La libroservo de UEA ne plu povas sendi pakaĵojn al Usono. Tio estas unu el la sekvoj de la kaosa doganpolitiko de Donald Trump. Usono unuflanke nuligis regulojn pri sendogana sendado de pakaĵoj ĝis certa valoro. Ĉar nun mankas ajnaj novaj reguloj, simple ne eblas sendi pakaĵojn el Eŭropo al Usono.

Dum preskaŭ du monatoj eŭropaj kaj alilandaj poŝt-entreprenoj atendis klarigojn pri la novaj doganreguloj, post kiam la usonaj aŭtoritatoj nuligis la antaŭan regulon, kiu permesis sendoganan sendon de varoj ĝis certa valoro. Tamen ne eblis ricevi informon pri tio, kiuj reguloj nun validos.
Ĉar ne eblas scii, kiu respondecos pri eventuala resendo de pakaĵoj, eŭropaj poŝt-entreprenoj ne plu akceptas pakaĵojn al Usono. Eblas sendi nur simplajn leterojn. Tio evidente influas ankaŭ esperantistojn. En la retejo de la libroservo de UEA aperis averto pri la temo:

Bedaŭre pro la postuloj de la Blanka Domo rilate importadon de varoj el EU en Usonon, momente ne eblas sendi pakaĵojn el Nederlando al Usono. Sekve ni ne plu akceptas mendojn sendendajn al Usono, ĝis la situacio solviĝos.
Ni demandis al Ionel Oneţ, la prizorganto de la libroservo de UEA, kian solvon oni povas atendi, sed laŭ li neniu scias ion ajn.
– Nek la nederlanda poŝto, nek la aliaj kurieroj kiujn ni uzas, povas doni al ni pli precizajn informojn. Ŝajne eĉ la usona dogano ne scias kiel trakti la ĥaoson kaŭzitan de Trump. Kiel la tuto evoluos, ne eblas diri nun.
– Certe, kiam la aferoj revenos al ia normalo (kio estas ”normala” nuntempe?) ni rekonsideros la aferon. Mi nur timas ke niaj klientoj en Usono devos pagi pli ol nun, ĉar por Trump kaj lia koterio, libroj ne estas ”edukmaterialoj” sed simple varoj, do impostendaj.

La eldonaĵoj de Esperanto-Asocio de Britio ne estas same rekte tuŝataj de la usonaj doganreguloj, diras Tim Owen, direktoro de EAB.
– Ne, ĉar plej multaj niaj libroj troviĝas malmultekoste ĉe la usona Amazono. La laŭmenda servo, kiun ni uzas, havas presejon en Usono. Libroj menditaj de usonanoj, do, presiĝos en Usono.
– Estos problemo, se iu en Usono volas aĉeti ion alian, ekzemple miajn librojn, kiujn ni vendas senprofite, kaj do malpli koste ol eĉ Amazono, aŭ niajn infanlibrojn, sed ŝanĝiĝos nenio rilate eldon-planojn.
Brandon Sowers, la prezidanto de Esperanto USA, rakontas ke la usona asocio bonŝance jam estis preparita, kiam la sendado de pakaĵoj al Usono estis ĉesigita:
– Efektive la tuta afero venas kiel surprizo, kvankam malfacilas plu esti surprizita de la aventuroj de Trump. Tamen, ni almenaŭ povas diri, ke rilate al esperantaj libroj, ni sufiĉe iniciatis dum la lastaj du jaroj, tiel ke ne estas tiel katastrofe, kiel se okazus dum la pasintaj jaroj.

Kiam la libroservo de Esperanto USA antaŭ unu jaro estis modernigita, la kvanto de mendoj pliiĝis, la stoko komencis elĉerpiĝi, kaj oni decidis freŝigi la provizon.
– Ni komencis mendi de pluraj aliaj libroservoj por havi freŝajn ofertojn por esperantistoj en Usono. Menciindas, ke dum nia ĵus okazinta Dulanda Kongreso en Toronto, ni profitis de la lastatempe transsendita al Kanado stoko de KAVA-PECH, el kiuj multaj titoloj nun estas haveblaj pere de ni. Kompreneble, la situacio estas ne eltenebla longperspektive.
