svislando dum la UK 2025 en Brno. En la publiko sidas Jukka Pietiläinen. Ni sekvas la elektojn dum la unua sabata kunsido. Mi partoprenas en ili. Post la elekta proceduro la nova prezidanto anoncas, ke la diskonigo pri disdivido de la diversaj estraraj taskoj okazos en la sekva tago, dimanĉo, dum la vespero. Dimanĉe matene mi ricevas retmesaĝon de Jukka (tra kiu retforumo mi ne plu memoras…), en kiu li detale priskribas kiu estrarano zorgos pri kiu fako. Mi miras. Dum la posttagmezo mi hazarde renkontas Jukka en iu koridoro de la kongresejo. Mi alparolas lin kaj demandas : Laŭ kiuj fontoj vi povas anonci la estrarajn taskodividojn? Li respondas: tion priskribis la elekta komisiono kaj kutime la komitato kaj la estraro sekvas tion, do mi jam anoncis tion. Mi tiam reagas per kritiko: tio ne estas bona ĵurnalisma laboro! Ĵurnalisto anoncu faktojn, ne personajn supozojn!

Punkto 2. En la kunsido ”La nova estraro prezentas sin” sidas Zdravka Boytcheva. Jukka Pietiläinen skribas en Libera Folio: ”Ŝi nenion menciis pri la Revuo Esperanto, kiu laŭ la rekomendo de la elekta komisiono apartenu al ŝiaj respondecoj. Neniuj vidpunktoj aŭ demandoj pri la Revuo estis levitaj dum la tuta programero.” Ŝi komentas: ”De tiuj du frazoj kompreneblas, ke oni neniam demandis aŭ diskutis pri la Revuo Esperanto (RE) dum la programero. Kial do mencii tion kaj kial la frazo eĉ devas eki negative? Tiu premo metis min en tre malkomforta kaj malagrabla situacio. Krom la premo mi sentis ankaŭ tiun nepran emon kaj eĉ agresemon eltrovi ”la sensacion” … Ĝuste la saman kiel faras la paparacoj … Mi klare sentis la mankon de respekto en tiu momento.”

Punkto 3. Libera Folio titolis: ”Esperanto malpermesita en Esperanto-kongreso”. Ŝoka titolo, supozeble tio estis la intenco de la redaktoroj. La situacio en la itala kongreso estas bone konata al mi, ĉar same mi devas liveri diversajn dokumentojn pri Svisa Esperanto-Societo (SES) en la franca. Tamen niaj kunsidoj okazas en Esperanto kaj mi tradukas poste. En Italio ili preferis fari tiun laŭstatutan Ĝeneralan Kunvenon en la itala. Tio estis eta ero de la tuta Kongreso. Laŭ mi tia titolo estas troa ĝeneraligo. Ĝuste kaj fakte estus: Esperanto malpermesita en parto de Esperanto Kongreso.

Konklude. Laŭ Vikipedio ”La redakcio de Libera Folio strebas ’sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn’ en la Esperanto-movado”. Laŭ mia observo kaj kompreno Libera Folio volas ŝoki, skui, ataki, sproni, tikli, kritiki. Bone, tio povas esti. Certe diversaj aspektoj de nia Movado meritas skuojn, certe diversaj anguloj de nia Movado meritas prilumon. Sed la diversaj punktoj hodiaŭ prezentataj montras ne seriozan ĵurnalisman laboron.

Zdravka: Kaj laste, estas tre demokratie kaj utile havi opozicion, sed estas multe pli bone se ĝi estus konstrukritikema kaj ke ĝi pretu proponi aliajn alternativojn… Krome, ni ĉiuj veturas en la sama boato kaj oni nepre devas atenti ne troigi por ne sinkigi ĝin… Anstataŭ tio, oni povas elekti helpi ĝin atingi novajn kaj eĉ nekonatajn horizontojn uzante noblajn kaj inteligentajn metodojn. Pacon al ni ĉiuj.


Komento de la redakcio:

Punkto 1 mencias retmesaĝon de Jukka Pietiläinen en iu nekonata forumo. Retmesaĝoj de kunlaborantoj en hazardaj forumoj ne apartenas al la respondeco de la redakcio.

Punkto 2 kritikas la jenan frazon en artikolo de Libera Folio: ”Ŝi nenion menciis pri la revuo Esperanto, kiu laŭ la rekomendo de la elekta komisiono apartenu al ŝiaj respondecoj. Neniuj vidpunktoj aŭ demandoj pri la revuo estis levitaj dum la tuta programero.”

