UEA respondis al afablaj demandoj

La longe promesata Almanako estos lanĉita en la Virtuala Kongreso, oni eksciis en la UK jaŭde. Ĝin eblos aĉeti ankaŭ surpapere. UEA en la estonteco ne plu dependu nur de kotizoj kaj subvencioj de EU, laŭ planoj de la Estraro. Tial la asocio dungis oficiston kun respondeco trovi subvenciojn el aliaj mondopartoj kaj fontoj.

La nova estraro de UEA kaj la ĝenerala direktoro respondis al demandoj de kongresanoj dum unu horo. Foto: István Ertl

La sesio UEA Respondas okazis en granda ĉambro tute taŭge nomita Corsetti, forpasinta amiko de multaj ĉeestantoj kaj honora prezidanto de UEA. La kutimaj teknikaj koboldoj malice prokrastis la komencon je tri minutoj, en kiu tempospaco eniris eble 20 pliaj kongresanoj. Entute ĉeestis verŝajne 60 ĝis 70. Sidis antaŭ ili la tuta nove elektita estraro, plus la ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer.

Fernando Maia Jr., la nova prezidanto de UEA, bonvenigis la spektantaron, kaj laŭdinde koncize kaj klare prezentis siajn kolegojn. Substrekante, ke la publiko estas kerna parto de la funkciado de la sesio, li invitis demandojn, notante, ke la Estraro pretigis jarraporton, kiu estis publikigita en la revuo Esperanto, kaj kiu estas bona bazo por demandoj.

Unu partoprenanto diris, ke ŝi kontrolis la retejon de UEA, sed ne povis tie trovi la Strategian Laborplanon de la asocio. Maia resumis la multan laboron tiurilatan faritan de Duncan Charters, kaj informis, ke ĝi aperu eble en vendredo: ĝi estas nun prilaborata pri novaj kongresoj.

Raia Androvska demandis, kiel ofte kunvenas la Estraro. Aleks Kadar, kiu organizas la kunvenojn, respondis, ke oni kunsidas ”sufiĉe ofte”: ĉiun duan sabaton, krom en feriaj monatoj, kiam aranĝado fariĝas tikla.

Kun anoj loĝantaj ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Brazilo, Ĉinio kaj Sud-Koreio, necesas kunveni rete, en seancoj, kiuj kutime daŭras du ĝis kvar horojn. (”Kio estas iom tro”, aldonis Kadar.) La kunvenoj estas malfermaj al observantoj de TEJO kaj de ILEI. Krom kunvenoj de la estraro, okazas pliaj, kun la kongresa fako kaj aliaj kunlaborantoj, Kadar rakontis.

Tamiris Queiroz demandis, kiel la Estraro taksas la sukceson de la nuna kongreso. Maia trovis ĝin ”tre sukcesa, dank’ al la kongresa fako kaj Loka Kongresa Komitato”. Li agnoskis, ke estas defioj kaj laborstreĉaj tagoj, sed ke aferoj pasas bone.

Seán Ó Riain, nova estrarano kaj unu el la du vic-prezidantoj, esprimis sian gratulon al la organizantoj, pro la ”ege pozitiva etoso” kaj ĝuindaj ekskursoj. La sola plendindaĵo estas la fojfoja pluvo, pro kiu kulpas neniu.

Queiroz ankaŭ bonvenigis la novajn estraranojn, kaj demandis, kiel ili planas kontribui ”al nia afero”. So Jinsu, notinte, ke ili estas freŝe elektitaj, respondis, ke necesos transpreno de taskoj, kio okazos ambicie sed harmonie.

François Lo Jacomo – ne nova estrarano – respondis, ke li laboras ĉefe rilate Uneskon, kaj intencas partopreni konferencon, kaj okupiĝi pri pli ĝemelaj urboj.

Zdravka Boytcheva notis, ke ŝi, kiel korusistino, ne ekzistus sen publiko, kaj volas vidi kunlaboradon por ke muziko estu tiel abunda por kontribui al la disvastigo de Esperanto, kiel estas libroj. Ŝi estas preta krei komisionon, kaj ŝatus, ke kontribuu ĉiu. La spektantaro tuj aplaŭdis, kiam ŝi substrekis, ke mesaĝoj senditaj finiĝu per: ”Mi povus kontribui per …”

Ŝi nenion menciis pri la revuo Esperanto, kiu laŭ la rekomendo de la elekta komisiono apartenu al ŝiaj respondecoj. Neniuj vidpunktoj aŭ demandoj pri la revuo estis levitaj dum la tuta programero.

Miora Raveloharison diris, ke ŝi respondecos pri virina agado kaj scienco, tamen ankoraŭ ne planis ion detalan. Ŝi invitis ĉiujn partopreni morgaŭan sesion, en kiu ŝi prezentos porvirinan agadon pasintan kaj venontan. Laŭeble ŝi volas kontribui al la scienca fako.

