En la jaro 2025 oni festas la 200-jariĝon de brajlo, skribsistemo inventita por blinduloj en 1825 de la tiam 16-jara franco Louis Braille. Versio de brajlo kun esperantaj literoj estis proponita de la sveda pioniro Harald Thilander ĉirkaŭ la jaro 1900, kaj ekde 1904 daŭre aperadas la brajla revuo Esperanta Ligilo. Otto Prytz en detala artikolo speciale verkita por Libera Folio rakontas pri la estiĝo kaj evoluo de la brajla skribo por diversaj lingvoj.

En 1825 la franco Louis Braille, tiam 16-jara, inventis la skribsistemon, kiu eligis blindulojn tra la tuta mondo el la analfabetismo, kaj kiu portas la nomon de la inventinto – brajlo. Kelkaj erare supozas, ke brajlo estas aparta ”lingvo” por blinduloj, kun sia propra alfabeto. La vero estas, ke brajlo estas skribsistemo aplikebla al ajna alfabeto, iom simila al morso.
Ĉi tiu artikolo ne celas prezenti la brajlan sistemon detale, sed necesas konigi kelkajn bazajn trajtojn de la sistemo, por ke la enhavo de la artikolo estu bone komprenata. La baza unuo de la sistemo estas ĉelo kun 6 pozicioj, 3 vertikale kaj 2 horizontale. Tiu grandeco plej bone taŭgas, por ke tuta ĉelo estu palpebla sub fingropinto per unu tuŝo. En ĉiu pozicio estas du ebloj: aŭ estas punkto en ĝi (duuma unuo), aŭ estas nenio en ĝi (duuma nulo). Oni referencas al pozicio en la ĉelo per la vorto “punkto” sekvata de numero de 1 ĝis 6, jene:

La nombro de kombinoj de punktaj kaj senpunktaj pozicioj en unu ĉelo estas 26 = 64, sed unu el tiuj kombinoj estas “spaco”, t.e. senpunkta ĉelo, do la nombro de unuĉelaj brajlaj signoj estas 26 − 1 = 63. Tiel, brajla ĉelo estas komparebla al informadika 6-bita signo, kaj la brajla sistemo estas speco de 6-bita signaro.
63 signoj tamen neniel sufiĉas por kontentigi la normalajn bezonojn de skribo. Jam la unua versio de ASCII (American Standard Code for Information Interchange = Usona Norma Kodo por Inform-Interŝanĝo) estas 7-bita, sed ankaŭ tia sistemo estas multe tro malvasta, do ekestis pluraj variaĵoj de 8-bita ASCII. Simile oni lanĉis ankaŭ plivastigitan brajlon 8-punktan, aldonante la pliajn poziciojn sub la 6-punkta ĉelo kaj numerante ilin 7 kaj 8, jene:

Tia ĉelo permesas 28 − 1 = 255 punktohavajn kombinojn, do eblas fari unusencan brajlan version de 8-bita signaro. Tio estis tre praktika en la epoko, en kiu 8-bita signaro estis la normala instalaĵo en la komputiloj. Eta ĝenaĵo estas, ke 8-pozicia ĉelo estas iom tro granda por fingropinto, tiel ke oni eble bezonas moveti la fingron por identigi kombinon. Tamen la ĉeloj de la brajlaj ”ekranetoj” produktitaj por komputila brajlo estas 8-poziciaj. Ĉiu ĉelo havas 8 pingletojn, kiuj per piezo-elektra tekniko leviĝas por formi la kombinojn montrendajn. Pro la multekosteco de tia aparato la brajlaj “ekranetoj” estas nur unuliniaj, kaj laŭ la modeloj la longo de la linio varias de 12 ĝis 80 spacoj.
Kvankam 8-bita signaro sufiĉas por unu lingvo kaj eĉ por grupo da lingvoj, ĝi neniel sufiĉas por la nuna tutmonda komunikado. 8-bitaj signaroj nun cedas la lokon al Unikodo, kaj de Unikodo neniel povas ekzisti unusenca brajla versio.
Esenca diferenco inter brajla skribo kaj ”ordinara” skribo, ĉi-sube nomata ”platskribo”, estas, ke brajlo estas sistemo limigita, aŭ finia laŭ matematika termino, dum platskribo estas praktike senlima aŭ ne-finia: eblas kvazaŭ senfine aldonadi novajn skribsignojn kaj modifi jam ekzistantajn skribsignojn.