Laŭ niaj informoj efektive neniuj vidpunktoj pri la revuo Esperanto aperis dum la programero, kvankam la revuo estas unu el la plej gravaj servoj de UEA. Estas tute normale mencii en raporto, ke grava afero ne estis diskutita.

Punkto 3 kritikas titolon de artikolo. La titolo ja estas frapa, sed ĝi ne asertas ke Esperanto estis malpermesita dum la tuta kongreso. Laŭ la teksto klare eblas kompreni, ke Esperanto estis malpermesita dum specifa programero.

Aboni
Avizi pri
30 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lu Wunsch-Rolshoven
2025-10-09 9:31

Mi multe aprezas la ekziston de Libera Folio. Mi aparte ĝojas, ke ekzistas forumo ekster la UEA-komunikiloj, ĉar oni ĉi tie povas vere libere komuniki, kaj rapide per komentoj. Aperis multaj artikoloj de mi ĉi tie kaj mi tre dankemas pro tio. Tamen en kelkaj kampoj mi ne konsentas pri la komunika politiko ĉi tie.

La entuta problemaro, pri kiu la vidpunkto temas, estas jam de pluraj jaroj bone konata inter la homoj kaj institucioj, kiujn Libera Folio ofte mencias. Multaj funkciuloj de UEA konstatis, ke plej sekura maniero redukti misprezentadon kaj misinformadon en Libera Folio estas simple ne reagi al ĝia kontaktado. Tion Libera Folio ŝajne ne sukcesas aprezi, sed trankvilo ja havas sian ĉarmon.

Antaŭ proksimume unu jaro mi mem dediĉis multajn horojn al disputo kun la redakcio pro malĝusta prezentado de faktoj en unu artikolo. Post longa insistado la redaktanto fine ŝanĝis la tekston unue en unu loko, poste en dua — ĉar evidentiĝis, ke la originala versio ne plu estis defendebla. Restis tria punkto, kie laŭ mi same estis eraro, sed post iom da diskutado mi decidis ne plu uzi mian tempon. La fakto, ke la redakcio fine dufoje korektis la artikolon (kaj tion faris nur post longa hezitado), jam diris sufiĉe pri la maniero, laŭ kiu – bedaŭrinde – kelkaj artikoloj de Libera Folio estas verkitaj.

Unu el la krome diskutataj temoj estas, ĉu sufiĉas, ke gazeto nur negative kritikas aŭ ĉu indas ankaŭ prezenti eblajn solvojn. La gazetaro estas kaj restu libera, sed mi tamen sugestas, ke kelkfoje en Libera Folio aperu ankaŭ iom pli pozitivaj artikoloj pri UEA kaj ĝia estonteco.

Kiaj eblecoj ekzistas ekzemple por la libroservo? Kiel eventuale plugvidi ĝin en tempo, en kiu pli kaj pli da homoj preskaŭ ne plu aĉetas paperajn librojn? Ĉu ie oferti elektronikajn? Kiel trakti la stokon de libroj, de kiuj jam dum pluraj jaroj ne vendiĝis eĉ unu ekzemplero? Ĉu enkonduki maksimuman tempon post la aperjaro, ekde kiam la resta librostoko estas libera por fordonaco (eble al diversaj bibliotekoj) aŭ por recikligo de la papero? Ĉu ankaŭ estonte validu la regulo, ke ĉiuj aĉetantoj ricevas la tute saman rabaton, triono ekde tri ekzempleroj de UEA-libro (tiel ke aĉeti du ekzemplerojn estas sensence, ĉar kostas same kiel tri)? Ĉu estas saĝe kontraste al naciaj libromerkatoj doni neniun avantaĝon al la libroservoj, tiel ke (nacia) libroservo, kiu aĉetas de dudek titoloj po unu ekzempleron, ricevas neniom da rabato? (Pardonpeton, kaze ke UEA jam ion ŝanĝis pri la reguloj, kiuj staris firme kiel monto dum jardekoj.) Ktp.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Lu Wunsch-Rolshoven
Osmo Buller
Osmo Buller
2025-10-09 13:29
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

“Multaj funkciuloj de UEA konstatis, ke plej sekura maniero redukti misprezentadon kaj misinformadon en Libera Folio estas simple ne reagi al ĝia kontaktado.”

