Sveda vortaro migras reten – ĉu aliaj sekvos?

Pasis pli ol naŭdek jaroj de kiam pasintfoje aperis tute nova, granda vortaro Esperanta-sveda. En 1933 neniu aŭdis pri interreto. Nun denove aperis ampleksa vortaro Esperanta-sveda, sed ĝi vivas nur en la reto. Eble poste oni disponigos ankaŭ paperan version, se iu ankoraŭ deziros tian. Sed ne ĉiuj Esperanto-vortaroj jam faris la paŝon al la reta mondo.

Presitaj vortaroj – ĉu jam historia balasto?

La granda Esperanta-sveda vortaro de Paul Nylén aperis en 1933. Ĝia kompletigita eldono estis presita en 1954. Sojle de la reta epoko, en 1992, aperis la grandverko de Ebbe Vilborg, la 478-paĝa Vortaro Sveda-Esperanta.

Andreas Nordström.

Tiu vortaro jam estis komputile enpaĝigita, kaj Franko Luin kunlabore kun Eldona Societo Esperanto ekde 2001 disponigis ĝin senpage en la reto.

“Temas tre verŝajne ankaŭ pri la plej granda esperanto-vortaro en la intereto, pri kio ni svedaj esperantistoj vere povas fieri”, Franko Luin tiam skribis en La Espero.

Post la forpaso de Franko Luin kaj la ĉeso de la retprovizanto Algonet, kie loĝis la vortaro, ĝian prizorgon transprenis Andreas Nordström.

– Kiel prizorganto de la retejo de la Gotenburga Esperanto-klubo mi akceptis senkoste loki ĝin provizore en nia kluba retejo. Sed mi devis ŝanĝi la teknikan solvon, alie ni devus pagi pli al nia retejprovizanto, ĉar la antaŭa solvo postulis komputadon ĉe la servilo.

– Mi elektis solvon kie oni aŭtomate elŝutas la tutan vortaron al onia komputilo antaŭ ol ekuzi ĝin. Tiel la komputadoj estas farataj sole ĉe la komputilo de la uzanto. (La vortaro malaperas el la komputilo kiam oni forlasas la retpaĝon.)

Tiu retejo poste iĝis la bazo ankaŭ por la nova granda Vortaro Esperanta-Sveda, kies origina aŭtoro, Roland Lindblom, forpasis en 2016. Li postlasis kompletan manuskripton, kiu tamen ne estis en komputila formo, sed parte tajpita kaj parte manskribita. Ambaŭ vortaroj nun loĝas en la sama retejo.

La manuskripto estis parte tajpita, parte manskribita. Necesis ĉion enkomputiligi.

Dum preskaŭ dek jaroj grupo de sep personoj zorge prilaboris kaj enkomputiligis la manuskripton, kiu nun estas finredaktita kaj uzebla en la sama retejo, kie jam troviĝis la alidirekta vortaro de Ebbe Vilborg.

La vortaran teamon komence gvidis Leif Nordenstorm, kiu trovis la manuskripton lingve ege bonkvalita.

– Kelkfoje ni tamen renkontis vortojn, kies difino estas neklara. Ni uzis NPIV, Vikipedion kaj aliajn vortarojn por kontroli la difinojn. Alifoje ni vidis vortojn, kiujn ni komprenis, sed kies svedan ekvivalenton ni ne trovis. Unufoje mi eĉ inventis novan svedan vorton per la helpo de la norvega. Ĉiuj tamen tuj komprenos ĝin! Mi tie ĉi ne malkaŝos pri kiu vorto temas. Alia demando estas kiom da neologismoj ni aperigu. Kaj kiom da arĥaikaĵoj?

Libera Folio: Kiel vi dividis la taskon? Kiel vi kunlaboras kaj diskutas proponojn?

– Ni dividas la laboron laŭ literoj. Kiam ĉiuj literoj estis enkomputiligitaj, ĉiun literon kontrolas alia homo. (Do, ne la sama, kiu enkomputiligis.) Do, kutime du personoj diskutas ĉiun probleman vorton. La tuta grupo retkunsidis nur unufoje por priparoli principajn demandojn. Grava afero estas ke unu el ni – Martin Häggström, kiu poste transprenis la gvidadon de la teamo – jam en la komenco faris regularon kiel skribi la vortojn, la klarigojn, la signojn, la mallongigojn ktp. Ke tio estis preta jam en la komenciĝo ege faciligis la laboron.

