La domo de UEA en Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo estos vendita kontraŭ 1,15 milionoj da eŭroj. Tio evidentas laŭ raporto de la estraro al la komitato, dissendita en vendredo. Post kiam la vendo estos formaligita, la domo devos esti liberigita ene de duonjaro. La sorto de la libroservo daŭre ne klaras.

La gvidantoj de UEA jam dum kvar jaroj klopodas liberiĝi de la domo, en kiu ekde 1962 situas la Centra Oficejo de la asocio. Post longa laborado la estraro de UEA nun ŝajne atingis la decidan horon.
En aŭgusto 2021 la estraro en ampleksa dokumento, sendita al la komitatanoj nur kelkajn horojn antaŭ la komenco de komitata kunsido, proponis, ke la konstruaĵo estu vendita kaj la libroservo transdonita al la organizaĵo E@I en Slovakio. Laŭ la dokumento UEA tiam ricevis oferton de 1 075 000 eŭroj por la konstruaĵo.
La formalan decidon vendi la domon la komitato de UEA faris en februaro 2022, malpli ol du semajnojn antaŭ la komenco de la rusia invado de Ukrainio. De tiam daŭras la klopodoj trovi aĉetanton, sed interalie ĝuste pro la milito en Ukrainio la merkato de nemoveblaĵoj stagnas, kaj mankis interesiĝantoj aĉeti la domon por la proponata prezo de 1,5 milionoj da eŭroj.
La efektiva merkata valoro de la konstruaĵo laŭ sendependa takso estas 1,1 milionoj da eŭroj, la estraro informas en sia raporto al la komitato. La valoron influas interalie fendetoj en la supra etaĝo, likoj, kaj leĝaj postuloj kaze de renovigo kaj uzoŝanĝo.
En aŭgusto UEA ricevis ofertojn de du interesatoj, kiuj ambaŭ pretis aĉeti la domon por 1,1 milionoj da eŭroj. La maklerista firmao Ooms, kiun uzas UEA, rekomendis akcepti unu el la ofertoj. La estraro de UEA faris kontraŭproponon de 1,18 milionoj al unu el la interesatoj, kaj tiu fine akceptis aĉeti la domon por 1,15 milionoj.
Laŭ la raporto de la estraro la domo estas vendata ”kia ĝi estas” kaj sen aliaj kondiĉoj, kio laŭ la interpreto de la estraro forigas la riskon de postaj disputoj pri garantioj aŭ nefinitaj riparoj. Post kiam la vendo estos formaligita, UEA devos liberigi la domon ene de 4–6 monatoj.
Daŭre situas en la domo interalie la libroservo de UEA, kaj mankas konkreta solvo por ĝia plua laboro. La transdono al E@I en Slovakio neniam realiĝis kaj ŝajne ne plu estas aktuala. La nova sidejo laŭ la estraro povos situi en eksa frizejo en la tiel nomata Volontula domo en Nieuwe Binnenweg 430. Tiun domon UEA aĉetis en 2016 investocele. En la Volontula domo tamen mankas loko por la libroservo.

Gratulon kaj dankon al la Estraroj, kiuj prizorgis tion ĉi! Tiom granda oficeja domo sencis antaŭ jardekoj, kiam ne estis interreto kaj avantaĝis esti en la sama konstruaĵo por bone kunlabori. Ĝi estas grava parto de nia historio kaj poreterne restos en niaj lernolibroj, simile kiel la antaŭaj oficejaj domoj. Sed ĝi ne plu avantaĝas, kaj iama aktivo iĝis pasivo, kiu bremsis nin en laborado por Esperanto.