Momente Esperanto USA laŭ li tamen havas strategian rezervon de diversaj esperantaĵoj, kiuj estas liverataj el Eŭropo.
– Tio ankaŭ substrekas la gravon de bone funkciantaj esperanto-organizoj, kaj de la plurflanka laboro, kiun ni entreprenis dum la lastaj du jaroj, por aliĝi al tiu kategorio. Kvankam eblas imagi, ke ĉio povas funkcii virtuale, dise, kaj unuopule, tiu pensado tamen montriĝas fantazia la momenton, kiam aŭtoritatemuloj komencas fermi pordojn.

Jes Brandono kaj Amanda (la direktoro de nia centra oficejo) bone aranĝis aferojn por la libroservo por eviti aldonajn kostojn en Toronto. Ŝi sendis skatolojn de libroj de la oficejo en Kalifornio al Esperantistoj en Detrojto, Miĉigano apud la landlimo. Mi aŭtis de Atlanta al Toronto do mi tie ricevis la skatolojn survoje kaj portis ilin en Kanadon. Post la kongreso mi stiris kun la restaĵoj hejmen al Atlanto kaj dum sia vizito ĉe mi pasintsemajne Brandono finfine sendis la pakaĵojn al Kalifornio antaŭ ol flugi al Portlando por ĉeesti la Esperantan eventon NOREK. Aferoj certe ne estis ĉi tiel bone aranĝitaj estintece. Mi hontiĝis pri la manko de preparado inter usonanoj dum la UK en Montrealo sed mi fieris pri la ĵusa Dulanda Kongreso en Toronto.
Mi restas pli optimisma ol Ionel, ke libroj estos sendoganaj. Unu el la leĝoj, kiun Trump ekspluatas, por starigi ĉi tiujn doganojn tamen entenas kelkajn limigojn, esceptojn. Unu el tiuj estas 50 U.S.C. 1702(b), kiu diras ke oni ne povas peti doganon pri “informational materials”, t.e., libroj, KD-oj, ktp. Tiun escepton klare agnoskas la prezidenta dekreto, kiu forigas la regulon “de minimis”. Kompreneble, li ne faras tion pro bonkoreco, sed verŝajne ne indas la penon klopodi iel renversi tian regulon: nuntempe, se oni volas cenzuri informon, pli sencas celi la interreton. (Tamen eblas, ke krom doganoj diversaj poŝtoj postulos iom pli da pago por ĉiuj al-usonaj pakaĵoj, eĉ tiuj el nur “informational materials”, ĉar pro Trump ili ĝenerale devos fari pli por ilin trakti.)
“Kompreneble, li ne faras tion pro bonkoreco, sed verŝajne ne indas la penon klopodi iel renversi tian regulon”.
Jes, vi estas tro optimisma.
Dum ĉi tiuj apenaŭ ok monatoj (ĉu temas nur pri ok monatoj? Mi ne povas kredi, ke ankoraŭ restas pli ol tri jaroj da koŝmaro) Trump pruvis preter dubo ke li komplete fajfas pri ekstraj penoj farendaj de aliaj.
Se morgaŭ li vekiĝos kaj lian malsanan menson trairos la kaprica kaj subita penso “Mi pagigos ankaŭ por libroj”, estu certa ke nenia tropenado haltigos lin. Ankaŭ liaj propraj dekretoj ne. Li eĉ ne venos al la ideo ke tio povos kaŭzi troan, nenecesan penon: li apenaŭ scias ion ajn kaj certe ne zorgas pri penoj de aliaj.
Nu, eble mia espero pli baziĝas sur tio ke Trump neniam pensas pri libroj, ol sur tio ke dum iom da tempo li povos teni mensan stabilecon kaj respekti leĝojn (ĉar la malon li jam pruvis sennombrajn fojojn). Sed ne surprizus min aŭdi de li “Oni kaŝas drogojn en la libroj! Ni devas tuj forigi tiun senhontan escepton!” ktp ktp
Pri ĉi tiu jura kunteksto mi afiŝis pli detalan klarigon, kiu espereble reaperos (eble la sistemo opiniis min roboto, ĉar mi babiladis tro pri “IEEPA”, kiu ne multe diferencas de “BEEP” 🙂 ), sed ĉiaokaze mi volis aldoni la jenon.
