Deklaro de ELI pri la milito en Gazao

Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) diskonigis novan deklaron pri la milito en Gazao. Unuafoje deklaro de ELI pri la temo aperis en novembro 2023. Libera Folio publikigas la tekston.

Deklaracio de ELI pri la milito en Gaza-strio

Sekve de la lastatempaj evoluoj ĉe la milito en Gaza-strio, Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) decidis publikigi sian starpunkton, kiu reflektas la opinion de multaj ĝiaj membroj.

ELI ne reprezentas la israelan registaron kaj forte pledas por paco kaj ĉesigo de la homaj suferoj ambaŭflanke. Oni tamen ne forgesu, ke tiun ĉi militon kaŭzis la terorisma surpriz-atako de Ĥamas, kiu la 7-an de oktobro 2023 kruelege murdis en unu tago pli ol 1000 israelajn kaj alinaciajn civilulojn, pli da judoj ol iam ajn post la Holokaŭsto, plejparte familiojn en siaj hejmoj kaj gejunulojn en muzika festivalo. Aldone estis kidnapitaj 250 vivantaj kaj murditaj personoj.

Kiel landa Esperanto-asocio, la celoj de ELI unuavice estas la progresigo de Esperanto en Israelo kaj en la Mezoriento, klopodante esti politike neŭtrala. Tamen, ELI ne povas resti indiferenta al la lastatempaj okazaĵoj en Gaza-strio, nek al la kondamnoj en la Esperanto-movado, kontraŭ Israelo kaj foje eĉ persone kontraŭ israelaj esperantistoj. Tiuj atakoj minacas la progreson de Esperanto en Israelo kaj damaĝas la statuson de ELI kiel registrita societo. Aliflanke, ni dankas por la multaj esprimoj de subteno kaj zorgo pri Israelo, kiujn ni ricevis de esperantistoj el la tuta mondo.

Hodiaŭ, precize du jarojn post la atako de Ĥamas, kiu kaŭzis neimageblajn suferojn al israelaj civitanoj, samkiel al la palestinaj loĝantoj en Gaza-strio, oni ekvidas la efektiviĝon de la lastatempe proponita kontrakto pri fino de la milito kaj liberigo de la israelaj kidnapitoj. Ni esperu, ke baldaŭ finiĝos la suferoj de centmiloj da civiluloj kiuj estis forpelitaj el siaj hejmoj ambaŭflanke de la limo, kaj ke Gazaanoj, samkiel israelanoj, povos vivi sen minaco de atakoj, terorismaj aŭ armeaj.

ELI esperas, ke tiu kontrakto, kiu jam nun estas vaste subtenata de multaj ŝtatoj en la Mezoriento kaj tutmonde, realiĝos. Ĝi ebligos al Israelo, kunlabore kun la mezorientaj landoj kaj la cetera mondo, trovi solvojn por rekonstrui Gaza-strion kiel prosperan senarmilan regionon pace regatan de siaj loĝantoj, kaj malfermos la vojon por stabileco kaj paco en la Mezoriento.

Esperanto-Ligo en Israelo,
7-a de oktobro 2025

Aboni
Avizi pri
31 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hans
Hans
2025-10-08 13:30

“ke baldaŭ finiĝos la suferoj de centmiloj da civiluloj kiuj estis forpelitaj el siaj hejmoj ambaŭflanke de la limo

Eble mi maltrafis iun novaĵon. Mi scias, ke centmiloj da civiluloj estis forpelitaj el siaj hejmoj unuflanke de la limo, sed mi ne aŭdis pri ajna forpelado de (centmiloj da) civiluloj aliflanke de la limo.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Hans
Lu Wunsch-Rolshoven
2025-10-08 16:07
Respondo al  Hans

Se mi estas bone informita, ĉirkaŭ 1948 estis forpelitaj pluraj centmiloj da palestinanoj el la regiono de la hodiaŭa Israelo. Multaj suferis laŭdire, multaj mortis. Tio okazis norde de la hodiaŭa limo inter Gazao kaj Israelo.