Gabrielo Beecham komentis, ke jam de sep jaroj ne aperas Jarlibro, kaj ke ĝin ne anstataŭis interreta servo, kiu necesos, kiam ne plu estos Centra Oficejo. En dua demando li petis informojn pri la Almanako longe promesata por anstataŭi Jarlibron, kaj pri Delegita Reto.

Fernando Maia klarigis, ke la haltigo de la jarlibro estis ”necesa paŝo pro la financoj de UEA”. Li raportis, ke ”se mi bone memoras” la deficitoj superis 100 000 eŭrojn. En tiu momento oni decidis haltigi la Jarlibron, kaj krei Almanakon, kiu ne aperos ĉiun jaron.

Pro troaj laborŝarĝoj tamen ne eblis intertempe ĝin eldoni. Informis Maia, ke estis invitita ĝin redakti Miĥaelo Bento, kiu loĝas en Brazilo kaj nuntempe estas asistanto al la Ĝenerala Direktoro, dum Maia kunordigas. La Almanako estas nun planata, kaj UEA esperas lanĉi ĝin kadre de la Virtuala Kongreso pli malfrue ĉi-jare.

La Almanako estos ĉefe reta eldonaĵo, sed eblos al tiuj, kiuj volos havi ĝin surpapere, aĉeti ekzempleron. Maia informis, ke eldonos ĝin, uzante laŭmendan sistemon, Eldonejo Libera, kaj ĝin enpaĝigos Impeto, la firmao de la redaktor-paro de la revuo Esperanto, kiu enpaĝigas ankaŭ la kongreslibrojn kaj IKU-librojn.

Maia atentigis, ke formate la Almanako estos simila al la kongresa libro, kaj iom malsama ol estis la Jarlibro. Pluraj aŭtoroj estas invititaj verki raportojn por ĝi.

Maia agnoskis, ke la ”nebona progreso” de la administra sistemo Akso malhelpas efike funkciigi la Delegitan Reton. Li diris, ke la Delegita Reto ne aperos en la Almanako, ĉar ne eblas aperigi senkonsente personajn detalojn.

Martin Schäffer diris, ke eĉ sen Akso adresoj estas tuj ĝisdatigataj, kiam oni informas UEA. Tamen, ĉar ofte la koncernuloj ne sendas novajn detalojn, multaj informoj restas malaktualaj. Li petis, ke oni kontaktu lin, kiam ŝanĝiĝas detaloj.

Aleks Kadar rimarkigis, ke pluraj homoj montris sian intereson pri la temo, kaj proponis, ke okaze de la Virtuala Kongreso oni kunvenigu delegitojn por paroli pri la Delegita Reto.

Renée Triolle komentis, ke Jarlibroj estis facile montreblaj, kaj plenplenaj de informoj pri Esperanto, kaj do estis utiligataj de veteranoj por informi pri Esperanto.

Boris Mandirola levis la temon de la administra subvencio de EU, kaj demandis, kio estis ebla dank’ al ĝi, kaj kion oni intencas fari per ĝi.

Respondis Fernando Maia, ke la administa subvencio estis parto de la financa resanigo de UEA. Li resumis, ke la komitato kaj estraro multe laboris, kaj ke la unua paŝo estis kontrakti kun la firmao Kosmo, kiu estas tre sperta pri malgrandaj projektoj. Tiu kunlaboro realigis kelkajn projektojn en EU kun tre specifa temo: la celo estis subteni ne la Asocion finance, sed diversajn agadojn.

La prezidanto diris, ke Kosmo multe helpis, sed ke UEA nun kunlaboras kun E@I, kiu same estas sperta, sed pri pli grandaj projektoj: unu menciita nomiĝas ”Vortoj”. Li faris komparon: la unua projekto kun Kosmo ricevis 70 000 EUR. Kun E@I, la sumo estas 200 000 EUR.

Maia klarigis, ke la administra subvencio de EU funkcias laŭ la nombro de dungitoj. UEA tiam havis dungitojn ekvivalente al tri plentempaj dungoj, kaj sukcesis akiri 140 000 EUR. UEA multe laboris kun Sara Spanò, kaj dungis ŝin, anstataŭ pagi Kosmon.

Dungiĝis ankaŭ Mallely Martínez, kiu laboris volontule en la sekretaria fako plentempe. (Ŝi estas la edzino de ĝenerala direktoro Martin Schäffer, kio tamen ne rilatas al la decido de la estraro ŝin dungi.) Tria nova dungito estas Zsófia Kóródy. Per ŝia helpo UEA volas antaŭenigi la starigon de Esperanto-Centroj, ekzemple en Afriko kaj Azio.

La administra subvencio laŭ Maia estas parto de la nova plano: ”Ni ne plu povos dependi nur de kotizoj.” Li aldonis, ke same subvencioj de EU ne estu la panaceo, ĉar ili limigas la agadon al EU. Sara Spanò, do, havas respondecon trovi subvencieblojn el aliaj mondopartoj kaj fontoj.

Aldonis Martin Schäffer, ke la financoj estas en ordo. La subvencioj ne plenigas truon, sed donas okazon sekvi novajn eblojn. Ili, ekzemple, helpis starigi la Universalan Kongreson en Aruŝo. Li substrekis, ke same la malavareco de membroj tre helpas.