Ho ve, tio ja estas la plej sekura maniero kaŭzi misprezentadon kaj misinformadon! Jen do funkciulo de UEA konfirmas, ke tio estas la nuna praktiko, dum antaŭe oni jam povis konkludi tion. Vere la informa politiko de UEA renversiĝis de tio, kion mi kaj miaj direktoraj antaŭuloj aplikis, nome respondi, kiam oni demandas. Mi povis respondi ankaŭ sen esti demandita, nome mi atente legis la Esperanto-revuojn, kiuj venadis al la CO, kaj reagis al misprezentoj aŭ misgvidaj aŭ mankaj asertoj pri UEA, kiujn mi trovis en ili. Nun temus precipe pri sekvado de retaj forumoj. Aktive reagis ankaŭ Renato Corsetti, ne nur kiam li estis prezidanto. Ankaŭ poste ekz. Libera Folio ricevis de li respondojn pri aferoj, pri kiuj ĝi vane demandis al estraranoj. En iuj retaj diskutoj mi eĉ kritikis, ke Renato daŭre skribis kvazaŭ nome de UEA pri aferoj, pri kiuj oni atendis esprimiĝon flanke de la estraro. Sekve impresis, kvazaŭ Renato estis la vera gvidanto de UEA. Kulpis kompreneble ne Renato sed la estraranoj. Ĉu ili fine bonvolus aktiviĝi, ĉar Renato estas for? 

Jens Stengaard Larsen
2025-10-10 8:04
Respondo al  Osmo Buller

En 1897 la revuo L’Étranger, membroorgano de Societé d’Études Internationales publikigis artikolon de la Rusa Esperantisto Vladimir Aleksandroviĉ Gernet. Ĝi havis la titolon Avons-nous raison? (Ĉu ni pravas?). Ĝia Esperanta originalo estis presita apud Franca traduko farita de Louis de Beaufront. La pravigota aserto estis ke eblas internacia lingvo kaj ke tiu estas Esperanto. (La redaktoro de L’Étranger estis Émile Lombard, kies pivota rolo en la frua Esperanto-movado estis komplete pretervidita ĝis nun.)

Laŭ Gernet, same kiel la specioj en la naturo evoluas al perfekteco, ankaŭ la homa lingvo perfektiĝas. En la naturo la plej perfekta specio estas la homo, kaj inter la lingvoj la plej perfekta estas kompreneble Esperanto.

Tio, evidente, estis misuzo de Darvinismo, sed tute kutima por tiu tempo. En piednoto Beaufront atentigis ke oni ne bezonas esti Darvinisto por esti Esperantisto, sed du jarojn poste li plene akceptis la teorion de Gernet (almenaŭ koncerne lingvon), en la artikolo “La Esperantistoj kaj la malprogresistoj”, aperigita ne nur en L’Étranger, sed ankaŭ en la nova revuo L’Espérantiste, membroorgano de la asocio SPPE, kreita de li intertempe.

Laŭ Beaufront, ĉiuj lingvoj pliboniĝas, plisimpliĝas kaj plisimiliĝas en sia evoluo, precipe “niaj” lingvoj. (Oni ja diras ke la Franca estas tre preciza lingvo, sed en la multe uzata esprimo nos langues plej ofte estas iom neklare ĝuste kiuj estas la “ni”.) Sed la singulara “nia lingvo” (=Esperanto) kompreneble estas la plej evoluinta.

Ĉu vi estas tute certa ke la Esperanto-movado liberiĝis de tiu doktrino de “progreso en la lingvo” dum la pasintaj 128 jaroj? Se ne, surbaze de kiu alia doktrino (prefere nomebla en ne pli ol kvar vortoj) la Esperanto-movado bazu sian agadon? Se UEA — ĉu la membraro, ĉu la estraro — ankoraŭ pensas laŭ la linioj de Gernet kaj Beaufront, kiel eblas agadi sukcese por Esperanto en mondo kie ne plu superregas rasismo?

Tim Owen
2025-10-09 9:51

Jukka Pietiläinen skribas en Libera Folio: “Ŝi nenion menciis pri la Revuo Esperanto, kiu laŭ la rekomendo de la elekta komisiono apartenu al ŝiaj respondecoj. Neniuj vidpunktoj aŭ demandoj pri la Revuo estis levitaj dum la tuta programero.”

Por defendi Jukka Pietiläinen de malĝusta akuzo: tiun longegan raporton verkis ne li, sed mi.