Se oni kunigas ambaŭ forpeladojn (aŭ kreadojn de teruraj kaj teroraj cirkonstancoj, kiuj gvidis al fuĝado), eblas paroli pri suferigo ”ambaŭflanke de la limo”.

cvi
cvi
2025-10-08 17:24
Respondo al  Hans

Vi certe maltrafis kelkajn novaĵojn. Centmiloj da israelaj civiluloj estis forpelitaj dum la komenco de la milito, mi legis taksojn de 250,000 kaj 330,000, dum oktobro 2023. dekmiloj da loĝejoj estis detruitaj, kaj dekmilojn ĝis nun ne revenis hejmen. Kelkaj vilaĝoj devas esti plene rekonstruitaj, kaj la loĝantoj nun atendas dum jaroj.

Tamen, nur ĉirkau duono da ili estis forpelitaj en la sudo, la aliaj en la nordo, do pli ol centmilokaj ne centmiloj en la landlimo kun Gaza. Eĉ tiel, la citaĵo restas tute prava.

Hans
Hans
2025-10-08 20:39
Respondo al  cvi

”Centmiloj da israelaj civiluloj estis forpelitaj dum la komenco de la
milito, mi legis taksojn de 250,000 kaj 330,000, dum oktobro 2023”

Kial, de kiu kaj kien estis forpelitaj tiuj centmiloj da israelaj civiluloj? Krom via komento, ĉu ekzistas ankaŭ ia fidinda fonto?

”dekmiloj da loĝejoj estis detruitaj”

Kiu detruis kie tiujn loĝejojn? Ĉu vi celas, ke post komenco de la israela atako gazaanoj eliris el Gazao kun siaj tankoj, detruis dekmilojn da loĝejoj en Israelo kaj poste revenis al Gazao, kie ili tiam ŝajne ne plu uzis siajn tankojn?

cvi
cvi
2025-10-09 7:56
Respondo al  Hans

En la angla wikipedio : Evacuations during the Gaza war
traduku el la anglaOctober 2023 Shortly after the 7 October attacks Israel evacuated many settlements affected by the attacks, placing evacuees in hotels and apartments in other parts of Israel. About 200,000 people were evacuated from the border areas that Israel shares with the Gaza Strip and Lebanon. Some of the evacuated areas included Kibbutz Kfar Aza which was attacked and about 1.2 miles from the Gaza Strip and the Sasa kibbutz about 1.9 miles from the Lebanese border.[1] Some of the apartments that were donated to evacuated civilians had been initially earmarked for Ukrainian refugees fleeing the Russian invasion of Ukraine, but were later repurposed.[2]

Oktobro 2023 Mallonge post la atakoj de la 7-a de oktobro, Israelo evakuisis multajn setlejojn trafitajn de la atakoj, lokante evakuatojn en hoteloj kaj apartamentoj en aliaj partoj de Israelo. Ĉirkaŭ 200,000 homoj estis evakuitaj el la limaj areoj, kiujn Israelo dividas kun la Gaza Strio kaj Libano. Iuj el la evakuitaj areoj inkluzivis Kibbutz Kfar Aza, kiu estis atakita kaj situas ĉirkaŭ 1.2 mejlojn de la Gaza Strio, kaj la Sasa kibbutz, ĉirkaŭ 1.9 mejlojn de la libana limo. Iuj el la apartamentoj, kiuj estis donacitaj al evakuitaj civiluloj, estis komence destinitaj por ukrainaj rifuĝintoj fuĝantaj de la rusa invado de Ukrainio, sed poste estis reuzitaj

En israelo ni taksis 250000-330000, sed en wikipedio nur 200000.
Kaj la detruoj estis certe dum la atako kaj masakro de Ĥamas, invadinte Israelon, Israelo eniris en Gaza nur poste. Serĉu ĉiajn ĵurnalojn de la epoko.

Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2025-10-08 15:31

Kiel delonga membro de ELI, mi, kiu loĝas en Usono, havas centoj da kuzoj en Israelo.
Konsentite tutanime kun la Deklaracio de ELI, mi demandadas, Kiu atakis kiun?