Nun, kiam la domo firme eniros historion, niaj rimedoj liberiĝos kaj ni povos pli fokusiĝi al vera por-Esperanto laborado, anstataŭ bonteni kontraŭaĵon. Varbi novajn esperantistojn gravas pli. Denove dankon al la Estraroj pro la granda sukceso 🥳
Sed UEA ankaŭ disdonas siajn servojn al eksteraj organizaĵoj, kiuj estos ekster demokratia regado de la membroj de UEA. Ne temas nur pri la domo. La vendprezo ŝajnas al mi malalta. Eble normala por Roterdamo, sed mi vere devas demandi min, ĉu valoras senigi nin de tiom utila konstruaĵo por nur 1,18 miliono da eŭroj. Tio estas sesoble la jarkotizoj se ĉiuj individuaj membroj estus Membro-Abonantoj por la sama kotizo kiel en mia lando. Se UEA ne estus post la malvarma milito neglektinta la varbadon ĝi estus nur trioble la jarkotizaro. Mi ne vidas signojn, ke UEA revenos al ‘vera por-Esperanta laborado’, eĉ se mi vidas lumeton sub la nova Prezidanto. Sekvu la vendon de la oficejo en Londono kontraŭ simila sumo. La homoj parolis same pri evoluigo de la asocio per la mono gajnita. Okazis tute la malo. Kaj pri tio mi provis dum multaj jaroj averti.
Hm, ankoraŭ mi ne rimarkas ajnajn indikojn de “vera por-Esperanta laborado”. Kio igas vin pensi, ke pro vendo de la domo ĉio ŝanĝiĝos magie?
Mi atendas anoncon de ampleksaj laboroj pri nova retejo.
Ĉu vi celas la novan retejon, t.e. la eternan AKSO, kiun oni atendas jam 12 jarojn? Aŭ tute novan retejon? Kaj ties laboroj estos ankoraŭ pli ampleksaj ol tiuj de AKSO?
Kiel ajn, post malapero de la balasta domo (kaj de la balasta akso?) liberiĝis ĉiuj fortoj de la movado por entrepreni la gravajn taskojn, ni do povas paŝi memfide kaj senobstakle al la fina venko.
Jam pasis 12 jaroj? Feeeek, mi aĝis.
“Nun, kiam la domo firme eniros historion, niaj rimedoj liberiĝos kaj ni povos pli fokusiĝi al vera por-Esperanto laborado, anstataŭ bonteni kontraŭaĵon. “
Kvazaŭ la estraro ne havis tempon por “vera por-Esperano laborado”, ĉar ĝi estis okupita pri la vendado de la domo. Certe la direktoro devis iom okupiĝi pri la afero, sed ĉefe tio estis tasko de la makleristo. Male ol vi fantazias, ekde nun la estraro havos malpli da tempo por “vera agado”, ĉar ĝi devos trovi solvon por diversaj praktikaj aferoj, el kiuj certe la plej kaprompa estos trovi lokon por la libroj de la libroservo. La komuniko al la komitato diras nenion pri tio. Ŝajnas, ke neniu pensis pri la afero, kvankam ĝi devis pli-malpli esti solvita jam antaŭ ol vendi la domon.
“Nun, kiam la domo firme eniros historion, niaj rimedoj liberiĝos kaj ni povos pli fokusiĝi al vera por-Esperanto laborado, anstataŭ bonteni kontraŭaĵon.”
Mi ne povas teni min.
Ekstrakto el la verko Roterdamen venis fine por batalo, de historiisto Ulriko Lanco, eld. Universal, Malnova Jorko, 2050.
“… kaj historiistoj ĝenerale konsentas, ke la turnopunkto de la E-movado okazis en la jaro 2025. Ĝin markis specifa okazo: la tiama, intertempe malaperinta Universala Esperanto-Asocio (UEA) fine sukcesis forvendi la roterdaman domon, en kiu antaŭe sidis la t.n. Centra Oficejo.
Post la vendo klare elmontriĝis, ke la disvastiĝon de Esperanto funde malebligis ne la ĝenerala nescio de la homaro pri la ekzisto de la lingvo kaj pri ties sendubaj ecoj, aŭ la malkompetento de estraroj k.s., aŭ eĉ la ekzisto de interlingve jam funkcianta angla lingvo.
