TEJO preparas deklaron pri Palestino

Kataluna Esperanto-Asocio en aŭgusto diskonigis oficialan komunikon pri la situacio en Gazao. Dum la IJK en Indonezio multaj kongresanoj manifestaciis kontraŭ ”genocido en Palestino” kaj alvokis al TEJO aliĝi al la kondamno. Nun TEJO starigis laborgrupon por verki propran deklaron.

TEJO planas deklaron subtene al Palestino.

Dum la Internacia Junulara Kongreso en Indonezio okazis duhora programero kun la nomo ”Libera Palestino” kaj kandela manifestacio kun afiŝoj kontraŭ ”Israela genocido”. La partoprenantoj verkis komunan alvokon al TEJO, kiu ĵus aperis en la komitata diskutejo de TEJO.

La deklaron subskribis kaj individuoj kaj organizaĵoj. Inter la subskribintaj organizaĵoj estas kvar landaj sekcioj de TEJO: Itala Esperanto-Junularo, Litova Esperantista Junulara Organizo, Kataluna Esperanto-Junularo, Pola Esperanto-Junularo kaj Indonezia Esperantista Junulara Organizo. Estas en la listo ankaŭ unu landa asocio de UEA: Itala Esperanto-Federacio.

La dokumento nomiĝas ”Alvoko por Komuna Deklaro”, kaj ĝi argumentas ke TEJO faru publikan deklaron por montri subtenon al la palestina popolo, sed ankaŭ por esprimi solidarecon al la israela popolo kaj ĉiuj judoj en la mondo, kiuj ”suferas severajn diskriminaciojn pro la agoj de la israela registaro”.

Laŭ la teksto de la alvoko, la ”homa tragedio de Palestino estas simbolo de tio, kion ni ne volas plu vidi en la mondo. Ĝi estas unu inter multaj kazoj de subpremado okazanta ĉirkaŭ ni. Ni staras klare kontraŭ ĉi tiu kaj ĉiuj aliaj formoj de subpremo.”

La subskribintoj argumentas, ke ĉar TEJO en februaro 2022 per oficiala deklaro klare esprimis solidarecon al la popolo de Ukrainio pro la agreso de Rusio, la asocio devus fari similan deklaron solidare al Palestino:

…tial ni, kiel membroj de TEJO kaj subskribintoj de tiu ĉi manifesto, esprimas nian desapontiĝon pro la malfruo prezenti oficialan kondamnon al la agoj de la israela registaro kaj solidarecon al Palestino, viktimo de ĉiutagaj masakroj kaj de milita strategio efektivigata kadre de pli vasta subprema plano.

En respondo nome de TEJO vicprezidanto Igor (Ikvero) Almeida esprimas la aprezon de la estraro pro la iniciato:

Ni la Estraro certe volas publike deklari nian solidarecon al la homoj, kiuj suferas pri la nuntempaj militoj kaj ni pardonpetas pro tio, ke ni sentigis nian Membraron ke ni troe prokrastas reagi al la situacio.

Sekve li anoncas la malfermon de laborgrupo por verki tian deklaron, kaj anoncas ke li mem gvidos la grupon. Li alvokas komitatanojn kaj aktivulojn de la landaj sekcioj aliĝi al la grupo.

Legu pli:

Aboni
Avizi pri
17 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
DICCON MASTERMAN
DICCON MASTERMAN
2025-09-16 10:00

La Esperanto-movado formale nur okupiĝas pri lingvo-politiko. Unuopuloj libere esprimu en Esperanto sian sintenon pri ĉia temo, sed en la kadro de E-institucio nur pri E-aferoj.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2025-09-16 11:55
Respondo al  DICCON MASTERMAN

Inter la statutaj celoj de TEJO estas:

kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, disvolvante ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj;

Do, ne devus mirigi tio, ke ĝi laboras pri deklaro rilata al Palestino, same, kiel ĝi pretigis deklaron pri solidareco kun Ukrainio.

Jens Stengaard Larsen
2025-09-17 8:40
Respondo al  DICCON MASTERMAN

Iun tagon ni devas komenci postuli neŭtralecon ankaŭ de aliaj institucioj krom niaj propraj.

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-09-23 11:21
Respondo al  DICCON MASTERMAN

Aŭ pli ĝuste, komunikado inter ordinaraj homoj en ĉiuj flankoj. Tio estis la ekzistokialo de la Esperanto-movado. Esperanto estas la esenca rimedo, sed sen tiu kontraŭmilita celo la lingvo eĉ ne ekzistus.

Estas ĉiam danĝero en rezolucioj pri militoj, ke la homoj vidas nur unu flankon de la afero, kaj tiel povas facile identiĝi kun unu flanko aŭ la alia, sen kompreni la kontraŭargumentojn. Eble plej bone por la Esperanto-movado taŭgus rezolucioj kiuj instigas ordinarajn homojn en ambaŭ flankoj de militoj komunikiĝi inter si pri la kaŭzoj de la militoj. Israelanojn komunikiĝu kun ordinaraj palestinanoj, aŭ aliaj araboj aŭ islamanoj, pri la milito. Same estu rilate al Ukrainianoj kaj Rusianoj, ks ks ks . Tiu akordiĝus kun la ideoj de Zamenhof kiam li lanĉis la movadon.