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2025-10-08 16:37
Respondo al  Keneĉjo Goldbergo

Pri la demando „kiu atakis kiun”, estas facile troveblaj materialoj en la reto. Komencu per jena: https://en.wikipedia.org/wiki/Nakba

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-10-08 17:19

Preskaŭ ĉiuj en militoj kredas la propagandon de la propra registaro, eĉ kiam ili samtempe kulpigas la politikistojn pro mensogado pri aliaj aferoj. Tiu estas la danĝero de tiaj rezolucioj. La deklaro de ELI asertas la vidpunkton de la Israela registaro rilate al la milito, sen kontroli, sen kontesti, kvazaŭ nur ili povas pravi. Laŭ du israelaj gazetoj Netanjahu financis Ĥamas cele al divido kaj venko de la palestinanoj. Multaj esploristoj ekster Israelo konkludis, ke Israelo lasis la atakon de la 7a de oktobro okazi. Zamenhof absolute ne aprobus tiun rezolucion de ELI; li eĉ deklaris, ke se la jidaj judoj irus al Palestino Monto Cion fariĝus Vulkano Cion. Ĉiam antaŭ ol subteni unu flankon en milito la homoj vere devus almenaŭ provi kontroli kaj kontesti. Mi hontas pri la Esperanta eksmovado.

Chaja
Chaja
2025-10-09 11:20
Respondo al  Ian Fantom

Ĉu vi havas ian monopolon pri la opinioj de Zamenhof koncerne la nuna milito? Eĉ pri la murdo de liajn proprajn infanojn vi jam ne povas demandi lin.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-10-08 20:32

”precize du jarojn post la atako de Ĥamas, kiu kaŭzis neimageblajn suferojn al israelaj civitanoj, samkiel al la palestinaj loĝantoj en Gaza-strio” – Tiu vorto ”kaŭzis“, aplikata al la ”loĝantoj en Gaza-strio“, kaŝas unu aganton en la milito, egale kruelan kiel Ĥamas. Kiom ajn kondamninda oni konsideras la fian atakon antaŭ du jaroj, oni ne povas diri, ke ĝi ”kaŭzis“ la morton de 18 000 palestinaj infanoj sen la interveno de alia aganto, la ŝtato de Israelo. Por kio oni bezonis tian morale koruptitan deklaron?

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2025-10-08 20:47
Respondo al  Jouko Lindstedt

Ekzemple por vidigi kiom torditan vidpunkton pri la realo havas la israelaj tiel nomataj samideanoj

Lu Wunsch-Rolshoven
2025-10-08 21:52

Eble iun tagon indos komenci serioze varbi por Esperanto-lernado inter palestinanoj, fondi Palestinan Esperanto-Asocion kaj akcepti en ĝi subtenajn membrojn el eksterlando. Estus speco de rekono de Palestino flanke de parto de la Esperanto-komunumo.

Tiam en iel serioza maniero eblos zorgi, ke realiĝos la malnovega ”Audiatur et altera pars”, estu aŭskultata ankaŭ la alia flanko. Aktuale mi sentas mankon: La israelanoj disvastigas sian deklaron; necesus nun krei deklaron kun la alia vidpunkto – sed kiu kreos tiun? Neniu grupo aŭ unuopulo videblas momente.
(Nu, principe eblus ankaŭ jam nun krei laborgrupon de Palestino-subtenantoj, kiuj batalos kontraŭ la tro ofta kontraŭ-arabismo.)

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2025-10-08 22:30
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

> Eble iun tagon indos komenci serioze varbi por Esperanto-lernado inter palestinanoj

Ŝajne Palestinanoj kaj Araboj ne tre volas lerni lingvon verkitan de Judo.

Tio estas malsaĝa, sed genocido estas eĉ pli malsaĝa.

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-10-09 8:13
Respondo al  Yves Bellefeuille

Esperanto estis subpremita sub Saddam Hussein. Aperis granda artikolo en la ĉefa gazeto de Irako, kun du dupaĝaj partoj en sinsekvaj numeroj. Pri tio raportis Husejn Al-Amily, kiu fuĝis al Britio. Mi inkluzivis detalojn de tio en la anglalingva libro ‘A Prisoner’s Diary: Insights from Saddam’s Iraq’, kiu estas multe ampleksigita versio de lia esperanta libro ‘Taglibro de Malliberulo’. Ĝi haveblas de Amazon (almenaŭ de amazon.co.uk). La aliaj arabaj landoj estas pli-malpli ĉiuj sub la jugo de Usono, kaj do malsubtenus Esperanton pro aliaj kialoj. Mi nun vidas ian lumeton en tiu parto de la mondo. La homoj kiuj havus plej bonan ŝancon influi la palestinanojn pri Esperanto estas la iranaj Esperantistoj. Sed ne tuj. Unue devas veni nutraĵoj, medikamentoj, loĝejoj, kaj paco. Sed kiel la palestinanoj povos pardoni al ELI pro tio ke ĝi faris nenian strebon al paco dum la jardekoj? Tiu estas parto de multe pli ampleksa problemo. Mi insistis dum preskaŭ dudek jaroj, ke post la nuntempaj militoj Esperanto denove havos sencon al la mondo, kaj tiam estos la tempo por rekonstrui la movadon (distinge de la komunumo, en kiu mi apenaŭ sentis min plu membro).