Ne: la vera bremso por la disvastiĝo de Esperanto estis tiu domo, kies nevendo aŭ eĉ nura ekzisto sufokis la tutan E-movadon. La domo, kiun mi ne hezitas epiteti “infera”, komplete kontraŭis ĉian E-agadon. Antaŭ la vendo nenion oni sukcesis efektivigi, ĉar la infera domo bremsis ĉiun eblan iniciaton. Kaj tio misefikis ne nur al la mortinta UEA: ĉiu alia E-organizo kaj eĉ ĉiu parolanto de la lingvo – t.e. ĉiuj esperantaj fortoj – estis same paralizitaj, ne sukcesis agi por Esperanto. La lingvo staris sur malfirma grundo.
Feliĉe per tiu epokfara vendo rimedoj liberiĝis kaj oni povis pli fokusiĝi al vera poresperanta laborado anstataŭ bonteni kontraŭaĵon. La domo firme eniris la historion kaj la movado firme eniris la vojon de la fina venko, atingota ne longe poste.
Tamen…”
Mi aldonus al tiu fikcia estontaĵo:
“Tamen, kelkaj el tiuj, kiuj decidis pri la vendo de la Infera Domo (IDo), malaperis de la Movado post iom da tempo, por ke la publiko ne klaĉu pri ilia subita ekonomia bonfarto, laŭdire atingo per bonaj investoj en nemoveblaĵoj.
Tial…”
Via komento kaŭzis plurajn reagojn, ŝercajn kaj malŝercajn, sed ankoraŭ ne venis respondo de vi. Ĉar supozeble vi respondos, mi aldonas miajn demandojn:
Ĝuste! La plej grandan laboron por Esperanto faris la landaj asocioj de UEA, lige kun UEA. Pasintjare GBEGLO Koffi kaj mi faris esploron pri la aktiveco de Komitatanoj, kaj tio en si mem malkaŝis fundamentan problemon. Dum la jardekoj la influhavaj personoj en UEA pretekstis, ke estas financa krizo pro falo en membronombroj, dum ili faris nenion por revigligi la landajn asociojn. Kio okazis al Internacia Gazetara Servo? Nuntempe malmulto en la ‘Gazetara Servo’ utilus al landaj informaj oficistoj; preskaŭ ĉio estas propagando por Agendo 2030 de UN, instigita de Rockefeller, post la enkonduko de ‘privat-publikaj partnerecoj’. UEA ĉesu agi kiel fidela NRO kaj komencu agi kiel Esperanto-asocio kiu fidele respondecas al siaj propraj membroj.
Mi trovas tiun demandon oportuna.
Se la komenca laŭdinto ne degnas respondi, eble iu nuna aŭ eksa TEJO-gvidanto povas malvuali la misteron, kial oni glore laŭdas la forvendon de la balasta domo, ĉar “en la moderna tempo tiaĵo malnecesas kaj malhelpas”, sed TEJO tamen daŭre kaj volonte arigas la volontulojn en unu fizikan domon.
KuboF kiel prezidinto de TEJO povas pli bone respondi vian demandon. Sen havi liajn sciojn mi suspektas ke la kialo estas ke la subvencio kiun EU donas al TEJO postulas ke la ricevanta organizo havu fizikan oficejon por trejni surloke volontulojn. Se estas tiel, moderna organizo kiu havas poŝtkestan adreson kun volontuloj kiuj laboras hejme ne estus konsiderata.
Kiam TEJO sendependiĝos de tiu malmoderna EU ankaŭ ĝi povos liberiĝi de balasta domo kaj fokusiĝi al vera por-Esperanto laborado.
Post iom da pripensado, mi konkludis ke tiu komento celas humuran kontribuon. Pro tio mi dankas.
Mi kredas, ke ĉe E@I jam troviĝas multaj libroj el la Libroservo de UEA. Se oni sukcesas pene trovi la retejon, tie oni vidas multajn kutimajn titolojn.
Eĉ antaŭ nia aktuala politika/tarifa situacio, tamen, sendokostoj el Slovakujo estis enorme altaj. Ĝuste nun ne estas realisme eĉ pripensi mendon.
Kiom da volontuloj loĝas en la “Volontula Domo”, kaj kiom da profito donas la domo al la Asocio? Ĉu iu scias ion ajn pri tio? Mi iom miras, ke mankas spaco por la Libroservo, sed mi verŝajne neniam vidis foton de la konstruaĵo, aŭ la interna aranĝo de ĉambroj.
