UEA sekretigas la elekton de kongresurboj

Laŭ la kongresa regularo de UEA, la komitato estu regule informata kaj konsultata pri la elekto de kongresurboj. Laŭ la nova prezidanto de UEA, Fernando Maia, tio tamen ne eblas, ĉar la kandidata urbo ne sciu, ĉu ĝi estas la sola kandidato. Tial la regularo laŭ li devas esti ŝanĝita.

Salono Zamenhof dum la solena inaŭguro estis verde lumigita, krom la podio, kie la reprezentantoj de UEA konservis sian naturan aspekton.

La 110-a universala kongreso de Esperanto estis oficiale malfermita en dimanĉo antaŭtagmeze. La inaŭguro ne komenciĝis ĝustatempe, kvankam la reprezentantoj de UEA sidis sur siaj lokoj sur la scenejo, kaj nenia kialo de la malfruo estis anoncita.

Post 20-minuta malfruo la publiko komencis montri sian malkontenton per aplaŭdetoj. Fine je 10.24 la silenton rompis la eliranta prezidanto Duncan Charters, iom surprize en la ĉeĥa, dirante “Dobrý den, Brno!” (Bonan tagon, Brno!)

Krom la ĉeĥa kaj Esperanto, dum la inaŭguro oni aŭdis ankaŭ la polan, kiun parolis reprezentanton de Pola Instituto en Prago, kaj la armenan, ĉar la kongreson alparolis la ambasadoro de Armenio. Ĉeestis la inaŭguron ankaŭ la ambasadoro de Ĉinio.  Ankaŭ tiu ĉi UK tamen ne ricevis salutmesaĝojn de la ĝenerala sekretario de UN kaj ĝenerala direktoro de Unesko, kiel estis kutimo en la pasinteco.

En la solena inaŭguro estis diskonigitaj la nomoj de novaj honoraj membroj, pri kiuj decidis la komitato. Ĉi-jare ili estis nekutime multaj, kaj krome du el la novaj honoraj membroj jam forpasis. Antaŭe ŝajne nur unufoje forpasinto iĝis honora membro – en 2013 Hallgrímur Sæmundsson mortis unu tagon antaŭ la decido, kaj oni jam ne rezignis pri la elekto.

Mankas oficiala komuniko de UEA, sed la novaj honoraj membroj laŭ raportoj de ĉeestintoj estas Mireille Grosjean, Zsófia Kóródy, Stefan MacGill, Miroslav Malovec, Trevor Steele, Lee Jungkee, Michela Lipari, Paulo Sérgio Viana, kaj la du forpasintoj Wang Chongfang kaj Wei Yida (Vejdo).

Samkiel pri la honoraj membroj, ankaŭ pri la elekto de nova estraro cetere ĝis nun ne aperis oficiala komuniko de UEA.

La forpasintaj novaj honoraj membroj estis prezentitaj kun la latina aldono “in memoriam”.

Sume estas do dek novaj honoraj membroj, se kalkuli ankaŭ la forpasintojn, kio ŝajnas esti rekordo. En 1995 kaj 2001 estis elektitaj po naŭ novaj honoraj membroj kaj en 2001 ok. En la jaroj inter ili temis pri 4-7 honoritoj jare.

Ĉar la nombro de honoraj membroj ade kreskis, en 2004 oni striktigis la postulojn, tiel ke jare aldoniĝis du aŭ tri novaj. En 2005 UEA havis jam 65 honorajn membrojn, sed kun pli striktaj postuloj la nombro iom post iom malkreskis. Sojle de la nuna UK estis 21 honoraj membroj.

Vivantaj honoraj membroj estas financa ŝarĝo al UEA, ĉar ili ricevas senpagan abonon de la revuo kaj aliĝon al UK-oj. La forpasintaj honoraj membroj tamen estas senpagaj.

Iom surprize tute ne estis menciita dum la solena inaŭguro la nomo de Renato Corsetti, kiu forpasis pli frue ĉi-jare. Li estis honora prezidanto de UEA, prezidanto de la asocio 2001–2007, kaj unu el la tutmonde plej aktivaj esperantistoj dum la lastaj jardekoj. Propran salonon en la kongresejo li tamen ja ricevis.