Boris Mandirola krome demandis, ĉu ekzistas ideoj pri novaj laborkampoj, kaj en kiuj etapoj kunlaboro kun TEJO povas aldoni valoron.

Maia respondis, ke ĉirkaŭ triono de la novaj membroj de TEJO venas de Afriko, kaj ke So Jinsu (Azio) kaj Jérémie Sabiyumva (Afriko) havas apartan atenton pri TEJO en sia mondoparto. Aleks Kadar aldonis, ke troviĝas kunlaboro kun TEJO okaze de la Poliglota Renkontiĝo.

Sabiyumva komentis, ke oni profitas de nova teknologio por atingi novulojn. Seán Ó Riain substrekis la gravon de la junularo en pliaĝiĝanta movado: ”Necesas atingi Afrikon, Azion, Amerikon.”

Al demando pri la libroservo respondis Maia, laŭ kiu ĉio ĝis nun funkcias kiel antaŭe. La stoko restas en Roterdamo, kie plu deĵoras Ionel Oneț, multe subtenante, kvankam li jam emeritiĝis. Klare necesas trovi solvon, ĉar li ne povas kontribui senfine.

Maia klarigis, ke Duncan Charters havis kelkajn dungrendevuojn, kaj ke UEA havas ĉi-rilate kontaktojn en Francio, Pollando, Slovakio, Nederlando. Li sciigis, ke nun diskutiĝas, ĉu konservi stokojn en diversaj mondopartoj: sendokostoj pliboniĝus, se pakaĵoj estus sendataj de relative proksime.

Respondante demandon pri la kultura agado Maia menciis, ke oni ofte kritikas la ĉeson de la eldona agado de UEA. Laŭ li eldonado tamen estas agado kiu postulas multan laboron kaj rimedojn, kaj ne indas ke UEA konkuru kun eldonejoj kiuj jam bele faras la laboron. Kiel sukcesan ekzemplon de la kultura agado li menciis kunlaboron kun la teamo Bobelarto.

István Kabók demandis, kial en la diskutoj pri la ĝis nun ne aperinta Strategia Laborplano oni rekomendas, ke UEA kunlaboru kun ”progresemaj organizoj” kaj laŭ kiuj kriterioj oni tiukaze difinu, kiuj asocioj estas ”progresemaj”.

– Mi konsideras min konservativa homo, tamen mi parolas Esperanton. Mi opinias, ke oni devus forpreni tiun atributon ”progresema”, kaj simple diru ”ĉiuj organizoj kiuj celas apogi Esperanton”. Se venos ekzemple AfD aŭ Marine le Pen, volos apogi Esperanton kaj petos kunlaboron, kion ni faros?

Fernando Maia respondis, ke UEA sekvos sian statuton, ke homaj rajtoj estas baza kondiĉo por la agado de UEA, kaj ke oni fortigu kunlaboron kun organizaĵoj kiuj antaŭenigas tiajn valorojn.

– Nenion la estraro decidos sola, ni intencas kunlaborigi la komitaton.

Finante la sesion, kiu daŭris iomete pli ol unu horon, la nova prezidanto asertis intencon de la estraro plilaborigi kaj kunlaborigi la komitaton pli konstante, kaj invitis ke oni kontaktu lin rekte, se plu restas demandoj.

Tim Owen

35 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Osmo Buller
Osmo Buller
2025-08-01 16:21

“Maia menciis, ke oni ofte kritikas la ĉeson de la eldona agado de UEA. Laŭ li eldonado tamen estas agado kiu postulas multan laboron kaj rimedojn, kaj ne indas ke UEA konkuru kun eldonejoj kiuj jam bele faras la laboron.”

Lastatempaj estraroj elturniĝis antaŭ tiklaj demandoj pri ilia (ne)agado per falsaj pretekstoj kaj eĉ rektaj mensogoj, fidante, ke neniu en la publiko konas la veran situacion. Tiuj trukoj montriĝis sukcesaj, ĉar malgraŭ neplenumitaj promesoj kaj ripetaj malsukcesoj estraranoj estis reelektitaj fojon post fojo, kiel ankaŭ ĉi-jare. Tipa ekzemplo estas la supra “klarigo” de Maia pri tio, ke jam de tuta jardeko UEA ne aktivas kiel eldonejo. Temas pri aparte hontindaa fakto, ĉar dum jardekoj UEA estis unu el la plej aktivaj eldonejoj. 
Unue, gvidado de la eldona fako estis unu el la taskoj de la Ĝenerala Direktoro en la tempoj de Victor Sadler, Simo Milojević kaj mi, kiuj apud aliaj direktoraj taskoj estis ankaŭ eldonredaktoroj. Tio postulis multan laboron, sed ĉiuj estis sufiĉe kapablaj, kleraj kaj talentaj por plenumi ĝin, sen ke iliaj aliaj farendaĵoj suferu. La ofico de Ĝenerala Direktoro ne malaperis, do la lamento de Maia pri “multa laboro kaj rimedoj” ne estas valida.
Due, en la tempo de la tri eksdirekoroj aktivis eĉ multe pli da aliaj eldonejoj ol nuntempe, kiuj faris belegan laboron. Tio ne malhelpis al UEA konkuri kun ili. Oni eĉ ne konceptis tion kiel konkuron sed kiel naturan devon de UEA kontribui kune kun ili al la pliriĉigo de la Esperanta kulturo. Evidente la historio de nia movado ne estas sufiĉe konata al la nova prezidanto.