Lu Wunsch-Rolshoven
2025-10-09 8:36
Respondo al  Yves Bellefeuille

Varbi (ofte) signifas komuniki kun miloj da homoj kaj sukcesi ĉe unu. La kerna demando estas, kiom da anoncoj ni pretas diskonigi en palestinaj medioj. Mi iam konatiĝis kun palestinano kaj ankaŭ kun irakano, kiuj parolis Esperanton – do la ŝanco neniel egalas nulon. Antaŭ ol fine juĝi pri la varbebleco, mi ŝatus havi kaj fari praktikajn provojn.

En la araba mondo oni certe uzas la ideojn de Albert Einstein, vestas ĵinzojn de Levi Strauss, uzas Google (kunkreitan de Sergey Brin), uzas Facebook (kreitan de Mark Zuckerberg), konsideras la ideojn de Sigmund Freud … Ĉiuj tiuj homoj ja estis aŭ estas judoj.

Homoj, kiuj baze estas kontraŭ io ĉar survojigita de judo, fakte ne estas jam tro taŭgaj por Esperanto. Cetere mi atentigas, ke Zamenhof konsideris sin iniciatinto (aŭ ‘iniciatoro’) de Esperanto – tute prave: El la lingvoprojekto faris lingvon ne li, sed centmiloj da homoj el multaj dekoj da popoloj – supozeble ekzistas malmultaj tiel belaj rezultoj de internacia kunlaboro!

Per Esperanto cetere ne kunvenas israelanoj kun palestinanoj, sed homoj kun homoj.

Chaja
Chaja
2025-10-09 12:41
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Mi nur povas aldoni ke dum jardekoj ekzistis israelaj pacprojektoj, kreinte komunikcirklojn inter araboj kaj judoj. Malfeliĉe tiuj projektoj neniam sukcesis treni arabajn amasojn kaj nur plejmalmultaj partoprenis tiujn iniciatojn. Esperanto ne havis iun ajn rolon por antaŭenigi la arabajn-israelajn kontaktojn. Eble en la estonteco?

Lu Wunsch-Rolshoven
2025-10-12 10:57
Respondo al  Chaja

Jen estas la retejo de la vilaĝo ”Pac-Oazo”, WAHAT AL-SALAM – NEVE SHALOM
واحة السلام OASIS OF PEACE נווה שלום
https://wasns.org
Ie mi trovis, ke ĝi estas la sola komuna jud-araba vilaĝo – sed eble tiel ne estas.

Pri aliaj projektoj mi ne povas juĝi. Mi ne scias, kiom granda estus mia entuziasmo pri jud-araba kunlaboro, se mi estus arabo kaj legus deklarojn kiel la supran.

Mi cetere ankaŭ private komunikis kun juda israelano – kaj mi ne volas redoni lian ĝeneralisman opinion pri ĉiuj palestinanoj, sendistinge. Ankaŭ tiaj sintenoj ne helpas subteni jud-araban kunlaboron.

Se iu interesiĝas pri komuna pensado pri ekzemple prezento de la konflikto el palestinana vidpunkto, tiu bv. kontakti min, lu punkto esperanto che gmx punkto de .

cvi
cvi
2025-10-16 15:09
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

En oktobro 2009 ni havis tre sukcesan KIES (Komunan Israelan Esperantan Semajnfinon) en Neve Shalom dum tri tagoj kun 60 partoprenantoj.
Ni renkontis kaj arabajn kaj judajn vilaĝanoj.
Vi povas legi artikolon en La Ondo de Esperanto, 2009, n-ro 12
”  Esperantistoj en Pac-oazo”  
Tiam la retejo de Neve Shalom enhavis Esperantan tradukon, sed nun ĝi jam ne ekzistas..

Aliaj similaj vilaĝoj verŝajne ne ekzistas, sed komunaj du-lingvaj lernejoj, dunaciaj sociaj-politikaj renkontiĝoj celantaj pacon kaj komprenon de la dua flanko , ktp – certe jes.

