En Nepalo post tumultaj protestoj komence de septembro la ĉefministro kaj pluraj aliaj ministroj demisiis kaj fuĝis. La protestantoj grandparte estis studentoj kaj aliaj junuloj. Inter ili estis pluraj esperantistoj, rakontas Bharat Kumar Ghimire, prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio, kiu ankaŭ mem estis surstrate dum la manifestacioj.

La protestoj en Nepalo komenciĝis, kiam la registaro blokis la aliron al pluraj popularaj interretaj servoj, interalie Youtube, Facebook, Instagram, Signal, Snapchat kaj X. La decido malpermesi tiujn retservojn estis farita la 4-an de septembro, kaj la protestoj eksplodis kelkajn tagojn poste.
– Tiuj retoj estis ne nur fonto de laboro por multaj junuloj, sed ankaŭ loko por esprimi sin. La veraj postuloj tamen estis forigo de korupto, nepotismo kaj malegaleco, rakontas Bharat Kumar Ghimire, prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio.
Pluraj protestantoj estis mortigitaj, kio kondukis al multe pli vastaj protestoj, li rakontas.
– Preskaŭ ĉiuj el ni partoprenis en la protesto en la dua tago. Niaj junaj esperantistoj tamen estis aktivaj jam ekde la unua tago. Laŭ mia scio, ĉiuj fartas bone, kaj neniu suferis korpan vundon.
Esperanto havas longan historion en Nepalo, kien ĝi estis portita en 1957 de Tibor Sekelj. La movado revigliĝis en la 1990-aj jaroj, kaj multaj homoj lernis la lingvon.

La partopreno de la esperantistoj en la protestoj ne estis kunordigita, sed okazis spontanee, Bharat Kumar Ghimire diras.
– Tio okazis aŭtomate. Tio ne estis farita de politika partio. Ĉiu protestis individue. Pasintjare mi instruis ĉirkaŭ 40 gejunulojn, kaj mi kredas, ke ĉiuj aktive partoprenis en la protesto. Mi tre bedaŭras ke junuloj perdis la vivon.
Bharat Kumar Ghimire mem trovis sin proksime al perfortaĵoj.
–Mi ne vidis la pafadon mem, sed mi vidis homojn kurantajn. Kiam mi rimarkis ambulancon, mi tuj eknervumiĝis. Kelkaj homoj estis vunditaj dum ili kuris al ĝi.
Post kelkaj tagoj la situacio trankviliĝis. Sushila Karki, antaŭa juĝisto de la supera kortumo, estis elektita provizora ĉefministro, la parlamento estis dissendita, kaj novaj elektoj estas planataj por la 5-a de marto.
– Hodiaŭ [la 16-an de septembro] okazis tre kortuŝa afero: amasa kremacio de la forpasintoj, la martiroj. La tuta lando ploras. Mi ne ĉeestis, sed oni vidas ĉion en la televido. La parencoj de la mortintoj ploras, svenas… Mi mem vidis tre teruran situacion kaj sentas min malbone.
Momente homoj sentas sin pli liberaj, ĉar ili ne devas timi la subpremon de la antaŭaj regantoj, sed multo estis detruita dum la revolucio, interalie multaj gravaj dokumentoj de la registaro kaj de kortumoj, Bharat Kumar Ghimire rakontas.
– Ni, esperantistoj, tamen provas rigardi la estontecon kun espero. Mi pensas tamen, ke la venontaj jaroj ne estos facilaj, certe sekvos novaj konfliktoj. Nepalo devas komenci denove de la fundamento. Ĉar la plimulto de dokumentoj neniam estis ciferecigitaj, la ŝtato frontos grandajn malfacilaĵojn. Mi timas, ke la nova registaro perdiĝos en la nebulo de nia lando. Sed la junuloj tamen havas grandan esperon.

Mi deziras al la Nepala movado pluan prosperon en sekuraj kondiĉoj.
Kiu estas la fonto de la bildo de Bharat?
La foto estas el lia Facebook-konto.
Sed la foto ne similas al la Bharat, kiun mi konas (https://www.facebook.com/bharat.ghimire.796).
Eble vi kontrolu, ĉu vere estas konto lia.
Eble vi pravas, supozeble la nomo estas ofta en Nepalo. Mi ŝanĝis al foto el lia Vikipedia paĝo.