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Osmo Buller
Francisco Javier Moleón
2025-08-01 17:38
Respondo al  Osmo Buller

Jes, oni regule ricevas la impreson, ke, kiam io ne konvenas, la norma kaj aŭtomata (kaj ofte senpripensa) UEA-respondo estas “Ni devas ŝanĝi la statuton/regularon/…” aŭ “Ne indas (plu) fari tion”.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-08-01 19:30
Respondo al  Osmo Buller

UEA neglektis multajn aferojn, sed la eldona kampo estas ĝuste nun en relative bona stato danke al la bonaj kaj belaj libroj de Mondial, EAB kaj kelkaj pli malgrandaj eldonejoj. Bele se ankaŭ UEA povus, sed ne estas la plej urĝa afero.

Hans
Hans
2025-08-01 22:27
Respondo al  Jouko Lindstedt

Laŭ tiu logiko, UEA ne faru ion ajn, kion aliaj jam (bone) faras. Eble tio estas la ĝusta orientilo: UEA esploru, kion aliaj jam (bone) faras, kaj dediĉu siajn fortojn nur al tio, kion neniu alia faras aŭ povas fari.

Fakte… kion faras UEA, ke nur ĝi kapablas fari? Kio okazus al Esperanto kaj al la E-movado, se UEA malaperus? Ĉu vere temus pri granda kaj neriparebla perdo? Aŭ ĉu Esperanto (lingvo kaj movado) apenaŭ rimarkus? Bela temo por eseo.

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Hans
Jens Stengaard Larsen
2025-08-02 7:16
Respondo al  Hans

Sen UEA la Esperantistaro havus neniun reprezentanton antaŭ internaciaj instancoj. La partnereco inter UEA kaj Unesko estus la plej grava perdo se oni malfondus UEA.

Sed por vere ekspluati tiun partnerecon, necesus ke UEA havu vizion pri la estonteco de la monda lingva diverseco, ne nur pri internacia komunikado. Kial estas malbone ke la lingva diverseco de la mondo malpliiĝas? Kial estas malbone se la Angla fariĝos ĉies unua lingvo anstataŭ ke Esperanto fariĝu ĉies dua? Dum neniu havas klarajn, raciajn kaj facile kompreneblajn respondojn al tiuj du demandoj, mankas ĉia bazo por fari strategian planon de UEA.

Hans
Hans
2025-08-02 8:07

“Sen UEA la Esperantistaro havus neniun reprezentanton antaŭ internaciaj instancoj. La partnereco inter UEA kaj Unesko estus la plej grava perdo se oni malfondus UEA.”

Tiu estas grava punkto.

Kaj tamen mi aŭdacas demandi: se Esperanto ne havus reprezentadon ĉe Unesko, kiel tio influus, se entute, Esperanton (lingvon kaj movadon)? Krom fojaj mencioj pri UEA-reprezentantoj (ĉefe la preskaŭ neelektita Lo Jacomo) ĉe Unesko-kunvenoj, kion esencan tia reprezentado alportas al la lingvo kaj movado, krom ian ĝeneralan kaj nebulan “prestiĝon”?

Cetere, vi menciis nur Uneskon. Ĉu agado ĉe UN ĉesis aŭ ne plu estas esenca?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-08-04 9:17
Respondo al  Hans

Ĉiuokaze gravas, ke Esperanto havu unu establitan centran reprezentanton antaŭ la ekstera mondo. Alie iu politika movado, komerca firmao aŭ religia sekto povus akapari Esperanton kaj aserti, ke ĝi estas la reprezentanto de la lingvo. .

Johannes Genberg
Johannes Genberg
2025-08-04 9:19
Respondo al  Hans

Laŭ mi, la malapero de UEA probable malkuraĝigus la esperantistaron, kaj eble kaŭzus tre rapidan forlason de ne nur la movado, sed eble ankaŭ de la lingvo.

Iam, UEA celis esti la loko por ebligi al la esperantistoj mem fari laŭvolajn movadajn aferojn. Tia UEA denove povas esti. UEA ne devas esti la tuto de Esperantujo, aparte nun kiam tiu tasko ŝajne estas tro granda.

Hans
Hans
2025-08-04 11:15
Respondo al  Johannes Genberg

La malapero de UEA malkuraĝigus la esperantistaron? Demandu nunajn ne tro aĝajn esperantistojn, kio estas kaj kion faras UEA: apenaŭ iu scios respondi.

Forlaso de la movado pro malapero de UEA? Legu la antaŭan frazon.

