KEA: ”En Gazao la afero estas tre klara kaj akuta”

Kataluna Esperanto-Asocio en aŭgusto faris oficialan komunikon pri la situacio en Gazao, kun la titolo ”Ĉesigu la genocidon”. Libera Folio petis la prezidanton de KEA klarigi, kial la asocio decidis fari deklaron ĝuste pri Gazao, sed ne ekzemple pri la milito en Ukrainio, kiu rekte tuŝas multajn esperantistojn.

La deklaro de Kataluna Esperanto-Asocio pri Gazao aperis la 11-an de aŭgusto, sed pro someraj ferioj la asocio ne povis tuj respondi al la demandoj de Libera Folio, klarigas la prezidanto de KEA, Alfons Tur i Garcia.

– Tamen nek la sinteno de nia asocio nek bedaŭrinde la realo estas aliaj ol estis antaŭ dek kvin tagoj. Mi volus emfazi ke ĝi ne estas mia persona respondo sed tiu de nia asocio, priparolita kadre de nia estrara grupo.

Kial Kataluna Esperanto-Asocio decidis fari komunikon pri la situacio en Gazao?

– KEA havas en sia statuto la celon kontribui al internacia kompreno laŭ la Deklaracio de Homaj Rajtoj. La situacio en Gazao estas homarana katastrofo, kie civiluloj suferas pere de kolektiva puno. Temas ne pri nura opinio de nia asocio, sed pri afero kiun klare kondamnis ankaŭ Unuiĝintaj Nacioj. La Ĝenerala Asembleo kaj la Sekureca Konsilio plurfoje atentigis pri la homa  katastrofo en Gazao kaj postulis respektadon de la internacia juro. Ni, kiel asocio kiu celas antaŭenigi pacon kaj interkomprenon pere de Esperanto, opiniis ke nia devo estas aldoniĝi al tiu voĉo. Ni ne elpensis aŭ fabrikis aferon: ni subtenis la jam oficialan, internacian startpunkton.

Kiel okazis la interna diskuto pri tia decido, ĉu estis kontraŭaj voĉoj?

Alfons Tur i Garcia.

– La propono aperis dum interreta interkonsiliĝo de la estraro pere de nia Telegram-kanalo, same kiel okazas aliaj asociaj debatoj. Ni konsentis pri teksto kiu akcentas homan dimension. Neniu kontraŭis la ideon mem, sed ni volis klare montri, ke temas ne pri preno de “flanko” en konflikto, sed pri defendo de universalaj rajtoj.

Kion vi esperas atingi per tia deklaro?

– Ni ne havas iluzion, ke nia voĉo solvos la konflikton. Sed ni opinias, ke nia devo estas aldoniĝi al la ĉeno de civila socio postulanta respekton de homaj rajtoj kaj internacia juro. Por niaj membroj kaj por la pli vasta esperantistaro, ni volis montri ke Esperanto estas parto de la suferanta mondo.

Ĉu vi kuraĝigas aliajn Esperanto-organizaĵojn fari similan deklaron?

– Kompreneble ĉiu asocio mem decidas. Sed ni opinias ke la Esperanta movado, kiu ĉiam strebis al paco kaj justeco, devas esti aŭdebla ankaŭ hodiaŭ. Se aliaj organizoj inspiriĝus kaj esprimus sian sintenon, tio plifortigus la kredindecon de nia komunumo.

Kiel la situacio en Gazao diferencas de multaj aliaj krizoj en la mondo, pri kiuj Esperanto-asocioj ne faris similajn deklarojn?

– Ni ne povas reagi al ĉiu konflikto en la mondo, tamen ni faris ankaŭ en la Iraka milito pere de oficiala deklaro kaj partopreno en la popola manifestacio. Sed en Gazao la afero estas tre klara kaj akuta: UN mem konstante denuncis la kolektivan punon kontraŭ civiluloj kaj loĝantaro kiu estas kaptita sen elirejo. Aliaj konfliktoj eble estas pli kompleksaj aŭ jam traktitaj en nia medio; ĉi-kaze ni rimarkis grandan mankon de voĉoj en la esperantista sfero. Tial ni sentis la devon agi. Tamen tio ne signifas, ke ni ne kondamnas ĉiajn perfortojn.