La vetero en dimanĉo montriĝis iom tro pluva komence por la komuna fotado en botanika ĝardeno, kie ĝi estis planita. Anstataŭe la fotado okazis rekte en la salono Zamenhof. La temperaturoj en la kongresurbo estas iom malpli altaj ol dum la pasintaj semajnoj en meza Eŭropo, kio sendube estas preferinda.

Dum la solena inaŭguro muzikis la grupo Kajto.

En dimanĉo okazis ankaŭ la dua kunsido de la komitato, la supera decidorgano de UEA. La ĉefa punkto de la tagordo estis la aprobo de la jara raporto. La plej grandan parton el la kunsido prenis la diskuto pri kongresoj, aparte pro tio, ke la informo pri la venontjara kongreso venis malkutime malfrue.

Fernando Maia defendis la malfruan informon pri la sekva kongresurbo. Laŭ li venis invitoj por la venontjara kongreso almenaŭ el Skotlando kaj Meksikio, kaj eventuale el aliaj lokoj, kiuj ne estas publikaj. Laŭ li, se la kandidaturbo scias, ke ĝi estas la sola kandidato, la kongresa fako perdas eblecon marĉandi pri prezoj kaj subvencioj.

La fine elektita urbo, Graco (Graz) en Aŭstrio, laŭ Maia montriĝis tre oportuna por la venontjara kongreso en la pasinta majo, kiam tie okazis nacia Esperanto-kongreso, kiu montriĝis sukcesa.

La ĉeha komitatano Libuše Hýblová, kiu ankaŭ estas vicprezidanto de la ĉi-jara LKK, atentigis ke estas malfacile organizi kongreson dum unu jaro kaj ke la decidojn pri la kongresoj necesus fari du jarojn pli frue.

Kiel atentigis Thomas Bormann la nuntempe valida Kongresa regularo postulas, ke la estraro regule informu kaj konsultu la komitaton pri la elekto de kongresurboj. Maia respondis, ke necesus revizii la kongresan regularon.

Laŭ la jarraporto en la marta numero de la revuo Esperanto devus aperi konsistoj kaj agadplanoj de diversaj regionaj komisionoj, kiuj tamen ne aperis en tiu numero, atentigis José Antonio del Barrio.

Dum diskuto pri la financa raporto ĝenerala direktoro Martin Schaeffer rakontis pri sia propra salajro, dirante ke li akceptis ricevi nur 40 procentojn el la salajro de siaj antaŭuloj por persone kontribui al la financa resanigo. Tiel li ŝparigis al UEA ĉirkaŭ 200 000 eŭrojn, li diris.

Se UEA sekvus la salajromodelon kiun ĝi havis antaŭe, la pasintjara sumo por salajroj laŭ li estus 430 000 eŭroj, sed efektive la salajroj egalis al proksimume 127 000 eŭroj. Se aldoni la koston de eksteraj laborfortoj kaj sociajn asekurojn, la pasintjaraj salajrokostoj sumiĝas je proksimume 170 000 eŭroj.

Ankoraŭ mankas finaj financaj raportoj pri la kongresoj de Montrealo (2022) kaj Torino (2023), kio kaŭzis plendojn inter la komitatanoj. Pri tio atentigis la komitataj reviziantoj Guy Matte kaj Michael Boris Mandirola en sia raporto.

Guy Matte dum la kunsido denove memorigis, ke necesas ke kontrolu la financojn de UEA ekstera revizoro, ĉar la komitataj reviziantoj ne estas fakuloj pri la afero. En sia raporto la komitataj reviziantoj rekomendas, ke profesia revizorado de la kontoj por la jaroj 2020–2023 estu preta kaj prezentita al la Komitato en la venontjara Universala Kongreso.

Laŭ raportoj de Jukka Pietiläinen kaj aliaj ĉeestantoj

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Suso Moinhos
Suso Moinhos
2025-07-27 21:52

Estimataj respondeculoj pri nomumoj kaj afiŝoj, en ĉi tiu lingvo oni prefere ne uzu latinajn esprimojn kiel “in memoriam”, dankon.