Forlaso de la lingvo pro malapero de UEA?? Kiu esperantisto entute lernis aŭ uzas la lingvon nur pro ekzisto de UEA? Ni ne scias, kiom da homoj parolas la lingvon, sed mi aŭdacas respondi tiun lastan demandon: 0.

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Hans
Johannes Genberg
Johannes Genberg
2025-08-04 14:27
Respondo al  Hans

Por bono aŭ malbono, UEA estas granda simbolo por Esperanto, multe pli granda ol ekz. SAT, kaj ties malapero estus facile interpretebla al ke Esperanto ne plu havas estontecon.

Tim Owen
2025-08-04 22:30
Respondo al  Hans

Fakte… kion faras UEA, ke nur ĝi kapablas fari?

Mi trovas ironie, ke vi starigis tiun ĉi demandon dum plu okazis evento aranĝita de UEA, kiun partoprenis 1132 homoj!

Nu, la Kongresa Fako ĝin organizis, kun helpego de 17-kapa Loka Kongresa Komitato. Tion mi scias. Sed kiu pagas la KF? (Kaj antaŭe havis salajratan plentempan Konstantan Kongresan Sekretarion, plus partatempan asistanton?) Kiu prenas la enorman financan riskon, kiam la evento montriĝas nepopulara, kiel en Bonaero?

Se UEA malaperus / anoncus, ke en 2028, ĝi rezignos pri UK, kiu ĝin anstataŭus? Ĉu la KF laborus senpage, pagante la kaŭciojn antaŭ la aranĝo kaj fakturojn kaj ŝuldojn poste? Eble ĝi ja kapablus trovi LKK, sed estis pliaj helpantoj en Burno: oni fakte nomis pliajn 71 diversmanierajn kontribuintojn en la ferma ceremonio por ilin danki. Ĉu ili ĉiuj troviĝus, ĉe tiu ekster-UEA-a evento?

Estas multo kritikinda pri UEA. Neniu leganto ĉi tie trovos tiun aserton novaĵo. Sed kelkajn aferojn pli bone faras UEA, ol povus aliaj. Ekzemple:

  • Belartaj Konkursoj: Bone, la juĝkomisiono povus funkcii sen UEA, sed de kie venus la premi-monoj?
  • Libroservo: Tiu de UEA havas la plej vastan oferton, kaj ĝia katalogo estas la plej utila.
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-08-05 7:56
Respondo al  Tim Owen

Mi aldonus la kontosistemon, kiu estas tre utila en Esperantaj aktivecoj: ĉe iu malpli granda aganto oni ne kuraĝus lasi sian monon. La KER-ekzamenojn mi jam menciis: nur centrigite oni konservas la kvaliton kaj trovas la ĝustajn nivelojn.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2025-08-03 23:39
Respondo al  Jouko Lindstedt

la marĉandado per tiaj argumentoj povus konduki al la konstato, ke UEA entute estas superflua. En relative bona stato estas organizado de eventoj, libroeldonado, informado, arkivigado, instruado, trejnado kaj ĉiuj ajn aliaj taskoj, pri kiuj eblas efike okupiĝi sen la Asocio.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-08-04 9:10

Ekzistas iuj aktivecoj, kiuj premisas la aŭtoritaton de unu centra organizaĵo, ekzemple UK-oj kaj KER-ekzamenoj.Mi scias plurajn prestiĝajn sciencajn asociojn, kies ĉefa tasko estas decidi kie okazu la sekva konferenco kaj reprezenti la fakon antaŭ la ekstera mondo.

Johano
Johano
2025-08-02 9:29

“Tiu kunlaboro realigis kelkajn projektojn en EU kun tre specifa temo: la celo estis subteni ne la Asocion finance, sed diversajn agadojn.”

Tim, ĉu tio nun ŝanĝiĝis? Ĉu vi/la Komitato scias kiuj estas la kondiĉoj por ricevi la nunajn subvenciojn? Nome, ĉu ili estas por fari (aŭ ĝuste ne fari) specifajn agadojn/projektojn, aŭ estas ĝenerala subteno kiun UEA rajtas uzi laŭplaĉe? Mi pensas ke estas grave scii ĉu la direkton de UEA determinas eksteraj instancoj aŭ ĝiaj organoj kaj regularoj.

Tim Owen
2025-08-04 22:07
Respondo al  Johano

Mi ne vidas, kial vi supozus, ke io eble ŝanĝiĝis, Johano.

Estas tiel, ke la financa resanigo de UEA ne okazis per EU-subvencioj. Tiujn ne eblas uzi por plenigi financajn truojn. Oni petas ilin por apartaj projektoj, kaj ilin uzas por realigi tiujn projektojn.

Substrekindas, ke EU-subvenciojn eblas uzi nur por projektoj okazontaj en EU. UEA intencas plu fari tiel, sed ne volas limigi siajn agadojn al tiu aparta bloko. Tial ĝi dungis homon por serĉi subvencieblojn uzeblajn ekster EU, tiel ke agadoj okazas ankaŭ en Ameriko, Azio, ktp.