Por defendi min: kvankam preskaŭ ĉiu vorto en la raporto ja estas mia, tiuj du frazoj ne venis el mia cifereca plumo. Post ricevo de la artikola teksto, la redakcio konfirmis, ke ne estis menciita la revuo, kaj informis min, ke li aldonis tiun informon. Mi ne obĵetis, ĉar ja pri misinformo ne temis.

Lu Wunsch-Rolshoven
2025-10-09 11:35
Respondo al  Tim Owen

Por defendi al Mireille kaj Zdravka: Vi, Tim, atentigas, ke vi skribis la raporton kaj subskribis ĝin, sed ke vi NE skribis la du frazojn, sed nur konsentis, ke ili estu enmetitaj; do eble Jukka verkis ilin.

Sekve ankoraŭ videblas neniu ajn kontraŭdiro inter la frazo en la supra starpunkto de Mireille kaj Zdravka (“Jukka Pietiläinen skribas en Libera Folio: ‘Ŝi nenion menciis pri la Revuo Esperanto (…)’ ”) kaj tio, kion vi skribis en via komento, Tim.

Laŭ la ĝis nun konataj faktoj kaj informoj do estas tute eble, ke Mireille kaj Zdravka plene pravas, ke la fakta aŭtoro de la du frazoj nomiĝas Jukka. Subtenas tiun supozon, ke ĝuste Jukka jam en la dimanĉa mateno de la UK skribis pri la taskoj, pri kiuj la elekta komisiono pensis por la unuopaj estraranoj – kaj ĝuste la “elekta komisiono” aperas en la du priparolataj frazoj.

Tim Owen
2025-10-09 13:43
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Laŭ la ĝis nun konataj faktoj kaj informoj do estas tute eble, ke Mireille kaj Zdravka plene pravas, ke la fakta aŭtoro de la du frazoj nomiĝas Jukka. 

Sed la homo:

  • kiu petis la artikolon;
  • al kiu mi sendis la artikolon;
  • kiu responde min informis, ke li aldonis tiujn du frazojn

nomiĝas ne Jukka, sed Kalle (alinome «la redakcio», kiel li mem uzis en la reagaj komentoj fine de la artikolo).

Temas pri simpla eraro flanke de Mireille kaj Zdravka: ili erare kredis, ke verkis la artikolon Jukka. Kelkfoje la plej simplaj klarigoj ja estas la ĝustaj!

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2025-10-11 0:03
Respondo al  Tim Owen

Do ĉu vere estas neniu rilato inter Jukka kaj punkto du de la artikolo?

Libera Folio faras utilan kaj necesan laboron.

Lu Wunsch-Rolshoven
2025-10-11 12:15
Respondo al  Tim Owen

Yves jam metis la bonan demandon – ĉu vere estas neniu rilato inter Jukka kaj la du frazoj?

Via argumentado, Tim, havas pli ol unu truon.

Certe Kalle demandis vin – sed ja Kalle povas uzi du frazojn de iu kunlaboranto surloke, nome Jukka, pri kiu ja estas konata fakto, ke li traktis ĝuste tiun ĉi temon en interparolado. Kaj Kalle ŝajne NE skribis, ke li persone verkis la frazojn.

Krome vi ne havas bazon por via aserto ke Mireille kaj Zdravka “erare kredis, ke verkis la artikolon Jukka.” Ja en la artikolo ĝuste tion ili NE skribis, sed ili nur skribis pri la du frazoj:

Jukka Pietiläinen skribas en Libera Folio: ”Ŝi nenion menciis pri la Revuo Esperanto, kiu laŭ la rekomendo de la elekta komisiono apartenu al ŝiaj respondecoj. Neniuj vidpunktoj aŭ demandoj pri la Revuo estis levitaj dum la tuta programero.”

Lu Wunsch-Rolshoven
2025-10-11 17:33
Respondo al  Libera Folio

Dankon!

Nun restas la demando, de kie fakte venis la informo entenata en la du frazoj.
Tim Owen ne skribis ilin, sed nur konsentis.
Vi, Kalle, proponinto de la frazoj, ne estis en la UK.
Laŭ la vortumo de la frazoj la transdoninto estis homo, kiu interesiĝis pri la rekomendoj de la elekta komisiono kaj kiu rimarkis pri la kunsido, ke io NE okazis.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-10-11 20:21
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Nun mi ne plu komprenas. En la artikolo enestis du frazoj, kies enhavo evidente estas vera kaj kiuj priskribas publikan kunvenon (nek Zdravka nek iu alia menciis la revuon Esperanto dum la tuta programero). Kaj laŭ vI la redakcio devas klarigi, de kie la frazoj venis?