Suso Moinhos
Suso Moinhos
2025-07-28 13:24
Respondo al  Suso Moinhos

Eblaj solvoj: “je ilia memoro” aŭ, pli simple, “memore”.

Leandro Abrahão
Leandro Abrahão
2025-07-27 23:16

Ĵus dissendiĝis gazetara komuniko. Inter novaj honoraj membroj mankas Paulo Sergio Viana.

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2025-07-28 9:00
Respondo al  Libera Folio

Ju pli malfortas la asocio, des pli da kongresaj sekretoj kaj iom tro da – perdantaj valoron – honorigoj!

Ian Fantom
Ian Fantom
2025-07-29 18:04

Ĝis mi legis la finan alineon mi supozis, ke la kontojn de UEA ja kontrolas profesiaj reviziantoj. Tiel estas en kompania juro en mia lando. Sed post kiam oni starigis novan landan asocion ili ĉesigis plenan formalan revizion, ĉar la instancoj pri bonfaraj organizaĵoj ne bezonis tion se la organizaĵo havas malaltan traspezon – kiom ajn da kapitalo la organizaĵo havas! Kiam mi esploris pri tio mi trovis ke la kontoj kaj la protokoloj ne kongruis. Nenion tian mi suspektis en UEA, sed nun necesas plena esploro pri la afero.

Osmo Buller
Osmo Buller
2025-07-30 10:51

“Laŭ la kongresa regularo de UEA, la komitato estu regule informata kaj konsultata pri la elekto de kongresurboj. Laŭ la nova prezidanto de UEA, Fernando Maia, tio tamen ne eblas, ĉar la kandidata urbo ne sciu, ĉu ĝi estas la sola kandidato. Tial la regularo laŭ li devas esti ŝanĝita.”

La reago de Maia estas bizara. Se oni neglektis fari ion difinitan en regularo, laŭ li la regularo estu ŝanĝita, dum la sola bona reago estus komenci apliki la regularon. La citita difino ekzistas en la kongresa regularo jam de jardekoj kaj neniam kaŭzis problemon.
Ke nun aperis kritiko, okazis nur pro tio, ke oni anoncis la lokon de la venontjara UK nur kelkajn tagojn antaŭ la ĉi-jara UK. Dum jardekoj la praktiko estis, ke sojle de la aktuala UK oni sciis ne nur la lokon de la sekva UK sed ankaŭ tiun post du aŭ eĉ post tri jaroj. Ke ne plu estas tiel, ekestis pro la nuligo de la ofico de Konstanta Kongresa Sekretario kaj la ne-engaĝiĝo de la Ĝenerala Direktoro en la esploradon, ankaŭ surlokan, pri eblaj estontaj UK-urboj kaj kondiĉoj en ili. Se oni denove scius la lokojn du-tri jarojn antaue, ĉiuj estus kontentaj.
Tamen, anstataŭ kredi, ke la sinteno de Maia al regularoj estas kiel komence suspektite, mi esperas, ke temis pri malfeliĉe vortumita provo elturniĝi antaŭ neatendita, embarasa kritiko.

Laste redaktita 5 monatojn antaŭe de Osmo Buller
Tim Owen
2025-08-01 8:07

Iom surprize tute ne estis menciita dum la solena inaŭguro la nomo de Renato Corsetti, kiu forpasis pli frue ĉi-jare.

Tio surprizis ankaŭ min. Estis plezure, tamen, noti, ke li ne estis jam forgesita. En ĵaŭdo okazis 90-minuta ĉefprogramero – ja en ĉambro Corsetti – Renato, ĉies amiko: omaĝe kaj memore.

Temis pri majstre gvidata (de Michela Lipari kaj Brian Moon) kolekto de muziko, anekdotoj, fotoj, kaj memoroj. Ĉiuj rajtis fari sian kontribuon, kaj multaj spektantoj ja faris.

La programero estis varma, kuniga, kaj tute inda je li.