Johano
Johano
2025-08-05 18:43
Respondo al  Tim Owen

“Mi ne vidas, kial vi supozus, ke io eble ŝanĝiĝis, Johano.”

Ĉar Maia diris ke UEA akiris administran subvencion de EU je € 140000. Ĉu ĝi estas por subteni la ĝeneralan administradon de la Asocio (de tio venis mia supozo de io ŝanĝiĝis kaj nun oni povas ricevi subvenciojn ne nur por projektoj) aŭ ĝi estas por financi specifan projekton (kial tiukaze nomi ĝin “administra” kaj por kiu projekto ĝi estas)?

Krome Maia diras: ”Ni ne plu povos dependi nur de kotizoj.” Kiam fakte UEA dependis nur ne kotizoj? Mi iris rigardi la plej malnovan spezokonton troveblan en la Teko de uea.org, pri 2004, kaj tiam la rimedoj venis de: kotizoj, Libroservo, Eldona Fako, Kongresoj, Rento, Donacoj, diversaj servoj. Estas same en la spezokonto pri 2024, kun aldono de “Volontula Domo” kaj subvencioj. Eble Maia per “kotizoj” celis “tradiciaj rimedoj”.

Tim Owen
2025-08-05 19:31
Respondo al  Johano

Ĉar Maia diris ke UEA akiris administran subvencion de EU je € 140000.

Jes, mi nun vidas, dankon, Johano: tio ja estis la esprimo uzata, kvankam la klarigo supozigis, ke la «administraj subvencioj» estis por apartaj agadoj. Kial estis uzata tiu esprimo mi ne scias. Ĉu EU nomas la subvenciojn tiel? Ĉu jam estis tiel nomata subvencio, kaj oni poste uzis la saman vortumon rilate aliajn pro kutimo?

Mi emas konsenti, ke por precizeco Fernando pli bone devus diri «ĉefe», aŭ ion similan, aŭ indiki, ke tiu ĉi pasinte forta enspez-fonto ŝrumpas, kaj verŝajne ne plu kontribuos tiel grave, kiel tradicie. Martin Schaeffer ja kompletigis poste, aldonante, ke membra malavareco helpas finance.

Pri aliaj fontoj, kiel libroservo, mi ne estus tiel certa. Oni montras la (mal)gajnon per simpla formularo: la diferenco inter vendoj en la jaro kaj kosto de la libroj venditaj aŭ de aĉetoj dum la jaro, depende de la jaro. En tiaj kalkuloj ĉiam mankas la homa dimensio: salajro. Se en aparta jaro la vendoj ne superas la kostojn de la libroj plus la salajron necesan por funkciigi la servon, rezultas neta kosto.

(Mi substrekas, ke tio ne ĝenas min persone; el la aliaj enspezoj, kiel investitaĵoj, oni pagu salajrojn por agado, funkciado, servoj, ktp. Kaj decidi funkciigi servon eĉ malprofitan ne nepre estas malbone. Pli bone, laŭ mi, estas libroservo uzebla, ol neniu, se la financoj tion povas elteni.)

Andreas
Andreas
2025-08-04 9:10

Lau la artikolo la UEA-prezidanto diris, ke la Delegita Reto ne aperos en la Almanako, char ne eblas aperigi senkonsente personajn detalojn.

Chu la respondeculoj pri la Almanako konsideris tion, ke koncerne la Delegitan Reton la Almanako informas tiel, kiel priskribite chi-malsupre?

Jen la priskribo:

a) Por chiu lando la Almanako listigas la urbojn, kie loghas almenau unu delegito de kiu ajn speco; ne menciataj estas nomoj kaj aliaj personaj datumoj kaj ankau ne la nombro de la delegitoj en la respektivaj urboj. Fikcia ezemplo: “Brazilo … Riodejhanejro, Sanpaulo …”.

b) Por chiu fako, pri kiu estas almenau unu fakdelegito, la Almanako indikas la nombron de la respektivaj fakdelegitoj. Fikcia ekzemplo: “Biologio: 53 … Medicino: 203”.

c) Por chiu lando la Almanako listigas la nombron de la tieaj chefdelegitoj (ChD), delegitoj (D), vicdelegitoj (VD), junulardelegitoj (JD) kaj fakdelegitoj (FD). Fikcia ekzemplo: “Brazilo: 1 ChD, 50 VD, 9 D, 3 JD, 110 FD”. 

Tim Owen
2025-08-04 22:13
Respondo al  Andreas

Chu la respondeculoj pri la Almanako konsideris tion, ke koncerne la Delegitan Reton la Almanako informas tiel, kiel priskribite chi-malsupre?

Kiel iu inter ni sciu la respondon? La ĝustaj homoj al kiuj demandi, ĉu la «respondeculoj pri la Almanako» konsideris ion, estas la «respondeculoj de la Almanako». Precipe: ĝia redaktoro, nomita en la artikolo.