Ĉu Kataluna Esperanto-Asocio konsideris fari deklaron pri la milito en Ukrainio, kiu trafas multajn esperantistojn?

– Estas ankaŭ teruraj konfliktoj en DR Kongo, Haitio, Libano, Sirio, Libio, Jemeno kaj tro da aliaj lokoj, ofte preteratentataj de la esperantistaro. Ni diskutis pri tio. Fine ni konkludis, ke jam okazis pluraj reagoj el la esperantista medio mem: organizoj, kluboj kaj individuoj esprimis sin pri la milito en Ukrainio, kaj tiu terura situacio jam ricevis atenton en niaj rondoj.

– Male, pri Gazao ni rimarkis preskaŭ kompletan silenton en la esperantista medio, spite al la ripetaj kondamnoj kaj alvokoj de UN mem. Pro tiu manko ni opiniis, ke nia voĉo povus havi utilan valoron.


Ĉesigu la genocidon

Oficiala komuniko de Kataluna Esperanto-Asocio

Kataluna Esperanto-Asocio, fidela al sia fondoprincipo antaŭenigi la internacian lingvon Esperanto kiel ilon de frateco kaj interkompreniĝo inter la popoloj, esprimas sian profundan konsterniĝon pri la nuntempaj okazaĵoj en Gazao.

La universalaj idealoj inspirataj de Esperanto, en plena harmonio kun la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, morale devigas nin levi niajn voĉojn, kiam sistema ekstermado estas farata kontraŭ civila loĝantaro.

La raporto de Unuiĝintaj Nacioj de la 20a de septembro 2024 kondamnas la uzon de malsato kiel militmetodo (art. 24), la konscian detruon de san-instalaĵoj (art. 42) kaj la limigojn de humanitara helpo (art. 69), plenumatajn kontraŭ la civila loĝantaro de Gazao, kaj taksas ilin genocidaj agoj fare de la israela registaro [1].

Tiuj malobservoj de la internacia juro pliakriĝis: UN nuntempe raportas la murdon de almenaŭ 242 ĵurnalistoj [2], frontan atakon kontraŭ la libereco de informado kaj la rajto de la homaro ekscii la veron.

Kataluna Esperanto-Asocio aliĝas al la voĉoj, postulantaj tra la mondo la tujtujan finon de tiu genocido, okazigata antaŭ ĉies okuloj, sed plene senpuna, kaj reasertas sian engaĝiĝon defendadi la dignon de ĉiuj popoloj kaj la pacon.

Estraro de Kataluna Esperanto-Asocio

11an de aŭgusto 2025

[1] ONU. Informe del Comité Especial encargado de Investigar las Prácticas Israelíes que Afecten a los Derechos Humanos del Pueblo Palestino y Otros Habitantes Árabes de los Territorios Ocupados. 20 de setembre de 2024. https://documents.un.org/doc/undoc/gen/n24/271/22/pdf/n2427122.pdf

[2] Noticias ONU. Gaza: Israel mata a seis periodistas, la ONU condena los asesinatos. 11 d’agost de 2025. https://news.un.org/es/story/2025/08/1540316

La deklaro en la retejo de KEA

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tjeri
2025-09-02 8:20

Al la demando: Ĉu Kataluna Esperanto-Asocio konsideris fari deklaron pri la milito en Ukrainio, kiu trafas multajn esperantistojn?
mankas, laŭ mia opinio, la plej trafa respondo:

Niaj eŭropaj registaroj jam multe agas por kontraŭi la rusan agreson de Ukrainio, dum ili faras nenion pri la genocido en Gazao, kaj eĉ subtenas la genocidajn krimulojn. Tial, utilas aparta reago de ĉiuj eŭropaj asocioj kiuj zorgas pri internacia juro kaj homrajtoj.