Lu Wunsch-Rolshoven
2025-10-12 7:23
Respondo al  Jouko Lindstedt

Jes, la frazoj estas veraj. Kaj ili – cetere – supozigas, ke la publiko estas almenaŭ tiom kontenta pri la revuo, ke ĝi ne sentis bezonon meti iujn demandojn en tiu kunveno. Jes, iom ĝene por la kritikadistoj de UEA, mi koncedas, sed, nu, la realo vaste akceptata – ke ĝenerale oni konsideras la revuon sufiĉe bona – ne estas facile ŝanĝebla. Ni cetere konsciu, kiom da redaktaj laborhoroj estas pageblaj nuntempe kompare kun pli fruaj periodoj; la tempoj de daŭraj deficitoj feliĉe finiĝis pro energiplena gvidado de la Centra Oficejo kaj, tre kompreneble, la ŝparado ja havas iujn ne senfine plaĉajn flankojn.

Mia demando ne venas de la artikolo, sed de la rimarko de Tim, kiu kritikis la artikolon. Laŭ li la frazoj ne venis de Jukka, sed de la redakcio – “la redakcio konfirmis, ke ne estis menciita la revuo, kaj informis min, ke li aldonis tiun informon”. Sed la konata “li” (plumnomo “la redakcio”) ne estis en la UK. Do supozeble ne estis tiel, ke la redakcio havis superhomajn fortojn kaj en fora loko simple sentis, kio estis dirita kaj kio ne dum UK. Pli verŝajna estas la versio, ke Jukka (aŭ iu alia) raportis pri la kunveno al la redakcio kaj eble poste tiu vortumis la frazojn.

Aliflanke la redakcio ĵus informis, mallongege, ke “Jukka havis nenian rilaton al tiuj frazoj”. Do eble ni tamen devas preni la version pri la superhomaj fortoj de la redakcio. Aŭ la redakcion pri la nemenciado de la revuo informis alia homo. Krome la redakcio publikigis pensojn, kiuj tre similas kun tiuj, kiujn Jukka antaŭe skribis (“laŭ la rekomendo de la elekta komisiono”).

Amuze 😀

István Ertl
2025-10-12 13:20
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Lu, Vi mem agnoskas ke tiuj du frazoj estas verkonformaj. Kial do plu insisti pri la relative sengrava demando de ilia ekesto-historio? Nun kiam nova Estraro energie eklaboras kaj (mi esperas) eble sukcesos ion fari ankau pri la subnivela revuo, pli gravas priatenti al kio rilatas tiuj du frazoj. Lau Vi “ĝenerale oni konsideras la revuon sufiĉe bona” – eble ni du vivas en malsamaj opini-bobeloj, sed lau mia propra sperto oni ĝenerale konsideras la revuon,.. sufiĉe malbona.

Francisco Javier Moleón
2025-10-12 15:39
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

“la realo vaste akceptata – ke ĝenerale oni konsideras la revuon sufiĉe bona – ne estas facile ŝanĝebla”

Mi ŝajne vivas en alia realo: en mia realo mi nek ŝatas la revuon nek trovas entuziasmajn revuŝatantojn. La afiksaj ecoj de la lingvo helpu nin priskribi la situacion: iam la revuo estis leginda, ofte eĉ legenda; nun ĝi estas legebla. Eble “legebla” sufiĉas al la samideanaro por konsideri la revuon sufiĉe bona. Tamen “leginda” ŝajnas pli alstrebinda celo. Kaj leginda ĝi certe ne estas.

Sed plej trafan resumon donas la legenda respondo de Renato Corsetti al la iama demando, ĉu li ŝatas la revuon: “Jes, certe! Kvankam mi ne legas ĝin”.

Jen mi finas mian pledon, via juĝista moŝto.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2025-10-14 16:51

Kiel konate, pri gustoj disputi oni ne devas.

Nun tamen temas ne (nur) pri gusto. Jen vidu la kovrilon de la oktobra numero de la revuo:comment image

La demando ne estas, ĉu vi ŝatas aŭ ne ŝatas la foton, ĉu vi trovas ĝin ridinda aŭ aminda, taŭga aŭ maltaŭga por kovrilo.

La demando staras jene: ĉu vi uzus revuon kun tia kovrilo por provi igi eksterulon nova esperantisto aŭ esperantiston nova UEA-membro? Ĉu vi vere pensas, ke iun el ili definitive impresos kaj konvinkos la revuo?