Andreas
Andreas
2025-08-05 8:20
Respondo al  Tim Owen

Dankon. Mi jhus demandis la redaktoron de la Almanako retposhte.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-08-05 8:04

Cetere, ne estas vere, ke UEA nenion eldonas. CED eldonas aŭ kuneldonas gravajn periodaĵojn, IKU libron ĉiujare. Diversajn informilojn oni eĉ ne bezonas eldoni presitaj tiel multe kiel antaŭ la reta epoko. Kaj eldonado de beletro pli nature apartenas al sendependaj eldonejoj.

Laste redaktita 3 monatojn antaŭe de Jouko Lindstedt
István Ertl
2025-08-05 10:07
Respondo al  Jouko Lindstedt

eldonado de beletro pli nature apartenas al sendependaj eldonejoj” –
certe, sed UEA pli facile ol tiuj povis realigi prestiĝajn eldonprojektojn, kiel erojn de la Serio Oriento-Okcidento aŭ antologiojn kiel Trezoro: La Esperanta novelarto.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-08-05 10:36
Respondo al  István Ertl

UEA akceptas verkojn al la serio Oriento-Okcidento, sed la plej granda parto ja estas zorgitaj kaj financitaj de aliaj eldonejoj, ĉu ne?

István Ertl
2025-08-05 11:05
Respondo al  Jouko Lindstedt

Vi pravas, eble nur kvinfoje okazis ke UEA mem eldonis erojn de O-O. La eroj de la Jubilea Kolekto estus pli bona ekzemplo. Mia punkto estas ke, per bone funkcianta UEA-infastrukturo, eblas, eblus surmerkatigi gravajn kaj merkate foje riskajn verkojn. Se la vorto “kulturpolitiko de UEA” havas sencon, jen kie ĝi troviĝas.
(Cetere, UEA de pluraj jaroj ne mem eldonas la IKU-libron.)

Osmo Buller
Osmo Buller
2025-08-05 13:28
Respondo al  Jouko Lindstedt

Cetere, ne estas vere, ke UEA nenion eldonas. CED eldonas aŭ kuneldonas gravajn periodaĵojn, IKU libron ĉiujare.

UEA ne plu eldonas IKU-libron, sed ekde almenaŭ 2019 ĝi estas eldonata de Impeto en Moskvo. Libroj kaj periodaĵoj de CED ĉiam estis eldonitaj ekstermovade kun kelkaj esceptoj. El tio, ke la IKU-libroj kaj CED-eldonaĵoj ne estas propraj produktoj de UEA, sekvas cetere, ke la libroservo de UEA ne povas doni por kvantaj mendoj de ili (minimume 3ekz.) trionan rabaton sed nur sesonan. 
En la Serio Oriento-Okcidento UEA eldonis kvin librojn kaj estis engaĝita en la preparado de iuj aliaj. Ankaŭ ekster la serio UEA eldonis beletron (ekz. de Ŝekspiro), sed ĉefe temis pri movadaj, prilingvaj kaj fakaj verkoj, libroj de Unesko kaj diversaj lerniloj, ekz. la famaj kaj plurfoje reeldonitaj Saluton! kaj Vojaĝo en Esperanto-lando, ktp. La eldona programo de UEA estis antaŭe tiel vasta, ke kvankam unuopaj eroj povus aperi ekster UEA, en ĝia plena amplekso ĝin povas realigi nur UEA. Nur ke fare de la nuna UEA kun stumpigita CO tio ne eblus. Kiel difinite en la antaŭa Strategia Plano, per sia revuo Esperanto, la Jarlibro, diversaj libroj, videoj k.a. eldonaĵoj, UEA helpas difini la bazon de la nuntempa Esperanto-kulturo. Tiun taskon UEA ne plu plenumas.
Pli ĝenerale dirite, diversaj partoj de la agado de UEA povos esti privatigitaj, sed ju pli tio okazos, des pli forvaporiĝos la prestiĝo de UEA kiel la centro kaj ĉefa reprezentanto de la Esperanto-komunumo. Tiu evoluo jam sufiĉe kaj eble eĉ nehaltigeble progresis. Tamen, kiel ankaŭ la nuna diskuto montras, ĉiuj ne bedaŭras tion. Mi bedaŭras.

Laste redaktita 3 monatojn antaŭe de Osmo Buller
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-08-05 15:17
Respondo al  Osmo Buller

Osmo, eble mi nun terure simpligas – sed ĉu via baza tezo estas, ke UEA ja posedus la necesajn monrimedojn por konservi la Centran Oficejon kun oficistaro, iom vastan eldonan agadon kaj diversajn aliajn tradiciajn agadojn siajn, sed mem decidas tion ne fari?