Chaja
Chaja
2025-10-09 11:31
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

La vidpunkto de la radikala islamanoj estas nekredeble bone divastigata per la reto. Laŭ la leĝo de la algoritmoj, la numeroj determinas kion la publiko retkonsumas. La publika opinio estas formita per la opinio de preskaŭ du miliardoj de islamanoj. Ne zorgu ke ili ne estas reprezentitaj sufiĉe. Zorgu ke viaj liberalaj kaj okcidentaj valoroj estu reprezentitaj sufiĉe bone.

Tjeri
Tjeri
2025-10-09 7:22

”ĉi militon kaŭzis la terorisma surpriz-atako de Ĥamas, kiu la 7-an de oktobro 2023”

Mi do komprenas, ke ELI konsideras, ke antaŭ la 7-a de oktobro 2023 la situacio en Gazao estis tute normala kaj plu daŭrenda, malgraŭ sieĝado, bombadoj, pafadoj de precizpafistoj al infanoj, kaj multaj aliaj fimolestadoj de tuta loĝantaro.
Tio, laŭ mi, sufiĉas por ke mi rifuzu ĉian ajn rilatojn kun tiu organizaĵo.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Tjeri
Ian Fantom
Ian Fantom
2025-10-09 9:39
Respondo al  Tjeri

Aŭ eble vi ‘rifuzu ĉian ajn rilatojn’ ne kun ELI, sed kun la nuna Prezidanto, kiu fanatike nomis min ‘kaduka antisemito’. En la nomo de paco li foriru. Mi sendis al UEA plendon pri lia konduto kiel Ĉefdelegito de UEA en Israelo, kiu nun estas sub konsidero. La ordinaraj membroj de ELI ŝajnas al mi sinceraj, eĉ se pri multo mi malkonsentas. Mi scias el la situacio en mia landa asocio de UEA kiom facile la membroj povas esti misgvidataj de Persvademaj Personoj. La sama fenomeno en landa skalo estas unu el la ĉefaj faktoroj kiuj ebligas militojn. Oni povus supozi, ke ĝuste la Esperanto-movadanoj estus ĉe la pinto de la agado por atentigi pri tio, sed bedaŭrinde ili ne faras. Iliaj gvidantoj konsideras sin nur kiel parton de ‘lingva diasporo’, tute laŭ la filozofio de la falsa Markizo Louis de Beaufront kaj liaj nuntempaj disĉiploj kiuj insistas pri ‘krizo de identeco‘ inter Esperantistoj. En la cionismo ni vidis tute la saman aferon: ‘krizo de identeco‘ inter judoj, kreante dividojn inter ‘cionistoj’ kaj ‘asimilistoj’.

cvi
cvi
2025-10-09 10:37
Respondo al  Tjeri

Certe ELI neniam publikis ian opinion simila al “la situacio en Gazao estis tute normala kaj plu daŭrenda”.
Mi ne estas en la estraro de ELI, kaj povas nur skribi mian personan opinion.
La situacio en Gazao bedaŭrinde estis tute malnormala kaj ne daŭrenda. Ĝi estis regata de teroristoj ofte atakantaj la najbaran Israelon, kaj deklarante kiel la celo la detruon de ĝi. Ĥamas komencis regi Gazaon murdinte siajn kontraŭuloj enlande, kaj poste ne havis demokratiajn elektojn.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de cvi
Lu Wunsch-Rolshoven
2025-10-09 9:43

La artikolo informas, ke “Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) decidis publikigi sian starpunkton, kiu reflektas la opinion de multaj ĝiaj membroj”.

Mi petas al ELI kaj al la redaktanto de Libera Folio publikigi la opiniojn de la aliaj ELI-membroj, kiuj ne konsentas kun ĉi tiu starpunkto aŭ kun eroj de ĝi.

Cetere mi atentigas pri la statuto de UEA, inter kies celoj troviĝas:

(c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;

(ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

Pri neŭtraleco legeblas en la UEA-statuto:
“UEA estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, kaj sociaj kaj politikaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj. Tiu neŭtraleco signifas, ke UEA ne prenas starpunkton pri la koncernaj problemoj.”
https://uea.org/teko/regularoj/statuto

(Mi ne volas trakti la juran kaj moralan demandon, kiom la statuto de UEA estas grava por la agado de landa asocio.)