Kiajn konsilojn vi donus al aliaj teamoj, kiuj okupiĝas pri novaj vortaroj?

Leif Nordenstorm.

– Uzu NPIV kaj Vikipedion. Unue faru la retan version, poste la paperan. Konsciu ke la laboro estas temporaba, sed interesega. Do, ĝuu ĝin.

Ĉu plu entute havas sencon aperigi presitajn vortarojn?

– La retaj eldonoj certe estos la plej gravaj en la estonteco, aŭ eĉ jam nun. Tamen nuntempe oni povas fari malgrandnombrajn paperajn eldonojn sufiĉe malmultekoste. Tial ni povas pensi kaj–kaj. Avantaĝo pri la reta versio cetere estas ke ĝi estas facile kompletigebla.

Se temas pri naciaj lingvoj, diversspecaj retaj vortaroj jam tute superregas, ĉar ilin eblas rapide kaj facile konsulti kie ajn, necesas kunporti nur la telefonon.

En Esperantujo la afero ne estas same evidenta. Plena Ilustrita Vortaro kompreneble de multaj jaroj troviĝas en la reto, samkiel Reta Vortaro, sed tre malmultaj el la grandaj, bonkvalitaj vortaroj inter naciaj lingvoj kaj Esperanto troveblas en la reto.

Krom la sveda vortaro ja ekzistas kelkaj pliaj, sed la plej multaj el la ligiloj en la listo en Vikipedio gvidas al ofte tre mankohavaj retejoj. Eĉ dum la lastaj jaroj aperis en presita formo pluraj ampleksaj vortaroj inter diversaj grandaj naciaj lingvoj kaj Esperanto, kiuj tamen ne estas uzeblaj rete.

La reta vortaro Itala-Esperanta.

Unu ekzemplo estas la ampleksega Plena Vortaro Esperanto-Germana de Erich-Dieter Krause, la rezulto de jardekoj da laboro. Ĝi ja aĉeteblas kiel du apartaj pdf-dosieroj, sed krom la alta kosto, la formato mem ne estas aparte oportuna por rapida konsultado.

Mala ekzemplo estas la granda vortaro Itala-Esperanta de Carlo Minnaja, kiu estis meritoplene enretigita de laborgrupo de Itala Esperanto-Federacio. Krome la dosieroj de la vortaro eĉ estas libere elŝuteblaj.

Simile en la reto troveblas ankaŭ la elstara Granda vortaro Hispana-Esperanta de Fernando de Diego.

Eblas argumenti, ke por arkivaj celoj gravas eldoni vortarojn en presita formo, kaj ke libera disponigo de vortaroj en la reto igas la eldonadon malprofita. Sed se vortaroj ekzistos nur en papera formo, ĉiam malpli da homoj ilin uzos.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jens Stengaard Larsen
2025-09-09 7:30

Dana-Esperanta reta vortaro ekzistas jam de 2010, kaj nuntempe (suplementita per enretigo de manuskripto de Preben Bagger) ĝi estas ambaŭdirekta: vortaro.dk. Ni tute ne zorgis pri mallongigoj krom la ordinare uzataj (escepte de tr kaj ntr pri transitiveco de verboj): enrete ne estas spacproblemoj.

Ni helpis nin per ĉiuj vortaroj troveblaj rete tiam, unuavice Sveda, Norvega kaj Nederlanda (krom PIV kaj ReVo). Ankaŭ Vikipedio estas utilega, sed ĝi kovras nur substantivojn kaj nur parton de ili.

Eble UEA devus havi apartajn Delegitojn pri retaj Esperanto-vortaroj. Tiamaniere ilia reta ĉeesto estos garantiita eĉ se ne plu eblos havi Esperanto-organizon en la koncerna lando.

Svenska Esperantoförbundet
2025-09-09 13:28

… reposted this!

flng
2025-09-09 19:21

… reposted this!