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Tjeri
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-09-02 8:27

Mi bedaŭras, ke per sia demando la redakcio kvazaŭ sugestas, ke por kredinde protesti kontraŭ kruelaĵoj ie oni devus ankaŭ protesti kontraŭ kruelaĵoj aliloke. Tio proksimiĝas al kiopriismo, kvankam la redakcio tion ne celis. Siatempe oni direktis similajn postulojn al tiuj, kiuj protestis kontraŭ la rusia atako kontraŭ Ukrainio. (Kaj esperantistoj suferas ankaŭ en la kongaj konfliktoj.) Kiel mi tiam skribis, se iu venas helpi en estingado de incendio, vi akceptu rian helpon kaj ne unue demandu rin, ĉu ri certe pretas estingi ĉiujn similajn incendiojn.

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-09-02 11:52

Dum UEA agis kontraŭ rusiajn Esperantistojn en kunteksto de la milito en Ukrainio, ĝi turnis blindan okulon al la genocido en Gazao. En Ukrainio ambaŭ flankoj bombas kaj pafas la alian flankon, kiel normale okazas en militoj. Estas polemiko pri la demando, kiu komencis la militon, kiel ankaŭ estas normale en militoj. UEA implice prenis la flankon de unu partio en tiu milito. La citita rezolucio ne prenis unu flankon, sed kontraŭis militadon ekster la internacie akceptitaj limoj. En ĉiuj militoj Esperantistoj strebu eltrovi la vidpunktojn de la homoj ĉe la alia flanko, kaj tiel eventuale kompreni la fundamentajn kaŭzojn de la militoj. Mi esperas, ke la nova Prezidanto de UEA sukcesos ordigi tiun aferon. UEA reestablu siajn rilatojn kun la landa asocio en Rusio.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-09-02 13:57
Respondo al  Ian Fantom

UEA neniel agis “kontraŭ rusiaj esperantistoj” (escepte de tio, ke ĝi ne permesis al la rusia landa asocio decidi, kiun UEA elektu kiel _sian_ reprezentanton en la lando), La ideo, ke eble Ukrainio komencis la militon kontraŭ Rusio, estas jam ekster normala homa racio kaj devenas de la plej nigra propagando de la rusia diktaturo.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2025-09-02 20:16
Respondo al  Jouko Lindstedt

Prave. Kaj nin ne timigas la noktaj Fantomoj.

Osmo Buller
Osmo Buller
2025-09-02 18:42
Respondo al  Ian Fantom

Ian Fantom skribis: “…UEA agis kontraŭ rusiajn Esperantistojn en kunteksto de la milito en Ukrainio”. Li evidente celas la ne-renovigon de Svetlana Smetanina kiel ĉefdelegito en Rusio. Kvankam tio okazis “en kunteksto de la milito en Ukrainio”, la sinteno de UEA al tiu milito ne rolis en la decido. Estis mi, kiu en la Komitato postulis eksigi Smetanina el ĉefdelegiteco pro ŝia neakceptebla konduto kontraŭ sia latva kolego, kiun ŝi tre aĉe insultis en Facebook, do tute publike. UEA same devus eksigi la ukrainan ĉefdelegiton, se tiu same kondutus kontraŭ sia kolego. Tiutempe mi skribis, ke persone Smetanina rajtas opinii pri la milito en Ukrainio kion ajn, sed al sia latva aŭ kiu ajn alia kolego ŝi devas konduti ĝentile kaj lojale, sendepende de ties opinio pri la milito. 
Se temas pri la sinteno de UEA al tiu milito, ĝi ne ekzistis kaj eĉ nun ne ekzistas. UEA publikigis nebulan alvokon bedaŭrantan pri neprecizigitaj “militaj tondroj kaj homa sufero en la oriento de Eŭropo”. Estis dirite, ke “UEA ne prenas politikajn poziciojn ktp.”, pri kio mi protestis, ĉar ĉi-kaze UEA ja povis kaj eĉ devis preni pozicion, ĉar la Ĝenerala Asembleo de UN estis kondamninta la agreson de Rusio kiel gravan malrespekton de la internacia juro. Pli ĝenerale dirite: principe UEA estas politike neŭtrala, sed kiam temas pri milito kaj paco, ĝi ne devas silenti, se pri iu konflikto UN aŭ la Internacia Kortumo difinis sian sintenon. 

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Osmo Buller