Vito
Vito
2025-10-09 15:06

ELI ne povas resti indiferenta al la lastatempaj okazaĵoj en Gaza-strio, nek al la kondamnoj en la Esperanto-movado, kontraŭ Israelo kaj foje eĉ persone kontraŭ israelaj esperantistoj.”

Mi estas unu el la unuaj homoj kiuj subskribis la alvokon por TEJO por ĉesigi la genocidon en Gaza strio fare de la Israela registaro. Mi ne scias ĉu ELI per tiuj vortoj celas ankaŭ tiun deklaron, sed mi ĉiuokaze volas respondi. Mi persone neniel kaj nenial intencis ataki israelajn esperantistojn, nek israelanojn ĝenerale, tio estas klare skribita ankaŭ en la deklaro mem. Se la israelanoj sentis sin tuŝitaj de la vortoj, mi bedaŭras. Tamen, mi pensas ke kiam amasmortigo okazas, tiel kiel mi kredas, oni ne povas silenti. Mi kondamnas la kruelajn agojn de la israela registaro kontraŭ la civiluloj en Gazao same kiel la atakojn de la 7a de oktobro fare de Ĥamas.

Lu Wunsch-Rolshoven
2025-10-12 18:00

Kelkaj homoj havas alian opinion ol ELI. Jen ekzemple artikolo de Jorge Camacho, de aprilo 2024, pri “La senlima okupacio“, kun 52 diversaj fontoj.

Mi neniel komentas – simple mi estas ĝisosta kredanto je la neceso aŭskulti la alian flankon.

Lu Wunsch-Rolshoven
2025-10-13 11:22
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Jorge komentas elirante de artikolo de Amri Wandel el oktobro 2023 en Kontakto, https://uea.org/revuoj/kontakto/2023?elshutu=kto3_23 (p. 8-9, senkosta elŝuto). Ambaŭ mi legis. Tiu de Jorge estas iom longa, eble 20 paĝoj; kostis tempon, sed mi lernis multon.

Mi venis al demando: Per kiuj vortoj eblas kompletigi la sekvan frazeron (el unu el la tekstoj) – “tiom teruraj atako kaj masakro de ___ neniam okazis post ___, kaj same kiel ___, ĝi estas nepre ne forgesenda kaj koninda de la tuta mondo”? (Eblas uzi ekz. la vortojn judoj, palestinanoj, Holokaŭsto kaj Nakbo.)

Kiam mi estis sesjara, nia instruistino kutimis disigi batalantajn knabojn dirante: “Ne gravas, kiu komencis, gravas fini”. Bedaŭrinde tiu simpla leciono malofte estas aplikata en la konflikta regiono.

Unu problemo estas la ŝajne limigita libereco de opiniesprimado en Israelo. Jouko citas el mesaĝo de israelano, ke “kritikantoj verŝajne ne konsideras la damaĝon kiun ELI povus suferi, se la deklaracio eksplicite kondamnus la israelan registaron aŭ la israelan troan reagon.” (Dankon pro la vorto “troa”.) Krome “tia deklaracio povus damaĝi la statuson de ELI kiel registrita societo.” Eĉ tio!

Mi ricevis similan mesaĝon de homo, kiu evidente ne konsentas kun la deklaro, sed kiu ne aŭdacas tion publike diri.

Ni do konsciu, ke publikaj tekstoj de israelanoj ofte estas ties opinio minus tio, kion ili ne aŭdacis diri pro timo pri atakoj fare de unuopuloj kaj de la ŝtato. Tiu timo malfaciligas publikan debaton.

En la artikolo de Amri legeblas kiel titoleto: “Militoj ne estas veraj solvoj por vivi en paco kaj harmonio”. Sekvas: “Israelo tamen konscias ke por atingi la prirevatan pacon necesas forigi la minacon de Hamas, kies deklarita celo estas detrui la judan ŝtaton kaj mortigi israelanojn.” Mi malkonsentas, ĉar “militoj ne estas veraj solvoj por vivi en paco kaj harmonio”.

Teroro ne estiĝas el nenio. Se ne finiĝos la ĉiujara mortigado de dekoj aŭ centoj da palestinanoj en la okupitaj terenoj, la struktura diskriminacio de palestinanoj, la konfiskado de terenoj, la detruado de palestinanaj domoj, la enkarcerigado ktp., tiam verŝajne ĉiam denove kelkaj senesperuloj agos terore. Tre bedaŭrinde, tristege kaj priplorinde, sed tiel homoj funkcias laŭ ĉiu sperto.