Malgraŭ sia finieco, la brajla sistemo tamen montriĝis mirinde taŭga por redoni ajnan platskribon, almenaŭ teorie. Por tion atingi oni povas utiligi diversajn procedojn, el kiuj mi mencias la du ĉefajn.
Unu estas doni al unu sama punktokombino diversajn signifojn laŭ la kunteksto. Ankaŭ en platskribo tiu procedo estas konata: unu sama signo (-) signifas jen dividstrekon, jen haltostrekon, jen minus-signon. En brajlo la bezonatan kuntekston ofte signalas markilo indikanta, ke la posta(j) signo(j) ne estu legata(j) kiel litero(j): ”cifersigno” antaŭ la unua cifero de nombro, ”oktavsigno” antaŭ muziknoto(j) ktp. Similaj ”ŝaltiloj” estas troveblaj ankaŭ sur komputilaj klavaroj, ekzemple por majuskligi, grasigi, kursivigi ktp.
La dua procedo estas redoni signon, kiu platskribe okupas unu literspacon, per kombino okupanta pli ol unu ĉelon en brajlo. Platskribo esence estas legata horizontale, sed ankaŭ vertikale. Eblas provizi literon per kromsigno ĉu super, ĉu sub, ĉu eĉ tra litero; indicoj povas esti lokitaj levitaj aŭ mallevitaj kompare kun la cetera teksto, sed tamen sur la sama linio; pri frakcioj konsistantaj el numeratoro supre, streko meze kaj denominatoro sube, vidantoj perceptas, ke la tuta frakcio staras sur unu sama linio.
Brajlo principe estas legata nur horizontale. Sekve tion, kio platskribe situas super aŭ sub signo, sed sur la sama linio, oni brajle devas meti aŭ antaŭ aŭ post la signo, ofte kun markilo indikanta la pozicion. Tiel, io, kio platskribe okupas nur unu literspacon, brajle devas esti redonata per pluraj ĉeloj. Tiu procedo estas multe uzata en matematika kaj fonetika notacio, kaj ekstremagrade en muzika notacio, kies kvinlinia pentagramo devas esti tradukata en horizontale legatan sekvencon.
Grandan parton de la kombinoj Braille grupigis en seriojn de po 10. Por la unua serio li utiligis nur la supran kaj mezan etaĝojn de la ĉelo, t.e. punktojn 1, 2, 4 kaj 5. El la 15 ( 24 − 1) punktohavaj kombinoj de tiu ĉelparto li selektis 10. La dua serio estas ripeto de la unua, sed kun aldono de punkto 3. La tria serio estas ripeto de la unua, sed kun aldono de ambaŭ subaj punktoj (3 kaj 6). La kvara serio estas ripeto de la unua, sed kun aldono de punkto 6. La kvina serio estas la unua, movita unu etaĝon suben, do okupanta nur kombinojn de punktoj 2, 3, 5 kaj 6.