Osmo Buller
Osmo Buller
2025-08-05 18:53
Respondo al  Jouko Lindstedt

La oficiala refreno en la lastaj jaroj estas, ke la oficistaro de la iama grandeco estus finance neeltenebla kaj tial necesis redukti ĝin. Oni eĉ ekstrapolas la kostojn de antaŭ ok-naŭ jaroj ĝis hodiaŭ, kvazaŭ plu restus la samaj dungitoj kiel tiam kaj ili intertempe ricevus salajrokorektojn pro inflacio kaj ekstrajn plialtigojn pro oficdaŭro kaj neniam okazus emeritiĝoj kaj eksiĝoj. Serioza sinteno estus lasi la oficejon evolui nature, konservante ĝian spertan stabon kaj adaptante ĝian grandecon, se tio iĝus efektive bezonata. Anstataŭe, oni elektis fari tranĉojn sole pro tranĉoj, per kio eblis fari nur damaĝon. Fone estis librotenista mentaleco, kiu nur celas redukti kostojn, kaj krome la idee vakua populismo de Renato Corsetti, kiu jam en la 90-aj jaroj predikis, ke “la Centra Oficjeo estas tro forta”. La 90-aj jaroj estis sukcesa periodo de UEA kun i.a. grandaj UK-oj kaj ĉiujare pli ol 7000 individuaj membroj, sed Renato kaj liaj partianoj ne komprenis, ke malantaŭ la sukcesoj estis ĝuste la modele funkcianta CO. Aŭ se ili komprenis, ili ne volis agnoski tion, ĉar sukcesoj emas naski ĵaluzon kaj envion. Ĉiukaze ekis evoluo, kiu fine kondukis al radikala senfortigo de la CO. Neniam oni pravigis tiun politikon per kohera strategio sed nur per tendence prezentitaj librotenaj ciferoj. Post la antaŭa Strategia Plano (ĝis 2017) la estraroj funkciis sen ajna strategio aŭ konsekvence konceptita plano. Mankis vojo kaj celo. La elektoj en Bruno ne donas multe da espero, ke tiurilate io pliboniĝus.  

Laste redaktita 3 monatojn antaŭe de Osmo Buller
jarek parzyszek
jarek parzyszek
2025-08-05 21:03

UEA havas nek Akson, nek Strategion, nek Almanakon, nek eldonan politikon. Sen persiste laboranta stabo ne realigeblas ajna, serioza projekto. La kongresoj, en kiuj iam partoprenis 3-5 mil homoj ne donas grandan profiton kaj por multaj, precipe novaj esperantistoj, ne havas apartan valoron. Simile por multaj “pli ol 50-60 jaraj”, kiel mi, la amasaj, anonimaj, kongresoj tute na havas sencon. Mankas gvida rolo de la asocio ne nur en la eldona fako. KER-ekzamenoj realigeblas sen UEA, simile kiel sen UEA dum jardekoj okazadis universitatnivela edukado en Budpaeshto kaj poste en Poznano. Fojfoja umado dum Unesko-kunvenoj tute ne fortigas la movadon. Eldonado jam de jardekoj sukcese okazas ekster UEA kaj la librovendado tute ne devas esti gvidata de UEA. Mi memoras la CO kiel ekzemplon de moderna, bone funkcianta administra centro, sed tio jam pasis. Nun kun tristo mi observas palajn ombrojn de iam alloga kaj eduka, internacia Asocio!

Hans
Hans
2025-08-11 10:37
Respondo al  jarek parzyszek

“UEA havas nek Akson, nek Strategion, nek Almanakon, nek eldonan politikon,,,”

Resume: UEA havas nek Akson nek akson.

ĵeromo vaŝe
ĵeromo vaŝe
2025-08-13 8:28
Respondo al  Hans

… kaj malgrandan kason.

Hans
Hans
2025-08-12 10:39
Respondo al  jarek parzyszek

“nek eldonan politikon”

Ŝajne ne plu eblos diri tion: UEA ĵus sciigis pri la estrara roldisdivido kaj nun specifa estrarano respondecas pri “kulturo” kaj “eldona agado” (!), eĉ kun helpo de la prezidanto (https://uea.org/aktuale/komunikoj/2025/Nova-Estraro-de-UEA-(2025-2028)-estraraj-fakoj-distribuitaj).

Se la eldona agado same viglos kiel lastatempe, la estrarano superbe majstros tiun neekzistantan taskon. Sed eble UEA, post nemalmultaj kritikoj, intencas ŝanĝi sian politikon?

Sebastiano
Sebastiano
2025-08-12 17:47

Mi miras pri la motivoj de s-ano Kabók, resti membro en tia organizo. 🤔️ UEA kaj ĝia membraro certe akceptas liajn membrokotizon kaj kongreskotizon, sed ja ne liajn ideojn.

István Ertl
2025-08-13 10:02
Respondo al  Sebastiano

Sed kia sinteno estas tio, Sebastiano? S-ano István Kabók “konsideras” sin “konservativa homo”, kaj li starigis tute validan demandon. En UEA certe estu loko ank por konservativaj ideoj (PIV: “ema konservi la nunan staton de la aferoj; kontraŭa al ŝanĝoj aŭ reformoj”), alie UEA pafas al si en la piedon. Cetere, s-ano Kabók, lau mi tute progreseme, redaktis libron defende al minoritatoj, https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4632

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-08-13 12:20
Respondo al  István Ertl

Estas libro pri hungaroj en Serbio. La konservativuloj ja tipe interesiĝas pri siaj samgentanoj en aliaj landoj, ne pri la minoritatoj en sia propra lando. Sed kompreneble tia libro ankaŭ ne pruvas ion negativan.