(Fonto pri la mortigoj en la terenoj okupitaj de Israelo inter 2008 kaj 2025 ekz. UN-OCHA, UN Oficejo por Kunordigo de Homaj Aferoj, pri palestinanoj kaj israelanoj, ankaŭ enestas nombroj pri vundiĝoj.)

cvi
cvi
2025-10-13 22:44
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Mi estis tute surprizita legante vian lastan mesaĝon.
En la tagoj de liberigo de israelanoj kaj palestinanoj, batalhalto kaj espero mi atendis legi kelkaj pozitivaj mesaĝoj. Certe, de iu ”ĝisosta kredanto je la neceso aŭskulti la alian flankon”.
Ni havas en Israelo iam limigitan liberecon de opinioesprimado – ekzistas leĝoj pri kalumnio, pri incito al teroro – simile al multaj landoj. Eĉ via tute unuflanka kaj antiisraela artikolo estus akceptebla. La artikolo de Jorge Camacho eble ne. Ni certe povas skribi nian opinion – kaj faras tion. Ni havas grandajn mnifestaciojn kontraŭ nia registaro, kaj ĵurnaloj atakantan ĝin. 
 Se ni preparas deklaron nome de ELI, ni serĉas esprimoj akcepteblaj al la granda plimulto de la membroj.

Lu Wunsch-Rolshoven
2025-10-14 8:11
Respondo al  cvi

Mi bedaŭras pro via surprizo. Sed se mi skribus nur tion, kion vi atendas – ĉu tio estus novaĵo kaj leginda, nura ripeto de jam konataj faktoj kaj opinioj?

Belega estas la ĵusa liberigo de israelanoj kaj palestinanoj kaj la batalhalto. Trump estis la ideala homo por tio; ja Usono liveras plej multajn armilojn al Israelo kaj tiel ebligas ties militojn kaj perfortojn. Do li havis fortan argumenton por konvinki Israelon, ke fini la mortigadon de dekmiloj da palestinanoj en Gazao estas pli saĝe ol riski redukton de armil-liverado.

Por armiloj validas la samaj ekonomiaj leĝoj kiel por aliaj varoj: Pli granda produktado reduktas la kostojn. Se Israelo devus mem produkti ĉiujn siajn armilojn, la kostoj estus tro altaj por financi armeon kaj militojn.

La ĵusa interkonsento ne jam solvis la bazajn problemojn, kiuj instigis la kruelaĵojn de Hamas. Restas la demando, ĉu Israelo volos respekti internacie akceptatajn regulojn aŭ daŭre provoki protestojn kaj tre bedaŭrindan perforton.

Pri libereco de opinioj: Kiel ofte ekzistas diferenco inter leĝoj kaj praktiko. Mi ne dubas, ke la israelaj leĝoj estas sufiĉe bonaj. Tamen la du cititaj mesaĝoj indikas, ke foje homoj timas diri sian veran opinion. Eble vi preterlegis la vortojn de israelano, “ELI povus suferi, se la deklaracio eksplicite kondamnus la israelan registaron aŭ la israelan troan reagon.” Jen la limoj de opini-esprimado, sendepende de la menciitaj “leĝoj pri kalumnio, pri incito al teroro”.

Vi nomis mian tekston “tute unuflanka kaj antiisraela”, ĉu? Bonvolu konscii, ke mi tutcerte celas la bonon de ĉiuj homoj vivantaj en Israelo kaj en la okupitaj terenoj. Mi deziras, ke ili ĉiuj povu vivi en paco kaj sen daŭra vivdanĝero. Laŭ mi tio estos atingebla, se Israelo respektos la internaciajn leĝojn kaj rezoluciojn.

Mi ne estas kontraŭgermana dezirante alian politikon de mia lando nek kontraŭisraela ankaŭ tie sugestante alian politikon.

Indas konscii, ke miajn starpunktojn mi ĉerpas plej multe el tekstoj de judoj vivantaj aŭ vivintaj en Israelo. Tio por mi gravas.

Indas trakti palestinanojn kiel egalulojn. Indas respekti ilin. Indas sekvi la ekzemplon de la Oazo de Paco – interparoli, kunvivi, kompreni la alian flankon.