Citante la saman escepton, unu relative granda firmao (Discogs) jam venis al la sama konkludo pri siaj (samkategoriaj) varoj: ili estos sendoganaj. Do, pli konkreta espereto ke la usonaj legemuloj povos eviti la stultajn doganojn de Trump, almenaŭ ĉi-kaze
Eĉ pli konkreta fonto de espero: Royal Mail denove sendas pakaĵojn al Usono, do per ĝia retejo mi provmendis ekspedon de al-usona pakaĵo (kvar libroj el diversaj landoj), kaj la pagenda dogano estis £0.00
En mia originala komento, mi penis esti konciza (por la unua fojo en mia vivo), kaj pro tiu koncizeco mi timas, ke mi ne bone klarigis la juran kuntekston, kiu eble savos usonajn libroŝatantojn de ĉi tiuj stultaj doganoj. Do jen pli (tro) detala versio:
– La prezidenta dekreto, kiu kaŭzas ĉi tiun ĥaoson pri al-usonaj pakaĵoj (inkluzive tiujn de UEA, kompreneble), estas tiu kiu forigis la regulon “de minimis” la 30-an de Julio. La dekreto baziĝas sur la leĝo IEEPA (“International Emergency Economic Powers Act”, se vi volas serĉi ĝin).
– Sed se Trump volas ekspluati IEEPA-n por starigi siajn doganojn, li (teorie) devas sekvi la regulojn tie ene.
– Unu regulo tia, kiun eĉ mencias pernome tiu prezidenta dekreto (denove, ne pro bonkoreco, sed pro jura devo), estas 50 U.S.C. 1702(b). Ĝi malpermesas doganojn pri “informational materials”: libroj, filmoj, KD-oj, ktp. (Ĝi datiĝas de antaŭ la interreto kaj ekzistas por malhelpi la prezidenton cenzuri informojn.)
– Mi (eble naive) ne vidas manieron bazi la doganojn sur IEEPA sen sekvi ĝiajn regulojn, kaj, kiel mi menciis, la dekreto mem diras, ke ĝi respektos tiun regulon (kiom tio valoras). Tial mi pensas, ke libroj estos sendoganaj (almenaŭ ĝis li trovos novan bazon aŭ aprobigos per kongreso doganajn leĝojn).
– Tamen, Trump ŝovas la respondecon pri kolektado de la doganoj al la poŝtoj, kiuj traktas al-usonajn pakaĵojn (anstataŭ al la usona poŝto, ekzemple). Pro tiu kresko en laboro por tiaj pakaĵoj, la poŝtoj verŝajne postulos pli da pago, eĉ por (teorie) sendoganaj libropakaĵoj, ĉar ili tamen devos ilin kontroli kaj dokumenti.
Sed Trump estas ĉio krom klara kaj komprenebla, do kiu scias, kio okazos sekve?
NOTO: Mi decidis reafiŝi ĉi tiun (erare?) forigitan mesaĝon; espereble ĝi rajtos resti kaj utilos al iu
Efektive tiu unua komento ial iris en la rubaĵujon. Ia teknika miso.
Mi ĝojas, ke Esperanto-USA plibonigis la libroservon, kaj mi gratulas ĉiujn, kiuj partoprenis tiun indan laboron. Ni usonaj esperantistoj bezonegas tion. Tamen ĝi ankoraŭ havas limigitan diversecon en sia stoko kaj ne kapablas taŭge anstataŭi la libroservon de UEA. Pro la nuna nekapablo sendi el Eŭropo, usonanoj malfacile aŭ eĉ tute ne povas akiri multajn gravajn esperantajn librojn, kiel ekz. Esperanta Antologio, Nova Esperanta Krestomatio, Lingvo kaj Vivo far Waringhien, La Infana Raso far Auld, Okuloj far Boulton, eble la plimulton de la libroj de Baghy kaj aliaj gravaj aŭtoroj, fakajn vortarojn, por nomi nur kelkajn pri kiuj mi hazarde pensis ĝuste nun. Mi mem antaŭ kelkaj tagoj decidis, ke me ŝatus aĉeti Idoj de Orfeo kaj Lingvaj Respondoj, du librojn, kiuj probable estas libere elŝuteblaj kiel bitlibroj, do eble ne taŭgaj prioritatoj por la libroservo de Esperanto-USA. Tamen, mi ne povas havi ilin papere pro la stultaĵoj menciitaj en la supra artikolo.