Sed ni ne haltu ĉe la foto. Vi tuj vidas surkovrile la supozeble ĉefajn temojn de la enhavo: “Raporto pri la kongresa temo” kaj “Itala Kongreso”. Ĉu tio iel emigas vin malfermi la revuon kaj enprofundiĝi en legadon? Aŭ ĉu vi prefere flankenmetas ĝin por… iam, kaj prenas vian ŝatatan romanon anstataŭ tedaĵon pri kongresaj raportoj?

Ĉu vi do sen honto kaj sen konsciencriproĉoj metus tiun ekzempleron en la manojn de naiva neesperantisto aŭ kredema esperantisto?

Nu, la revuo ne ŝajnas esti bona. Sed eble sufiĉas “sufiĉe bona”. Kvankam “subnivela” profiliĝas kiel pli trafa priskribo.

István Ertl
2025-10-11 12:42
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

En la tuta diskuto perdighas la esenco: kial la revuo estas tiel subnivela, kia ghi estas? En tiu rilato, estis tute informvalore ekscii ke nenio estis dirita pri ghi en tiu kunsido. Kiu NE diris ion ajn pri tio, kaj kiu poste kion raportis pri tiu nedirado, estas duarangajhoj.

Jens Stengaard Larsen
2025-10-15 7:55
Respondo al  István Ertl

La revuo estas samnivela kun sia asocio. La asocio estas subnivela, ĉar pro sia laŭstatuta pasiva neŭtraleco ĝi apenaŭ rajtas agi kaj tute ne rajtas pensi.

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-10-09 9:57

Mi mem havis kelkajn dubojn pri La Libera Folio ekde la momento en kiu ĝi aperis. Ĝi ŝajnis al mi esti ligita al la elsturmo de duono de la oficistoj de la Centra Oficejo sub gvido de Osmo Buller, proteste al la elektiĝo de Renato Corsetti kiel Prezidanto de UEA. Ankoraŭ ni atendas decan klarigon de tio epizodo en la historio de UEA. Pro postaj spertoj kaj observoj, mi fine konkludis, ke miaj unuaj impresoj estis ĝustaj.

István Ertl
2025-10-09 16:38
Respondo al  Ian Fantom

Vi pli-malpli pravas pri la ekesto de Libera Folio. Tute konkrete tamen: “La krizo akriĝis en 2003, kiam sian demision pro similaj kialoj anoncis la konstanta kongresa sekretario Nikola Rašić. Tiu demisio iĝis la sparko por la fondo de Libera Folio. ” https://www.liberafolio.org/2023/04/19/por-kio-utilas-libera-folio

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-10-11 0:36
Respondo al  István Ertl

La krizo estis arte farita. La membroj de UEA neniam estis informitaj ĝuste kio okazis. Mi provis eltrovi private, sed tiu afero ‘devas esti konfidenca’. Kial? Redungi ĉefoficiston de iu ajn organizaĵo post kiam li elsturmas kaj forprenas duonon de la oficistoj ne devus okazi sen tre bona klarigo. Mi povas nur konkludi, per ĉio kion mi nun scias, ke tiu disputo estis nur teatraĵo.

Francisco Javier Moleón
2025-10-11 9:14
Respondo al  Ian Fantom

Iluminu nin do per via scio kaj klarigu al ni kaj al ontaj historiistoj, kiu estis la reĝisoro kaj kion li/ŝi volis atingi ĉe la publiko.

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-10-11 20:17

Volonte, sed pro pasintaj spertoj en La Libera Folio mi preferus klarigi al vi private, do skribu rekte al mi. Mi estas fakdelegito en Britio. Ĉu vi sekvis la britan aferon? Kelkajn informojn pri tio vi trovos ĉe liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/author/iafantomo.html . Sed la sperto montras, ke iuj aferoj en la Esperanto-movado estas tabuaj.

Kompreneble Osmo ne “forprenis” la aliajn el la Centra Oficejo, kaj tion mi ne sugestis. Ili ĉiuj mem decidis. Tamen Osmo publikigis plej akrajn kritikojn al Renato tuj post lia elektiĝo kiel Prezidanto, kaj Osmo estis la spirita gvidanto de tio. Malgraŭ mia demandado mi ne ricevis simplan klarigon kiu havas sencon al mi pri tiu afero. Iu diris, ke ĝi devas esti konfidenca pro ia seksoskandalo. La demando devis esti, ‘Kiu regas UEA?’