La nova generacio de Esperantistoj tre ŝatas paroli pri Esperanto en la angla, kaj paroli pri Esperanto-libroj (sed ne aĉeti aŭ legi ilin). Sufiĉe ofte novaj homoj surpriziĝas, ke ekzistas libroj en Esperanto. Sen moderna sistemo de vendo kaj aĉeto, kaj sen akcepteblaj, normalaj prezoj, la afero ŝajnas al mi iom vana ĝuste nun.
Lee
La Volontula Domo tutcerte ne funkcios kiel libroservo / nova oficejo.
Estas mallarĝa alta konstruaĵo kun 4 litoĉambroj kaj suba spaco (la “eksfrizejo”). Ne tiom grandas – ekz. estas kuirejo kun tablo kaj sofo, sed neniu aparta salono. TEJO ĝenerale havas 3 volontulojn (pere de subvenciita programo) kiuj okupas tiujn ĉambrojn, kaj foje ankaŭ estas vizitanta volontulo de alia Esperanta organizo (ĉu Tuluzo, Slovakio aŭ Bialistoko) aŭ volontula kunordiganto, kiu okupas la lastan ĉambron.
TEJO pagas fiksan sumon ĉiujare por lui la tutan domon. Tre favorprezas, kaj verŝajne oni povus akiri pli grandan profiton lui ĝin al ekstera publiko. Sed aliflanke tiukaze oni devos multe pli aktive dediĉi tempon mastrumi la aferon (ĉar nuntempe en la praktiko TEJO mem aranĝas ĉion) kaj laŭleĝe estas ia regulo pri maksimuma kvanto de luantoj. Aldone, kompreneble helpas al UEA ke TEJO havas laborfortojn surloke, kaj ili helpas pri dissendi la revuojn ktp.
Jen video de la eksfrizejo: https://www.instagram.com/reel/C2D2htLtqvb/
La libroservo neniel funkcius tie. En la Centra Oficejo, la libroservo okupas ~5 malsamajn ĉambrojn. Estas turegoj de hazaraj libroj (plejparte neaktualaj kaj verŝajne forĵetindaj…) kaj la eksfrizejo havus spacon por eble triono de tio. Ankaŭ mankas natura lumo, kaj oni ankoraŭ bezonus spacon por laborlokoj kaj seĝoj kaj tabloj kaj komputiloj ktp. Kaj la cetero de la domo ja estas ordinara domo.
Eble oni povus uzi la eksfrizejon kiel oficejo, kondiĉe ke la libroservo estas aliloke kaj oni investas tempon kaj monon ebligi tion. Sed ne povus esti kaj stokejo (ĉar UEA ankoraŭ havas multajn posedaĵojn) kaj oficejo.
Dankon pro la tre klara kaj detala respondo. Mi sentas min multe pli informita nun!
Kiom kostis la Volontula Domo, kaj kiu pagis?
Kaj ĉiukaze, kiel merkati ’E@I’? Malmultaj eĉ aŭdis pri ĝi, kaj eĉ malpli da homoj scias ĝuste kio ĝi estas. La nomo ŝajnas sensencaĵo. La homoj turnos sin al Amazon. La vendo de la domo ŝajnas al mi parto de pli ĝenerala malmunto de UEA. Eble, aŭ eble ne, tio necesas pro la manko de varbado post la fino de la Malvarma Milito. La malkresko ekis en 1992 (eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Esperanto-Asocio#/media/Dosiero:Individuaj_membroj_de_UEA_1979-2019.jpg). Ĝuste en 1992 ekis simila malkresko en Britio. Oni diris ke estas pro ’financa krizo’, kiu subite aperis kiam British Council antaŭenpuŝis la anglan en ekskomunismaj landoj, kaj la Prezidanto de UEA (kiu mem laboris por British Council) asertis, ke la rolo de la Esperanto-movado estu nur teni la lingvon en bona stato ĝis la mondo petos ĝin.