Al tiuj 50 kombinoj Braille atribuis laŭvice unue la 25 literojn de la latina (franca) alfabeto, poste, unu diakriton post alia, la francajn literojn kun diakrito, kaj poste la du ”ligaĵojn” uzatajn en la franca, nome œ (oe) kaj w (vv). Tiel li kompletigis la kvar unuajn seriojn, jene:
Serio 1: a b c d e f g h i j
Serio 2: k l m n o p q r s t
Serio 3: u v x y z ç é à è ù
Serio 4: â ê î ô û ë ï ü œ w
La kvinan serion Braille rezervis i.a. por interpunkciaj signoj.
La 10 signoj de la unua serio havas ankaŭ la signifon de la 10 ciferoj 1 2 3 4 5 6 7 8 9 0.
Braille utiligis la sistemon ankaŭ por muziknotoj. 7 el la 10 signoj de la unua serio signifas respektive do re mi fa sol la si, kun 8-ona valoro. La samajn notojn duonajn (kaj 32-onajn) reprezentas la koncernaj signoj de la dua serio, la notojn plenajn (kaj 16-onajn) reprezentas tiuj de la tria serio, kaj la notojn kvaronajn tiuj de la kvara serio.
En la origina brajlo, skizita ĉi-supre, Braille atribuis unuĉelajn kombinojn al ĉiuj francaj literoj kun diakritoj. Tiel li sekvis principon, ke ĉiu litero, ĉu pura aŭ kromsignita, de unu lingvo okupu nur unu ĉelon en la brajlo de tiu lingvo. Tiun principon oni sekvis ankaŭ en la decidado de brajlaj formoj de la kromsignitaj literoj de aliaj lingvoj uzantaj la latinan alfabeton. Tion oni faris laŭ pluraj modeloj.
Unu modelon oni povas nomi ”tradicia”. Oni uzas brajlan simbolon de franclingva litero kun diakrito ankaŭ por la sama alilingva litero kun la sama aŭ alia diakrito. Ü (u kun tremao) estas uzata ankaŭ en la germana lingvo, do ĝia brajla simbolo estas la sama en ambaŭ lingvoj. La skandinavaj lingvoj ne havas â (a kun cirkumflekso), sed ili havas å (a kun ringeto); do la sama simbolo estas uzata por â en franca brajlo kaj por å en skandinavaj brajloj.

Alian modelon oni povas nomi “form-egaleca”. La brajla formo de kromsignita litero memorigas pri la brajla formo de la koncerna pura litero. Pri tiu modelo Esperanto estas bona ekzemplo.
La formon de la Esperantaj ĉapelitaj literoj en brajlo unue proponis Harald Thilander, sveda pioniro de blindul-afero ĝenerale kaj de blindul-Esperantista movado speciale, mem blinda kaj malforte-aŭdanta. Supozeble li ellaboris la proponon ĉ. 1900, kaj la brajla Esperanta alfabeto establiĝis en 1903, danke al la agado de la fama franca Esperanto-pioniro Théophile Cart, kiu en 1904 fondis la brajlan revuon Esperanta Ligilo, eble la plej malnovan Esperantan periodaĵon ankoraŭ aperantan. Thilander havigis al si ekipaĵon por presi brajlon, kaj de 1912 ĝis 1958 Esperanta Ligilo estis presata en la presejo de Thilander.
El la ĉi-supra listo de la literoj inkluzivataj en la 4 unuaj serioj de la brajla sistemo deduktiĝas, ke neniu el la brajlaj simboloj por c, g, h, j kaj s enhavas punkton 6. Do la brajlaj simboloj por la ĉapelitaj literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ kaj ŝ oportune povis aspekti kiel la respondaj literoj + punkto 6. La brajla u, tamen, jam enhavas punkton 6, kaj por doni brajlan formon de ŭ necesis procedi alimaniere: Thilander simple ”inversigis” la brajlan u (punktojn 136), movante ĝian supran punkton al la alia flanko (punktoj 346).
La unuaj proponintoj de brajlaj versioj de ne-latinaj alfabetoj atribuis al la unua serio de la brajla sistemo la 10 unuajn literojn de la koncerna alfabeto, kiel faris Braille mem. Tia modelo povus faciligi al blinduloj de ne-latin-alfabetaj lingvoj la identigon de la ciferoj kiel la 10 unuaj literoj, sed ĝi kreus ĥaoson inter la brajlaj reprezentoj de diversaj parencaj alfabetoj malsame ordigitaj. Ekzemple la tria signo de la unua serio redonus la latinan literon C, la grekan literon Γ kaj la cirilan literon В (prononcata v).
La modelo, laŭ kiu oni sukcesis krei brajlajn versiojn de alfabetoj, estas redoni ali-alfabetan literon en brajlo per kombino laŭeble reprezentanta ekvivalentan literon de la latina alfabeto. Tiel oni faris interalie pri la greka kaj la cirila alfabetoj. Jen kelkaj ekzemploj el la cirila kaj la latina alfabetoj, kie la brajla redono de la cirila litero samas al tiu de la ekvivalenta latina litero:
Cirila ц (sono «c»), latina c
Cirila х (sono «ĥ»), latina h
Cirila ж (sono «ĵ»), latina j (laŭ modelo franca)
Cirila н (sono «n»), latina n
Cirila р (sono «r»), latina r
Cirila с (sono «s»), latina s
Cirila у (sono «u»), latina u
En kelkaj okazoj ne estas ekvivalento. Ekzemple, la cirilan literon ч (sono “ĉ”) oni redonas per la brajla kombino, kiu reprezentas latinan q.