István Ertl
2025-10-11 12:46
Respondo al  Ian Fantom

Ne estis tiel ke Osmo “forprenis” la aliajn demisiantojn, ni mem decidis. Ni ankau indikis niajn kialojn publike. Chion kroman mi rakontis en La Postdomo, sub la devizo “Pri chiu koincido de fikcio kaj realo respondecas la realo”.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-10-09 11:53

Mi ne diras mian opinion pri la tri punktoj – mi komprenas, ke oni povas havi malsamajn opiniojn pri ili. Sed al mi ŝajnas, ke ĉiu tri punktoj estas relative negravaj kompare kun la grandaj gravaj decidoj, kiujn UEA devas nuntempe fari. Kiam mi iam estis elektita al diversaj gvidaj postenoj en mia fakultato, pli aĝa kolego konsilis min: ju pli altan postenon vi havas, des pli multan kritikon vi devas toleri, foje ankaŭ nejustan.

Lu Wunsch-Rolshoven
2025-10-11 17:19
Respondo al  Jouko Lindstedt

Saluton, Jouko!

Ĉu vi havas la impreson, ke ĝenerale la artikoloj de LF pri UEA esence helpas al UEA pri la grandaj gravaj decidoj, kiujn vi aludas?

Grava diferenco inter viaj postenoj kaj tiuj de la estraranoj estas, ke viaj donis al vi belan ĉiumonatan salajron, pri kiu kelkaj dungitoj diras, ke signifa parto de ĝi estas kompenso por la doloroj dum la laboro. Dume la funkciuloj de UEA kutime neniom ricevas kaj kelkfoje havas aldonajn elspezojn.

Vi aludas nejustan kritikon. Ĉu laŭ vi estas utilo en tiaj?

Kiam mi iom legadis pri administrado de organizaĵoj, mi renkontis ĉefe du opiniojn pri kritiko: Iuj diris, ke inter dek laŭdoj al kunlaborantoj eblas enmeti unu kritikon, aliaj, ke ankaŭ tiu ne multe helpas, prefere oni entute rezignu pri kritiko. En multaj lokoj simple mankas al mi ĉia kompreno pri la pikemo de LF, kiu laŭ mi neniom helpas. Estas en la mondo homoj, kiuj ŝatas krei kaj daŭrigi konfliktojn, kaj aliaj, kiuj ŝatas celi al harmonio. La kunlaboro malfacilas, ignorado ofte plej multe helpas.

(Unu dilemo ĉe la tuto estas, ke kritiki kritikanton en si mem estas kritiko.)

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-10-11 17:37
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Per “nejusta kritiko” mia pli aĝa kolego kompreneble celis kritikon, kiun la kritikato sentas kiel nejustan. La kritikanto verŝajne konsideras ĝin justa. Kaj neniu dio intervenas por indiki, kiu el la du pravas. Tial ne indas postuli, ke oni kritiku nur juste.

Estas iom stranga via ideo, ke demokratio kaj libera gazetaro eblas nur, se la homoj en gvidaj postenoj estas salajrataj kaj tial ricevas kompenson por la kritiko. Kaj, cetere, mia salajro en la universitato restis preskaŭ la sama malgraŭ tio, ke mi libervole konsentis servi en gvidaj postenoj – kaj akcepti kritikon.

Ĉu LF helpis al UEA en ties grandaj decidoj? Mi ne certas, sed mi kutimas legi LF-on por entute ekscii pri la grandaj decidoj farotaj kaj farendaj. Se mi legus nur la revuon Esperanto, mi legus nur pri tio, kion oni jam decidis. Mi supozas, ke kiel libroamanto mi rajtas ekzemple iom maltrankvili pro la sorto de la libroservo, ne nur diri al mi, ke “la saĝaj homoj en UEA certe aranĝos la aferon en prudenta maniero, amen”. Kvankam mi kompreneble esperas, ke oni bone aranĝos ĝin.

Laŭ mi la kritikaj artikoloj en LF ĉefe indikas, ke la gazeto rigardas UEA-n kiel gravan parton de nia movado kaj tial observindan. Sed mi koncedas, ke parto de la komentantoj ĉi tie kutimas opinii, ke UEA estas funde malsana kaj neniel savebla aŭ savinda. Tia funda negativismo kaj pesimismo aperas ĉefe en la komentoj, ne en la artikoloj.