Nu, mi estas feliĉa, ke mi jam havas kelkajn bonajn librojn hejme. Se mi apenaŭ estus lernanta Esperanton, la nuna stato de aferoj eble iom malkuraĝigus min. Kaj malgraŭ ĉi tiuj plendaĉoj miaj, mi ja vidas la plibonigojn en la libroservo de Esperanto-USA, kaj dankas la respondeculojn, ke ili sendube faras kiel eble plej multe por malakrigi la situacion por ni usonaj esperantistoj. Ankaŭ la fakto, ke Mondial estas en Usono verŝajne helpas, kune kun la EAB-libroj aĉeteblaj per Amazon. Multaj klasikaĵoj ne haveblas, espereble dum nur mallonga tempo, sed almenaŭ iom ni havas.
Mi mem vidas ian “tempeston en te-kruĉo”.
Esperanto-libroj kutime vendiĝas magre kaj minimume, aparte libroj de tradiciaj eldonejoj. (La sukcesoj de EAB kaj Mondial indikas ion atentindan). Certe troviĝas individuaj homoj kiuj volas mendi ekzempleron de “Esperanta Antologio” de UEA, sed estus interese scii, kiom da ekzempleroj de tiu ĉi libro vendiĝis dum la pasintaj dek jaroj.
“Mi volus havi libron en Esperanto” ne egalas al “Mi subtenas la Esperanto-libromerkaton”. La intrigo estas tre malnova en nia komunumo. Mi memoras artikolon de Osmo Buller pri libroj el la 1920-aj jaroj kiuj daŭre haveblis sur la bretoj de la UEA-libroservo.
Se la eldonejoj (ekzemple, Fonto, Sezonoj, FEL, ktp) ne rapide adaptiĝis al nova Interreta mondo, la materialoj simple estos nehaveblaj por nova generacio. (Kaj jam ne estas). Kaj aludoj al artikoloj en malnovaj revuoj estas neutilaj.
Mi ofte pensas pri la verkoj de ludovikito, el Japanujo. UEA akiris la stokon, kaj forvendis la librojn unuope. Sed neniu pensis pri konservado de la tuta kolekto, aŭ enretigo. Ne estas eble akiri la kolekton, aŭ eĉ konsulti ĝin Interrete en ia efika maniero. Do, por Esperantistoj en 2025 ĝi simple ne ekzistas. Kaj kolekto kiu sidas kaj ŝimas en universitata arĥivo estas egale perdita.
Aliteme, en Usono, mi jam sendis duonon de mia propra biblioteko al la Direktoro de E-USA, por revendi brokantaĵe. Homoj iam havos la eblon elpluki interesajn librojn.
Liĉjo
La artikolo, al kiu vi referencis, estas Trezorserĉe tra la librokatalogo (Esperanto, novembro 1988). En ĝi mi menciis 25 legindajn librojn, kiuj estis eldonitaj antaŭ la dua mondmilito kaj tiam ankoraŭ haveblaj en la libroservo de UEA. Laŭ la katalogo de UEA, ĝis hodiaŭ 8 menciitaj libroj plu haveblas. La plej malnova el ili (La kantistino de Vilhelmo Hauff) aperis en 1921.
Mi ne plene komprenas kial oni tute haltigis tiajn ĉi sendadojn. Mi ĵus mendis ekzempleron de la nova Esperanto-lingva Taroko-Kartaro de Germanio. Ĝi sufiĉe rapide atingis mian domon en Usono per DHL. Mi antaŭe mendis pakaĵojn de UEA k FEL, kiuj estis liveritaj per DHL. Kio baras la Eŭropajn eldonejojn sendi pakaĵojn sammaniere?