Sed ne ĉiuj platskribaj sistemoj estas literaj. La japana lingvo havas du silabajn ”alfabetojn”. En brajlo ĉiu silabo okupas unu ĉelon: kombinoj de punktoj 3, 5 kaj 6 redonas la silabkomencan konsonanton, kaj kombinoj de punktoj 1, 2 kaj 4 reprezentas la vokalon (plus eventuala silabfina konsonanto).
La ĉinajn ideogramojn ne eblas rekte ”traduki” en brajlon. Jen rudimenta priskribo de ĉina brajlo, ĉerpita el artikoleto aperinta en Esperanta Ligilo antaŭ pluraj jaroj: La ĉina brajlo baziĝas sur la Pekina prononco. Ĉiu vorto (silabo) konsistas el 3 brajlaj ĉeloj: la unua redonas la komenca(j)n konsonanto(j)n, la dua redonas la silabkernan vokalon (eventuale plus silabfina konsonanto), la tria ĉelo redonas la tonon.
Skribsistemo ne estas statika, sed dinamika. Signoj, kiuj eble ekzistas dum jarcentoj, sed pri kiuj preskaŭ neniu sciis, lastatempe fariĝis ĉiutagaĵoj. Pensu pri #, nemalhavebla en telefona klavaro, @, nemalhavebla en ajna retpoŝta adreso, kaj \, trovebla sur ajna komputilo. Estus anakronisme, ke Louis Braille eĉ imagus inkluzivi tiujn signojn en sian sistemon – kvankam li ja inkluzivis cifersignon, kompareblan al ia uzo de #, tiukuntekste nomata ”numer-signo”. Brajlo devus esti same dinamika kiel ajna skribsistemo.
Ni ne ripozu sur niaj laŭroj, supozante, ke brajlo jam ne bezonas observadon kaj kontroladon. La sistemo ja estas definitiva kaj ”eterna”, sed la enhavon de la sistemo necesas konstante observadi. Kvankam ekzistas organoj, kiuj povus unuecigi la brajlan reprezenton de signoj internacie uzataj, estas tendenco, ke oni por ĉiu lingvo aparte decidas la brajlajn redonojn de novaj signoj. Antaŭ kelkaj jaroj la aŭtoro de ĉi tiu artikolo enketis, kiel oni brajle skribas la ”heliksignon” @ en naŭ lingvoj. Li (mi) konstatis, ke en naŭ diversaj manieroj!
Pro la dinamikeco de brajlo necesas de tempo al tempo publikigi gvidilon pri ĝia uzado. Pri la uzado de brajlo en Esperanto sporade aperis informoj, ĉefe en Esperanta Ligilo, lastfoje en 1970. Laŭ iniciato de la aŭtoro de ĉi tiu artikolo, Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, en ĝenerala asembleo dum la Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Lahtio 2019, decidis publikigi brajlan kajeron kun tia gvidilo.
La kajero havas la titolon Esperanto-brajla normaro – Gvidilo por ĝusta uzado de brajlo en Esperanto kaj ĝin kompilis komisiono konsistanta el Otto Prytz (Norvegio), Attila Varró (Hungario) kaj Anatolij Masenko (Rusio).
Otto Prytz

Kvankam fondita en januaro 1905, The British Esperantist (nun: La Brita Esperantisto) kunfandiĝis kun The Esperantist en januaro 1906. Tiu ĉi aperis en 26 sinsekvaj monatoj post sia lanĉo en novembro 1903, kaj do efektive de tiam datiĝas La Brita Esperantisto.