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-10-11 21:24
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

”Estas en la mondo homoj, kiuj ŝatas krei kaj daŭrigi konfliktojn, kaj aliaj, kiuj ŝatas celi al harmonio.” Legu la historion de la Esperanto-movado de 1887 ĝis hodiaŭ.

Osmo Buller
Osmo Buller
2025-10-09 12:51

“Mi [Mireille Grosjean] sidas en la Komitato de UEA nome de Svislando dum la UK 2025 en Brno. En la publiko sidas Jukka Pietiläinen.”

Jukka Pietiläinen ne estis iu en la publiko, sed li sidis en la Komitato nome de Esperanto-Asocio de Finnlando. Informoj de li do ne venis de eksterulo sed el la interno de la Komitato.

La nunaj gvidantoj de UEA vere havas tro delikatan haŭton, ĉar ili ofendiĝas eĉ pri plej milda kritiko. Eĉ ne devas temi pri kritiko, sed simpla konstato de io incitas ilin kiel ekzemple, ke Zdravka Boytĉeva nenion diris pri la revuo. Ne helpis, ke la sekva frazo senkulpigis ŝin, nome ke neniu demandis pri la revuo. Ŝi sentus sin pli komforte, se ŝi legus nur tion, kio estis skribita, kaj ne fantazius pri malicaj motivoj malantaŭ la teksto.

AlKo
AlKo
2025-10-13 14:44

La titolo “Esperanto malpermesita en Esperanto-kongreso” estas ja maltaŭga. Por dementi tiun strangan takson, Ulrich Matthias en sia prikongresa artikolo, publikigita en “La Ondo de Esperanto”, devis verki jenan enkonduketon: 
«“Esperanto malpermesita en Esperanto-kongreso”, – sensacieme titolis la skandalgazeto “Libera Folio” pri la Itala Esperanto-Kongreso, okazinta fine de aŭgusto 2025 en Salsomaggiore Terme apud Parma. Bonŝance, kiel partopreninto de la kongreso, mi povas konfirmi, ke el mia vidpunkto la kongreso okazis, kiel ĉiam, plene en Esperanto».
Legu lian artikolon ĉe https://sezonoj.ru/2025/10/italujo-7/

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de AlKo
Francisco Javier Moleón
2025-10-19 11:02

Kaj jen aperis la novembra numero de la sufiĉe bona revuo. Ĉi-foje feliĉe sen la kutima grupfoto surkovrile… aĥ, damne, mi tro frue ĝojis, jen tamen ja la kutima grupfoto!

comment image

Sed almenaŭ ne plu estos kongresraportoj, oni jam raportis pri ĉiuj kongresoj! Ni povos do legi interesajn… aĥ, damne, mi denove tro frue ĝojis, jen 4-paĝa raporto pri la IJK! Feliĉe “nur” 4 paĝoj: se TEJO sendus 10, 10 aperus. Ni iom adaptu la titolon “IJK 2025 en Indonezio: magia sperto kiu ĉiam okupos spacon en mia koro” al “IJK 2025 en Indonezio: magia sperto, kiu ĉiam okupos troan spacon en nia revuo”. Jes, nun estas pli trafe.

Restas la mistero, ĉu jam finfine elĉerpiĝis ĉiuj grupfotoj kaj kongresraportoj aŭ la decembra numero denove regalos nin per la kutima dozo.

Ni resumu do: la revuo specialiĝis pri grupfotoj (amase: facilas trovi 15-20 en ĉiu numero) kaj kongresraportoj. Numeron post numero. Kun fojaj intermiksitaj artikoloj pri strategioj k.s., kiuj interesas nur la verkinton – se entute.

Oni ne rimarkas ajnan redaktopolitikon aŭ -linion. La nura zorgo de la geredaktoroj ŝajnas esti plenigi la revuon per io ajn (praktike temas do pri enpaĝigo de la hazardaj ricevitaĵoj), aldoni kiel eble plej multajn bildojn (verŝajne ĉiujn ricevitajn) kaj pretigi ĝin ĝustatempe. Ĉio alia ne estas duaranga: ĉio alia simple eĉ ne havas rangon. Mi ŝanĝus “sufiĉe bona” al “sufiĉe akurata”: tio pli proksimas al la realo.

Kaj UEA miras, kial tiuj mallojalaj samideanoj rifuzas membriĝi en la kategorio MA. Nu, ĝenerale homoj ne ŝatas forĵeti monon. Kaj aboni paperan revuon irontan preskaŭ rekte en rubujon… nu.

Laste redaktita 28 tagojn antaŭe de Francisco Javier Moleón