Mia senreviĝo pri la Esperanto-movado estas, ke preskaŭ neniu nuntempe pensas tiamaniere. Kiam mi mem kontaktis diversajn israelanojn por demandi pri la sintenoj de lokaj homoj en iliaj regionoj, unu persono respondis, ke mi estas ‘kaduka antisemito’. Tamen preskaŭ ĉiuj aliaj kiuj respondis faris dece kaj respektoplene.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-09-24 8:39
Respondo al  Ian Fantom

“Aŭ pli ĝuste, komunikado inter ordinaraj homoj en ĉiuj flankoj. […] Mia senreviĝo pri la Esperanto-movado estas, ke preskaŭ neniu nuntempe pensas tiamaniere.” – Efektive, du el la kvar pozitivaj valoroj menciitaj en la Manifesto de Raŭmo estis “kontaktoj inter ordinaraj homoj” kaj “kontaktoj sendiskriminaciaj”. Mi mencias tion nur ĉar pli frue vi diris, ke la Manfesto iel malutile misgvidis la Esperanto-movadon.

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-09-27 11:24
Respondo al  Jouko Lindstedt

La Manifesto de Rauma asertas ian identeckrizon inter Esperantistoj, kaj tiamaniere kreis la identeckrizon – konata ruzo en politikaj rondoj. Ĉiuj el miaj konatoj kiuj laboris por la movado ankaŭ uzis Esperanto socie. Ne ekzistis tiu divido, kiun la raŭmistoj kaŭzis ene kaj ekstere de UEA.

VladimirPF
VladimirPF
2025-09-16 13:20

Aludi al simileco de stato de Ukrainio estas friponajxo – male de Palistino, Ukrainio ne atakis Rusion.
Se TEJO volas trovi bonan komparon, do estas pli tauxga: malbonaj britoj kaj usonanoj bombis paceman nazian Germanion.

Tjeri
Tjeri
2025-09-16 14:15
Respondo al  VladimirPF

Ukrainoj defendas sin kontraŭ rusa invado de preskaŭ tri jaroj, palestinanoj defendas sin kontraŭ invado de judaj koloniantoj de pli ol jarcento…

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-09-16 15:00
Respondo al  VladimirPF

La difinoj de genocido kaj militkrimo ne dependas de tio, kiu atakis kiun.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2025-09-16 20:14
Respondo al  VladimirPF

Ben-Gurion, la unua ĉef-ministro de Israelo, estis pli saĝa:
Se mi estus araba gvidanto, mi neniam subskribus interkonsenton kun Israelo. Estas normale: ni prenis ilian landon. Estas vere, ke dio promesis ĝin al ni, sed kial tio interesu ilin? Nia dio ne estas ilia dio. Estis antisemitoj, Nazioj, Hitlero, Aŭŝvico, sed ĉu ili kulpis pri tio? Ili vidas nur tion, ke ni venis kaj ŝtelis ilian landon. Kial ili akceptu tion?
Fonto

Laste redaktita 2 monatojn antaŭe de Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2025-09-17 6:27
Respondo al  Yves Bellefeuille

Ial la fonto de la citaĵo ne volas aperi. Nu, ĝi estas bone konata; estas facile trovi ĝin.

Jens Stengaard Larsen
2025-09-17 8:35
Respondo al  Yves Bellefeuille

Ne citante ĝin en Esperanto. Kaj estas tiom da citoj en la Angla, ke estus sciinde kiun fonton vi uzis.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2025-09-17 18:06

Jen: https://www.progressiveisrael.org/ben-gurions-notorious-quotes-their-polemical-uses-abuses/

“If I were an Arab leader, I would never sign an agreement with Israel. It is normal; we have taken their country. It is true God promised it to us, but how could that interest them? Our God is not theirs. There has been Anti-Semitism, the Nazis, Hitler, Auschwitz, but was that their fault? They see but one thing: we have come and we have stolen their country. Why would they accept that?”

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Yves Bellefeuille
Ian Fantom
Ian Fantom
2025-09-27 11:25
Respondo al  VladimirPF

Kaj Irakon.

Jens Stengaard Larsen
2025-09-17 8:38

La sola lando en la tuta mondo, kie judoj aktuale ne havas absolutan moralan rajton de plena sekureco, estas Israelo.

Foppe-Klaas Hovinga
Foppe-Klaas Hovinga
2025-09-19 22:12

Mi ĝojas, ke fine Esperanto-organizo klare sin esprimas kontraŭ la genocido en Palestino, farata de la registaro de Israelo, kaj alvokas la israelan registaron ĉesigi tion. La detruado de hejmoj, la mortigado kaj malsatigo jam ne estas proporcia al tio, kion la palestinanoj faris. Tio instigas antisemitisman senton en aliaj landoj kaj tial estas tre malutila ankaŭ por la judoj en diasporo.