Se oni jam havas multe, ĉu indas deziregi ankoraŭ pli?

cvi
cvi
2025-10-14 15:08
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Mi havas kelkajn komentojn:
Vi pravas, Trump estis la ideala homo por atingi la ( ne vere finitan) interkonsenton. Ĝi estias sia sola triunfo. En Israelo kaj verŝajne en Gaza kaj multaj aliaj landoj en Mezoriento li estas la plej populara persono nun.Tamen lia premo, kelkfoje ekstrema, estis sur ĉiuj flankoj, mediantaj, batalantaj, kaj eĉ aliaj. Ne temis nur pri armiloj sed aldone mono, dogano, vizoj, ktp.- En la ceteraj landoj de la mondo, Usono kaj aliaj,li estas tre malpopulara persono.
Mi konsentas pri la premego al Israelo – sed estis samforta premego al ĉiuj aliaj.
Tamen, vi ĉiam mencias nur Israelon;

La ĵusa interkonsento ne jam solvis la bazajn problemojn, kiuj instigis la kruelaĵojn de Hamas.
eble –aldone kaj simile –
La ĵusa interkonsento ne jam solvis la bazajn problemojn, kiujn instigis la kruelaĵoj de Hamas.

Restas la demando, ĉu Israelo volos respekti internacie akceptatajn regulojn aŭ daŭre provoki protestojn kaj tre bedaŭrindan perforton.
eble
Restas la demando, ĉu Israelo kaj Ĥamas volos respekti internacie akceptatajn regulojn aŭ daŭre provoki protestojn kaj tre bedaŭrindan perforton.

 vivi en paco kaj sen daŭra vivdanĝero. Laŭ mi tio estos atingebla, se Israelo respektos la internaciajn leĝojn kaj rezoluciojn.
eble
 vivi en paco kaj sen daŭra vivdanĝero. Laŭ mi tio estos atingebla, se ambaŭ respektos la internaciajn leĝojn kaj rezoluciojn.

Resume – se mi nomis vian antaŭan mesaĝon “tute unuflanka kaj antiisraela”, vi nur pravigas tion en la nuna; kvarfoje vi mencias nur Israelon, sendube unuflanke.
Se vi mencius ambaŭ, eble ni povus pli objektive kaj amike diskuti la situacion.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-10-12 20:01

Mi korespondis kun israelaj esperantistoj. Unu el ili permesis al mi citi ŝin/lin anonime:

”Mi tamen konsentas kun la protestoj de israelaj e-istoj, ke multaj eksterlandaj e-istoj maljuste kondamnas la deklaracion de ELI, ignorante ĝiajn pozitivajn elementojn, kaj kritikante nur tion, kio laŭ ili mankas en ĝi. Tiuj kritikantoj versajne ne konsideras la damaĝon kiun ELI povus suferi, se la deklaracio eksplicite kondamnus la israelan registaron aŭ la israelan troan reagon. Pluraj membroj verŝajne poteste forlasus ELI, kaj kvankam israelo ne estas Rusio, tia deklaracio povus damaĝi la statuson de ELI kiel registrita societo. Tio estas aludita ankaŭ en la deklaracio mem […]”

Lu Wunsch-Rolshoven
2025-10-19 23:02

Atingis min atentigo pri tekstoj de kuracisto el Gazao
https://x.com/ezzingaza
(Malsamaj skribmanieroj, D-ro Ezz a-Din Shahab, Dr. Azz al-Din Shihab k.a.)

Pri unu el la tekstoj, tiu de la deka de oktobro, raportis pluraj israelaj amaskomunikiloj, ekzemple https://ch10.co.il/en/news/1018611/ . Respondis la advokato Yair Regev, kiu dum 27 jaroj laboris ĉe la israela polico; bedaŭrinde mi ne sukcesis trovi tiun tekston rete (mi ricevis ĝin retpoŝte en traduko). Eble iu el vi sukcesos trovi ĝin.

Post mortigo de milo da israelanoj fare de terorista grupo antaŭ du jaroj la ŝtato Israelo mortigis kaj kaŭzis la morton de proksimume 68 159 homoj kaj 170 203 vunditoj ekde la 7a de oktobro 2023. Supozeble multaj homoj memoros tiun fakton ĝis la fino de sia vivo – same kiel aliaj pli kaj pli lernos, kion signifis Nakbo/Nakba.